<1.0>
Esperanto: Per
egaleco
al
amikeco
<1.1> Malbonŝanca cirklo malhelpas Esperanton
Fakte
Esperanto tro
malofte
aperas
en la
publika
vivo,
seriozaj
informoj
estas
apenaŭ
haveblaj.
El tio
rezultas,
ke
ekestas
nur
misaj
juĝoj,
kiuj tute ne
trafas
kaj
simple
estas
gravaj
antaŭjuĝoj.
Ĉar
eksteruloj
do ne havas
proprajn
spertojn
pri Esperanto, oni ne
postulas
ĝian
instruadon
en lernejoj kaj universitatoj, tiel ke ĝi ne estas lernata.
Sekve
ĝi ne estas
publike
uzata
en
politiko
kaj
ekonomio.
Tial oni
nuntempe
per Esperanto ne povas
iel
komerci
kaj
profiti,
aŭ
elstari
en la
socio.
Sole
iuj
libervoluloj
instruas Esperanton, kutime en
privataj
rondoj.
Kaj tiel
fermiĝas
la
malbonŝanca
cirklo: Esperanto apenaŭ aperas en la publika vivo.
<1.2> Malĝustaj supozoj de eksteruloj
Nesciuloj
ofte
mokas,
ke Esperanto ne estas
reala
lingvo, "ĉar ja neniu parolas ĝin", do
neniel
utila.
Almenaŭ
por ili iuj
agadoj,
per kiuj la Esperantistoj
kapablas,
praktiki
sian lingvon, ne estas
imageblaj
Multaj kontraŭuloj de Esperanto tial havas inter-alie la eraran opinion, ke la Esperantistoj simple nur atendas la politikan venkon.
Nu, la Esperantistoj en 1905 decidis, ke ne okazu bazaj ŝanĝoj en Esperanto, antaŭ ol ĝi estas sur la vojo al mondolingvo. Tiun definitivan sukceson de Esperanto en la politiko Zamenhof nomis "fina venko". Tiu restis revo, kio tamen tute ne malhelpas jam nun lerni kaj apliki Esperanton.
<1.3> Sen politika helpo agi mem
Sed malantaŭ Esperanto staras ja neniu granda politika
forto,
kiu povus
movi
multon.
Tial estas
deca
agado,
ke la Esperantistoj kun
fervoro
movas sin mem.
Ekzistas tuta
movado
por
venkigi
Esperanton.
En
absoluta
libereco
oni instruas kaj
praktikas
Esperanton
sendepende
de iu
ŝtata
sistemo.
Tiel
kreskas
la
parolantaro
malrapide,
iom post iom.
Per
dulingvaj
familioj, en kiuj ankaŭ Esperanto estas
komunikilo
de la hejma
ĉirkaŭo,
aldoniĝas
la
"natura"
metodo.
Esperantisto, kiu lernis la lingvon
kvazaŭ
ekde
sia
naskiĝo,
estas
t.n.
denaskulo.
<1.4> Kial oni lernas Esperanton
Kontraŭ
la
erara
ĝenerala
supozo
la
Esperanto-movado
daŭre
kapablas,
varbi
novajn
interesatojn,
des
pli, se
freŝaj
komencantoj
trovas la lernadon
plaĉa.
Nu, por tio oni povas
specifi
plurajn
diversajn
kialojn:
Al
kelkaj
plaĉas
la lingvo mem.
Ili
admiras
ĝian
relativan
facilecon,
rezultantan
el ĝiaj
regulaj
strukturoj
kun
minimumo
da
esceptoj.
Por ili
sufiĉas,
legi la
literaturon
kaj kompreni, kion
radiostacioj
kaj
retaj
filmoj
elsendas
Esperante.
Iuj aliflanke serĉas homojn, ekz. en societoj, por povi sen problemoj, elegante kaj glate interŝanĝi siajn pensojn.
Fine multaj
konsideras
kaj
ĝuas
la
egalecon,
dum
oni
interkomunikas
Esperante:
Kontraŭe
al la
situacio,
kiam oni uzas
nacian
lingvon en
internacia
rondo, en
Esperantujo
la homoj estas
lingve
samrajtaj.
Pro tiu unika etoso Esperantistoj facile inter-amikiĝas.
<1.5> La Esperanto-movado ebligas aplikojn
Por uzi sian lingvon, la Esperantistoj ne povas
fidi
je
la
hazarda
okazo,
iam
ie
konatiĝi
kun
sam-ideano.
Loke
oni
realigas
la
ŝancon,
praktiki
Esperanton, nur,
se oni
regule
vizitas
lokan
Esperanto-grupon por
ekzerci
sin en la lingvo kun iuj el la
membraro.
Plie
oni povas
aliĝi
al
regiona
Esperanto-societo,
kies
membroj
pli ol
unu fojon
jare
kunvenadas.
Kontaktojn
al aliaj landoj
peras
pli granda
Esperanto-asocio,
ekzemple la
Germana Esperanto-Asocio
(GEA,
prononcu:
go-e-a)
aŭ la
organizo
de
ties
junularo,
la
Germana Esperanto-Junularo
(GEJ,
elparolu:
go-e-jo).
Por la
vasta
mondo
estas
Universala Esperanto-Asocio
(UEA, prononcu: u-e-a).
"Universala",
ĉar en ĝi
membras
la plej multaj
landaj asocioj
de la
unuopaj
ŝtatoj.
Rilate
tion UEA estas
kvazaŭ
unio.
Kromaj
membroj estas
fakaj asocioj
kun
specifaj
temoj kiel profesio,
religio,
hobio,
ktp.
En ĉiu jaro aperas la
jarlibro
de Universala Esperanto-Asocio kun la nomoj kaj adresoj de Esperantistoj en pli ol
cent
landoj.
Oni povas
korespondi,
sed ankaŭ
renkonti
siajn
leter-amikojn
en
Esperanto-aranĝoj.
Do, por
resumi:
Indas,
membriĝi
en la Esperanto-movado.
<1.6> Esperanton apliki per la Interreto
Pli
efektivajn
rezultojn
ol la
tradiciaj
ebloj
de kontakto
nuntempe
havigas
la Interreto, se oni uzas por la
serĉo
ties
serĉ-maŝinojn.
Tiel oni
trovas
ankaŭ
rondojn
kaj
forumojn,
kiuj
ebligas,
kaj
skriban,
kaj
buŝan
interŝanĝon
de
opinioj
pri
"Dio
kaj la mondo",
laŭ
ĉies
gusto.
En la Interreto oni povas fine ankaŭ
eĉ
plur-ope
buŝe
interkomuniki,
vidante sur la
ekrano
tiujn, kiuj
partoprenas
en la
societema
diskuto.
Malgraŭ
ĉiuj
avantaĝoj
diras la Esperantistoj, ke tio ne povas
vere
anstataŭi
personan
renkonton.
Tial oni ne povas
rezigni
Esperanto-aranĝojn, por
sperti
la
internan ideon,
la
spiriton
de Esperanto.
Ĉu vi nun komprenas, kial
ĉiam
denove
ekzistas homoj, kiuj
eklernas
Esperanton,
kaj kiel ili praktikas poste tiun lingvon?
2.
Respondu jenajn demandojn:
<2.1>
(vidu la sekcion 1.1)
Kial Esperanto estas
malforta
en la
socio?
<2.2>
Kiel
statas
la
Esperanto-informado?
<2.3>
Ĉu la
publiko
per
trafaj
argumentoj
juĝas
sur
reala
bazo
pri la ebloj de Esperanto?
<2.4>
Kia estas la situacio de Esperanto en la lernejoj?
<2.5>
Kial oni devas supozi, ke Esperanto ne donas
profiton?
<2.6>
(vidu la sekcion 1.2)
Kial laŭ
erara
juĝo
de
nesciuloj
Esperanto en la
realo
ne estas lingvo?
<2.7>
Kiun celon de la Esperantistoj iliaj
kontraŭuloj
imagas?
<2.8>
Kio estas la
"fina
venko"?
<2.9>
(vidu la sekcion 1.3)
Ĉu
entute
neniu
lernas Esperanton?
<2.11>
(vidu la sekcion 1.4)
Ĉu por
gajni
monon per
komercoj,
aŭ kiuj estas la kaŭzoj por homoj,
eklerni
Esperanton?
<2.12>
Per kiu
rimedo
oni povas
aŭskulti
Esperanton?
<2.13>
(vidu la sekcion 1.5)
Kion oni povas fari loke por ekzerci Esperanton?
<2.14>
Kiuj
societoj
helpas, trovi amikojn en la tuta mondo?
<2.15>
Kiu
asocio
elstaras
inter la Esperanto-organizoj?
<2.16>
Kiel oni povas ekhavi adresojn?
<2.17>
En kiom da landoj ekzistas Esperantistoj?
<2.18>
Kiel leter-amikoj povas
persone
renkontiĝi
kaj eble interamikiĝi?
<2.19>
(vidu la sekcion 1.6)
Kiu estas nuntempe la
kulmino
de moderna
komunikilo
por ricevi
ajnajn
informojn kaj
kontakti
fremdulojn?
<2.20>
Kiu
universala
helpilo
por
serĉoj
de informoj havas
maksimuman
utilon?
<2.21>
Ĉu ankaŭ vi
de tempo al tempo
sen
konkreta
celo
vagas
tra la
paĝoj
de la Interreto?
<2.22>
Ĉu vi scias, kiel trovi la
retpaĝaron
de Germana Esperanto-Asocio?
<3.0>
<-us>
Ripeto: La verbformoj kun –us
Uzu verbformon kun –us
Ekzemploj:
Ĝentileco:
Mi ŝatus havi plian tason da kafo! (anstataŭ: Mi ŝatas ... aŭ eĉ: Mi volas ...)
Necerteco:
Mi dirus, ke tio ne havas
sencon.
Nerealeco:
Ĉe
tiu
komerco
la
profito
neniam
kovrus
la
kostojn!
Kondiĉo:
Se ne
pluvus
nun, mi irus por
promeni.
Kompletigu nun la sekvantajn frazojn, uzante la us-formon, se eble.
Aldonu la
klarigon
(ĝentileco, necerteco, nerealeco, kondiĉo) en
la
krampoj
post la frazo.
Se -us tute ne
eblas,
klarigu tion per
strekoj
tiel: (---).
<3.1>
Se pli multe da homoj (= pli multaj homoj)
malkovr…,
kiel
sprita
est… la lingva
sistemo
de Esperanto,
tiu est… multe pli
populara.
({?})
<3.2>
Por
ero
de pluvo oni dir…
pluvero.
({?})
<3.3>
Ĉu vi est… tiel
afabla,
doni al mi la gazeton? ({?})
<3.4>
(Ĉu vi demandas pri) La
distanco
al A.? Hm, mi dir… : dek du
kilometrojn,
sed mi ne povas
garantii
tion!
({?})
<3.5>
Se
silentinta
vi est… ,
filozofo
vi rest… . ({?})
<3.6>
- Ĉu vi sen
garantio
prunt…
kapitalon
al fremdulo?
- Neniam! Mi eĉ ne don… kelkajn
monerojn.
({?})
<3.7>
Mi lern… Esperanton ankaŭ, se neniu parol… ĝin,
ĉar min interesas nur la
lingva
strukturo.
({?})
<3.8>
Se la
viktimo
per la
rakonto
de sia
historio
konvink…
la
policon,
tiu
pli volonte
help… lin. ({?})
<3.9>
La
vundita
biciklanto
raportis,
ke ŝi
romp…
al si
fingron
kaj
ekhav…
tranĉ-vundon . ({?})
<3.10>
Se oni pov… praktiki Esperanton en
komerco
kaj
scienco,
amaso
da homoj
utilig…
ĝin. ({?})
Formu nun mem kompletajn frazojn el jenaj vortoj:
<3.11>
(Kiel, sol,
social,
movad,
Kristanism,
ne,
religi)
({?})
<3.12>
(Se, mi, avin, hav,
rad,
ŝi,
bus)
(Germana
proverbo)
({?})
<3.13>
(Iuj,
fanatik,
hom, malŝat, Esperant,
kvankam,
ne, kon) ({?})
<3.14>
(Ĉu, vi, pov, montr, mi, voj,
stacidom?)
({?})
<3.15>
(Se, oni,
devig,
hom, lern, Esperant, ti, est,
maldec,
lingvo-politiko,
nome,
kontraŭ,
etos, de, Esperant)
({?})
<3.16>
(Kiam, Esperant,
far-iĝ,
grand, mondlingv, iuj,
politik,
nesciul, cert,
postul,
ŝanĝ) ({?})
<3.17>
(Mi,
asert,
ke, tiu, virin, sur,
malnov,
fot, mia,
eksedzin) ({?})
<3.18>
(Sen, si, special,
etos,
Esperant, ne, viv, jam, tiom, long) ({?})
<3.19>
(Informil,
komunik, ke, oni,
turn,
paĝ,
por, leg, pli) ({?})
<3.20>
(Okaz, pli, Esperanto-aranĝ, se, ekzist, inteligent, hom, kiu,
organiz)
({?})
<3.21>
(Kiel, oni,
vok,
al,
arbar,
tiel,
eĥ,
son,
reen)
(laŭ
Germana
proverbo)
({?})
<3.22>
- (Kio, vi, dir, se,
spirit,
Zamenhof, aper, antaŭ, vi?)
- (preĝ,
ke, mi,
resaniĝ)
<4.0>
Dialogo kun
dubemulo
(ekzerco
kiel
preparo)
En Esperanto oni povas formi multajn novajn vortojn el jam
konataj.
Traduku
la duan
kolumnon
de la sekvanta
tabelo:
<4.1a>
Dialogo kun dubemulo (unua
versio)
Kompletigu la frazojn uzante
precipe
la
preparitajn vortojn.
Ek!
<4.1b>
Dialogo kun dubemulo (dua versio)
Kompletigu la frazojn uzante precipe la preparitajn vortojn. Ek!
<5.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1)
Temo 6:
Rilato
kun aliaj homoj:
privata
kaj
publika
vivo
<5.1>
Ekzamenanto:
Saluton! Mi estas Arno Majer,
komisiito
pri ekzamenoj en Esperanto.
Kiel vi fartas?
Dankon,
{ebenso}
bone. -
{Heute}
estas nia temo:
Rilato
kun aliaj homoj.
Ni komencu per la
manieroj
kiel
saluti
kaj
adiaŭi.
Ĉu vi
regule
partoprenas Esperanto-renkontiĝojn?
Kiel vi tiam salutas aliajn {Teilnehmer} post via alveno?
Tion mi povas bone
imagi. -
Kaj se vi estas
organizanto
de iu
aranĝo,
kiel vi salutas
alvenintojn?
<5.2>
<retro>
Se estas bonaj amikoj, ĉu vi
{nehmen}
ilin en viajn
brakojn
aŭ eĉ
kisas
ilin?
Sed laŭ mia
rimarko
en kelkaj
popoloj
oni sin salutas
reciproke
nur per
ia
ŝajna
kiso:
Ili ne vere
tuŝas
la
vangon
de la kisato per la
lipoj,
sed iom
enspiras
kun
rondaj
lipoj.
Tion ankaŭ mi konas.
Tiu
minimuma
{Abstand}
cetere
dependas de la
kulturo.
Oni devas tre
{beachten}
tion. -
Kiel vi salutas
nekonatojn?
Do, mi konkludas, ke mi aspektas kiel iu, kiun oni respektu, ĉar vi uzis por mi la alparolon "Bonan tagon".
Pardonu, mi ne volis konfuzi vin. Mi permesis al mi malgrandan ŝercon.
<5.3>
Ni venu nun al la
maniero
adiaŭi.
Ĉu vi fine de
Esperanto-{Veranstaltung}
uzadas
la
kutiman
"Ĝis
iam
ie
ajn
en
Esperantujo"?
Ĉu vi dum adiaŭo {pflegen Sie zu geben} vian manon?
Kiel vi traktas viajn kolegojn dum saluto kaj {Abschied}?
<5.4>
Kaj kion vi faras, se vi estas ne en
{Esperantoland}
kaj ne povas
lingve
{kommunizieren}?
{Entschuldigen Sie}, ke mi estas
inklina
ekridi,
ĉar via
rakonto
estas tiom
vigla,
ke mi vidas la
scenon
antaŭ miaj
{Augen}.
Nun mi
{doch}
devis ridi.
Sed el via
mieno
oni komprenis, ke ili
maltrafis
tion, kion vi bezonas, ĉu ne?
<5.5>
Mi
revenu
al pli
seriozaj
demandoj.
Kiel funkcias viaj nepersonaj kontaktoj?
Permesu
rimarkigi:
Eble baldaŭ
{nicht mehr},
ĉar mi legis pri
planoj,
malaltigi
la
kotizojn,
por telefoni
trans
la
limojn,
almenaŭ
ene de
Eŭropo. -
Ĉu vi ankaŭ sendadas
{kurze}
mesaĝojn,
tiel nomatajn
et-mesaĝojn
per via
poŝtelefono?
Kaj ĉu vi iafoje estas en ret-forumo aŭ babilejo de la Interreto?
Ĉu vi ankaŭ {korrespondieren}?
En ordo. Mi sentas min nun bone
{informiert}
pri nia temo.
Tiu
vigla
babili
kun vi estis {Vergnügen}.
Ĝis revido!
(Ambaŭ ridas.)
<6.1>
Iun tagon ni iris al
Di-servo
en nian
preĝejon
Sankta
Ana.
Tie ni
preĝis
kaj aŭskultis nian
pastron.
Nia pastro estis ankoraŭ juna kaj ne tre
sperta,
zorgi
pri niaj
animoj.
Tiun tagon li kiel kutime ankaŭ
prezentis
tekston el la
biblio,
ĉi-foje,
kiel
Dio
kreis
ĉiujn
vivulojn,
kaj li
laŭtlegis
jene:
<6.2>
"... kaj la sesan tagon
Dio kreis ankaŭ Evan, nome el
ripo
de Adamo, kaj ŝi ..."
(nun li devis
turni
la
paĝon
kaj ne
rimarkis,
ke li
kaptis
plurajn paĝojn
samtempe.
Tial li
daŭrigis
plulegante
jenon:)
<6.3>
"... ekhavis
longon
de kvindek
metroj,
larĝon
de dudek metroj kaj
fariĝis
dek metrojn alta ..."
<6.4>
Tiam li
interrompis
sin
konfuzite,
pripensis
momenton,
rigardante
tien kaj reen,
kaj
rimarkis
fine al la
aŭskultantoj
en la
preĝejo:
"Kia
longeco,
kiaj
dimensioj
entute!
Nu, karaj
Kristanoj,
jen restas al mi nur la
rimarkigo:
tion oni ne povas kompreni, tion oni devas simple
kredi."
<7.0>
Ripeto:
Frazopartoj
markitaj
per -n
Pluraj frazoj en la
supra
teksto havas parton kun la
marko
–n,
kvankam
tiu ne estas
(rekta
aŭ
nerekta)
objekto.
Nome, la marko –n
indikas
ankaŭ
frazo-atributon,
kiu estas
Sube estas
kolekto
de tiaj frazoj el la supra teksto. Ili
enhavas
parton kun la
marko -n.
Indiku tiun parton, ties
specon
(objekto,
indiko de
mezuro,
indiko de tempo, indiko de
direkto)
kaj
formu pri la frazo demandon, al kiu la
trovita
parto kun la marko -n estas la
respondo.
Ekzemplo:
Frazo: Iun tagon ni iris al Di-servo ...
Kaj nun: Ek!
<7.1>
Frazo: ... Dio kreis ankaŭ Evan ...
<7.2>
Frazo: ... ni iris ... en nian preĝejon Sankta Ana ...
...
<7.3>
Frazo: ... ni preĝis kaj aŭskultis nian pastron ...
<7.4>
Frazo: Tiun tagon li ... laŭtlegis jene ...
<7.5>
Frazo: Nun li devis turni la paĝon ...
<7.6>
Frazo: Li kaptis plurajn paĝojn samtempe ...
<7.7>
Frazo: .. ŝi ... fariĝis dek metrojn alta ...
<7.8>
Frazo: Tiam li interrompis sin konfuzite ...
<7.9>
Frazo: Tiam li ... pripensis momenton ..
<7.10>
Frazo: ... li pripensis ... rigardante
tien kaj reen
...
<7.11>
Frazo: Tial li daŭrigis plulegante jenon:
<8.0>
Ripeto
(daŭrigo):
Indikoj de mezuro,
speciale
de tempo
Ni vidis en la antaŭa ĉapitro, ke oni demandas
Rimarko:
Se oni volas
esprimi
sian
miron
pri la
eksterordinara
grado
de iu
eco,
oni povas uzi kiom
anstataŭ
kiel:
"Kiel aĝa vi estas?" - "Mi
aĝas
80 jarojn."
"Ho, kiom aĝa vi estas!" / "Ho, kiom vi aĝas!"
Formu nun demandojn kaj respondu ilin.
Ekzemple:
(strato,
longa) (kvincent dudek, metro)
Demando: Kiel longa estas la strato?
Respondo: La strato estas kvincent dudek metrojn longa.
<8.1>
(ŝipo,
resti, en la
haveno)
(du kaj duona, tago)
<8.2>
(Komercisto,
vin
rimarkigi,
ne, pagi, lia,
fakturo)
(tri, fojo)
<8.3>
(kosti, vojaĝo,
al
Brazilo)
(minimume,
du
mil,
eŭro)
<8.4>
(alta, tiu
monto)
(mil naŭcent, metro)
<8.5>
(Bruno Majer, alta) (183,
centimetro)
<8.6>
(Birgit, loĝi, for de la universitato) (nur, 1, kilometro)
<8.7>
(fakaj
libroj, kutime, kosti) (multa, mono)
<8.8>
(vi, esti, aĝa) (22, jaro)
<8.9>
(sportisto,
salti, longa) (6, metro)
<8.10>
(En Germanujo, infanoj, en la lernejo, longa) (pli ol, 10, jaro)
<8.11>
(daŭri,
ĝis kiam,
rericevi, via mono) (1, semajno)
<8.12>
(1, horo, daŭri, minuto) (60)
<8.13>
(vi,
atendi,
antaŭ, la
teatrejo,
por ricevi,
bileto)
(2, horo)
<8.14>
(tabulo,
longa,
larĝa,
dika)
(2, metro, 30, centimetro, 4, centimetro)
<8.15>
(vi, reveni, al la domo)
(ĵaŭdo)
<8.16>
(Birgit, veturi, al Esperanto-aranĝo, jam) (multaj fojoj)
<8.17>
(boranta,
kapdoloro,
malaperi) (tria horo)
<8.18>
(neniu,
diri, iu vorto)
(postaj
sekundoj)
<8.19>
(Ni, rekoni, unu la alian) (la sama
momento)
<8.20>
(tuta familio,
ree,
kunestos)
(venonta fojo)
<8.21>
(plej
densa
akvo, varma)
(plus
4
gradoj)
<8.22>
Rimarkigo:
Atentu, ke vi iafoje povas uzi ankaŭ la
adverban
formon por la frazo-atributo,
precipe,
kiam
temas
pri indiko de tempopunkto.
Plie ofte ankaŭ atributo kun
prepozicio
taŭgas:
8.15a Ĵaŭde / Je ĵaŭdo mi revenos al la domo.
8.16a Birgit veturis jam multfoje al Esperanto-aranĝo.
8.17a Je la tria horo miaj kapdoloroj malaperis.
8.18a Dum la postaj sekundoj neniu diris iun vorton.
8.19a Sammomente / En la sama momento ni rekonis unu la alian.
8.20a Venontfoje / Je la venonta fojo la tuta familio kunestis.
<9.0>
El la
historio
de la
Esperanto-movado
<9.1>
La unua
periodo
de la historio de Esperanto estis la 18 jaroj post la
nasko
de Esperanto,
nome la
apero
de la
Unua Libro
en 1887 (mil okcent okdek sep).
Tiam la unuaj Esperantistoj
preskaŭ
nur skribis Esperanton, precipe
korespondante
internacie.
Do, al la
parolantaro,
loĝante
dise
en la tuta mondo,
mankis
eblo
elprovi,
ĉu la komunikado en Esperanto
funkcias
ankaŭ per la
buŝo.
Por
efektiva
interparolado
- kaj ne nur korespondado - grandaj
internaciaj
kunvenoj
kaj
kongresoj
de
fakaj asocioj
estas la ĝusta
kadro.
<9.2>
Fine en 1905 (mil naŭcent kvin) la
Francaj
Esperantistoj
invitis
al la unua
mondkongreso
de Esperanto en la
vidinda
Franca urbeto Boulogne-sur-Mer.
Tie renkontiĝis
688 (sescent okdek ok) Esperantistoj el 20 landoj,
ĉefe
el
Francujo
kaj
Britujo.
La plej
bonvena
partoprenanto
kompreneble estis Ludwig Zamenhof
mem.
Li
prelegis
antaŭ la
kongresanoj
pri sia
espero,
ke tiu mondkongreso estas la unua
paŝo
al pli granda
progreso
por
paco,
ĝis kiam
ĉiaj
militoj
definitive
ĉesos.
Ĉiuj tre
ĝojis,
ke ili
efektive
povis kompreni
unu la alian.
La komunikado
sukcesis
ankaŭ
buŝe
kaj ne nur skribe.
Tio
for-igis
ĉiujn antaŭajn
dubojn.
<9.3>
Oni
kreis
ankaŭ
verdan
flagon
kiel la
insignon
de Esperanto,
difinante
la
aspekton
jene:
La flago estas verda, sed havas
maldekstre
supre
blankan
kvadraton,
en kiu estas verda
stelo.
Tiuj
detaloj
estas
simboloj:
Stelo estas
lumo
en
malhela
nokto,
kaj ĝiaj kvin
pintoj
simbolas
la kvin
kontinentojn.
La
koloro
verdo
simbolas la
esperon
kaj la blanka
malantaŭo
pacon kaj
neŭtralecon.
<9.4>
Ekde 1905
ĉiu-jare
okazis
mondkongreso
de Esperanto, kun
interrompo
sole dum la grandaj
mondmilitoj.
Oni nomas tiun aranĝon
Universala Kongreso
(mallongigo:
UK,
prononco:
u-ko).
Multegaj
homoj jam kunvenis por
praktiki
sian
komunan
lingvon en
etoso
de
amikeco.
Sed – kiel estas
normale
inter homoj – ili iafoje ankaŭ
malpacas
inter si. Komuna lingvo ne povas
garantii
konstantan
pacon.
Zamenhof bone sciis tion
verkante
projekton
pri
reciproka
respekto
inter la popoloj kaj
religioj,
kiun li nomis
homaranismo.
Li
malakceptis,
ke la homoj
honoris
lin kiel la
"majstron",
kaj
donacis
Esperanton al la
homaro.
<9.5>
Kvankam
la unua mondmilito
disbatis
ĉiujn
noblajn
fantaziojn
pri
iama
realeco
de
mondvasta
paco, la lingvo Esperanto
postvivis
tiun
periodon
kaj postajn
malfacilajn
tempojn.
La
revo
de paco
ĝuste
post la du mondmilitoj
multobligis
la
nombron
de
Esperanto-parolantoj.
En la jaro 2005 okazis
denove
granda kongreso en Boulogne-sur-Mer,
memore
al la 100jara
jubileo.
Intertempe
okazis la
politikaj
ŝanĝoj,
tiel ke
fine Esperantistoj el la
oriento
kaj el la
okcidento
povis
libere
kunveni.
10.
Respondu jenajn demandojn:
<10.1>
Kio estas la Unua Libro, kiu verkis ĝin kaj kiu estas la jaro de ĝia
apero?
<10.2>
Kiel longe daŭris la unua
historia
periodo
de preskaŭ
nura
korespondado?
<10.3>
Kio estas Universala Kongreso?
<10.4>
Kial
disa
parolantaro
bezonas kunvenojn?
<10.5>
Kiam kaj kie okazis la unua Universala Kongreso?
<10.6>
Kio estis la
ĉefa
nova sperto dum tiu kongreso?
<10.7>
Kiun
kongresanon
oni
honoris
kiel plej
bonvenan
kaj kial?
<10.8>
Ĉu Zamenhof havis ankoraŭ alian mesaĝon ol nur "parolu Esperanton"?
<10.9>
Pri kio ĉiuj kongresanoj ĝojis?
<10.10>
Sed ĉu komuna lingvo estas
garantio
por
mondvasta
paco?
<10.11>
Kio post 1905
montris la
nerealecon
de revo pri
senfina
paco?
<10.12>
Kiam okazis denove granda internacia Esperanto-kongreso en Boulogne-sur-Mer?
<10.13>
Ĉu Universalaj Kongresoj ekde 1905 okazis sen
interrompo?
<10.14>
Kia etoso regas dum Esperantistaj kongresoj?
<10.15>
Ĉu vi scias, kie okazis la lasta Universala Kongreso?
(Se ne, serĉu tiun scion en la Interreto.)
<10.16>
Kion oni uzas kiel
simbolon
por Esperanto?
<10.17>
Kiujn kolorojn havas la Esperanto-flago?
<10.18>
Por kio stelo estas simbolo?
<10.19>
Kion simbolas la kvin stelopintoj?
<10.20>
Kial la flago estas ĉefe verda?
<11.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1)
Temo 7:
Libertempo,
amuziĝo,
kulturo
Kiel vi
zorge
povas
prepari
la
supran
temon:
Unue lernu el la
bluaj
vortoj la ne al vi
konatajn.
Poste kompletigu la ekzemplan dialogon,
tradukante
la German-lingvajn
vortojn inter
krampoj
al Esperanto.
Fine
transformu
la ekzemplan dalogon,
ŝanĝante
ĝin laŭ via volo per viaj personaj
cirkonstancoj.
Kaj nun:
Ek!
<11.1>
Ekzamenanto:
Paŭla Hajne. Mi
salutas
vin kaj
esperas
ke vi
bonfartas.
Dum tiu ĉi
parto
de la
buŝa
ekzameno ni parolas pri
libertempo,
amuziĝo
kaj kulturo.
Do, bonvolu
permesi
kelkajn demandojn pri via privata {Leben}.
Mi tamen
memorigas,
ke
{gemäß}
la ekzamena
regularo
ne
nepras,
diri la
veron,
ĉar
{natürlich}
ankaŭ la
{Daten}
de ekzamenatoj estu
ŝirmataj.
Do,
sentu vin libera,
rakonti
troigojn
kaj
fantaziajn
aferojn.
({Beide} ridas)
Restu trankvila. Sufiĉos, funkciigi vian fantazion. Kiel vi pasigas vian libertempon?
Ĉu vi faras tion por amuzi vin aŭ por subteni la ideon de Esperanto?
<11.2>
Vi
menciis
aliajn
{Interessen}.
Ĉu vi por via restado en la naturo preferas certan sezonon?
<11.3>
Kaj ĉu vi en la
vintro
televidas
kaj aŭskultas
radiostaciojn? (ridetas)
Kaj
{als}
natur-amanto vi estus ankaŭ en la
embaraso,
ke
avioj
tre
malutilas
al la
medio.
Kio estas do via
okupo
en
{Winter}?
<11.4>
Ĉu vi povas
kombini
tion kun via
ŝat-okupo
Esperanto?
Ĉu tiam la programo estas publika? Ĉu vi {laden Sie ein} ankaŭ eksterulojn?
Mi tute konsentas. Ĉu via klubo vendas biletojn?
<11.5>
Do, mi aŭdas, ke vi estas sufiĉe
multflanka
kaj bona Esperantisto.
Tio estas
laŭdinda.
Klare,
neniu
povas esti
ĉiel
perfekta.
Havu bonan tagon, kaj multan
sukceson
en la
cetera
ekzameno.
{Auf Wiedersehen}, sinjoro Aktivema.
<12.0>
Ripeto: Kiel uzi la
apostrofon?
(Vidu ankaŭ en la gramatiko de leciono 4)
<12.1>
Per
apostrofo
oni povas
anstataŭigi
unu
literon.
Estas
vokalo
je la fino de la vorto, nome
- la a de la artikolo: la => l'
- la finaĵo -o de substantivo: peco => pec’, folio => foli’ (vidu malsupre)
Ĝuste akcentu: La apostrofo ne ŝanĝas la pozicion de la (vort)akcento!
Apostrofo estas
utila
por doni al la
parolo
certan
ritmon,
precipe en
poemoj.
Sed
atentu,
ke sole la supraj du ebloj estas permesataj.
<12.2>
La vortoj por la
koloroj
(Instruanta poemo de Rudolf Fischer)
Nigra estas pec' de
karbo,
verda
la foli' de
arbo,
blua supre la
ĉielo,
blanka
neĝ'
en
vintra
helo;
bruna
en
printemp'
la
tero,
flava
suno en
somero,
griza
en
aŭtun'
nebulo,
ruĝa
sango
de
vivulo.
Se vi preferas
ritmon
kun akcento je la fino de la linioj,
vi povas en ĉiu linio de la supra poemo anstataŭigi la lastan -o per apostrofo:
Nigra estas pec' de karb'
verda la foli' de arb',
... ktp.
<12.3>
Ekzerco
Demando-rondo:
Ĉu vi povas diri al mi, kio estas blua?
(La alia respondas per ekzemplo: "La maro estas blua."
kaj poste pludemandas alian pri alia koloro.)
Alternativa
versio:
Mi vidas ion, kion vi ĉiuj ne vidas, kaj tio estas verda.
(La aliaj devas
diveni.)
<13.0>
Ŝerca
dialogo:
Tute malnova amiko
(Se vi ludas la dialogon, ŝanĝu la tekston, se necese, laŭ la sekso de la ludantoj.)
<13.1>
Unua persono
(vigle):
Ho, amiko, mi longan tempon ne plu vidis vin. Ni
iĝis
maljunaj
intertempe,
ĉu ne?
<13.2>
Unua persono:
Jes, kompreneble.
Apenaŭ
vi venis
subite
ĉirkaŭ
la
Vi nur iĝis
iomete
pli alta, iom, eble nur kelkajn
centimetrojn,
sed
videble.
<13.3>
Unua persono:
Ne povas esti. Kiam mi vidis vin la lastan fojon antaŭ
ĉirkaŭ
dudek jaroj,
vi estis iom
malalta,
jes, sufiĉe malalta ...
Hm, krome viaj haroj intertempe iĝis nigraj.
<13.4>
Unua persono:
Vi
ŝercas,
amiko mia. Sed
vane,
mi ja ne estas
blinda,
mi
travidas
vin.
Mi tute bone
memoras,
ke vi antaŭ multaj jaroj havis
blondajn
harojn.
Kaj - se vi permesas la
rimarkon -
via
vizaĝo
iĝis iom
malbela;
ekzemple
viaj
lipoj:
mallarĝaj
kiel
strekoj!
Multaj homoj certe ne rekonus vin, {Hugo}, sed mi
jes ja.
<13.5>
Unua persono:
Ĉu vi intertempe ankaŭ havas alian nomon?
Ha,
nun mi komprenas. Vi
ŝajnigas
vin esti alia persono.
Kia
bonŝanco,
ke mi tamen rekonis vin,
kvankam
vi
preskaŭ
ĉiel
ŝanĝiĝis!
<14.0>
Por pli
precizigi:
La
konstru-radiko
-ec-
-ec- havas
ĉefe
du
signifojn:
- indiki
econ
- indiki
kvazaŭecon,
t.e.,
ke io estas
simila
(ne:
identa)
al tio, kion
esprimas
la
kerno
de la vorto.
Pri la diferenco inter longo kaj longeco kaj simile por aliaj vortoj de dimensio (mezurebla eco) legu en la gramatiko de leciono 8.
Vortoj kun la sufikso -ec- indikas
abstraktan
kvaliton
(kaj ne iun
konkretan
tempon,
lokon
aŭ ion alian).
Ekzemploj:
amiko =>
amikeco
(kvalito
de
rilato
inter homoj:
amika)
bunta
=>
bunteco
(eco esti bunta)
k.a.
Tamen multaj homoj
uzadas
ec-formojn ankaŭ por
konkretaj
aĵoj,
kiam aĵ- aŭ ej-formoj estas
ĝustaj.
Tio estas kontraŭ la
logiko.
Ekzemploj:
Mia amiko bonŝance loĝas en mia
proksimejo
(aŭ:
proksimo/proksimaĵo,
tamen ne: proksimeco).
Sed: Pro la
proksimeco
de lia loĝejo ni ofte povas vidi nin.
Mi ĝojas, ke multaj infanoj vivas en nia ĉirkaŭejo (aŭ: ĉirkaŭo/ĉirkaŭaĵo, tamen ne: ĉirkaŭeco). Sed: Pri la ĉirkaŭeco de multaj infanoj mi ĝojas.
Ni iradis
supren
kaj supren, ĝis kiam ni estis sur la
altejo
(aŭ: altaĵo, tamen ne:
alteco
aŭ
alto).
Sed: Tamen oni
apenaŭ
povis paroli pri alteco de la monto,
komparante
ĝian alton kun tiuj
impresantaj
altoj de aliaj montoj en la ĉirkaŭo.
Mi vidas
nenian
eblon
(ne:
eblecon)
fari tion.
Sed: Kion ajn ni faros, tio ne havos eblecon.
Dubemuloj
asertas, ke Esperanto ne havas
estonton,
sed
kuraĝuloj
opinias,
ke Esperanto havas
estontecon.
<14.2>
Indiki
kvazaŭecon
Ekzemploj:
S-ro Majer
traktas
sian
nevon
en
patreca
maniero,
t.e.
kvazaŭ
ties patro.
Tiu
vilaĝo
estas
urbeca
(kvazaŭ ĝi estas urbo, sed ĝi ne estas).
La
vortkerno
de telefonado estas telefon-, do
substantiveca
radiko.
("Substantiveca", ĉar la radiko telefon- ne estas substantivo,
dum telefono
jes
estas.)
<15.0>
Ekzerco
Enmetu
-ec-,
-aĵ-
aŭ nenion en la sekvantajn frazojn.
Atentu: Por kompletigi kelkajn frazojn en tiu ĉi ekzerco,
ekzistas pli ol unu eblo.
Kiam taŭgas ankaŭ
-ej-?
Ĉu vi povas diri
regulon?
<15.1>
Teoria
solvo
postulas
ebl{?}on
por
efiki.
<15.2>
Matene
la
hel{?}o
decidas,
kiam
la
birdoj
komencas
kanti.
<15.3>
Ankaŭ malalta
dometo
havas alt{?}on, sed ne alt{?}on.
<15.4>
Fruktoj
falas ĉiam en la ĉirkaŭ{?}o de sia
arbo.
<15.5>
La
proksim{?}o
de lernejoj estas
grava
kialo
por
gepatroj,
aĉeti
domon en la
proksim{?}o.
<15.6>
En la
profund{?}o
de la
valo
fluis
malprofunda
rivero
kun
maksimuma
profund{?}o
de okdek kvin
centimetroj.
<15.7>
Maljam
kiam ni
realigis
nian
projekton,
aperis
neatenditaj
komplik{?}oj.
Ni fakte
subtaksis
la
komplik{?}on
de la afero.
<15.8>
Tiu ĉi
modo
ankoraŭ ne estas
aktuala;
ĝi eble havas
estont{?}on,
sed ja nur en
estont{?}o.
<15.9>
La
plano
por tiu
produkto
estas
absoluta
idiot{?}o.
Ĉiu devas tuj vidi ĝian
idiot{?}on.
<15.10>
Estont{?}e
mi
regos
ĉiujn
komplik{?}ojn
en la
uzo
de la sufikso -ec-.
<15.11>
La
ebl{?}o /
Ke eblas,
solvi
la problemon per pluraj
ebl{?}oj,
ne estas
kontraŭ
la logiko.
<16.0>
Por pli
precizigi:
La
konstru-radiko
-ad-
<16.1>
La unua
funkcio
de -ad- estas, formi el verbo substantivon por la
ago.
Ekzemplo: telefoni => la telefonado 'das Telefonieren'
Sed sen -ad-: la telefono = la telefonilo = la telefon-aparato (ne ago!)
<16.2>
La dua funkcio de -ad- estas, indiki
daŭran
(ankaŭ
ĉiaman,
precipe
regulan)
aŭ
ripetan
agon, do,
agadon,
se la
vortformo
sen -ad- jam
signifas
(unufojan)
agon.
Ekzemploj:
bati
=> la
bato
(unufoja ago), la batado (agado = daŭra aŭ ripeta ago)
varbi
=> la
varbo
(unufoja ago),
la
varbado
(agado = daŭra aŭ ripeta ago)
Verbformoj kun -ad- kompreneble ĉiam signifas daŭron aŭ ripeton:
telefoni => telefonadi =
ade
telefoni
Sed substantivoj kun -ado, kies vortformoj sen -ad- ne
signifas unufojan agon (do, estas
substantivecaj),
estas
neŭtraj
rilate
daŭron
aŭ
ripeton.
Ekzemploj estas:
telefono - telefonado (vidu supre), produkto - produktado, fumo - fumado, ktp.
Se oni volas esprimi per -ado nepre nur unufojan agon en tiaj okazoj,
tiam por precizigi oni devas ekzemple diri "unufoja telefonado".
(Eblus ankaŭ simple telefon-ago, sed tio
ĝis nun
ne estas
kutima.)
<16.3>
Plie -ad- povas ankaŭ signifi
laŭkutime
(en
la Germana:
'pflegen zu').
Ekzemplo:
Mia patro diradas ... 'Mein Vater pflegt zu sagen'
= Mia patro laŭkutime diras ... = ... ĉiam diras ...
<16.4>
Zamenhof ofte uzis -ad-. En modernaj tekstoj tiu konstru-radiko aperas
malpli
ofte.
Ĉar la uzo aŭ
ne-uzo
de -ad-
dependas
de tio, kion la
aŭtoro
intencas
esprimi, oni ne povas
ekzerci, kiam tio estas ĝusta aŭ ne ĝusta.
<17.0>
Ekzameno sur baza
nivelo
(B1),
Temo 8:
Sano
kaj
sporto
Preparo
por la
baznivela
ekzameno per
plia
dialogo:
Lernu unue el la bluaj vortoj novajn, utilajn, kiuj ĝis nun ne estis konataj al vi.
Poste kontrolu, ĉu vi
intertempe
kapablas
traduki
al Esperanto ĉiujn vortojn, kiuj staras inter
krampoj.
Laste
verku dialogon similan al la ekzempla per viaj personaj
cirkonstancoj,
tamen
rajtante
ankaŭ
fantazii.
<17.1>
Ekzamenanto:
Bonan tagon! Mia nomo estas Eliza Sporta.
Kiel vi fartas?
Ankaŭ {ausreichend} bone.
Mi
kredas,
ke mi estas
sana,
ĉar mi
regule
sportas.
Ĉu tio estas
valida
ankaŭ por vi?
{Vielleicht} Germana sportisto diris tion,
sed tio estas jam
Latina
proverbo ...
Kaj ĉu vi do
konsentas?
Per kiu sporto vi okupas vin?
{Sicher},
kaj tro
streĉa
sporto povas apenaŭ
utili
al la sano.
Ĉu vi uzas
sportan
veston
el speciala
ŝtofo
aŭ aliajn
kromajn
{Sachen}?
<17.2>
Ĉu vi post la sporto {oft} ĝuas
banon?
Gratulon!
Iuj {behaupten}, ke tro
oftaj
duŝoj
malutilas
al la sano, precipe
minacas
la
haŭton.
Kion vi {meinen} pri tio?
Interesa
argumento!
Ĉu vi studis
medicinon,
aŭ ĉu vi
alimaniere
povas
pravigi
vian
supozon?
<17.3>
Mi admiras
vian
fidon
al tiu
apotekistino!
Ĉu ŝi ankaŭ
rekomendas
{etwas} por la
dentoj?
Ĉu vi {überhaupt} iafoje iras al kuracisto?
Ĉu vi asekuris vin kontraŭ malsano kaj, se jes, ĉu vi trovas la asekuron {bezahlbar}?
Bone, tiel vi ne tro multe
elspezas.
Tute sen asekuro {geht es nicht}, oni bezonas ĝin:
Vi eble
grave
malsaniĝas
aŭ havas
akcidenton,
tiel ke
vi devas en-iri
malsanulejon.
Tiam
{Versicherung}
havas grandan
valoron.
<17.4>
Ho, interese. Bonvolu
rakonti
la
tiaman
{Geschehen}.
Danko al Dio! Kia
dramo!
Sed ni resumu:
Ĉu vi {meinen}, ke
sporta
{Leben} helpas, vivi sana?
Prave! Mi havas la saman {Erfahrung} Do, fartu bone, ĝis revido, sinjoro Malgrandulo!
<18.0>
Konstruu tekston el la
sekvaj
frazoskemoj:
El la historio de la internacia
planlingvo
Esperanto
<18.1>
(Zamenhof, elpens, Esperant, jam, dek-naŭ,
jarcent)
<18.2>
(1887, aper, Unua Libro)
<18.3>
(Sed, Esperantist, loĝ, dis, en, mult, land, kaj, ne, pov, interparol)
<18.4>
(Tial, oni, uz, Esperant, komenc, nur, skrib, nome, korespond)
<18.5>
(Komprenebl, oni, vol, ankaŭ,
elprov,
ĉu, Esperant, funkci, ankaŭ, buŝ)
<18.6>
(Fin, 1905, Franc, Esperantist, invit, al, grand, kongres, en, Boulogne-sur-Mer)
<18.7>
(Ven, tien, pli, sescent, hom, precip, el, Franc, kaj Brit)
<18.8>
(Ili, aŭskult, preleg, ekzempl, de, Zamenhof, kaj, rimark, ke, kompren, unu la alian)
<18.9>
(Tial, ili, pens, ke, ili, nun, ekhav, fort,
helpil,
por, pac)
<18.10>
(Sed, ankaŭ, hom, kun, komun, komunikil, pov,
malpac,
inter si)
<18.11>
(Tio, montr, ankaŭ, mult, diskut, en, Esperanto-gazet)
<18.12>
(Ven, unua mondmilito, kaj,
malaper,
esper, pri, mondvast, pac)
<18.13>
(Zamenhof, pens, ke, lia, grand, verko, ne, sukces)
<18.14>
(Bedaŭrind, li, ne vid, ke, Esperanto,
postviv,
unua mondmilito, kaj, ke,
okaz, ĉiu, jar, grand, Universala Kongreso, ĝis, hodiaŭ)
<19.0>
Dialogo pri la
Esperanto-flago
Bv. kompletigi la sekvajn frazojn.
<20.0>
Kanto pri la nomoj de la monatoj
(En la Germana lingvo: Und wer im Januar geboren ist ...
Die in dem betreffenden Monat Geborenen stehen auf nicken den anderen der Reihe nach zu, den Stehenden besonders freundlich.)
Melodio
(Klaku!)
Fonto
de la
melodio:
"Die Liederkiste"
(kun
afabla
permeso)
<20.1>
Nun, kiu
naskiĝis
en
ja-a-nuar',
prezentu sin al ni!
Klinante
la
kapon
salu-u-tu nin
laŭvice
en la
rond';
./. Ho, saluton, jen estas mi! ./.
<20.2>
Kaj kiu naskiĝis en
fe-e-bruar', ...
<20.3>
Kaj kiu naskiĝis en
ma-arto,
nun ...
<20.4>
Kaj kiu naskiĝis
apri-i-le,
nun ...
<20.5>
Kaj kiu naskiĝis en
ma-a-jo,
nun ...
<20.6>
Kaj kiu naskiĝis
juni-i-e,
nun ...
<20.7>
Kaj kiu naskiĝis
juli-i-e,
nun ...
<20.8>
Kaj kiu naskiĝis
aŭgu-uste,
nun ...
<20.9>
Kaj kiu naskiĝis
septe-embre,
nun ...
<20.10>
Kaj kiu naskiĝis
okto-obre,
nun ...
<20.11>
Kaj kiu naskiĝis
nove-embre,
nun ...
<20.12>
Kaj kiu naskiĝis
dece-embre,
nun ...