Esperanto-Kurs, Esperanto en dialogo, Lektion 9
Titelillustration: Dirk Wieczorek

Aussprache Grammatik Lektion 8 Lektion 9 Übersetzungen zu Lektion 9 Grammatik zu Lektion 9 Lektion 10

Lektion 9 / leciono naŭ


Eine noch umfangreichere Lektion als die vorhergehende, mit einem weiter stark anwachsenden Wortschatz (wieder gut 400 neue Wörter), u.a. mit dem Rest der 1.000 häufigsten Wortstämme. Texte und Übungen sind möglichst vielfältig und unterhaltsam zusammengestellt. Hier eine Inhaltsübersicht:

Und jetzt heißt es: Ek!!! Kaj multan plezuron.


<1.0>
Por enkonduki en spegulon de la Esperanto-kulturo:
"Amplifiki", historia muzikogrupo en Esperantujo

Jam antaŭ jardekoj kelkaj muzikistoj fondis en Esperantujo la muzikogrupon Amplifiki.
Baldaŭ muzikis kaj kantis la junaj Danoj kaj Svedoj en grandaj Esperanto-renkontiĝoj.
El iliaj originalaj Esperanto-kantoj la titolo "Sola" gajnis plej altan famon.
Tiu mencias la ĉiujaran mondkongreson de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO, elparolo: te-jo),
nome la Internacian Junularan Kongreson (IJK, elparolo: i-jo-ko).


<1.1>
Sola

Mi pagis kotizon al IJK,
sed nenio restis al la vojaĝ‘.
Mi pensis, ke tio tute ne gravas,
kaj iris al la voj‘ kun mia pakaĵ‘.
Mi levis la manon, ridetis al la ŝoforoj,
sed neniu haltis kaj kunportis min.


<1.2>
Post ses horoj en pluvo kaj vento min frostis tiel,
kaj ĉiuj aŭtomobiloj preterpasis min tiel rapide,
kaj mi sentis min tiom sola …

Rekantaĵo:
sola, sola, sola,
sentis min sola, sola, sola


<1.3>
Sed finfine mi venis al la kongreso
kaj tie renkontiĝis kun karaj geamikoj,
ni kisis, brakumis kaj estis gajaj.
De nun mi estis kun fratoj, patrinoj, avinoj
de la tuta mond‘ kaj tute ne sola ...
certe ne sola ...

sola, sola, sola,
sola, sola sola


<1.4>
Ĉar ĉi tie, mi pensas, estas bonega etoso,
paco kaj amikeco,
kaj mi esperas, ke neniu ĉi tie sin sentas
malgaja, malbela, malamata
kaj certe, certe ne ...

sola sola, sola,
certe ne sola, sola, sola


<1.5>
Poste ni ĉiuj vojaĝis hejmen,
al niaj landoj en la tuta mond‘.
Kaj nun mi pensas pri miaj geamikoj,
mi sentas min iom malĝoja, malgaja,
kaj iom ...

sola, sola, sola
iom sola, sola, sola

kaj mi ploras


<1.6>
Imagu, se ĉiuj homoj en la tuta mondo lernus Esperanton,
povus esti, ke tiam neniam iu iel ie sentus sin ...

sola, sola, sola
sola, sola, sola


Fonto:
Teksto kaj melodio: Kim J. Henriksen, Danujo (1983)


<1.7>
La supra teksto estas nur unu versio el multaj, kiujn Kim kantis kadre de sennombraj aranĝoj.
Lingvaj rimarkigoj: "... mi frostis ..." el la originalo estas korektita al "... min frostis ..."; "kunportis" restis, sed legu anstataŭe pli bone "kunprenis" aŭ "kun-irigis".
Popularaj kantoj spegulas lingve ofte la "liberecon de artisto".

Muzik-speco:
Tiuspecan muzikon oni nomas rokmuziko, kvankam en Esperanto ekzistas alia, same skribata vorto "roko", kiu signifas 'granda ŝtono'.

Intertempe aperis (kaj malaperis) relative multaj pliaj muzikistoj, kiuj kreis verkojn en Esperanto kaj prezentis modernan muzikon.
Vidu detalojn serĉante ekzemple en la Interreto per la serĉvortoj "Esperanto" kaj "muziko".


<1.8>
Rakontu ree la historion de la kanto

Mi volis vojaĝi al la IJK (Internacia Junulara Kongreso), la mondkongreso de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo).
Tiu grava aranĝo okazis lastan jaron en {...}.

Unue mi skribis al la konstanta kongresa komitato.
La sekretario komunikis al mi la adreson de retpaĝaro, kiu koncernis la kongreson. Tie mi trovis ankaŭ retan aliĝilon.

Poste mi pagis la kotizon al la konto de la kongreso, kaj pro manko de mono decidis petveturi.
Mi do pakis valizon kaj tiris ĝin al proksima vojo.
Tie mi faris multajn signojn al la stirantoj, sed ...
ktp. ktp.


<2.0>
Aktuala fenomeno: Survoje kiel gaja vaganto

Enkonduko

En nia tempo migrado denove iĝis aktuala.
En antaŭaj jardekoj precipe junaj homoj tendumis en tendaro, por ne multe elspezi.
Aŭ ili tranoktis en junulargastejoj, sed tiuj iom post iom transformiĝis.
Intertempe ili estas ia speco de hotelo,
kiun oni ne plu kutime pied-irante atingas, sed per aŭto, buso aŭ trajno.
Tial nuntempe taŭgas ankaŭ malmultekostaj pensionoj.


<2.1> Kiujn vestojn surhavu kaj kunportu migranto

Nuntempaj migrantoj preferas, reveni al simpla vivo kun pako de laŭ-eble malmultaj aĵoj.
En la Interreto oni trovas listojn de ĉio, kion oni rekomendas kunporti, sen suferi pro tro peza dorsosako.
Por la migranto sufiĉas ekzemple du kostumoj alternantaj: unu oni surhavas dumtage kaj lavas ĝin vespere, dum la alian oni rezervas por surmeti la postan tagon.
Mantelo ŝirmas kontraŭ pluveroj, ĉapelo kontraŭ varmegaj sunradioj.
Taŭgaj ŝuoj kaj dikaj molaj ŝtrumpoj gravas sur la vojo.
Eventualan profiton donas sandaloj el plasto, por uzi ilin en la domoj kaj por iafoje tra-iri riveretonmarĉon.
Virinoj kutime rezignas jupon kaj kiel la viroj surhavas pantalonon, kiu kovras la krurojn kiel ŝirmilo kontraŭ dornoj kaj pikaj plantoj.
Ĉirkaŭ la kolo pendas tuko, kiu suĉas ŝviton kaj estas ankaŭ ŝirmo kontraŭ polvo.


<2.2> Kiujn aliajn aĵojn migranto bezonas

Dormosakon oni volvas al rulo kaj fiksas ĝin sur la dorsosako aŭ sub tiu.
Bastono kun pinto el fero apogas la migranton kaj ankaŭ taŭgas por defendi sin kontraŭ atakemaj hundoj.
Monujon oni prefere portu sub la ĉemizo sur la brusto,
ĉar precipe en la urboj estas fiuloj, kiuj ŝtelas havaĵojn el la poŝoj.

Iel ankaŭ vaganto devas organizi, kiel nutri sin.
Por prepari manĝon, kelkaj migrantoj kunportas poton.
Forko estas jam lukso, sed tason, botelon, tranĉilon kaj kuleron ĉiu bezonas.
Estas rekomendinde, ke la tranĉilo havu malfermilon por boteloj kaj tirilon por korkoj.
Se la taso estas el metalo, akvo povas boli en ĝi, kiel en malgranda poto kun tenilo.
Tio sufiĉas por simpla supo. Telero el plasto same estas utila.


<2.3> Multaj malgrandaj, sed utilaj helpiloj

Oni ne forgesu kunpreni multajn malgrandajn aĵojn, kiuj pezas preskaŭ neniom,
sed povas helpi el kelka embaraso.
Jen mallonga listo:

k.s.

Plie ne rajtas manki alumetoj por fari fajron.
Aparatoj, kiuj bezonas elektron, principe ne konformas meze en la naturo,
tamen poŝtelefono povas savi vivon en okazo de akcidento.


<2.4> Vivo de vaganto kun la ŝajno de paradizo

Tiel preparita la migranto estas sendependa, sia propra mastro, kiu ordonas kaj obeas sole al si mem.
Kun kuraĝa scivolemo li malkovras la mondon, sed volonte ankaŭ ripozas sur benko
aŭ alia sidloko ĉe la rando de arbaro bonvenigante la silenton, sen senti sin soleca.
Kiam li preterpasas la herbojn de herbejo, li malstreĉas korpon kaj animon en la naturo,
rigardante la admirindan diversecon de la sennombraj floroj.
Li ĝuas la odoron ĉirkaŭe, kaj fine rozo plibeligas lian ĉapelon.

La vaganto iras sen celo ien, kien la alternaj cikloj de suno kaj luno lin gvidas, ĉien kaj nenien.
Kie li trovas klaran akvon, li verŝas certan kvanton en sian botelon.
Se la suno varmege brilas, li povas saŭni, kaj per akvofalo li povas duŝi sin.

Kiam vesperas, li kolektas sekan lignon kaj per alumeto bruligas fajron,
sur kiu li rostas vegetaran paston el plantoj kaj radikoj kun krusto el faruno.
Tiu estas sen salo kaj graso, sed kun fungoj kaj herbaj spicoj, havante agrablan efikon al la lango de la vaganto.
Kiel postmanĝaĵon li manĝas pomon aŭ alian frukton, laŭeble kun ŝelo.


<2.5> De la paradizo al la reala mondo

Survoje li tamen escepte devas fuĝi de furiozaj elementoj tra pluvo kaj fulmoj al iu seka kaj sekura tranoktejo kun varmiganta fajro en kameno.
Povas esti gastejo, kies fumanta kamentubo promesas al li la plenumon de lia revo.
Kaj se tie la homoj demandas lin, kial li amas, soleca vagi tra la lando, lia respondo estas simple la aserto:
"Ĉial! Kio al vi ŝajnas stranga, estas por mi la feliĉo!"
Sed al la dua demando, ĉu li planas, konstante vivi tiel, li devas ridete konfesi:
"Almenaŭ tiel longe, kiel miaj ferioj kaj mia kapitalo permesas tion!"


<3.0>
Kontrolu vian kapablon kompreni

Ĉu vi en ĉapitro 2 la tuton komprenis?
Kontrolu tion mem, juĝante, kiuj el la malsupraj asertojkonsiloj estas pravaj kaj kiuj ne nepre pravaj.
En ĉiu grupo de tri asertoj aŭ konsiloj nul ĝis tri el ili estas pravaj.
Taksu ion sole tiam prava, se io en ĉapitro 2 klare pravigas tion, do, nek supozu, nek divenu.

Ekzemplo:
a) Migrado estis aktuala.
Prave: "En nia tempo migrado denove iĝis aktuala."
b) Kelkaj migrantoj tranoktas en junulargastejo.
Ebla supozo, ne nepre prava laŭ la teksto.
c) Multaj migrantoj ŝatas simplan vivon.
Prave: "Nuntempaj migrantoj preferas ..."
Kaj nun vi:


<3.1>
a) Al junulargastejo venas ĉefe pied-irantoj.
b) En junulargastejoj tranoktas ĉefe homoj, kiuj venas per aŭto aŭ trajno.
c) Junulargastejoj estas ankoraŭ ege simplaj, ne kiel hoteloj.


<3.2>
a) Nuntempaj migrantoj ŝatas kunporti laŭeble multajn aĵojn.
b) Ĉiu migronto devas mem eltrovi, kion oni kunportu.
c) Listoj en la Interreto rekomendas, kio restu hejme.


<3.3>
a) Sufiĉas survoje surhavi du alternajn kostumojn.
b) Unu estu la taga kostumo, la alia servu por la nokto.
c) Ĉapelo ŝirmas kontraŭ pluvo kaj mantelo kontraŭ sunradioj.


<3.4>
a) Survoje sandaloj kaj maldikaj ŝtrumpetoj havas maksimuman utilon, ĉar ili estas malpezaj.
b) Oni devas porti taŭgajn ŝuojn kaj dikajn ŝtrumpojn.
c) La ŝuoj tre taŭgas por tra-iri rivereton.


<3.5>
a) Viro surhavu pantalonon kaj virino jupon, ĉar tio estas la kutimo.
b) Se la kruroj ne estas kovritaj, tiam dornoj kaj aliaj pikiloj povas kaŭzi vundetojn.
c) Tuko ĉirkaŭ la kolo tre utilas, se oni devas purigi sian nazon.


<3.6>
a) Dormosako ne estas necesa, ĉar ĉiuvespere oni trovas liton kun litotukoj.
b) La dormosako restu volvita en la dorsosako por ne ĝeni dum irado.
c) La dormosako pendu de la dorsosako aŭ antaŭe de la brusto.


<3.7>
a) Monujon oni portu en ekstera poŝo por ne malhelpi al ŝtelistoj.
b) Oni ne kunportu monon, ĉar ĉiuj homoj volonte helpas sen pago al vaganto en mizero.
c) La monujo estas plej sekura sub la vestoj.


<3.8>
a) Ankaŭ en la naturo brosu viajn dentojn kaj kombu viajn harojn.
b) Kiel ilo por purigi sin necesas lavo-pulvoro en vazo.
c) Zorgu neniel pri via ekstero, ĉar tion la homoj atendas de vaganto.


<3.9>
a) Radio-aparato estas grava por teni la kontakton al la ĉiutaga vivo.
b) Paradizo ne konas poŝ-telefonon, tial uzu ĝin nur en granda embaraso.
c) Restu atingebla per poŝ-telefono, ĉar ali-okaze vi tro mankos al via ĉefo.


<3.10>
a) Palpu herbojn por esplori, ĉu ili taŭgos por spici simplan supon.
b) Trinku akvon el klaraj fontoj, kaj akvofalejo anstataŭu por vi duŝejon.
c) Se tondras kaj venas pluvo kaj fulmoj, fuĝu ĝustatempe al sekura tranoktejo.


<4.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 9: Aĉeti varojn kaj uzi servojn

Preparo por la baznivela ekzameno per plia dialogo: Lernu unue el la bluaj vortoj novajn, utilajn, kiuj ĝis nun estis nekonataj al vi. Poste kontrolu, ĉu vi intertempe kapablas traduki ĉiujn vortojn kaj esprimojn, kiuj staras inter krampoj, al Esperanto. Laste verku dialogon similan al la ekzempla per viaj personaj cirkonstancoj, tamen ankaŭ ajne fantaziante.


<4.1>
{Prüfer}:
Bonan tagon! Mi estas profesorino Vera Varo. Ni ankoraŭ ne {kennen} nin, ĉu?

{Prüfling}:
Laŭ mia memoro ne, prof-ino Varo.
Mi estas doktorino Melisa Konsumo.

Mi ĝojas, ke ni ambaŭ estas fakuloj pri iu {Fach},
sed ĉu via fako havas {Beziehung} al nia temo "aĉetado"?

Tute ne, mi estas kuracisto kaj {außerdem}, kontraŭe al tio, kion diras mia nomo,
mi ankaŭ ne emas konsumi. Validas pli la malo.
Kaj kiu estas via fako?

Mi estas profesoro de ĥemio, do same ne multe {weiß} pri aĉetado, sole pri {Chemie} de manĝaĵoj.
Sed ni jen havas lingvan {Prüfung} en Esperanto, kaj mi {einfach} devas intervjui vin, ni ne devas paroli pri la temo sur scienca {Niveau}.


<4.2>
Ĉu vi vivas {allein}?

Ne, mi edziniĝis antaŭ kvin jaroj kaj {lebe} kun mia edzo kaj niaj du {Töchter und Söhne} en malnova domo.
Bonŝance en la ter-etaĝo, ĉar la ceteraj du etaĝoj kaj duona sub la tegmento estas atingeblaj sole per ŝtuparo.

Bone. Kiu el vi ambaŭ kutime iras {einkaufen}? Aŭ ĉu vi iras duope?

Tio dependas. Ni iom dividas la laboron inter ni.
Mi ne povas alkutimiĝi, iri {einkaufen}butikumi, mi ja ne estas tre konsumema, kiel jam dirite.
Male, en {manchen} rilatoj mi eĉ kontraŭas altan konsumon.

Sed se vi tamen iras aĉeti, ĉu vi preferas ĉiovendejon al magazeno aŭ speciala butiko?

En nia kvartalo ni ne havas {Großkaufhaus}.
Sole se mi {benötige} multajn kaj pezajn aĵojn,
mi aŭtas al la komerca centro kaj aĉetas {alles} tie;
jam pro la komforto, povi {leicht} parkumi sen antaŭaj kromvojoj dum la serĉo de parkumejo.

Ĉu estas io, kio malplaĉas al vi en vendejo?

Ĝenas min la troigoj fare de la varbado por trudi varojn al la klientoj.
Ankaŭ malplaĉas al mi, ke mi {andauernd} serĉas ion,
ĉar la vendistoj ofte ŝanĝas la poziciojn de la {Waren}.
Ili {hoffen}, ke tiam la klientoj hazarde ekvidas {Dinge} kaj prenas ilin, tiel aĉetante plur-oblon pli ol planite.

<4.3>
Kion vi plej ofte bezonas?

{Fast} ĉiutage aĉetendas varoj por nutri la familion:
nutraĵoj kiel pano, lakto, fromaĝo, ŝinko, kolbasoj kaj ovoj.

Vi ne estas vegetaranoj, ĉu?

Ne. Ni kelkfoje provis, entute rezigni viandon, fiŝojn kaj ovaĵojn, sed ial tio ne funkciis.

(Ili ridas.)

Ĉu vi ŝmiras buteronmargarinon sur vian {Brot}?

Nek - nek. Mi ŝategas marmeladojn kaj tial povas {verzichten} ceterajn ŝmiraĵojn.
Tiel mi samtempe evitas industrian sukeron.

Kiujn aliajn {Speisen} vi ofte metas sur la tablon?

Kompreneble terpomojn, rizonnudelojn. {Von Zeit zu Zeit} mi mem kuiras.
Mia specialaĵo estas rostita pasto el faruno, karotoj kaj fungoj, sur kiun mi verŝas saŭcon kun kremo.
Jam {wegen} la sano mi klopodas, ĉiam aldoni legomon, el la regiono kaj laŭ la sezono,
ekzemple en {Sommer} pizojnfazeolojn, verdan salaton kun oleo kaj maizo
kaj de tempo al tempo fiŝon, en {Winter} brasikon.

<4.4>
Alispecaj varoj: Ĉu eblas aĉeti modajn vestaĵojn en via {Wohnviertel}?

Nur bazajn: {Hosen}, ĉemizojn, ŝtrumpojn, kalsonojn kaj subĉemizojn.
Sed jakojn, mantelojn, kostumojn kaj pli specialajn {Kleidungsstücke} vi trovas sole en la grandaj {Kaufhäusern}.

Kaj kien vi iras por aĉeti {Sachen} por mastrumado?

Ilin mi {finde} en ĉiovendejo, kie ĉio estas havebla:
ne nur teleroj, tranĉiloj, forkoj, kuleroj kaj potoj el metalo,
sed ankaŭ kombiloj, brosoj, viŝ-tukoj, lavo-pulvoro, kaj eĉ saketoj por la polvosuĉilo,
paperfiltriloj por la kafomaŝino kaj rubosakoj.

Vi havas okulfrapan superrigardon pri ĉio necesa por purigi.

Nu jes, ni jen ja parolas pri la {alltäglichen} aĵoj, kiujn oni bezonas por {bewirtschaften} loĝejon.

Bone, prave. Ĉu en tiu komerca centro estas ankaŭ {Kaufhaus} por mebloj?

Jes, eĉ kun ekspozicio de {Möbel} en diversaj stiloj.
Antaŭ nelonge ni tie aĉetis meblojn por nia gasto-ĉambro,
ĉefe ŝrankon, spegulon, tablon kun seĝo kaj {Bett} kun matraco.

Ĉu vi havas {irgendwelche} aĉet-kutimojn?

Ĉu aĉet-kutimojn? Hm, eble nur principojn.
Kiel mi jam aludis, mi preferas varojn, kiuj venas el la regiono kaj ne el ekzotaj landoj.
Ĉar mi ja ne estas {verbrauchsfreudig}, mi {bereite ... vor} antaŭ la aĉetado
liston de la varoj kaj aĉetas nur {diejenigen}, kiujn ni vere kaj {sofort} bezonas.
La
kutima idioteco de la reklamoj en la magazenoj ne povas mislogi min.
Tiel samtempe ne premas min la alteco de la prezoj.

Kaj laŭ kiu kriterio vi aĉetas donacojn?

Kio koncernas donacojn, mi {ziehe ... vor} aĵojn,
kiuj {gleichzeitig} estas personaj kaj kiujn oni praktike povas utiligi.
Do ne io aktuala laŭ la modo, ali-vorte: ne io belega superflua.

<4.5>
Alia subtemo: ĉu vi ankaŭ rilate servojn {gleichermaßen} ne estas konsumema?

Nun mi perdis la fadenon ...
Kiuj servoj? Ĉu ekzemple {telefonisch} mendi picon aŭ havi abonon de al-iro al la Interreto?

Mi pli celas similajn al via {letztes} ekzemplo, krome publikajn servojn, de poŝt-oficejobanko.
Ĉu vi ekzemple ĝenerale atentas ties {Anzeigen} kaj {Reklamen}?

Ho, mi komprenas. Mi jes havas al-iron al la Interreto, mi ne estas malmoderna.
Do, mi kutime {korrespondiere} per retmesaĝoj,
kaj tial mi bezonas la {Post} sole escept-okaze por leteroj, ekzemple por gratuli.
Sed varojn mi volas povi palpi. Mi ne {kaufe} tapiŝon {lediglich} laŭ ties bildo.
La anoncoj en la Interreto vere tre ĝenas, same kiel en la televido kaj en la magazenoj.
Oni ne iĝu nervoza, mi kutimas, malatenti ilin.
Nur la lokan reklamon, {vor allem} pri nutraĵoj, mi trarigardas,
ĉu oni proponas ion ekster-ordinare malmultekostan,
kaj mi kolektas kuponojn, per kiuj oni povas ekde certa kvanto de poentoj ricevi rabaton.
Kiu cendon ne profitas, tiu eŭron ne meritas.

Bele! Jes, tiu proverbo havas sencon. Kaj kion pri la {Dienstleistungen} de bankoj?

Same mal-interesaj, ni ne havas multan {Geld} por ŝpari, bonŝance aliflanke ankaŭ neniujn ŝuldojn.
Ni mastrumas nian komunan banko-konton per la reto.
Al la {Bank} mem mi iras sole por preni aŭ doni kontantan monon,
{niemals} por ĝiri la sumon de fakturo kaj similan.

Sed se iu tondu vian hararon, vi devas tamen iri el la domo, ĉu ne? (ridas)

(ridetas) Ne nepre!
Mi devas konfesi, ke jam de kelkaj jaroj miajn harojn {pflegt zu schneiden} familiano,
kaj mi ankaŭ mem scipovas, per tondilo mallongigi la barbon de mia edzo aŭ la {Haar} de niaj infanoj.

Mi komprenas. Ankaŭ en tiu kampo vi emas ŝpari
Dankon pro tiu interesa superrigardo pri via {Alltag}.

Ne dankinde. {Erzählend} mi mem konstatis multajn kutimojn aŭ principojn,
kiujn mi ĝis nun ne vere rimarkis.

Ĝis revido, {Frau Doktor} Konsumo, kaj ĉion {Gute} dum la cetera ekzameno.

Dankon kaj ĝis revido ankaŭ al vi, {Frau Professor} Varo.

<5.0>
Du formoj de frazo-atributoj


<5.1> Enkonduko
Kiel en aliaj lingvoj certa frazo-atributo ankaŭ en Esperanto povas havi du formojn kun pli-malpli sama signifo: La atributo povas konsisti el pluraj vortoj aŭ el nur unu (kunmetita) vorto. Tiel oni povas laŭ sia plaĉo (= laŭplaĉe) esprimi sin per diversa maniero (= diversmaniere) kaj elegante.
La antaŭa frazo montras jam ekzemplojn.

Atentigo: En la ceteraj tekstoj de tiu ĉi lernolibro ne ĉiuj kunmetitaj frazo-atributoj aperas en la vortaro. Se vi havas problemon, kompreni tiuspecan atributon, rigardu la tradukon.


<5.2>
Serĉu nun pliajn ekzemplojn de ambaŭ formoj en la tekstoj de la ĉapitro 2, ĝis sekcio 1, kaj de ĉapitro 4, kaj kolektu ilin en tabelo, kiu montras en sia maldekstra kolumno unuvortan atributon kaj en sia dekstra kolumno formon pli-malpli samsignifan el pluraj vortoj.

Unu kunmetita vorto:
Samsignifa esprimo kun pluraj vortoj:
survoje
niatempe
...
...
sur sia vojo
en nia tempo
per aŭto / per trajno
...
...

Kaj nun estas via vico. Ek!


<6.0>
Bodo Aktivema skribas leteron al sia Esperanto-amikino Maria Morena en Hispanujo

Kompletigu la sekvan tekston aldonante mankantajn finaĵojn al la koncernaj vortformoj.
Kiel kutime, ne ĉie, kie estas tri punktetoj, mankas vere io.


<6.1>
Kara Maria, kiel vi fart ?
Kor mi dankas al vi pro via lasta letero.
Mi tre bedaŭras, ke vi ne ricev tujan respondon de mi, kaj petas via pardono .
Sed lastatempe amaso da taskoj okupis mi .
La kalendaro rimarkigis min, ke morgaŭ est via naskiĝ-tago.
Tial mi precip volas hodiaŭ kore gratul al vi.
Esperebl vi havos agrablan feston!


<6.2>
Nun mi skribas al vi el malsanulejo , ĉar lasta merkredo mi havis akcidenton.
Mi staris kun mia biciklo malantaŭ taksio en vico, kiam alproksimiĝis tramo de la flanko.
Tial la ŝoforo devis retro-veturi.
Li faris tion nervoze kaj pretervidis mi . Do, lia taksio puŝis kontraŭ mian biciklon
kaj faligis min apud la biciklo-vojon sur plur pint ŝton,
tiel ke mia dekstra brako rompiĝ . Estis tamen glatarompo… .
Mi falis ankaŭ sur la kapo…, bonŝance sen difekt la dentaron.
Sed mia lango sangis, kaj vang estis fendit .
Mi perdis sufiĉe da sango el kelkaj lezitaj vejnoj kaj eg ploris pro la ŝoko.
Kun part ŝir vestoj mi rampis kelkaj minutoj sur la tero, ĝis kiam pasantoj helpis mi ekstari.
Ambulanco venis, kaj la ambulancistoj transportis min al la malsanulejo en la urbocentro, kie oni prizorgis min.
Ĉar mi sangis ankaŭ el la oreloj, la kuracistoj prav supozis, ke mi sufer ankaŭ internan lezon de la kapo,
sed montriĝis, ke la kasko, kiun mi ĉiam portas, malhelpis la plej malbonan.
La kuracistoj kunkudris la fendon en mia vango, sed ne necesis operacio.


<6.3>
Intertempe mia menso trankviliĝis, sed mi ankoraŭ ricevas pilol kontraŭ la akraj doloroj en la ostoj de mia dekstra brako.
Tiu tute kovras gipso , sed bonŝance mi estas maldekstra-manulo
kaj tial sen problemoj kapablas skrib al vi.
Kiom kvieta ĉiutago, ki oni ne laboras, sed havas devigan ferion.
Ekster ŝvebas printempo en la aero; la tagoj estas pli longe helaj, kaj la naturo vekiĝas.
La ĉirkaŭaj arboj ekhavas foliojn, la suno brilas, kaj la birdoj preparas nest .
Kelkaj insektoj flugas ĉirkaŭ la unuaj floroj en la ĝardeno .
Ĉie io ekvivas, kreskas, floras.
Sed mi rajtas nur rigardi ĉio tra la fenestro!


<6.4>
Nu, mi ne volas plend . Oni tre bone flegas min ti ĉi; eĉ la pastro de la malsanulejo vizitis min.
Nur la doloroj regul memorigas min pri la akcidento.
La ŝoforo kompreneble estas kulpa , policisto punis li jam ĉe-loke.
Tial lia asekuro jam sendis konfirmon al mi, ke ili estas mia ŝuldanto.
Ili pagos la domaĝon: do ĉio , kio mi ŝuldos al la medicina servo,
kaj miajn proprajn elspezojn, tio estas ja justa.
Ne miskomprenu min, ke mi celas vian kompaton:
Ĝeneral post ia akcidento oni devas esti kontenta , ke oni ne romp al si gambon aŭ eĉ mortis.


<6.5>
Ho, tio certe ne estis gaja raporto de mi, pardonu!
Sed oni ĉiam sentas sin devigata, komuniki tio , kio oni aktuale premas.
Ĝis baldaŭa reskribo post mia komplet resaniĝo,
kun amikaj salutoj ,
Bodo


<7.0>
Maria Morena respondas al la letero de Bodo Aktivema

Kreu la respondon el la sekvaj radikoj kaj vortkomencoj.


<7.1>
{Saluto, Bodo}
{Kiam leter ven, tre ĝoj, ĉar jam long atend iu vivo-sign vi}
{Leg vi leter, tamen ektim: ki novaĵ!}
{Eksci, ke vi intertemp jam iom rebonfart, trankviliĝ}
{Sed bedaŭr vi pro dolor en ost vi brak}


<7.2>
{Dank pro vi gratul okaze de mi naskiĝ-tag}
{Mi hav tre agrabl fest mult amik}
{Ni est tre gaj, kaj imag:}
{Kiam ni est festant, ven inform, ke mi pli aĝ fratin nask infano}
{Post tri knab fin atendit filin!}
{Vi pov imag kri de ĝoj!}
{Mi ŝerc: "Trifoj mi jam onkl, kaj ĉi-foj, je kvar prov, fin onklin!"}
{Vi sci ja, ke mi sufiĉ ŝercem}


<7.3>
{Sed mi reven al vi akcident!}
{Ankaŭ via urb aŭto-stirant malatent? }
{Ĉe ni bedaŭrind jes}
{Okaz plendind mult akcident, ĉar kelk aŭtostirant ver fi}
{Kaj ve se ili ne asekur aŭt!}
{Tial mi prefer vetur metroo}
{Kaj ĉu vi bicikl tut rompit?}
{ind, refunkciig ĝi aŭ ĉu dev aĉet nov?}


<7.4>
{Ĝis nun mi neniam malsanulej}
{kuracistoj bon zorg vi?}
{tre dolor, kiam surmet gips ĉirkaŭ vi brak?}
{Iam iu malatenta hundaĉ ŝancel mi, tiel ke fal, sed romp al mi nur unu fingr}
{Ĝi eĉ ne sang, tamen jam tro por mi, ĉar neniom elten}


<7.5>
{Ho, vi do maldekstra-manul!}
{en lernej, lern skrib, hav problem?}
{vi instruist prem vi, ŝanĝ man dum skribad?}
{En ni soci longe diskut, ĉu ti ind, aŭ ĉu oni pli bon toler ti}

{Dum temp geav, t.e. mi paĉj kaj panj,
oni ne facil toler io, oni ĝeneral ankoraŭ sufiĉ maltolerem}
{Ho, nun mi komenc ver babil}


<7.6>
{maljam nun printemp ĉe vi?}
{Nu, ĉe ni jam de long!}
{El ti oni vid, ke mi hejme en sud kaj vi en nord de Eŭrop}

{Ĉi ti flor jam sufiĉ kreskint, hirund reest kaj nest}
{unuaj ekde plur semajn manĝig si idar}
{sun bril tut tag, kaj ni ĝoj, ke en ni ĝarden spac por plur palm}
{Sub ilia foliar ne tiom varmeg!}


<7.7>
{Mez tia viv oni ne em pens pri mort,
sed akcident kiel via povus ja okaz ĉiutag al ĉi}
{Vi eble en somer ven feri kun mi famili?}
{Kiel fraŭl devus ja hav temp, ĉu ne?}
{Ti estus ver boneg!}
{esper, ke baldaŭ resaniĝint kaj preĝ tio Dio}

{Tre kor salut de vi Esperanto-amikin}
Maria

{Aldonaĵo: Karlo sam kor salut vin, ĝojus, se ven, kaj dezir "bon resaniĝ"}


<8.0> <Partizipien> <Sonderfälle>
Ripeto: Ekzercoj, transformi frazojn el la aktivo al la pasivo


<8.1> Enkonduko
Esperanto havas la voĉojn aktivo kaj pasivo, sed la pasivo aperas nur en la participoj.
En Esperanto participoj estas adjektivoj, kiuj konsistas el radiko, signifanta agon, kaj el speciala sufikso, esprimanta tempon, nome unu el la
3 aktivaj: -ant- (nuntempo), -int- (pasinta tempo), -ont- (estonta tempo)
kaj
3 pasivaj: -at- (nuntempo), -it- (pasinta tempo), -ot- (estonta tempo).

Do, -a- / -i- / -o-, same kiel en -as / -is / -os de la verbformoj, ankaŭ en la participoj indikas (gramatikan) tempoformon, nome prezencon / preteriton / futuron.

Tamen oni ne forgesu, ke participoj antaŭ ĉio estas adjektivoj. Krome la participoj de la aktivo ĉefe indikas agon, dum tiuj de la pasivo ĉefe indikas staton.
Tial en la aktivo la participoj kun -ant- estas pli oftaj ol tiuj kun -int-, dum en la pasivo tio estas inversa: formoj kun -it- estas pli oftaj ol iuj kun -at-.

La participoj kun -it- iafoje eĉ indikas staton sen antaŭa ago, kiun esprimas la radiko:
"fermitan (= apartan) rondon" neniu fermis antaŭe.


<8.2> Bona stilo
Atentigo rilate bonan stilon:
Evitu participojn kiel parton de la predikato kun "estas/is/os/u" (t.n. "kunmetita verbformo").
Se participo ne nepras, uzu prefere la pli simplajn verbformojn -as, -is kaj -os.

La sekvantaj frazoj do ne estas ekzemplodone bonaj, sed ili montru la (teorian) uzon de pasivaj participoj.
Maldekstre staras frazo sen participo. Laŭ ties signifo kompletigu la dekstran frazoformon per pasiva participo.


<8.3>
Aŭto ĵetis biciklon sur la teron. => Biciklo estis ĵet{?}a de aŭto sur la teron.

<8.4>
Post lia sinprezento la firmao dungis la programiston. => Post sia prezento la programisto estis dung{?}a.

<8.5>
La policano certe demandos vin. => Vi estos certe demand{?}a de la policano.

<8.6>
Oni bone zorgu pri la malsanuloj. => La malsanuloj estu bone prizorg{?}aj.

<8.7>
La pordisto de la banko jam ŝlosis la pordegon. => La pordego de la banko estas jam ŝlos{?}a de la pordisto.

<8.8>
Oni ne miskomprenu min. => Mi ne estu miskompren{?}a.

<8.9>
La soldatoj venkis la malamikojn. => La malamikoj estis venk{?}aj de la soldatoj.

<8.10>
La ŝuldanto pagos siajn ŝuldojn ĝis morgaŭ. => La ŝuldoj postmorgaŭ estos pag{?}aj.

<8.11>
La infano ĵetis la pilkon al la plafono. => La pilko estis ĵet{?}a al la plafono.

<8.12>
Nenial premu onin troaj zorgoj. => Nenial oni estu prem{?}a de troaj zorgoj.

<8.13>

Konata tekniko, ne forgesi ion, estas fadeno, kiun oni volvis ĉirkaŭ la etfingro(n).
=> ..., kiu estas volv{?}ta ĉirkaŭ la etfingro(n).

<8.14>

En Esperanto oni povas uzi la majusklojnn relative libere, sed devas atente diferencigi la prononcon de la konsonantoj "ĵ", "ĝ" kaj "ĉ".
=> En Esperanto la majuskloj povas esti uz{?}taj relative libere, sed la prononco de la konsonantoj "ĵ", "ĝ" kaj "ĉ" devas esti atente diferencig{?}ta.


<8.15>

Pripensu:
(1) Kiujn el la supraj frazoj oni pli elegante esprimas en la aktiva formo?
(2) En kiuj duaj frazoj, kaj la ata-, kaj la ita-formo de la pasiva participo povas per diversa signifo esti pravigataj?


<9.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 10: Manĝado

{Vorbereitung} por la baznivela ekzameno per plia dialogo en la kutimaj ŝtupoj:
Lernu {zuerst} la nekonatajn bluajn vortojn.
Poste traduku la vortojn kaj la {Ausdrücke} inter krampoj al Esperanto.
Lasta ŝtupo: {Verfassen Sie} dialogon similan al la ekzempla per viaj personaj cirkonstancoj,
En la reala ekzameno vi tamen ne estas devigata, malkaŝi negativajn aspektojn aŭ viajn sanktajn sekretojn, ali-vorte: vi {dürfen} sen honto mensogi tutan romanon.


<9.1>
{Prüfer}:
Bonan tagon, vi estas sinjoro Manĝemulo, ĉu ne?
{Prüfling}:
Bonan tagon, jes, Leo Manĝemulo; sed ne timu:
Mi manĝas neniun, mi manĝas nur dolĉaĵojn.
He, kion?
Ho, pardonu, tio estas sole mia kutima {Witz}, kiam mi {vorstelle} min.
{Wie} estas via nomo?
La vivo {macht} la plej bonajn ŝercojn, ĉar mi estas Ina Dolĉa.
Nekredeble!
(Ambaŭ ridas.)
Ĉu vi estas ne nur laŭnome {vorbereitet} al nia temo "manĝado"?
Pli-malpli. Mi {würde sagen}: praktike jes, sed en la teorio mi ne estas tiom multflanka.
Ne tiom grave, ne estu nervoza; la ĉefa afero estas, ke vi {können = wissen ... zu} interparoli Esperante.

<9.2>
Do, {lassen Sie uns anfangen} per la praktiko de manĝado.
Ĉu vi plej ofte manĝas {zu Hause} aŭ en ekstera manĝejo?
Vidu, mi estas la tipo de memstara fraŭlo,
sed kuiri ne estas tiom laŭ mia plaĉo.
Dum {Arbeitstagen} mi iradas al la kantino de mia firmaomendas picon en picejo.
{Am Wochenende} mi ofte iras ien por manĝi, ekzemple al restoracio,
kaj ankaŭ en trajno por mi la plej utila vagono estas la {"Esswaggon"}.
Mi konstatas, ke vi estas ankaŭ ŝercemulo.
Kiuj estas viaj kriterioj por la elekto de {Restaurant}?
Ĝi estu pura kaj ne tro multekosta.
Kvanton mi preferas al kvalito, mi ja volas {werden} sata.
{Gewöhnlich} mi rezervas sidlokon kaj mendas menuon laŭ la taga karto.
Ĉu vi estas vegetarano aŭ ĉu vi ankaŭ manĝas viandon?
Mi manĝas {alle} bestojn:
bovon, porkon, ŝafon, kokon, kaj ankaŭ fiŝojn kaj aliajn marajn bestojn.

<9.3>
Kiam okazas via {Haupt-} manĝo?
Laŭ la {Gewohnheiten} en Germanujo mia ĉefa manĝo okazas tagmeze.
Vespere mi ne havas {warmes} manĝon,
sed mi vespermanĝas diversajn specojn de pano, ŝinkon, fromaĝon kaj ovojn.
Bonvolu priskribi vian matenmanĝon.
Ĉu ĝi estas mizeraluksa?
Tute ne mizera. Luksa estas eble ioma tro-igo,
sed certe mi jes estas ŝatanto de riĉa {Frühstück}.
Mi {bereite} ĝin por mi kun granda zorgo
ĉar per {reichhaltigen} matenmanĝo komenciĝas bona tago.
Ĉu vi ankaŭ aranĝas ĉion kun festa ekstero?
Kompreneble. La okuloj kunmanĝas per la {Aussehen}.
Kaj la nazo {isst mit} per bon-odoro ...
Vi estas preskaŭa filozofo de manĝado.
Ĉu mi rajtas ekscii detalojn de via {Arrangierens}?
Volonte. Dekstre de la telero kuŝas tranĉilo, {links} forko.
Mi uzas apartajn kulerojn por marmelado, por mielo kaj por la lakto en la {Kaffeetasse}.
Sur la {Tisch} staras ujetoj kun salo, sukero, oleo kaj diversaj spicoj,
korbo kun {Brot} kaj ofte muslio el pecetoj de greno kaj fruktoj.
Krome ovingo kun {Ei}, kiu estis precize {vier} minutojn en bolanta akvo.
Kion vi {denken Sie} pri matenmanĝo laŭ la gusto de la Angloj?
Rekomendinda!
Iafoje mi preparas {Folgendes} por mi:
ovaĵon kun frititaj {Schinkenstücken}, kolbasetoj ...
Sole la fazeoloj ne logas min, ial superfluaj {morgens}; se entute, mi {ziehe vor} pizojn.

<9.4>
Ni venu al la {Theorie}. Kion vi scias pri la arto de kuirado?
Se vi estas {Junggeselle} vivanta sola, vi ja devas ankaŭ mem {kochen}.
Ba, mi konfesas, ke kuirado por mi estas perdo de tempo.
Nu, {wenn nötig}, mi scipovas prepari rizon kaj nudelojn, nature ankaŭ terpomojn.
Estas pli bone por la sano, kuiri {Kartoffeln} kun ŝelo,
sed poste fortranĉi ĝin, tion mi malŝatas.
Kvankam mi principe scipovas ankaŭ, kiel friti terpomojn,
mi tial preferas, {kaufen} terpom-fritaĵojn ĉe iu budo,
kaj saŭcojn ĉiu-okaze, tiujn mi {sicherlich} fuŝus.
La kulmino de mia kuir-arto estas "krusteto", tipa por nia regiono.
Pri kio temas detale? Malkaŝu tiun sekreton!
{Gern}. Do, sur rostita pano-tranĉaĵo kuŝas dika {Fleischstück};
sur tiu estas {Omelett} kun hakitaj fungoj kaj tute supre granda rulo de ŝinko.
Dio mia! Ĉu jam matene?
Ne, tion vi {haben ... missverstanden}. Tio apartenas al mia plej ŝatata menuo en la dimanĉo,
kun fungo-supo {vorher} kaj kun postmanĝaĵo, ekzemple salato el miksitaj fruktoj sur iom da glaciaĵo, {nachher}.
Sed kun kremo, mi petas.
Ĉe l' barbo de Zamenhof! Vi meritas vian nomon!
Ĉu vi neniel manĝas verdaĵojn?
Sed jes. Mi ne aparte menciis legomojn.
Mi aĉetadas nome diversajn {Salate} kaj ŝatas karotojn, kukumojn kaj brasikon.
Bone, ĉu vi fine povas priskribi {Speise} el legomoj tipan en via {Region}?
Certe, jes. Dum {Winter} mi ŝatas poton kun verda brasiko.
Ĉu nur {Kohl}?
Ne, kun granda kolbaso {natürlich}.
(Ili ridas)
<9.5>
Dankon, sinjoro Manĝemulo.
Mi estas nun bone informita pri viaj {Essgewohnheiten}.
Cetere, {bei der Unterhaltung} kun vi, mi iom post iom iĝis malsata.
Tute konvena reago al mia {Nachtisch} kun kremo!
{Wegen} via nomo tio ne surprizas min.
Trafa {Rückzahlung}! Ĝis revido, fartu bone, sinjoro Manĝemulo!
Dankon, same, sinjorino Dolĉa.

<10.0>
Formuloj kiel alparoli kaj subskribi en leteroj kaj retmesaĝoj

Kvankam nuntempe precipe la juna generacio estas pli malformala en personaj kontaktoj,
tamen estas ofte utile, scii, kiel konvene alparoli aliajn homojn, ne nur amikojn, en Esperanto,
plie, kiel formuli subskribon en leteroj kaj retmesaĝoj.
Ekzemple, se vi scias la nomon, uzu la nomon en la alparolo por esti ĝentila,
kaj ne alparolu homon, kiun vi ne persone konas, tuj per "amiko".

Sube sekvas listoj kun alparoloj, tekstoj kaj formuloj por subskriboj.
Elektu po unu elementon el la tri listoj al konforma triopo.

Kiuj alparoloj kun kiuj formuloj de subskribo konformas al kiuj ekzemplaj tekstoj?


<10.1>
Listo kun alparoloj

(A1) Kara sinjor(in)o {familia nomo}!
(A2) Saluton, {persona nomo}!
(A3) Tre estimataj gesinjoroj!
(A4) Kara {persona nomo}!
(A5) Estimata samidean(in)o!
(A6) Estimata sinjor(in)o {familia nomo}!


Listo kun ekzemplaj formalaj ĝis malformalaj tekstoj

<10.2>
(T1) Tre formale al firmaoj, institucioj, asocioj, k.s.

En nia nacia revuo mi legis, ke vi planas dungi helpanton por administri viajn klientojn.
Mi pensas, ke mi estas por tiu tasko sperta kandidato, kaj ĝojus, rajti prezenti min.

<10.3>
(T2) Formale al persono pri aferoj ekster la Esperanto-movado

Vian adreson mi trovis en la jarlibro de Universala Esperanto-Asocio.
Mi havas demandon pri via fako, nome lingviko.
Ĉu vi instruas fremdan lingvon, kaj se jes:
ĉu vi havas spertojn pri la diversaj ŝtupoj de la komunaj Eŭropaj ekzamenoj?
Mi estus danka, se ni povus interŝanĝi niajn ideojn pri tiu temo.
Atendante vian respondon,

<10.4>
(T3) Formale al Esperantisto, kiun oni ne aŭ apenaŭ persone konas

Danke mi ricevis vian leteron.
Vi estas tre bonvena en nia aranĝo, kaj laŭ via peto mi rezervis unu-litan ĉambron por vi.
Vi ne bezonas kunporti lit-tukojn kaj man-tukojn.
Pliajn detalojn vi legos en la informilo, kiun ni baldaŭ sendos al vi.
Por kotizi parte antaŭe, bv. ĝiri la minimuman sumon de tridek eŭroj.
Ni resendos tiun monon, se vi nuligos vian aliĝon du semajnojn antaŭ la aranĝo aŭ pli frue.

<10.5>
(T4) Malpli formale al persono, kiun oni persone konas aŭ kun kiu oni jam certan tempon korespondas

Dankon pro via lasta respondo.
Mi konstatis, ke sur la koverto de via letero estas nova adreso.
Mi do notis, ke via adreso ŝanĝiĝis,
kaj zorgos pri tio, ke nia scienca revuo estonte iros tien.
Vi proponas plian artikolon, kiun mi akceptas kun konsento de aliaj kolegoj.
Ni trovas la temon interesa kaj la enhavon valora.
Denove unu el viaj verkoj meritas aplaŭdon.
Do, mi invitas vin, bone kunlabori plu.

<10.6>
(T5) Pli malformale al kolegoj, parencoj kaj ĝenerale al bonaj konatoj

Pardonu, ke mi ne pli frue respondis, ĉar mi estis malsana.
Mi havis malvarmumon aŭ eĉ gripon kaj ne povis ajne reagi al io.
Ĉu vi venos sabaton? Vi povus ankaŭ tranokti ĉe ni, ne estos problemo.
Ĉiu-okaze ni revidos nin dum nia semajna sporta renkontiĝo, por komune kuri nian kutiman vojon.
Nur se la vetero estos tro malbona, mi devos rezigni, por ne denove malsaniĝi.

<10.7>
(T6) Malformale al familianoj kaj bonaj amikoj

Dankon pro via subteno en tiu afero, kiu vekis negativajn emociojn en mi.
Je mia granda bedaŭro la najbaroj do ne plenumis tion, kion ili promesis.
Kvankam mi vere ne kulpas, mi estis iom malgaja pri tiu malsukceso.
Bone, ke mi havas familion, kies juĝo pli gravas por mi ol tiu de tiaj idiotoj.
Inter ni dirate, estus juste, tute fini la kontakton al tiaj aĉuloj.
Ni konas ja agrable multajn aliajn, kies fervoran apogon ni ĉiam spertis,
kaj tio ne nur dum festa bruo, sed ankaŭ por serioza kunlaboro.


<10.8>
Listo kun formuloj kiel subskribi

(S1) Kun sam-ideanaj salutoj
(S2) Kun multaj salutoj
(S3) Kun alte estimantaj salutoj / Kun alt-estimaj salutoj / Alt-estime
(S4) Kun amikaj salutoj, (via)
(S5) Kun afablaj salutoj
(S6) Kun koraj salutoj / Kore salutante / Ĝis (reskribo)


<10.9>
Post kiam vi solvis la taskon, rigardu la solvojn kaj komparu ilin kun viaj rezultoj.


<11.0> <-ig-,-iĝ->
Ripeto: La uzo de la konstru-radiko -iĝ-

En leciono 5, ĉapitro 14, vi lernis iom pri la konstru-radiko (kaj sufikso) -iĝ-.
La signifo de la verbo "iĝi" estas 'transiri al nova stato'; ekzemple
iĝi doktoro = doktoriĝi
iĝi ruĝa = ruĝiĝi ktp.


<11.1>
Uzu tiel "iĝi" kun substantivoj kaj adjektivoj.
Formu ĉiam du frazojn kun ambaŭ versioj laŭ jena ekzemplo:

Post la unua Universala Kongreso en la jaro 1905 la buŝa uzo de Esperanto ĉiam pli {ofta}.
=> 1) ... iĝis ĉiam pli ofta. => 2) ... ĉiam pli oftiĝis.

<11.2>
Tial la Esperantistoj baldaŭ lingve {sperta}.

<11.3>
Dum la posta tempo oni uzis la konstruradikojn ne tiel ofte kiel komence,
nome nur, se necese, tiel ke la lingvo praktike ankaŭ pli {simpla}.

<11.4>
Aliflanke la lingvo evoluis tiel, ke la nivelo sufiĉe {alta}.

<11.5>
Homoj el la tuta mondo {Esperantisto}.

<11.6>
Tamen Zamenhof per tiu ĉi sukceso ne povis {riĉa}.

<11.7>
Bedaŭrinde lia korpo post la jaro 1910 pli kaj pli {malforta},
dum lia laboro por Esperanto ĉiam pli {intensa}, ĝis lia morto en la jaro 1917.


Formu pliajn frazojn, ankaŭ kun adverboj kaj prepozicioj,
sed nun nur po unu frazon kun la sufikso -iĝ-.

<11.8>
Post kiam multaj homoj legis la Unuan Libron, la Esperantistoj {pli}.

<11.9>
Kun kiu vi {kun}, tia vi fariĝas. (proverbo de Zamenhof)

<11.10>
Se virino kaj viro {fari} paro por la tuta vivo, ili {geedzoj}.

<11.11>
Post alkutimiĝo doloras {dis}. (proverbo de Zamenhof)

<11.12>
Anstataŭ "mal-aperi" oni povas ankaŭ diri "{for}".

<11.13>
Kiu ne plu iras la rektan vojon, aŭ kiu ne plu parolas pri la temo, tiu {de+flanko}.

<11.14>
Matene mi estas malrapida: mi nur kun peno {supren} kaj fine {el+lito}.

<11.15>
Hieraŭ ĉe la trajnstacio mi nur lastan sekundon {en+trajno}.

<11.16>
Kiam venos la ĝusta haltejo, ne forgesu, rapidi {el+buso}.

<11.17>
Dum la unua Universala Kongreso verda flago kun stelo {fari} la Esperanto-flago.


<12.0> <-ig-,-iĝ->
La konstru-radiko -iĝ- malantaŭ transitivaj verboj

En la antaŭa ĉapitro la sufikso -iĝ- estis malantaŭ substantivoj, adjektivoj, adverboj kaj prepozicioj.
Sed ĝi havas ankoraŭ plian gravan funkcion:
Se oni aldonas -iĝ- al certaj transitivaj verboj, ili iĝas netransitivaj.

Ekzemple:
komenci – komenciĝi
La instruisto komencas la lecionon. / La leciono komenciĝas (= ekas).


Kompletigu tiel la sekvantajn frazojn:

<12.1>
Vi neniam ŝanĝ{?}as vian opinion. / Via opinio neniam ŝanĝ{?}as.

<12.2>
Kiam la lekciisto fin{?}as la lekcion, la lekcio fin{?}as.

<12.3>
Sur ebena strato la infano povas rul{?}i malpezan ŝtonon, tiu ne mem rul{?}as for.

<12.4>
Nokt{?}as jam, sed mi atendos, se necese, ĝis (kiam) re-tag{?}os.

<12.5>
Oni devas konstati, ke nia reto de kunlaborantoj transform{?}as al efika kunlaborantaro.

<12.6>
Trovi la domon mi trov{?}is facile, ĉar ĝi trov{?}as en la ĉefstrato.

<12.7> Montr{?}is, ke la tuta situacio estis ege malbonŝanca.

<12.8>
El la oro, kiun oni fosis el la monto, certa ono poste perd{?}is dum transporto, kvankam oni tre atent{?}is.

<12.9>
Kiam la vekhorloĝo vek{?}is min, mi vek{?}is.

<12.10>
Surmetinte tro malvastan modan pantalonon, la junulino tiom forte ŝir{?}is la zonon, ke la tuta vestaĵo ŝir{?}is.

<12.11>
Neniu romp{?}is la pupon. Estis nenies kulpo, ke ĝi falis el ŝranko kaj romp{?}is.


<-iĝ- = ... sin>
Kelkfoje oni povas -iĝ- anstataŭigi per "... sin" (aŭ "min", "vin", "nin"):
Kiel li nomiĝas? / Kiel li nomas sin?
Bonvolu ne moviĝi! / Bonvolu ne movi vin!


Kompletigu la sekvantajn frazojn kaj poste transformu ilin per "sin", "min", "vin" aŭ "nin":

<12.12>
Kiu kaŝe volas aŭskulti birdojn, tiu bone kaŝ{?}u sin kaj neniel mov{?}u.

<12.13>
Dum la interkona vespero mi multe distr{?}is.

<12.14>
Se estos problemo, oni turn{?}u al la organizantoj.

<12.15>
Se ni volas kundiskuti, tiam ni antaŭe bone inform{?}u, pri kio temas.

<12.16>
La fenestro ferm{?}is, eble pro subita blovo de vento.

<12.17>
"Nu, ĉu vi bone amuz{?}as?"

<12.18>
Se oni estas afabla, malferm{?}as kelka pordo.


Nuntempe oni ankaŭ ofte provas, esprimi pasivon per -iĝ-,
por eviti la decidon, ĉu uzi -ata au -ita.
Sed tio ne estas rekomendinda.
Legu pri tio detalojn en la gramatiko.

<13.0> <-ig-,-iĝ->
La konstru-radiko -ig-

Ĉar igi signifas 'fari', estas simple, kombini ĝin kun substantivoj, adjektivoj aŭ prepozicioj:

doktoro => doktorigi = fari doktoro '(jdn.) promovieren'
kompleta => kompletigi = fari kompleta 'vervollständigen'
en => enigi = fari, ke io estas ene 'hineintun, eingeben'
Ekzemplo:
La ĉefo anstataŭigis min per anstataŭulo. La anstataŭulo nun anstataŭas min.

Kombini -ig- kun verboj:
Kompare kun -iĝ- la sufikso -ig- havas la inversan funkcion, transformante certajn netransitivajn verbojn al transitivaj.
Vi konas jam:
daŭri => daŭrigi = fari, ke io daŭras

Kompletigu do jenajn frazojn decidante, ĉu oni devas anstataŭigi "{?}"
a) per la sufikso -ig-, b) per la sufikso -iĝ- aŭ c) per nenio:


<13.1>
Pentri bildon longe daŭr{?}as. La pentristo daŭr{?}os sian laboron pliajn du tagojn.

<13.2>
La bunto de la folioj plibel{?}as la aŭtunon.

<13.3>
Kiel ajn vi provas, plibon{?}i viajn rezultojn: nenio pli sukces{?}as ol sukceso.

<13.4>
Antaŭ ol juĝisto juĝas pri iu afero, li cert{?}as sin, kiel ĝi statas.

<13.5>
En la ludo maksimumo da poentoj venk{?}as. Do, kolektu poentojn por venk{?}i.

<13.6>
Estas pli facile doktor{?}i ol doktor{?}i.

<13.7>
Kantante oni dorm{?}as infanojn.

<13.8>
La nuna tekniko facil{?}as la vivon, se oni komisi{?}as spertajn teknikistojn, instali modernajn maŝinojn.

<13.9>
Post penaj klopodoj, fal{?}i la arbon, tiu fine fal{?}is.

<13.10>
La maŝino ne plu funkci{?}is. Bonŝance la teknikisto refunkci{?}is ĝin.

<13.11>
Nia familio jam ofte gast{?}is Esperantistojn, kaj inverse ni mem ankaŭ jam gast{?}is ĉe aliaj.

<13.12>
Tiu ĉi sukceso de nia instituto ĝoj{?}as min vere; ankaŭ miaj kunlaborantoj kunĝoj{?}as.

<13.13>
Neniu aranĝo okaz{?}us, se ne iuj organizantoj okaz{?}us ĝin.

<13.14>
Mi pend{?}is la bildon sur la muron. Jen ĝi nun pend{?}as.

<13.15>
Neniam mankis multaj bonaj proponoj, kiel sukces{?}i aŭ almenaŭ progres{?}i Esperanton.

<13.16>
Kuracilo laŭeble efiku, ke oni post la resan{?}o ankaŭ rebonfart{?}u.

<13.17>
La kursestro ek{?}as la lecionon, la leciono ek{?}as.

<13.18>
Necesis plia estrarano por ke la estraro komplet{?}u.

<13.19>
"Interalie" oni povas mallong{?}i per "i.a.".

<13.20>
La ventego sku{?}is la arbon, kiu sin klin{?}is malsupren.

<13.21>
Bonŝanco kaj vitro facile romp{?}as. (Germana proverbo)

<13.22>
Ofte antaŭjuĝoj ĝeneral{?}as kaj ne sufiĉe diferenc{?}as.

<13.23>
La serion de la naturaj nombroj oni povas senfine plilong{?}i.

<13.24>
Ankaŭ bone funkciantaj maŝinoj iom post iom difekt{?}as.

<13.25>
Lingvoj evoluas laŭ hazardo, sed planlingvon fakuloj evolu{?}as laŭ plano.


<13.26> <trans. verboj + -ig->
Kelkfoje oni povas meti -ig- ankaŭ malantaŭ transitivajn verbojn.

La signifo de "igi" tiam estas: 'fari iun, ke tiu faras ion'
Ekzemplo:
La birdo faras, ke ĝiaj idoj manĝas. => La birdo manĝigas siajn idojn.

Plulegu pri tiu kaj pliaj pli maloftaj uzoj de -ig- kaj -iĝ- => gramatiko.


<14.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 11: Trafiko

Preparu vin por la baznivela ekzameno per plia dialogo en la kutimaj ŝtupoj:
Unue kontrolu la bluajn vortojn, ĉu vi konas ĉiujn; lernu la nekonatajn.
Due kompletigu la dialogon tradukante la Germanajn vortojn al Esperanto.
Trie verku similan dialogon pri la trafik-sistemo de via hejm-regiono.
Ĝeneralaj informoj estas interesaj por la diskuto, sed vi ne devas malkaŝi privatajn aferojn.
Anstataŭe vi rajtas fantazii kaj - se konvene - eĉ rakonti mensogojn.
La ĉefa afero estas, ke vi poste en la reala ekzameno scipovos flue paroli pri la temo "trafiko".


<14.1>
Ekzamenanto:
Bonan matenon! Ho, sinjoro Mondvojaĝanto, ni longe ne plu vidis {uns}!

Ekzamenato:
Doktorino Klerulo, {guten Morgen}! Jes, kia surprizo!
Ĉu vi estas mia ekzamenanto?

Jes, kaj ĝuste vi {sicherlich} ne havos problemon rilate nian temon "trafiko".
Kiel mi {mich erinnere}, oni rajtas prave konkludi de via nomo,
ke vi estas {praktischer} spertulo pri turismo, kaj tial certe ankaŭ pri {Verkehr}.

Mi ne volas esti elstaremulo, dum mi profesie ja estas pentristo;
sed rilate trafikon mi ankaŭ neprofesie havas miajn {speziellen} spertojn, jes.
Inter-alie mi {habe benutzt} jam la plej ekster-ordinarajn trafikilojn.
{Einstmals} mi per ĉaro tirata de azeno ...

<14.2>
(D-ino Klerulo {schnell} interrompas la rakonteman kandidaton.)
Jes, jes, sed {lassen Sie uns bleiben} ĉe la normalaj, ordinaraj. Ĉu vi {leben} en granda urbo?

En Berlin, jes. La trafiko tie estas terura kaj kreskas ĉiu-jare.
{Vor allem} bruas motor-cikloj kaj {sport}-aŭtoj.
Sur la urba aŭto-vojo en la centro preskaŭ senfine ruliĝas la vicoj de veturiloj.
Estas la plej intense {genutzte} strato en Germanujo.

Sed {warum} nur aŭti? Estas ja alispecaj trafikiloj, kaj {öffentliche}, kaj privataj, kiujn la publiko povas uzi.

Konsentite! La pli malrapida trafikilo en Berlin estas kutime la aŭto; aldoniĝas la problemo: Kie parkumi?
La urbo havas densajn retojn de metroo, de tramo kaj de la {Stadt-} fer-vojo.
Mi abonis bileton, kiu estas valida en ĉiuj {Fahrzeugen} por mallonga distanco,
t.e. en buso, tramo, metroo, urba {Zug} kaj eĉ en regiona trajno.

Kie oni vendas la biletojn?

Abonojn vendas la centra trafik-oficejo per fakturo,
sed unuopajn, tagajn kaj semajnajn {Fahrscheine} vi ricevas en multaj aŭtomatoj kaj ĉe kelkaj giĉetoj de la fer-vojo.

Ĉu ankaŭ ĉe kioskoj?

Ankaŭ ĉe kioskoj, en tabak-vendejoj kaj ĉe vojaĝ-firmaoj.

Kion vi uzas por longaj distancoj?

Ene de nia ŝtato rapida trajno {reicht aus}, sed al eksterlando mi flugas per avio.

<14.3>
Ĉu vi en viaj ferioj ankaŭ veturas per ŝipo?

Jes, sed malofte. Mi vizitis por ekzemplo la insulon Mainau en la lago Boden.
Sur la maro mi timus malbonfarti, kiam la ondoj tro ŝancelas la ŝipon.
{Ein anderes Mal} mi partoprenis en veturo per ŝipo sur la rivero Rejno, sude de Kolonjo, de unu haveno al alia.
Nia ŝipo glitis tra la akvo preter vizitindaj {Städten} kun ruinoj de burgoj.
Dekstre kaj maldekstre la bordoj, kovritaj de vin-plantoj, vera ĝuo de naturo, kaj mi ...

(La ekzamenanto denove per abrupta {Unterbrechung} finas la babiladon.)
Jes, jes, kaj vi {immer} ĝuis la naturon malplenigante glason da vino, ĉu ne?
(Ili ridas.)
Ĉu vi {nehmen ... teil} en la trafiko {ausschließlich} per veturiloj kun motoro?

Ne, {gar nicht}. Ne havu maltrafan impreson!
Mi ankaŭ multe biciklas kaj pied-iras.
Berlin havas belajn grandajn parkojn kaj {mehrere} riverojn, kanalojn kaj lagojn, kiuj invitas al bano.
Tie oni tute ne sentas sin en granda urbo, sed {fast} kiel en la kamparo,
kaj sur la mallarĝaj vojoj tie oni povas ankaŭ {Rad fahren} kaj promeni.
Bicikli sur {Straßen} kun vigla trafiko tamen estas danĝera afero,
kaj {zu Fuß gehend} oni atingas nur iom de la ĉirkaŭaĵo.
Sufiĉas por butikumi, {anschauen} la montro-fenestrojn kaj iri al unu el la trinkejoj de la kvartalo.

<14.4>
Iri al {Kneipe}, mi komprenas.
Sed por reveni al la danĝero sur la stratoj:
Ĉu {gemäß} la trafik-reguloj ne ĉiuj partoprenantoj estas samrajtaj?
Kial do bicikli estas danĝere?

Vi pravas, ke laŭ la leĝoj formale ĉiuj {Teilnehmer} en trafiko estas samrajtaj.
Sed ĉu vi riskus, ke kamiono deflankiĝanta dekstren puŝas vin kaj ĵetas sur la straton?
Se ne estas aparta semaforo, pied-iranto en tiu situacio jes ja havas la pas-rajton,
do, la kamionisto devus atenti kaj atendi, sed ĉu vi fidus al tio, ke li ne pretervidos vin?

Kiu estas la pasrajto en trafik-cirklo?

Nu, estas iom strange. Normale laŭ la baza regulo
"de dekstre antaŭ de {links}" tiuj, kiuj estas en-irontaj la cirklon, havas la pasrajton.
Sed en trafik-cirklo kutime regas la malo:
Trafik-signoj {zeigen [an]}, ke la en-irontoj devas {warten}.
{Nämlich}, oni povas imagi, ke ali-okaze tre baldaŭ la {Kreis} estus plene ŝtopita, plen-plena.

<14.5>
Laŭ miaj scioj en tuta Eŭropo la {Verkehrsregeln} devus esti la samaj.
Ĉu vi en la praktiko tamen observis internacie diferencojn, eble ankaŭ ekster Eŭropo?

Ho jes, {dafür} mi havas bonan ekzemplon. Ĉu vi scias, kie en urbo zebro povas {am besten} kaŝi sin?

Mi ne scias la {Antwort}, sed memorigas vin, ke ne vi estas la ekzamenanto.
(ridetas) Sed certe la solvo estas sprita ŝerco, ĉu ne?

Pardonu! Jes, vi {richtig} divenis.
Atentu la striojn de zebro!
En urbo zebro povas plej bone {sich verstecken} - sur zebrostrioj!

Nu, {klar}! Strioj sur la besto, strioj sur la strato.
Espereble la {Fußgänger}, kiuj sur zebrostrioj volas transiri la straton kaj puŝas kontraŭ zebron, ne falas.

{Hoffentlich}!
Sed nun mia ekzemplo de {Unterschiede} inter trafikaj kutimoj en diversaj landoj:
Kiam en Germanujo pied-irantoj alproksimiĝas al {Zebrastreifen} sen semaforo, ili ja havas la pasrajton.
Do, tuj la aŭtostirantoj haltigas sian veturilon kaj atendas,
ĝis kiam ĉiuj pied-irantoj atingis la alian {Seite} de la strato.
En Anglujo la stirantoj {handeln} unue same,
sed je la fino {hinter} la lastaj pied-irantoj jam ree ekveturas,
kvankam tiuj estas {noch} sur la zebrostrioj.
En Hispanujo precipe la ŝoforoj rapidas plu antaŭen al la zebrostrioj
kaj abrupte funkciigas la bremsojn maljam en la {letzten} minuto,
se ili ne povis malhelpi homojn, tamen paŝi sur la zebrostriojn.

Amuza komparo! Ĉu vi havas ankaŭ ekzemplojn ekster Eŭropo?

Ho, jes. La Hindojmalatentas {Ampeln}, kaj la tuta trafiko - veturiloj kaj pied-irantoj - rapidas samtempe trans la zebrostriojn,
kaj en alia lando - mi ne menciu {dessen} nomon - la ŝoforoj de taksio kun intenco malatentas, ke maljunuloj ne ĝustatempe fuĝas retro ...

<14.6>
(D-ino Klerulo ree interrompas.)
He! Fino! Ni ne estas en juĝejo tie ĉi, sed nun mi {muss} bremsi vian fantazion.
La lastan observon mi neniel kredas.

Bone, vi kaptis min. Sed bonvolu ne forgesi:
Oni antaŭ la ekzameno informis min, ke mi rajtos aserti fantaziajn faktojn, eĉ mensogi ...

Nekredebla ŝercemulo. Kompreneble nur rilate privatajn informojn. Sed {nun gut}, mi rezignas diskuti.

Kaj ni {vielleicht} konsentas, ke ankaŭ formala ekzameno estas {so} pli amuza, ĉu ne?

{Amüsanter} jes, sed malpli serioza.
Bone, sinjoro Mondvojaĝanto, mi jam vidas, ke vi estas ankoraŭ {ebenso} informita kaj sprita kiel {damals, als} ni interkonatiĝis.
Mi {wirklich} devas ridi pri viaj spritaĵoj kaj pli bone finu la ekzamenadon.
Fartu bone, kaj {passen Sie auf} en kelkaj landoj sur la zebrostriojj!

Por ne fali pro kaŝita zebro, mi scias.
{Auf Wiedersehen}, doktorino Klerulo, kaj multan dankon.
Estis plezuro, rerenkonti vin.

<15.0>
Konstruu historion el la sekvantaj vort-radikoj:
Kiel Bruno organizas vojaĝon al Brazilo


<15.1>
(Bruno, student, dudek, jar, aĝ)

<15.2>
(ne, mult, mon, labor, en, kafej)

<15.3>
(Ti, ĉi, jar, Bruno, vol, vojaĝ, al, Brazil)

<15.4>
(Sed, kiel, organiz?)

<15.5>
(Nu, Brun, scipov, labor, per, komputil)

<15.6>
(Precip, li, scipov, retum, en, Interret)

<15.7>
(Krome, li, lern, Esperant, por, renkont, mult, hom, el, tut, mond)

<15.8>
(Unue, li, serĉ, adres, Brazil, Esperantist, per, serĉomaŝin, en, Interret)

<15.9>
(Poste, li, skrib, atend, reag)

<15.10>
(Ven, respond, de, mult, hom)

<15.11>
(Kelk, vol, renkont, lin. Ali, vol, peri, pli, kontakt, al, Esperantist, kun, adres, Interret)

<15.12>
(Brun, far, mult, plan, kiel, vojaĝ, tra, land)

<15.13>
(Li, propon, preleg, antaŭ, lok, grup)

<15.14>
(Brazil, amik, tre, ĝoj, kaj, demand, pri, kio, li, vol, preleg)

<15.15>
(Brun, respond, ke, rakont, el, viv, Germanuj)

<15.16>
(Tio, tre, interes, Brazilan, ĉar, ili, pov, aŭd, tion, el, rekt, font; ne, kiel, kutim, el, televid, gazet)

<15.17>
(Invers, Brun, mem, spert, kiel, oni, viv, en tiu, land)

<15.18>
(Sed, Brun, dev, ŝpar, ne, rajt, tro, mult, elspez)

<15.19>
(Tial, li, pet, peri, malmultekost, tranoktej)

<15.20>
(Brazil, amik, peri, simpl, pension, kaj, kelkaj, ankaŭ, vol, akcept, lin, hejm)

<15.21>
(Baldaŭ, Brun, sci, kiel, li pov, vojaĝ, tra, Brazil, sen mult, mon)

<15.22>
(Li, cert, renkont, mult, nov, geamik, kaj, partopren, en, ili, ĉiutaga, viv)

<15.23>
(Danke, al, Esperant, kaj, Interret, jen, vojaĝ, tra, fremd, land, kun, nekredebl, spert!)


<16.0>
Kiaj homoj lernas Esperanton?
Plenigu la malsuprajn frazojn, aldonante al la koncernaj vortformoj
- mankantan (malantaŭan) konstruradikon, kie estas "{?},
- mankantan finaĵon. kie estas "".
Atentu, ke kiel kutime ankaŭ povas manki nenio.


<16.1>
Estas klar, ke oni nuntempe lernas Esperanto ne por progres{?}i en sia profesio.

<16.2>
Por ti oni devas klopodi pri aliaj fremd lingv, kiu parolas pli mult hom en la mondo.

<16.3>
Se oni do pov nomi aliajn konatajn lingvojn "lingvoj de la komerc…", tiam oni kontraŭe nomu Esperanto "la lingvo de amik{?}o".

<16.4>
Sekve Esperant lernas precipe hom, kiuj ŝatas kontaktojn, do, estas entute kontakt{?}aj.

<16.5>
Krome ili volonte lernas; do, ili estas ankaŭ lern{?}aj.

<16.6>
Plie ili emas vojaĝi en la mondo; do, ili estas vojaĝ{?}aj.

<16.7>
Por praktiki Esperanton, estas util…, ke la Esperantistoj estas parol{?}aj.

<16.8>
La plej multaj Esperant{?}oj estas kapablaj, paroli pli ol unu fremda lingvo .

<16.9>
Dum Esperanto-aranĝoj oni vigl… diskut{?}as, ĉar Esperantistoj estas ankaŭ tre diskut{?}aj.

<16.10>
Kiam vesper… kaj la cerboj ne plu estas freŝaj, oni provas malstreĉ{?}i danc{?}te,
ĉar multaj Esperantistoj estas ankaŭ danc{?}aj. Nur dorm{?}{?}oj frue enlit{?}as.

<16.11>
Danc{?}{?}oj danc{?}as la tut nokt, dum drinkf{?}{?}oj trink{?}as amason da biero.

<16.12>
Ĝis (kiam) la lasta el ili estas sufiĉe "malstreĉiĝ{?}a" kaj enlitiĝas, la unuaj partopren{?}oj jam ree aperas el la dorm<{?>}oj por serĉi maten-manĝon.

<16.13>
Esperantistoj ofte estas nekutime societ{?}aj kaj socialaj.

<16.14>
Sed iuj inverse emas, sin tre apart{?}i kaj elstar{?]i, tiel ke estas malfacil, trakti ili en amika etoso.

<16.15>
Esperantistoj certe ne estas ordinar{?}oj, sed ne estas just…, opinii ĉiujn Esperantistojn strang{?}oj.

<16.16>
Esperanto-asocioj klopodas, ke multaj Esperantistoj membr{?}u al ili,
longe membr{?}u en ili kaj laŭeble ne eksmembr{?}u antaŭ la fino de sia vivo.


<17.0>
Distraĵoj


<17.1>
Ŝercoj: En la juĝejo
En la sekvantaj dialogoj la reagoj a ĝis g ne konformas al la diroj A ĝis G de la juĝisto.
Elektu por ĉiu diro A ĝis G la plej spritan el la reagoj a ĝis g.


A) Juĝisto: Konfesu finfine, ke vi antaŭe sen ruĝiĝi komunikis malĝustan aĝon al mi!

a) Kaptito: Ĉar mi malbonŝanculo kredis, ke mi scipovas perfekte imiti la subskribon de certa bank-oficisto.

B) Juĝisto: Do, fine oni ne povis konvinki min, ke estis vi, kiu kaŝe ŝtelis la monon.

b) Viro (vigle jese): Vi tute pravas, sinjoro juĝisto, kaj mi ĉi-foje atentigis pri tio la policanojn, kiuj kaptis min, sed vane.

C) Juĝisto (kun furiozaj gestoj): Tio superas mian toleremon! Vi nun tuj-tuj malkovru, kiu helpis vin en tiu fi-ago!

c) Maljunulino (kontraŭante): Tion mi ne diras. Vi ja ĉiu-okaze ne donacos ion al mi je mia naskiĝ-tago.

Ĉ) Juĝisto: La provo, kontesti vian kulpon, ke vi rabis la monujon, estas sensenca. Mi jen havas la nomojn de du personoj, kiuj vidis vin.

ĉ) Eks-edzo (ĝoje): Bonege, sinjoro prezidanto! Kaj se tio escept-okaze ne sufiĉos, ankaŭ mi povus ja kontribui iom.

D) Juĝisto: Ĉu mi ne jam lastan fojon diris al vi, ke mi ne plu volas revidi vin tie ĉi?

d) Virino: Ne malĝustan, sinjoro juĝisto, sed malaktualan.

E) Juĝisto: Kial vi povas aserti, ke vi staras tie ĉi pro via kredo?

e) Viro (forte nee): Sed, sinjoro juĝisto, ĉu vi en mia rolo malkaŝus la nomon de via bofrato?


F) Juĝisto: Tial la juĝista estraro fiksis la sumon de monate mil ducent eŭroj por via eks-edzino.

f) Viro (pozitive surprizite): Ĉu tio signifas, ke la mil ducent eŭroj estas nun definitive miaj?

G) Juĝisto (kun kolero): Ĉesu silenti! Kiu estas via naskiĝ-dato?

g) Junulo (gaje): Ho, se la pruvo dependas de la nombro:
mi povas havigi al vi la nomojn de dudek personoj, kiuj ne vidis min.

<17.2>
Veraj turistoj (Ŝerco per vortludo)

Ĉu vi scias, kie en Germanujo loĝas profesiaj "turistoj"?

Nu, en la urboj Ulm kaj Münster.

Ĉar tiuj urboj ankoraŭ havas homon, kiu loĝas sur alta turo de preĝejo kaj atentas,
kiel dum la antaŭaj tempoj, ĉu ne ie estas fumo de fajro aŭ ĉu venas malamikoj.

Ankaŭ tiujn homojn sur turoj oni nomas turistoj,
sed por ne
intermiksi la du samformajn vortojn, skribu la malpli oftan vorton "tur-isto".


<17.3>
Ĉu diro de filozofosensencaĵo de idioto?

Ĉu vi komprenas la sekvantan tekston? Legu kaj ridu! Provu traduki!
Provu formi similan tekston per tabel-vortoj.

Iam estas ĉies vico.
Ĉiam estas ies vico.
Neniam estas nenies vico.

Plia ekzemplo:

Ien oni ĉiam iras.
Ĉien oni iam iras.
Nenien oni neniam iras.

Kaj nun estas via vico ...


<17.4>
Bonfarto (Konfuza dialogo)

Bonan tagon, kiel vi fartas, ĉu bone?

Nu jes, ne bone, sed jam pli bone.

Estas ja bone, se vi jam fartas pli bone!

Jes, sed estus pli bone, se mi fartus bone.

Kion? Ho, jes, do, fartu bone!

Bone, dankon, same al vi!

<18.0>
Kri-vortoj (Interjekcioj)


<18.1>
Kutime pretervidata speco de vorto estas la interjekcio. Oni nomas ilin ankaŭ "kri-vortoj", kvankam oni ne ĉiujn (ĉiam) krias.
Jen listo de jam prezentitaj kri-vortoj kaj kelkaj pliaj utilaj:

aj
ba
ek
fi
ha
he / he ho
hm
ho
hu
ve / ho ve
aua (Schmerz)
ach was (Abtun, Abwiegeln)
los (Startsignal)
pfui (Empörung)
oho (Erstaunen)
he (Aufmerksamkeit, Protest) / heda (dito, mit Verstärkung)
hm (Unsicherheit, Zögern)
oh, ach (allgemeine lebhafte Reaktion)
huch (Erschrecken)
weh (Klage, Seelenschmerz); wehe (Drohruf) / o weh (dito, mit Verstärkung)

<18.2>
Plenigu nun la malsupran tekston helpe de la konformaj kri-vortoj, uzante ĉiun nur unufoje.

Titolo: Preskaŭa akcidento sur kampara vojo

Pied-iranto paŝas sur tre mallarĝa ponto kaj subite rimarkas ion:

{?}, kion signifas tiu nubo de polvo tie antaŭe sur la vojo?
Ĉu buso venas tie?

{?}, nun mi rekonas la veturilon, estas kamiono.

{?}, nekredeble, kiom rapide tiu alproksimiĝas, kaj ĝi baras la tutan vojon!
Tio endanĝerigas min.

{?}, mi ne timu, la ŝoforo certe vidas min marŝanta trans la ponton.

{?}, sinjoro, pli malrapide! {?}, homo, atentu! Atentu!!
{?}! Tiu ulo okulfrape ne konas bremson kaj plu rapidas antaŭen. Kion fari? Kion fari?

{?}, ĉe ĉiuj dioj! Mi devas salti en la rivereton!
{?}! (saltas fakte)

(starante en sufiĉe profunda malvarma akvo:)
{?}, kia malbonŝanco! Mi estas tute malseka kaj malpura, kaj {?}, miaj kruroj doloras.

(furioze:)
{?} al tiu fia kamionisto! Sen ajna kompato! Li simple ne haltigis sian veturilon!
Sed li pagos tiun domaĝon, ĉar mi raportos ĉion al la polico.


<19.0>
Ripeto de la konstru-radikoj "-ism-", "-aĉ-" kaj "-end-"


<19.1>
"ism" kiel vortero aŭ nur vortoparto

En la sekvaj du frazoj "-ism-" estas vortero, nome (konstru)radiko:

Ĉiu ismo povas produkti fanatikajn anojn.
Konataj ismoj estas la kapitalismo, la Kristanismo kaj la socialismo.

Atenton!
Ankaŭ aliaj vortoj kiel ekzemple "turismo" havas finan parton "ism",
sed ĝi ne estas la (konstru-)radiko "-ism-", sed nur vortoparto
(vidu pliajn ekzemplerojn en la ĉapitro 20.2).


<19.2>
Ne intermiksu -aĉ- kaj fi-

"aĉa" signifas 'malbona laŭ ekstera kvalito', kontraŭe al "fia", kiu indikas internan malbonecon, kontraŭ la moralo.
Do, oni diras ekzemple: domaĉo 'Kabuse', hundaĉo 'Köter', muzikaĉo 'Katzenmusik' ktp.
Atentu do jenan diferencon:
aĉ-ulo, homaĉo : homo en malbona stato
fi-ulo, fi-homo : homo kun malbona moralo

Ekzerco:
Anstataŭigu en la sekvanta rakonteto la radikon "malbon-" per "fi-" aŭ "-aĉ-".

La malfeliĉo kun la malbona loĝejo

Mi loĝas en malbona ĉambro, plena de malbonaj muŝoj.
Tamen la malbona homo, kiu lu-donas ĝin al mi, postulas malbonan prezon por ĝi.
La malbona postulo de tiom malbone alta sumo ne signifas preni, sed rabi monon.
En malbonaj vestoj, do tute simila al malbona rabisto, la lu-donanto persone aperadas kun sia malbona virhundo.
La malbona besto adaptas sin al sia mastro kaj ade minacas min, eligante malbonajn sonojn,
anstataŭ ĉasi la malbonajn ratojn, kiu kaŝiĝas en la malbona domo.
Kiam mi antaŭhieraŭ estis malatenta kaj paŝis sur ĝian malbonan voston, la hundo provis ataki min. Malbone!
Nepras eltrovi, kiel mi povos forlasi tiun malbonan situacion kun la konstanta minaco fare de la malbona tipo.


<19.3>
Atentu la diferencon inter -end-, -ind- kaj -ot-

"-end-" signifas, ke io devas esti farata.
Bone diferencigu:
Leginda libro: libro, kiu estas valora por leganto.
Legenda libro: libro, kiun oni devas legi.
Legota libro: libro, kiun oni legos (iam).

Ekzerco:
Enmetu vortformojn kun "-end-", "-ind-" aŭ "-ot-" en la subajn frazojn:

En mia oficejo
Ĉiun matenon mi ĉe mia laborejo unue trarigardas la dokumentojn, kiuj kuŝas sur mia skribtablo.
Tio, kion mi devas fari, estas la listo de la {zu machenden Dinge}.
Ne ĉio en la listo el mia vidpunkto estas ankaŭ {wert}, esti {(künftig) gemacht zu werden},
sed mi respektas mian ĉefon, kiu decidas, kio estas {(unbedingt) zu tun} kaj kio ne nepre.
Kelka decido de li laŭ mia opinio estas {zweifelhaft}, se ne {kritikwürdig}, eĉ {zu kritisieren},
tamen estas neniel publike {(künftig) kritisiert} pro la {respektheischenden} rango de mia mastro, dum mi estas nur subulo.
Tiuj taskoj, kies plenumo ne eblas tuj, estas la {(künftig] gemachte Sachen}, egale, ĉu ili estas {(unbedingt) zu machende} aŭ nur {wert, getan zu werden}.


<20.0>
Neklara strukturo de Esperanto-vorto: mal-avantaĝoj kaj avantaĝoj

Kiel internacia lingvo Esperanto estu klara, precipe ĝiaj vortoj havu klaran strukturon.
Sed ekzemple pro la influo de la Latina kaj de la antikva Greka lingvoj,
Esperanto havas multajn vortojn kun ŝajnaj radikoj, speciale konstruradikoj, sole por ke la vortoj estu pli "internaciaj".

Ekzemple la vortoj "pacifism/o" kaj "pacifist/o" ne enhavas la respektivajn konstruradikojn "-ism-" kaj "-ist-".
Por tiuj du malnovaj vortoj oni for-igis la problemon per la novaj vortformoj "pac/ism/o" kaj "pac/ist/o". Simile "lingv/ik/o" anstataŭ "lingvistik/o".
Ĝenerale la fenomeno de ŝajnaj radikoj iom lezas la facilecon de Esperanto.


<20.1>
Vortoj kun nur unu ebla strukturo

Tiel longe, kiel vorto havas nur unu eblan strukturon, la problemo de ŝajnaj radikoj ankoraŭ estas relative malgrava. Ekzemple la vorto "sistemo" povas havi nur la strukturon "sistem/o", ĉar "*sist-" ne estas Esperanto-radiko.

Aliaj ekzemploj de vortoj kun ŝajnaj konstruradikoj, sed tamen klara strukturo, estas:
angul/o, najbar/o kaj ekzist/o.
Ne tiom klaraj estas nomoj de landoj, en kiuj "land-" estas silabo, sed ne radiko, ekzemple
"Nederland/o", "Island/o", k.a.


<20.2>
Vortoj kun pli ol unu ebla strukturo

Sed ekzistas ankaŭ vortoj kun du (aŭ pliaj) eblaj strukturoj.
Ekzemple la vorto turismo, kies strukturo povas esti "turism/o" (ĝusta) aŭ
"tur/ism/o" (malĝusta, ĉar "ismo de turo" estas sensenca).
Dum "diskoteko" estas pli-malpli "teko de diskoj", "biblioteko" cete ne estas "teko (nur) de biblioj".
Pri la ĝusta versio decidas do ankaŭ ĉi-ekzemple la signifo.

Tamen aliaj vortoj havas pli ol unu strukturon, kiu ankaŭ laŭ la signifo, almenaŭ teorie estas ebla.
Ekzemple Indiano certe havas la strukturon "Indi/an/o", do loĝanto de la "Indioj"
(tio estas malnova nomo por la suda kaj la norda partoj de Ameriko).
Sed teorie povus temi ankaŭ pri
"in/di/an/o" = "ano de dio por inoj" 'Anhänger einer Gottheit für weibliche Wesen'.
(Tiu-okaze en teksto helpas la kutimo, ne uzi minusklon por vorto, kiu devenas de nomo, sed majusklon.)

Aliaj vortoj havas fakte du ankaŭ laŭ la signifo preskaŭ same verŝajnajn strukturojn.
Ekzemple ni jam traktis la vorton "turisto", kies strukturo povas esti "turist/o" 'Tourist' aŭ "tur/ist/o" 'Türmer'.
Povas do esti, ke nur la kunteksto decidas, kiu strukturo estas aktuale ĝusta.


<20.3>
Diversaj eblaj vortstrukturoj - amuzaj vortludoj

Bonŝance el tiuspecaj ekzempleroj rezultas ne nur problemoj, sed ankaŭ amuzaj vortludoj, kiel montriĝis jam en la ĉapitro 17.2.

Jen bela ekzemplo:
"Post la kurso ni faris ekskurson.
Tial ĉiuj ekskursanoj (ekskurs/an/oj 'Ausflügler')
estis ekskursanoj (eks/kurs/an/oj 'ehemalige Kursteilnehmer')."

Ekzerco:
Klarigu la strukturon de la subaj vortoj. Kiuj taŭgas eventuale por vortludo?

Ekzemple:
kulturo => kultur/o (ebla vortludo per "kul/tur/o" 'Mückenturm')

Kaj nun vi:
amuzo, centimetro, dividi, ekrano, idealismo, Irlando, kalendaro,
kamarado, kantino, koloro, komunumo, konsidero, kukumo, lingvistiko,
maksimumo, marmelado, monero, ordinara, plenumo, poemo,
posteulo, postulo, retumi, romano, Romano, Rumano, sentema, sistema, societo


<21.0>
Poezio per pinta plumo:
Kiel tekstas la originaloj?

(tradukoj de Rudolf Fischer)


<21.1>
Proverbo

La arto, ĉies plaĉon trovi:
Neniu kaptas, ĝin scipovi.

"Allen Menschen recht getan,
ist eine Kunst, die niemand kann."
Johann Michael Fleischner (1829)

laŭ la originalo en la Latina:
"Nemo placet omnibus" (Neniu plaĉas al ĉiu)

El la proverboj de L.L. Zamenhof:
"Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu."

Jen por komparo simila, same de L.L. Zamenhof:
"Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte."


<21.2>
Saĝa observo

Se iu, kiu rampis pene
sur arbon, jam konkludas jene:
"Mi estas birdo!", tiam sciu:
Eraras tiu!

Wilhelm Busch


<21.3>
Germanaj proverboj:

Dividita mizero estas duona mizero.
Dividita ĝojo estas duobla ĝojo.

Atentu la similecon inter la unua proverbo kaj alia de L.L. Zamenhof:
"Malfeliĉo komuna estas malpli premanta."


Wörterbuch Esp.-Deutsch: a... al.. an.. ar.. b... bo.. c... ĉ... d... di.. do.. e... ek.. er.. f... fi.. fr.. g... ĝ... h... ĥ... i... in.. io.. j... ĵ... k... ki.. kl.. kon.. kr.. ku.. l... li.. m... me.. mo.. n... ni.. o... p... pe.. po.. pr.. r... ri.. s... se.. si.. so.. su.. ŝ... t... ti.. to.. u... v... vi.. vo.. z...
Wörterliste Deutsch-Esp.: Hinweise A.. B.. C.. D.. E.. F.. G.. H.. I.. J.. K.. L.. M.. N.. O.. P.. Q.. R.. S.. T.. U.. V.. W.. X Y Z..
Startseite Grammatik Lektion 8 Lektion 9 Übersetzungen zu Lektion 9 Grammatik zu Lektion 9 Lektion 10