Esperanto-Kurs, Esperanto en dialogo, Lektion 10
Titelillustration: Dirk Wieczorek

Aussprache Grammatik Lektion 9 Lektion 10 Übersetzungen zu Lektion 10 Grammatik zu Lektion 10

Lektion 10 / leciono dek


In dieser letzten Lektion gibt es noch noch 49 weitere neue Wortwurzeln, alle nicht unter den 1.000 häufigsten. Die meisten Vokabeln sind Ableitungen aus schon bekannten Wortstämmen.
Bei den Übungen liegt das Schwergewicht darauf, kompliziertere Sätze zu formen, wie sie einer normalen Unterhaltung auf Esperanto entsprechen.

Neue Grammatik gibt es nicht mehr, aber man findet die Tabellwörter (tabel-vortoj) im Grammatikteil, zu der bekannten Zamenhofschen Tabelle zusammengefasst.
Die Tabelle dient bekanntlich nicht zum Auswendiglernen, sondern zum Nachschlagen einzelner Tabellwörter (Korrelativa) im umgebenden Kontext.

Zum Inhalt der Lektion hier eine Inhaltsübersicht:


<1.0>
Ek!!! Al la lasta tasko de la lernolibro! Kaj multan amuzon!


Piede tra fremdaj landoj (Vere okazinta historio)

Atente laŭtlegu la historion dufoje, ĉar poste vi devos respondi demandojn pri la enhavo.


<1.1>
Iam vivis en Francujo malgranda familio: Arturo, kiu laboris kiel ĝardenisto, lia edzino Ina, kiu estis kuracisto de bestoj, kaj ilia eta filino Suna.
Iutage la junaj gepatroj decidis abruptan ŝanĝon en la vivo de sia geedzeco;
ili volis rompon de sia ĝisnuna malvasta ĉiutago kun ties trankvilo kaj sekureco.
Subite ili vendis ĉiujn siajn propraĵojn, aĉetis ĉaron kaj ĉevalon,
kaj je la mirego de la cetera familio - ekmarŝis kuraĝe, for de sia hejma urbo ĉe la okcidenta mar-bordo de Francujo en la vastan mondon. Afabla hundo kuniris.


<1.2>
La ĉaron kun la bebo kaj la tuta pakaĵo tiris pene la ĉevalo, sed la plenkreskuloj devis kutime pied-iri, precipe kiam la vojo iris supren, ĉar la fortoj de la ĉevalo ne sufiĉis por tiri pli.
Tial la malgranda familio evitis la montaron, sed pro densa trafiko ankaŭ industriajn regionojn.
La vagantoj preferis la kamparon,
kvietajn vilaĝojn kaj mallarĝajn vojojn.
Sed foja vojo ĝuste pro la manko de larĝeco malhelpis plu-iri, nome, kiam la larĝo de la ĉaro estis preskaŭ tro granda.
Dum la somero kaj dum la tuta aŭtuno la triopo vagadis tra norda Francujo.
Dum tiuj sezonoj estas ankoraŭ relative seke kaj tial facile, esti piede survoje.


<1.3>
La nura imago de tia vivo jam skuas onin:
Vi tiam ne estas turisto, kiu sidas en komforta trajno, busoavio, aŭ malstreĉiĝas sur ŝipo, legante en gvidilo pri sia vojaĝo.
Neniu gvidisto servas vin; vi devas mem zorgi ĉion: Kiam vi estas malsatasoifa, vi devas trovi vendejonalmenaŭ homon, kiu donas ion al vi.
Por ĉiu glaso da akvo vi devas frapi al ies pordo.

Nu bone, la familio povis dormi en la ĉaro, sed sen elektra lumo kaj sen ajna neceseja lukso.
Krome ankaŭ la bestoj postulis prizorgadon,
ekzemple la ĉevalo bezonis ĉiutage herbejon.
Sed la gepatroj estis liberaj sub la ĉielo, en pura aero, kun la verdo de la naturo ĉirkaŭ si,
kaj tion ili deziris por si kaj por sia malgranda filino.


<1.4>
Post kiam ili estis migrintaj plurajn monatojn tra regionoj de samlandanoj, ĉiam antaŭen al la nordo,
ilia ĉaro ruliĝis trans la land-limon de Belgujo.
Nun ili iĝis iom pli fremdaj: Ili eniris novan ŝtaton,
kun alispecaj leĝoj pri oficoj kaj rajtoj, sed ankoraŭ ili restis en la Eŭropa Unio.

Poste ili trans-iris meze en Belgujo ankaŭ lingvan limon,
venante de la parto kun la Franca lingvo al tiu kun la Nederlanda.
Nun ili ne plu komprenis la lingvon, sed bonŝance multaj homoj komprenis ankaŭ la Francan.
Norda Belgujo estas dense loĝata, kun vigla trafiko en la industriaj regionoj kun siaj multaj vilaĝoj kaj urbetoj.

Tie ili profitis la afablecon de homoj rekomendantaj al ili konvenan vojon por la ĉaro aŭ idealan lokon por paŭzi.
Povis ekzemple esti malgranda lago, kie ili postlasis la ĉevalon libera sur apuda herbejo
kaj ĝuis triope la freŝigan akvon, banante sin kaj naĝante, gajaj, sen iu premo.

(Daŭrigo en ĉapitro dek unu)


<2.0>
Kontrolu vian kapablon kompreni

Ĉu vi en la antaŭa ĉapitro ĉion komprenis?
Kontrolu tion mem, juĝante, kiuj el la malsupraj asertoj estas pravaj kaj kiuj (verŝajne) ne pravaj.
En ĉiu grupo de tri asertoj nul ĝis tri el ili estas pravaj.
Taksu ion prava sole kondiĉe, ke io en ĉapitro 1 klare pravigas tion, do, nek supozu, nek divenu.

Ekzemplo:
a) La historio vere okazis.
Prave: "Vere okazinta historio"
b) La historio komplete devenas el la fantazio de la aŭtoro.
Malprave, vidu la reagon al a.
c) La historion aŭdis la aŭtoro rekte de la agantoj.
Ebla supozo, sed la teksto ne apogas ĝin.

Kaj nun vi:


<2.1>
Temas pri familio, kiu loĝas
a) meze en Francujo.
b) ĉe la Belga landlimo.
c) ĉe la maro.


<2.2>
a) La patrino laboris en ĝardeno.
b) La patro estis ĝardenisto.
c) La patrino estis kuracisto.


<2.3>
Antaŭ ol ek-iri,
a) ili forĵetis multajn aĵojn.
b) ili vendis ĉiujn propraĵojn.
c) ili donacis ĉiujn propraĵojn.


<2.4>
a) Dum la marŝado en la ĉaro estis ĉiuj aĵoj kaj la filineto.
b) La ĉaro havis du radojn.
c) La ĉaro havis kvar radojn, por ke la ĉevalo povu tiri ĝin kun ĉiuj personoj sur ĝi.


<2.5>
a) Kun-iris du afablaj hundoj.
b) Akompanis ilin atakema hundo por defendi ilin.
c) La teksto krom la ĉevalo ne nomas beston, kiun ili kun-irigis.


<2.6>
a) La familio ekmarŝis en la printempo.
b) La familio ekmarŝis en la aŭtuno.
c) La familio marŝis en somero.


<2.7>
a) Ili preferis malkvietajn urbojn, ĉar tie ili povis facile ricevi ĉion.
b) Ili evitis industriajn regionojn, ĉar ili deziris freŝan aeron.
c) En Belgujo tute ne estis industriaj regionoj.


<2.8>
a) Malantaŭ la ŝtata limo de Belgujo la homoj ne plu komprenis la Francan.
b) Malantaŭ la lingva limo en Belgujo la homoj nur komprenis la Nederlandan.
c) En Belgujo ne ekzistas lingva limo, ĉar ĉiuj Belgoj parolas, kaj la Francan, kaj la Nederlandan lingvojn.


<2.9>
a) La Belgaj loĝantoj estis malafablaj kaj traktis ilin nur negative.
b) Kelkaj Belgoj montris al la familio konvenajn vojojn por la ĉaro.
c) Ĉar la familio havis, nek gvidilon, nek gvidiston, la grupo devis marŝi sur aŭtovojo.


<2.10>
a) La familianoj ŝatis, paŭzi ĉe la maro por naĝi kaj bani sin en ĝi.
b) Ili paŭzis kun ĝuo de la freŝa aero, dum la ĉevalo devis resti ĉe la ĉaro.
c) La ĉevalo rajtis libere manĝi herbojn sur herbejo.


<3.0>
Liberaj dialogoj

Vi konas nun jam amason da Esperanto-vortoj kaj povas ekzerci vin, libere paroli.
Intervjuu amikon pri (ne nepre vere okazintaj) vojaĝoj de li en eksterlando,
aldonante eble viajn komentojn.


<3.1>
Kiam vi la lastan fojon veturis al eksterlando?

Ĉu vi preferas vojaĝi suden ol iri norden?

Kiujn landojn en eksterlando vi konas?

Kiujn vi memoras pli pozitive, kiujn pli negative?

Ĉu vi memstare organizis vian vojaĝon?

Ĉu vi foje pilgrimis al certa celo?


<3.2>
Gustuminte ĉiujn: ĉu Italaj, HindajĈinaj manĝaĵoj plej plaĉas al vi?

Ĉu vi iam kiel dorso-sakulo pet-veturis?

Ĉu vi dum via lasta restado en eksterlando estis ordinara turisto aŭ migranto?

Kio mirigis vin en tiu lando?

Skizu vian vojaĝon: Kiujn urbojn vi vizitis kaj kion vi vidis tie?

Se vi ankaŭ vizitis la kamparon, kio estis la diferenco al urbo?


<3.3>
Ĉu vi havigis al vi hotelon, pensionon aŭ alian tranoktejon per antaŭa mendo aŭ ĉu vi serĉis ion maljam ĉe-loke?

Ĉu vi estis kontenta pri la aŭtomataj, do ne aparte pagendaj servoj de via tranoktejo?

Kiel vi organizis transportojn?

Ĉu la homoj en tiu lando estis helpemaj al vi kiel ali-landano?

Kiom da tagoj aŭ semajnoj vi restis en tiu lando?

Ĉu vi ankaŭ laboris tie?


<3.4>
Kion vi ŝatas pli: ĉu migradon en freŝa aero aŭ vesperan dancon?

Ĉu vi ŝatas rokmuzikon aŭ ĉu vi preferas ion pli elementan?

Ĉu vi dum viaj lastaj ferioj havis pli da sunaj tagoj aŭ pli da pluvaj tagoj?

Ĉu vi iam spertis tagon, kiam fulmis kun tondro,
kaj se jes, ĉu pro la tondro-ŝtormo tiam iĝis nervoza?

Kion vi plej malbone eltenas:
ventegon, varmegon, pluvegonfroston kun neĝo kaj glacio?

Kion vi pli bone eltenas, ĉu malsatonsoifon?


<3.5>
Rakontu, kiel vi pasigis la lastajn libertempajn tagojn.

Ĉu vi iam vizitis la mar-bordon?

Kiun sezonon vi plej ŝatas por vojaĝo?

Ĉu vi skribis multajn bildkartojn al via familio hejme?

Se vi estis en Italujo: Ĉu via interkomunikado kun la Italoj senprobleme funkciis?

Kiun trafikilon vi uzas kutime dum vojaĝoj?


<3.6>
Ĉu vi iam estis ekster la Eŭropa Unio?

Ĉu vi havis konatojn ĉe-loke?

Ĉu vi revas, vidi pli forajn landojn, ekzemple HindujonĈinujon?

Ĉu vi dezirus, viziti la Internacian Junularan Kongreson aŭ la Universalan Kongreson?

En kiu lando prefere?


<3.7>
Ĉu doni kaj ricevi ripetajn kisojn dum la danco La Bamba kor-tuŝas vin,
aŭ ĉu vi malŝatas tiajn emociojn?

Kiom da amikoj vi havas en eksterlando?

Kun kiom el ili vi konatiĝis per Esperanto?

Ĉu vi konas Ĉinon, kiu parolas Esperanton?

Kiujn sonojn en Esperanto vi escepte aŭ ofte misprononcas?


<4.0>
La Universalaj Kongresoj

Vi jam scias, ke la unua Universala Kongreso okazis en la jaro 1905 en Boulogne-sur-Mer.
Kun interrompo nur dum la du mondaj militoj, ekde tiam unufoje jare ie en la mondo kunvenadis miloj da Esperanto-parolantoj al UK (prononcu: U-Ko).


<4.1>
Demandu la ĉeestantojn, ĉu iu el ili jam travivis UKon.
Se jes, demandu pri detaloj, ekzemple, kiom da homoj tiu UK kunigis.

Se neniu jam partoprenis en UK, demandu pri alispeca Esperanto-aranĝo:
Kiam kaj kie vi trovis novajn amikojn aŭ rerenkontis malnovajn? Fantaziu!


<4.2>
Kie kaj kiam okazos la venonta Universala Kongreso?
Se vi estas malcerta, serĉu en la Interreto.
Esploru ankaŭ: Kiu estas la adreso de la organizanta komitato kaj kiu estas ties sekretario?


Ŝercbildo: Stano Marček en: "kontakto" 2004/2

<4.3>
La nomoj de la kontinentoj:


Afriko
Ameriko
Azio
Eŭropo
Oceanio

Formu por ĉiu kontinento ankaŭ la nomon de la loĝanto:
Homo, kiu loĝas sur la kontinento Afriko, estas Afrik{?}o.
Homo, ... Ameriko, estas Amerik{?}o.
Homo, ... Azio, estas Azi{?}o.
Homo, ... Eŭropo estas Eŭrop{?}o.
Homo, ... Oceanio, estas Oceani{?}o.


<4.4> Klarigu la supran ŝercbildon!
Ĉu vi povas diri, sur kiuj kontinentoj okazis la kvar UKoj, pri kiuj la sinjorino parolas?


<5.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 12: Vojaĝo

Preparu vin por la baznivela ekzameno per plia dialogo en la kutimaj ŝtupoj:
Unue kontrolu la bluajn vortojn, ĉu vi konas ĉiujn; lernu la nekonatajn.
Due kompletigu la dialogon tradukante la Germanajn vortojn al Esperanto.
Trie verku similan dialogon pri la supraj temo kaj subtemoj.

{Allgemeine} informoj estas interesaj por la diskuto, kaj vi povas rakonti ankaŭ privatajn aferojn laŭ via bon-trovo.
La {Hauptsache} estas, ke vi poste en la efektiva ekzameno scipovos {fließend} paroli pri la temo "vojaĝo".


<5.1>
Ekzamenanto:
Bonan tagon, ĉu vi ne estas sinjoro Linko?

Ekzamenato:
Bonan tagon! Ho jes, de kie vi konas min?
Mi ne memoras, kie ni interkonatiĝis.

Mi estas Sam Ideano.
Mi {habe organisiert} la antalastan Germanan Esperanto-Kongreson.

Ho, nun mi {erinnere mich} vin.
Ni sidis unu apud la alia dum la interkona vespero.

{Richtig}! Tamen hodiaŭ ne eblas {vollständiger} rezigno pri certa formaleco,
ĉar mi havas la oficialan {Aufgabe}, paroli kun vi pri la temo "vojaĝo" kadre de via B1-ekzameno.

Jes, mi scias. Tion mi faros senprobleme. Kion mi {soll erzählen}?

<5.2>
Unue bonvolu nomi vojaĝ-rimedojn, kiujn vi konas.

{Gern}. Kvamkam mi ne venas el Skotujo, mia parolo estas:
Plej multe oni ŝparas, se oni uzas siajn {natürlichen} rimedojn, nome la gambojn.

Ŝercemulo! Kaj se via bankokonto permesas {gewisse} spezojn,
per kio vi vojaĝas tiam?

Nu, mi preferas {Fahrrad}{Zug}, sed kion mi faru, veturonte ien,
kie estas tro fore por bicikli kaj kien trajno ne kondukas?

Kaj ĉu vi konsideras ankaŭ pli luksajn {"Reisehilfsmittel"}?

Apenaŭ! Mi ne eltondas reklamon, por veturi per ŝipoflugi en avio
al la fama "insulo {unter} blua ĉielo".
Bildkartoj pri ĝi montras, kiel oni tie povas naĝi en la {Meer} aŭ kuŝi laca sub palmoj.
{Ein solcher} turismo ne povas mislogi min. Mi ne bezonas Oceanion por ferii.

<5.3>
Do, tiam mi vetas, ke vi dum vojaĝo inklinas ankaŭ al alia {Atmosphäre}
ol tiun de hotelo kun naĝejo, saŭno, regulilo de temperaturo kaj al-iro al la {Internet}.

En tiu veto vi venkus. Plej {freudig} mi biciklas tra {Wald} kaj inter {Feldern},
starigas tendon ĉe {See}rivero kun klara akvo kaj {genieße} la kvieton.
Tendaron mi ne ŝatas pro la kutima bruo.

Kaj se venas nuboj kun terura {Regen} aŭ se multaj muŝoj kaj kuloj ĉasas vin,
dum vi tendumas?

Nun ŝercas vi. Mi adaptas min al la {Umstände}.
Se necese, mi tranoktas en {Jugendherberge} aŭ simpla pensiono.
Lastatempe mi trovas pli kaj pli da specialaj {Übernachtungsplätze} por dorsosakuloj.

Ĉu vi ĉion transportas en {Rucksack} tiam?

Jes, aŭ sur la biciklo, precipe la tendon, cetere nur kelkajn vestaĵojn,
kiuj ne multe pezas, kaj rezervon de nutraĵoj kaj trinkaĵoj.

<5.4>
Mi revenas al via mencio de la biciklo.
Se tiu havas paneon, ĉu vi havas {alles} kun vi por ripari la difekton mem?

Jes, por normalaj riparoj mi ĉiam {mitbringe} la necesan ilaron en malgranda ilarujo el ledo.

Perfekte! Ĉu vi iam suferis {Unfall}?

Jes, iam mia {Fahrrad} glitis sur glacio, kaj mi falis trafante sur la stirilon.
Mi ricevis {starken} frapon sur mian bruston kaj {fühlte} tiam premon interne.
Nur kun peno mi povis enspiri kaj elspiri, ĉar ĉiu movo de la {Brust} terure doloris.
Fakte, la medicina esploro montris poste, ke la puŝo {brach [mir]} du ripojn.
Tamen mi ekstaris kaj decidis, ke mi ne bezonas ambulancistojn kun portilo.
Iom ŝanceliĝante mi {radelte} al la plej proksima malsanulejo.
Kaj ĉu vi povas diveni, pri kio mi tie {gebeten habe}?

Vi ridetas, verŝajne venos {weiterer} el viaj spritaĵoj, ĉu ne?
Momenton, vi rompis al vi du {Rippen}, do vi petis pri ...
ho, mi scias: ... riparo de la riparo!

Tute trafe!

(Ambaŭ ridas)

Kaj, ĉu ili plenumis vian peton?

Jes, ili operaciis min, kun injektoj ktp., la tuta programo.


<5.5>
Bone, post tiu drameca interrompo {lassen Sie uns zurückkommen} al nia temo.
Ĉu vi scias, ke en Esperantujo ekzistas speciala {Hilfsmittel}, serĉi tranoktejojn?

Jes, vi {zielen ab} la Pasportan Servon
La avantaĝo estas, ke oni tiam aŭtomate {trifft} kontaktemajn homojn,
sed oni devas {sorgfältig} plani la restadon.
Tio estas ioma malavantaĝo. Mi jam {habe erfahren} tion.

Rakontu, kiel vi {zu planen pflegen} vojaĝon per Pasporta Servo.

Unue, kiel ĉiu, mi {überlege}, {wohin} mi volas vojaĝi, ankaŭ helpe de gvidilo.
Tiam mi {schaue} en la liston de la homoj, kiuj gastigas Esperantistojn,
ĉu {irgendwelche} loĝas en vidinda regiono en la urboj, kiujn mi deziras {besuchen}.
{Danach} mi skribas al iuj kaj korespondas kun ili, ĉu fakte mia {Besuch} konvenos.
Laŭ miaj spertoj tiu {Korrespondieren} danke al Esperanto senprobleme funkcias.

Kaj kion vi faras, se tie aŭ jene {fehlen} gastigantoj?

Mi estas {ziemlich} lerta por mem {erfolgreich} serĉi alian tranoktejon.
En la plej malbona okazo mi devas tiam {anpassen} aŭ tute {ändern} miajn planojn.

<5.6>
Ĉu vi {niemals} feriis en hotelo?

Ho, tamen jes, kiam mi {habe gewonnen} premion en {öffentlichen} ludo de revuo
kaj ricevis kuponon por {Aufenthalt} dum unu semajno en ŝtato de l' proksima oriento.
Nur la flugon mi devis pagi mem,
sed la {Organisatoren} peris al mi iun kun {ziemlichem} rabato. Tio vere logis min.

He, tio {ist passiert} ankaŭ al mi! Kaj ĉu estis "hoko en la ezoko", kiel diras konata parolturno?

{Wenigstens} komence ne. La loko, kie mi feriis, estis antikva urbo en vasta ebenaĵo ĉe la {Meer},
kun haveno kaj kun la ruino de granda burgo.
Kvietaj promenejoj kun benkoj tra parkoj alternis kun malkvietaj placoj, ĉiu kun granda kvadrato de butikoj kun varoj el ledo kaj silko.
Kromaj vidindaĵoj estis muzeoj kun allogaj ekspozicioj, ekzemple de artaĵoj, praaj ilaro, vazaro, ktp., multe por {beschauen}.
Mia ĉambro en la {Hotel} havis decan meblaron kaj komfortan banejon.
Oni {servierte} diversajn trinkaĵojn kaj ne tro salajn, bone spicitajn manĝaĵojn.
Escepte de la biletoj por la muzeoj mi pagadis, konforme al la promesoj, nenion per kontanta {Geld};
mi devis nur kvitanci la {Summen}, kiuj estis sur la fakturoj.
Do, ĉio pozitiva, mi estis ĉial kontenta.

<5.7>
Vi diris "komence ne". Ĉu oni tamen iel misgvidis vin per tiu laŭ-dira {Preis}? Ĉu sekvis io negativa?

Nia vojaĝogrupo komune {besuchte} ŝtatan fabrikon,
kie oni {produziert} tapiŝojn kaj {Waren} el ledo.
En granda kvadrata halo komercistoj ekspoziciis sennombrajn ekzemplerojn.
Tie la vendistoj preskaŭ {haben gezwungen} onin al iu aĉeto.
Kaj kiu ne per laŭtaj plendoj {heftig} kontraŭstaris, endanĝerigis sin,
elspezi pluroblon de la {normalen} kostoj por semajna restado, do, sen rabato.

Ve, tiel transformiĝis la varbo "rabato" al "raba bato" - vortludo laŭ via gusto, {nicht wahr}?
Nu, mi vetas, ke vi sukcese {verhindert haben}, tiel mis-uzi la varbadon, ĉar vi estas ja {generell} kontraŭ tro multa konsumo.

Prave! Kial mi aĉetu {Lederwaren}? Nenial!
Do, tiu bando de servistoj devis koncedi mian venkon.
Mi kontraŭas ĉian superfluon kaj tial prenis nur silkan tapiŝon, kiun mi fakte {benötigte}:
por mia salono {daheim} antaŭ la kameno, kiel la dungito diris.

<5.8>
Gratulon! Cetere, sed tio restu sekreta:
Mi devas {verraten} al vi, ke ankaŭ mi havas en mia {Wohnzimmer} silkan {Teppich}, verŝajne fabrikitan en tiu sama lando, kiun vi {besucht haben} ...
Sed mi vidas, ke la tempo por tiu {mündliche} ekzameno pasis.
Dankon pro viaj interesaj ideoj kaj {Erfahrungen}!

Neniel dankinde! Ĝis revido, sinjoro Ideano.

Ĝis revido {irgendwann wo auch immer} en Esperantujo, sinjoro Linko!


<6.0>
Ni ripetas:
Kiel oni korespondas per retpoŝto en la Interreto (instrua dialogo)

Imagu jenan scenon:
Via avo ne havas imagon, kiel funkcias la retpoŝto.
Li estas malcerta kaj demandas iom nervoze:
"Ĉu mi ne estas tro mallerta? Ĉu mi devas scipovi programi?
Mi ne estas fakulo pri komputiko! Kion oni devas fari?"
Klarigu tion al via avo, kaj li demandu pri detaloj.

Dialogu simile kun alia persono rolante kiel avo/avino kaj nepo/nepino.
(Sidi dum la klarigoj antaŭ komputilo, kompreneble faciligas la aferon,
ĉar tiam vi povas samtempe ĉion montri.)


<6.1>
Avo:
Dankon, ke vi volas helpi min per via komputilo.

Nepino: Volonte! Bv. sidiĝi.

Avo:
En ordo, sed vi sidigu vin apud min!
Do, kiel funkcias interŝanĝo de leteroj kaj mesaĝoj kun amikoj?
Kiun fakan esprimon oni uzadas por tio?

Nepino:
Tio estas retpoŝto.
Normal-okaze vi por tio ne bezonas instali specialan programon.
Vi devas sole unue serĉi profesian firmaon,
kiu havas retpoŝtan instalaĵon, kaj mendi retan poŝtfakon por vi.
Per la respondo ili sendas la adreson de via al-iro kaj vian novan retpoŝtan adreson,
krome la komencan pasvorton por pruvo de via identeco.
Post la ricevo vi funkciigas retumilon kaj klavas la ret-adreson de la al-iro.
Aperas tiam la ĉefpaĝo, kaj la programo demandas, kiu estas vi.

Certe mi tiam devas enigi miajn nomon kaj pasvorton, por ke la prgramo povu identigi min.

Ĝuste! Via nomo estas notita en la firmao, do atentu la regulojn de la sekureco:
la komencan pasvorton vi tuj ŝanĝu laŭ via plaĉo al nova. Bone notu ĝin!
Por sekurigi vin, via pasvorto devas nepre resti sekreta, kaj vi ankaŭ kaŝe enigu ĝin, t.e. tiel, ke neniu alia povas vidi, kiujn klavojn vi premas.

Do, mi nun ensalutis en mian retpoŝtan programon, kaj vi vidas,
ke nun ĝi eligas diversajn simbolojn. Jen tiu ĉi indikas mian poŝtfakon.
Mi alklakas la simbolon, kaj aperas listo de envenintaj retpoŝtaĵoj kaj mesaĝoj sur la ekrano.


<6.2>
Hm, tio estas ja simpla, tion mi komprenis.
Sed mi vidas nur unu-nuran linion de ĉiu retpoŝtaĵo!

Jes, tio estas la retpoŝta adreso de la sendinto kaj la temo-linio.
La sendanto devas atenti, ke la temolinio estas interesa, ali-okaze li riskas la konfuzon,
ke mi tute ne rigardas lian mesaĝon, sed forviŝas, sen antaŭe legi ĝin.

Ho, bone, tion mi devas meti en mian memoron:
la temo-linio devas veki la atenton.
Kiel mi nun povas legi retpoŝtaĵon?

Vi devas alklaki la linion. Povas ekzisti ankaŭ speciala butono por montri ion.
Tiam la retpoŝta programo malfermas la retmesaĝon, kaj oni povas legi la tekston.
Eble la sendinto aldonis ion skanitan al sia mesaĝo, tiam aperas sub la teksto plia simbolo.
Ĝi simbolas ligon de aldonaĵo kaj servas samtempe kiel ligilo al tiu.
Por vidi la enhavon, vi devas simple same alklaki la ligilon.
Ekzistas pliaj detaloj depende de la retpoŝta programo.

<6.3>
Kiel mi povas konservi tion, kion mi legis?

Vi povas kopii tekston per la muso aŭ klaki al butono "elŝuti".
Poste vi devas nur diri, kie en la memorilo de via komputilo vi volas konservi la enhavon.

Bone, neniu problemo. Tion mi ja konas ankaŭ ekster la retpoŝta programo.

Mankas ankoraŭ montri, kiel vi povas reagi al la sendinto.
Por tio serĉu butonon "respondi" - aŭ similan - kaj alklaku ĝin!
Normal-okaze la programo tiam montras al vi denove la originalan tekston,
kaj vi povas mem decidi, ŝanĝi aŭ komenti ĝin, aŭ forviŝi kaj verki tute novan.

Kiel mi povas nun sendi ĉion al mia amiko?

Fine per la butono "sendi" vi respondas, kaj la programo metas aŭtomate
kopion en la parton "sendaĵoj" de via poŝtfako.
Tial necesas, daŭre ĝisdatigi tiun, antaŭ ol ĝi okupas tro da spaco.

Kiam vi ricevas retpoŝtaĵon, kontrolu, ĉu la temlinio okulfrape estas por vi persone.
Se ne - des pli, se ĝi eĉ estas malplena - iu verŝajne falsis ĝin.
Do, ne estu viktimo de tiuspeca mesaĝo!
Eĉ se la ŝajna sendinto estas unu el viaj konatoj, la tuto povas esti falsa.


<6.4>
En ordo, tion ĉion mi komprenis.
Kaj se mi tute ne ricevos respondon?

Tiam ne perdu la trankvilon,
sed eble rigardu en alian parton de via poŝtfako, en la t.n. "paper-korbon".
Pli trafa esprimo estus "reta rubujo",
ĉar tie la retpoŝta programo filtrante konservas ĉion, kion ĝi taksis "trudmesaĝo".
Sed ĝi ne tuj forĵetas ĉion, ĉar povas ja esti, ke ĝi per tiu aŭtomata juĝo malpravis.
Atentu, ke trudmesaĝoj rapide plenigas la paperkorbon,
tiel ke vi de tempo al tempo malplenigu ĝin, antaŭ ol ĝi estas plen-plena.
Tiam vi prefere risku, forviŝi seriozan sendaĵon, anstataŭ sen pripensi alklaki ajnajn ligilojn.
Kaj ne forgesu, fine elsaluti!

Koran dankon, ke vi tiel detale klarigis ĉion al mi.
Mi opinias, ke mi nun kapablas korespondi rete, sen la devo, esti programisto.
Nun mankas ankoraŭ la mendo de reta poŝtfako por mi ĉe iu firmao, ĉu ne?

Ĝuste! Ho, ni vivas en tempo, kiam ne nur la maljuna generacio instruas la junan, sed ankaŭ inverse.

Prava kaj brava, mia nepino!


<7.0> <Buchstabennamen>
La vortoj por la literoj en Esperanto

Esprimojn kiel "IJK" oni legas laŭte, dirante unuope la Esperantajn vortojn por la koncernaj literoj.
Do, oni bezonas scii la vortojn por la unuopaj literoj de la Esperanta alfabeto.
Estas simple: La vorton por konsonanto konsistigas tiu konsonanto kaj sekva "o", do "bo", "co", "do" ktp., eĉ "ŭo".
La vorto por vokalo estas la vokalo mem: "a", "e", "i", "o" kaj "u".
Ankaŭ por aliaj skribataj simboloj ekzistas vortoj, ekzemple "ikso" estas la vorto por la ne-Esperanta litero "x".

Uzu nun en la sekvanta teksto la vortojn por unuopaj literoj legante laŭte esprimojn kiel "h-metodo (legu: ho-metodo), "x-metodo" (legu: ikso-metodo), ktp.


<7.1>
Kion fari, se via klavaro ne konformas al Esperanto:
La h-metodo kaj la x-metodo por tajpi la specialajn Esperanto-literojn

Enkonduko
Esperanto havas kelkajn specialajn literojn, kiuj ne estas en la Latina alfabeto:
Kvin el ili, nome ĉ, ĝ, ĵ, ĥ kaj ŝ, surhavas hoketojn; oni kvazaŭ "ĉapelis" ilin,
kaj tial oni paroladas pri la "ĉapelitaj literoj" de Esperanto.
La sesa speciala litero, nome ŭ, portas duoncirklon.

Kion fari, se vi volas en-igi Esperantajn tekstojn en vian komputilon,
sed se via klavaro ne ebligas teknikan metodon, tajpi ilin konforme?


<7.2>
Unu solvo estas alternativa skrib-maniero, kiun jam rekomendis Zamenhof:
Skribu sisteme anstataŭ la "ĉapelo" aldonan sekvan literon "h" (ekz.: "ĉapelo" => "chapelo"),
anstataŭ "ŭ" simple "u" (ekz.: "antaŭ" => "antau").
Se tiam "u" post "a" aŭ "e" ne estas egala al "ŭ", sed vere estas la vokalo "u",
metu streketon inter la vokalojn, ekz.:
"pra-ulo", "ne-utila", ktp.

Same, se povus ekesti necerteco, kiel prononci
kunmetaĵojn kiel "longharulo" aŭ "senchava" dum laŭta legado,
estas rekomendinde, skribi tial "long-harulo", ktp., do uzi streketon.
La alternativan skrib-manieron laŭ la supra difino oni nomas la h-metodo.


<7.3>
La h-metodo ne al ĉiu plaĉas, precipe:

Tial programistoj ekhavis la ideon, anstataŭ "h" uzi la ne-Esperantan literon "x", kaj eĉ same skribi "ux" por "ŭ".
Tiu priskribo difinas la t.n. x-metodon.

Se nun iu verkas artikolon kaj uzas la x-metodon, tiam tiu teksto povas iri
al redaktisto de Esperanto-revuo, kies teknika medio kompreneble permesu,
uzi la specialajn Esperantajn literojn.
La redaktisto tiam uzas programon, kiu komputas la ordinaran skribmanieron
el la manuskripto skribita per la x-metodo.
La komputilo konservas la rezulton kaj povas el-igi ĝin en sama formo.
Programi tion por la h-metodo, la komputikistoj trovas preskaŭ ne ebla.


<7.4>
Bedaŭrinde multaj homoj forgesis, ke la x-metodo servu nur
por la kreo de provizora formo de teksto, por posta transformo per komputilo.
Komenciĝis mis-uzo de la x-metodo ankaŭ en definitivaj tekstoj.
Ĉar inter la juna generacio estas pli da komputikistoj ol en la maljuna,
la x-metodo ricevis la famon, esti moderna kaj konvena al la stilo de la junularo,
dum la h-metodo laŭ-dire estas malmoderna kaj malaktuala.

Oni malatentas, ke teksto, skribita per la x-metodo,
ne nur estas malfacile legebla, sed ankaŭ faras tre ekzotan impreson,
ĉar ikso estas relative malofta litero en la konataj mondo-lingvoj.

Tiu evoluo povas eble daŭri, ĝis kiam oni eĉ forgesas,
ke ikso ne estas litero de la Esperanto-alfabeto.
Nome, ĝenerale alkutimiĝo al io kun nova aspekto evoluas relative rapide.
Tion montras ankaŭ la "Latina" alfabeto mem, kiu havas plurajn literojn,
kiuj ne estas de Latina deveno (X, Y, Z) aŭ kreitaj pli poste (G, J, U, W).


<8.0>
Scivolemaj demandoj pri akcidento

Via amiko biciklante tra la urbo subite suferis puŝon de taksio.
Vi vizitas lin en la hospitalo, kie vi trovas lin kun gipso ĉirkaŭ brako.
Vi estas scivolema kaj demandas lin pri detaloj:
(Se vi emas, elpensu ankaŭ mem aliajn aŭ pliajn demandojn.)

<8.1>
Kiam okazis la akcidento?

<8.2>
Ĉu vi estis pied-iranta aŭ biciklanta?

<8.3>
Kien vi volis bicikli?

<8.4>
De kie venis la aŭto?

<8.5>
De kie venis vi?

<8.6>
Kial la aŭto-stiranto ne vidis vin?

<8.7>
Kion vi mizerulo sentis, kiam la frapo trafis vian stirilon?

<8.8>
Ĉu vi pro la puŝo forte falis?

<8.9>
Ĉu via kasko rompiĝis?

<8.10>
Ĉu fluis multe da sango?

<8.11>
Ĉu vi provis ekstari?

<8.12>
Kion diris la taksiisto, kiu kaŭzis la dramon?

<8.13>
Kiom da pasantoj venis por helpi vin?

<8.14>
Ĉu iu telefonis al la akcidenta servo?

<8.15>
Kiom longe daŭris, ĝis (kiam) venis la ambulanco?

<8.16>
Kion vi diris al la helpantoj?

<8.17>
Ĉu la ambulancistoj uzis portilon?

<8.18>
Ĉu vi povis dum via transporto facile en- kaj el-spiri, aŭ ĉu doloris via rip-aro dum ĉiu movo?

<8.19>
Ĉu vi ricevis injekton, por ke vi iĝu trankvila?

<8.20>
Kiom longe daŭris, ĝis (kiam) vi atingis la malsanulejon?

<8.21>
Ĉu tuj venis kuracisto por helpi vin?

<8.22>
Kion la kuracisto diris post la unua esploro?

<8.23>
Ĉu iu informis viajn gepatrojn?

<8.24>
Ĉu oni poste operaciis vian brakon?

<8.25>
Ĉu la taksiisto fine pagis ankaŭ la fakturon de la riparejo por la riparo de via biciklo?

(Rerakontu al alia persono la tutan historion surbaze de la respondoj.)


<9.0>
Kompletigu la sekvantajn frazojn:

Piede survoje tra norda Hispanujo


<9.1>
Lasta… jaro… mi havis eksterordinaran feri…on:
mi marŝis pied… per sennombrpaŝ… pli ol okcent kilometro…
tra norda… Hispanujo… , ĉiam antaŭen, okcidenten ĝis la marbord… .
Por ne esti sol…, mi kun-irigis mia… plej juna… filo… .
Ni portis granda… dorsosak… , en kiu estis ĉio…, kio… ni bezonis:
ĉef… la dormosako kaj nur malmultaj vest…oj
(jako, plia pantalono, kelkaj kalsonoj kaj ŝtrumpetoj);
plie tranĉilo, kulero, kaj kiel vazar… nur telero el plasto kaj taso el metalo.


<9.2>
Bon…, ke mi povis apogi mi… sur forta bastono,
kiu helpis min, iri en la montaro supr… kaj malsupr…,
sed servis ankaŭ por defendo… kontraŭ atakemaj hundoj.
En Hispanujo dumtag… kutime la suno brilas; do, estas ege varm… ,
tiel ke oni survoj… daŭr… estas soifa kaj trinkeg… ĉiam, kiam eblas.
Certe, la norda parto ofte havas pluva… vetero…;
do ne mankas natura… akvo… el lokaj fontoj, sed ĝi… oni pli bone ne trink… !
Tial botelo kun akv… estis tre grav… .
Kontraŭ… al la tagoj, la noktoj estis nur varmetaj, kelkfoj… sufiĉ… malvarmaj.


<9.3>
Ni iris fama… voj…, nome al la urbo Santiago de Compostela.
Sur ĝi ni ne sentis ni… solec…: Lastatemp… tia migrado iĝis tre modern…,
kaj miloj da homoj… ĉiujare pilgrimas nun sur tiu ĉi vojo… , unuop…plurop….
Oni renkontas i.a. riĉulo…, kiu realigas sian revon, esti almenaŭ dum kelkaj semajnoj sendepend… de la regularo… de la kapitalismo ...
Tiel tre diversaj homoj el la tuta mondo estas komune survoj… .
Bedaŭr…e ni povis paroli preskaŭ nur kun samland…oj, ĉar ni ne scias tiom da lingv… .
Kiam estis problemo, okazis kutime konfuz…: oni …komprenis unu la alia… kaj ne povis klar…i tion.


<9.4>
La enlandanoj en la kamp…o tute ne komprenis fremdaj… lingvo… .
Sed ili tre ekĝojis aŭd…e, ke mi sciis kelka… vorto… en la Hispana.
Tamen, parolaant… kun la Hispanoj, mi mult… foj… ege bedaŭris,
ke Esperanto ne estas pli kon…a, ĉar interparol…o sur malalta lingva nivelo ne kontent…as min.
Tiam la vort…o stiras oniajn dirojn kaj ne onia… pens… , kiel devus esti.


<9.5>
Kompren…e ni laŭ…e evitis la industriajn regionojn.
En Hispanujo estas ekster la urboj ofte ankoraŭ netuŝita… naturo… .
Ni venis preter malgrandaj paradizoj kun lum…aj floroj kaj kant…aj birdoj.
La trankvilo de longa… tagmez… paŭzo… estas senc-hava; ankaŭ la enlandanoj tiam ne laboras.
Tiu… paŭzo… oni plej bone pasigu en iu natura kaŝejo, ekzemple kuŝ…e sur herb…o sub verda arbo.
Aŭdante tion, nesciuloj supozas, ke pilgrimantoj havas agrabl… vivo… de vag…o:
ili estas la tuta… tago… en la freŝa… aero… kaj liberigat… de la ĉiutagaj zorgoj.
Sed mi povas certigi vin: Se vi marŝas longaj… distanc…, tiam la ĉiutago ne estas komforta


<9.6>
Multaj pilgrimantoj iras survoj… kun dolorant… kaj sangant… pied…,
ne maloft… en danĝero, fali sur la tero… , pro la daŭra batalo kontraŭ laceco kaj malforto.
Fakte, okazas, ke lezita… falinto… ambulanco devas transporti al hospitalo… .
Tiel mult… pilgrimant… devas interromp… aŭ eĉ fin… sian migradon.
Cetere oni dormas en specialaj tranokt…oj, kutime aranĝ…aj de la urba konsilantaro.
Tie precipe dum ferioj aŭ festotagoj renkont…as vesper… multaj migr…oj por tranokt…,
tiel ke kelkfoj… bedaŭr…e la litoj ne sufiĉas. Tiam oni devas kuŝ… sur la planko.
Ni dormis tiel en plur… preĝej… , unufoj… eĉ en la domo de la fajrobrigado.
Entute la streĉo estis ankaŭ por ni grand…a, sed danke al Dio niaj fortoj sufiĉis,
tiel ke ni bone ating… ni… fam… cel… .


<9.7>
De ti… ni ankoraŭ plu-iris al la marbordo ĉe Finisterre; tiu ĉi nomo signifas "la fino de la tero",
ĉar en la pas…aj jarcentoj kredis la homoj…, ke tie fin…as la mondo.
Ni havis ankoraŭ trankvilaj… tag… kiel turistoj… tie.
Poste ni revojaĝis bus… kaj trajn… al la urbo Bilbao.
Tie ni tranoktis ĉe Esperanto-amik… ,
kaj la alia… tago… ni flugis per avio… reen al German…o.


<9.8>
La posta… tempo… mi raportis pri nia migrado kadr… de klub-vespero de nia loka Esperanto-grupo kaj ĉe plura… Esperanto-aranĝo… .


Raportu kaj diskutu:
Ĉu vi jam aŭdis pri tiu fama vojo en Hispanujo?
Ĉu vi laŭ okazo mem ŝatus iri ĝin? Aŭ ĉu pli bone ne?
Kio vi opinias pilgrimanto (sportisto, frenezulo, strangulo, sanktulo, ...)?


<10.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 13: Natura Medio

Jen denove venas temo por prepari plian dialogon por la baznivela ekzameno.
La taskoj restas la samaj kiel ĝis nun:
Unue tra-iru la blue markitajn vortojn, ĉu estas novaj inter ili aŭ ĉu vi forgesis ilian signifon.
Due traktu la Germanajn vortojn inter kunigaj krampoj kaj ripetu per traduko la konvenajn Esperanto-vortojn.
Trie verku dialogon kun la temo kaj ties subtemoj pri la natura medio en via privata ĉirkaŭo.

Komento:
Ĝeneralaj informoj estas interesaj por la diskuto, kaj vi povas rakonti ankaŭ specialajn kaj privatajn aferojn laŭ via bon-trovo.
La ĉefa afero estas, ke vi poste en la ekzameno konas multajn vortojn kaj faktojn por dialogi flue kaj interese.


<10.1>
Ekzamenanto:
Bonan tagon! Mi estas profesorino Karolino Feo, via ekzamenanto
kaj {hoffentlich} por vi bona feino, kiel {jeder} inklinas ŝerci en tiu ĉi situacio.

Ekzamenato:
Bonan tagon, prof-ino Feo, mi estas Arno Elteni,
kaj vi povas diveni, kiun ŝercon {dauernd} aŭdas mi.
Mi devas {gestehen}, ke mi estas iom nervoza.

Nenia kialo, trankvilon! Ni simple interparolas en amika {Atmosphäre}.
Nia temo estas la natura medio. Ĉu tio interesas vin?

Nu, fakte mi naskiĝis {auf dem Land}.
Jam pra-avo kaj pra-avino de mia familio havis la bienon, kiun nun mastrumas miaj gepatroj.
Tial mi kreskadis en natura {Umgebung},
kun prizorgado por {Tieren} kiel ĉevaloj, bovoj, porkoj. ŝafoj kaj kokoj kun ties kokidoj.
Ni eĉ havis azenon kaj kompreneble katojn kaj hundojn.

<10.2>
Mia admiro por tiu ideala ĉirkaŭo por infano!
Ĉu vi havas ankaŭ spertojn kun plantoj?

Jes, en bieno oni ja kulturas teron por produkti grenon.
En nia ĝardeno ni kreskigis {außer} legomoj ankaŭ diversajn {Pflanzen}.
Floris rozoj kaj aliaj {Blumen},
kaj dum mia jun-aĝo miaj ludejoj estis {Wiesen}, kie estis ankaŭ {Pferde} kaj {Schafe}.

En bieno estas ankaŭ birdoj kaj insektoj, ĉu ne?

Jes, somere nestis hirundoj sub la tegmento, kaj tuta {Bande} de paseroj bruis en la korto.
Multaj muŝoj kaj vespoj flugis ĉie kaj {störten} homojn kaj bestojn.

Tion mi povas {mir vorstellen}. Bonŝance kelkaj bestoj havas voston
por for-igi la {fliegende} bestetojn.


<10.3>
Ĉu en la bieno vivis pliaj {Insekten}?

Jes, {hinter} la stalo staris korboj de abeloj.
Ili liveris tre bongustan mielon.
Super nia lageto ofte ŝvebis libeloj{tanzten} kuloj.
Precipe {bevor} fulmis kaj tondris, kuloj kaj grandaj muŝoj pikis kaj mordis kvazaŭ frenezaj,
ke oni preskaŭ ne povis {ertragen} tion.
Ni ĝojis, {wenn} venis ankaŭ ŝtormo kaj blovis ilin for.

<10.4>
Pro viaj mencioj de tondro, fulmoj kaj ŝtormo mi venas al la konkludo, ke via {Gegend} konas tondro-ŝtormojn.
Tio estas drameca fenomeno kadre de alia el niaj {Unterthemen}: La vetero.
Bv. {erzählen Sie} pli pri la vetero en via hejmregiono.

Nia bieno profitas de sia situo en alloga regiono kun bona klimato.
{Weder} estas tro varme kaj seke kiel en Afriko,
{noch} tro ofte pluvas {wie} en kelkaj landoj de orienta Azio.
Mia patro povas {verkaufen} multan grenon al najbaraj landoj de {Europäischen Union}.
La vintroj estas mildaj, kun malmulta frosto, apenaŭ neĝashajlas.
Same maloftas tondroŝtormoj.

<10.5>
Ĉu vi povas priskribi la pejzaĝon?

Nia regiono troviĝas en la ebenaĵo de la {Nordens}, en angulo inter meze {hohen} montoj.
Tial ni havas maran {Klima} kun ne tro {heißen} someroj kaj - kiel dirite - mildaj vintroj.
La {Land} ne estas tute ebena, sed rulas ĉarmajn longajn ondojn kiel {ein Meer} el tero, kovritaj per la bunto de diversspecaj kreskaĵoj.
Arboj sur la altejoj liveras lignon kaj ŝirmas malprofundajn valojn, {durch} kiuj fluas rivereto inter la kamparo.
La herbaj randoj de la {Felder} kaj {Wiesen} konsistas el arbustoj kaj heĝoj,
dum la etajn vojojn inter ili akompanas vicoj de {Bäumen} kun pomoj kaj aliaj fruktoj.
El la tuta verdaĵaro tie kaj jene lumas la ruĝo de {Bauernhof},
ĉar la lando estas relative dense {bewohnt}.
En la sudo kaj la oriento pli altaj {Berge} formas la limon de la regiono.

<10.6>
Impresas min, ke la priskribo de via hejmlando estas preskaŭ poezio.
Vi {haben beschrieben} ĉion tiel klare, ke mi havas la {Landschaft} kiel pentritan bildon antaŭ miaj okuloj.

Nu, la natura paradizo havas ankaŭ malpli belajn flankojn en la realo.
En bieno ne nur odoras rozoj, sed ankaŭ la bestoj kaj tio, kion ili postlasas.
Bienulo ne rajtas esti tro sentema: li devas ege streĉi sin kaj ofte estas malpura, malseka, malfreŝa.
Okupo nur por homoj, kiuj pli inklinas, regi la ĉiutagan materion ol revi pri idealoj de la naturo.

Bone, kiel fakulo de ekonomio mi havis tro simplan bildon pri la vivo en bieno. Dankon pro via korekto! -
Alia demando: Vi menciis lageton. Ĉu {findet sich} ankaŭ fluanta akvo?

Certe. Ankaŭ en al somero regule {regnet es}, kaj tial estas multaj {Bäche}, kelkfoje {einen Fluss}.
{Ihre} bordoj formis la {Wellen} en la pejzaĝo, pri kiuj mi jam parolis.
En antaŭaj tempoj ekzistis ankaŭ {weite} marĉoj,
sed la kamparanoj fosis mallarĝajn kanalojn, por konduki la akvon for,
kaj nun {wachsen} tie {Wälder}, dum la iamaj arbaroj estis {umgewandelt} al {Getreidefelder}.

<10.7>
Ni venu al la lasta {Unterthema}, protektado de la {Umwelt}.
Ĉu bienulo ne estas en {Verlegenheit} decidi, kiu celo estas pli grava,
ĉu produkti ankaŭ helpe de ĥemiaj substancoj {möglichst} multe da greno kaj {Fleisch},
aŭ ĉu pli bone konservi la naturon kaj esti respondeca pri {angemessenes} vivo de la bestoj?

Vi {haben Recht}. Kiel ni povas malhelpi, fuŝi la naturon kaj mis-uzi bestojn?
Eĉ se oni ne estas fanatikulo, oni devas plendi pri la kruelaj metodoj,
plenŝtopi grandajn stalojn per miloj da kokoj kun mallongigitaj plumoj de la flugiloj,
porkoj kun fortranĉitaj vostoj.

<10.8>
Terure! Ankaŭ tiu aĉa {Gewohnheit}, mortigi centojn da viraj kokidoj per gaso aŭ eĉ per hak-maŝino!

Jes, miaj gepatroj {ziehen [es] vor}, ne havi tro da bestoj,
sed vivteni la bienon ankaŭ per {Gas}, gajnata el maizo kaj rubo.
El tiu gaso oni {produziert} elektron, tiel ke la bieno havas sian propran elektran lumon.
Krome la gaso liveras varmon por la {Ställe}, la superfluon mia patro {verkauft}.
Alian instalaĵon por hejti la domon li nutras {mit} pecetoj de hakita {Holz}.
Sed eblas, bruligi ankaŭ restojn de ligno,
kiujn mia patro {sammelt} en la arbaro kaj fendas mem per hakilo.

Streĉa laboro! Ĉu viaj gepatroj {wenden ... an} pliajn metodojn por medi-protekto?

Jes, ili {verzichtet darauf}, uzi la kampojn ĝis la {Rand},
kaj postlasas striojn de arbustaro, heĝoj kaj arboj,
kiuj gastigas multajn malgrandajn birdojn, {Insekten} kaj aliajn {Tiere}.
Krome tiel oni {vermeidet}, ke la {Wind} forigas {zu viel [an]} tero.

Admirinde brave, kaj vi estas tre bone {informiert} pri {alles}.


<10.9>
Ĉu vi de tempo al tempo {machen ... Urlaub} hejme en la bieno de viaj gepatroj?

Jes, nun post du {Wochen} denove, kaj mi jam tre antaŭĝojas la trankvilan {Leben} tie,
{obwohl} mi {verständlicherweise} ankaŭ helpos labori.
Mi ja kutimas, tion elteni, des pli, ĉar mi ne plu kiel en mia jun-aĝo
ricevas nur ordonojn kun la tipa patreca alternativo "obeopuno".

Tiam bonajn feriojn kaj ĝis revido, sinjoro Elteni.

Dankon! Ĝis revido, profesorino Feo!

<11.0>
Piede tra fremdaj landoj (Daŭrigo de ĉapitro 1)

Atente laŭtlegu la historion minimume dufoje, ĉar poste vi devos respondi demandojn pri la enhavo.


<11.1>
Iutage la vaganta familio el Francujo, Arturo, Ina kaj Suna,
transiris ankaŭ la limon al Nederlando. La lando estis nun tute ebena.
Ili devis kelkfoje iri kromvojon kun sia ĉaro, pro la multaj riveroj kaj kanaloj,
por atingi taŭgan ponton, nek tro mallarĝan por la ĉaro, nek tro grandan,
ke la vigla trafiko endanĝerigis ilin.

Nun ili ne plu komprenis la enlandanojn, se tiuj ne parolis la Francan.
Kiel Arturo kaj Ina preparis sin al tiu situacio?
Sufiĉe frue antaŭ la ek-iro la duopo eklernis Esperanton
kaj verkis artikolojn por Esperantaj revuoj,
ĉu eble ie troviĝus Esperantistoj, kiuj povus ĉe-loke iom zorgi ilin.
Ili ja ne bezonis multe, ĉar la ĉaro estis ilia domo,
kiu ŝirmis ilin, kiam pluvishajlis, aŭ kiam la suno brilis tro akre.
Tamen, dum frostis vintre, ili jes bezonis ejon por ripozo,
kiam ili pro la malaltaj temperaturoj ne povis vagadi tra la lando.


<11.2>
Per la artikoloj ili ricevis respondojn el pluraj landoj.
Sam-ideanoj konsilis al ili, kiun precizan direkton elekti por renkonti laŭ-eble multajn gastigemajn Esperantistojn.
Al aktivaj membroj de unuiĝoj kaj lokaj sub-organizoj de la Esperanto-movado
ili tiam jam skribe jesis, ke raportistoj havu la permeson,
intervjui kaj prezenti ilin en la lokaj amas-komunikiloj.
Ne mirigas onin, ke tiel oni en kelkaj lokoj jam atendis ilin antaŭĝojante,
ke tranoktejo jam estis preta, t.e. ejo, kie la ĉaro povis stari dum la nokto kaj kie la ĉevalo trovis herbojn.

La gazet-artikolojn la lokaj Esperantistoj eltondis kaj postsendis per poŝto.
Por la familio tiuj artikoloj estis valoraj post la alveno en nova urbo,
por montri al la homoj, ke la vizitantoj estas konataj kiel seriozaj migrantoj
kaj eĉ iom famaj ...


<11.3>
En regionoj sen Esperantistoj afablaj homoj ludis por ili la rolon de "bonaj feoj",
kiuj helpis ilin, elekti la ĝustan vojon, sed ili sentis la lingvan barilon,
bezonis tradukon al la Franca aŭ petis, desegni skizon de la vojo sur paperopeco.

La vintro venis.
Nu, tion ili ne malatentis dum la antaŭa planado.
Helpe de Esperantistoj ili ricevis ślosilon por dometo de Nederlandano,
kie ili povis trankvile pasigi la vintron.

Cetere ili ne nur akceptis helpon, sed ankaŭ donis, konforme al siaj ĝisnunaj profesioj:
Arturo laboris kiam eble kiel ĝardenisto, kaj Ina provis helpi al bestoj.
Ankaŭ kiam ili ne plu havis monon, ili restis ie, por labori,
ĉar tio ebligis al ili gajnon de iom da enspezoj.


<11.4>
La sekvantajn jarojn ili daŭrigis sian vojon tra Eŭropo.
Unue ili direktis sian ĉaron orienten al Germanujo, poste per ŝipo norden al Svedujo.
Tiam ili definitive forlasis la okcidenton de Eŭropo, nome iris unue al Pollando kaj Ĉeĥujo, tiam pli fore suden tra Rumanujo kaj la najbara Bulgarujo al Grekujo.

Vintre ili rajtis loĝi tie en dometo, kiun ili komune purigis kaj riparis.
Pro la malvarma vetero, Arturo kolektis sekan lignon de arbustaro.
Disbatinte la lignon per hakilo li tiel povis varmigi la dometon per fajro.

Post la vintro en Grekujo ili vojaĝis per ŝipo okcidenten al la suna Italujo, kaj fine ili venis reen al sia okcidenta hejmlando Francujo.

Arturo kaj Ina poste venis al la resumo, ke la tempo, kiam ili komune vagadis tra Eŭropo, estis elstaranta periodo de ilia geedzeco.

Kaj se ili ne mortis intertempe, kion Dio malhelpu,
tiam ili restis vivaj ĝis hodiaŭ, kiel diras la fe-rakontoj ...


<12.0>
Kontrolu vian kapablon kompreni

Ĉu vi en la antaŭa ĉapitro ĉion komprenis?
Kontrolu tion mem, juĝante, kiuj el la subaj asertoj estas pravaj kaj kiuj ne nepre pravaj.
En ĉiu grupo de tri asertoj nul ĝis tri el ili estas pravaj.
Taksu ion prava sole kondiĉe, ke io en ĉapitro 11 estas klara pruvo, do, nek supozu, nek divenu.

Ekzemplo:
a) La familio venis al Nederlando.
Prave: "... transiris ankaŭ la limon al Nederlando"
b) La familio iris de Belgujo rekte al Germanujo.
Ne verŝajne: La teksto ne diras tion. La verŝajna vojo estis: Francujo, Belgujo, Nederlando, Germanujo.
c) La familio ne longe restis en Nederlando.
Malprave: "... ili trovis ejon en Nederlando, kie ili povis trankvile pasigi la vintron."

Kaj nun vi:


<12.1>
La familio devis iri kromvojojn en Nederlando,
a) por eviti la viglan trafikon.
b) por trovi taŭgan ponton trans riveron aŭ kanalon.
c) por iri laŭ riveroj kaj kanaloj.


<12.2>
Antaŭ ol ekmigri Arturo kaj Ina lernis Esperanton,
a) por paroli kun homoj de aliaj landoj.
b) por pasigi la vintron en Esperantujo.
c) ĉar la Angla ne sufiĉas en orienta Eŭropo.


<12.3>
Arturo kaj Ina trovis Esperantistojn,
a) kiuj legis Esperanto-revuojn.
b) kiuj estis sufiĉe helpemaj.
c) kiuj konsilis al ili, kiun vojon iri.


<12.4>
La gepatroj jesis intervjuon de raportistoj,
a) ĉar ili volis iĝi famaj.
b) ĉar ili volis legi la artikolojn en la gazetoj.
c) ĉar ili volis fari reklamon por Esperanto.


<12.5>
La artikolojn, kiuj aperis en la gazetoj,
a) Arturo kaj Ina kolektis kiel dokumentojn pri la vojaĝo.
b) Esperantistoj postsendis al sekvanta adreso de la vagantoj.
c) la familio resendis al la helpintoj.


<12.6>
En ĉiu urbo, kiun la familianoj atingis, ili bezonis de afablaj homoj
a) lakton por la infano.
b) ejon por starigi la ĉaron dum la nokto.
c) grenerojn, kiujn manĝis la ĉevalo.


<12.7>
Survoje al Svedujo la vagantoj veturis
a) trans la maron.
b) tra Danujo.
c) tra Germanujo kaj Polujo.


<12.8>
Post kiam la migrantoj vizitis Svedujon,
a) ili re-iris al Germanujo.
b) ili venis al Pollando.
c) ili restis la tutan vintron en Nederlando.


<12.9>
En Grekujo
a) Arturo laboris kiel dungito de vin-kulturisto.
b) Ina laboris kiel kuracisto por bestoj.
c) la duopo purigis kaj riparis dometon.


<12.10>
Kiam ili ne plu havis monon,
a) ili prenis pli de Franca banko.
b) ili ricevis iom de afablaj homoj.
c) ili restis en iu loko kaj laboris por gajni monon.


<13.0>
Ekzercaro: Divenu la vortojn!

Enkonduko
En la antaŭa kaj en tiu ĉi lasta lecionoj jam aperis pliaj utilaj vortoj, kies radiko estis nova.
Jen estas listo de tiaj vortoj:

abelo, adapti, arbusto, bieno, brava, ekzota, ezoko, fabriko, feo, hajlo, halo, heĝo, hirundo, hoko, ikso, komenti, ledo, libelo, libero, liveri, maizo, marĉo, mielo, muso, nervoza, Oceanio, palmo, pasero, pejzaĝo, pensiono, protekti, ripari, silko, soifo, stalo, streĉo, ślosilo, ŝtormo, ŝvebi, tapiŝo, tondri, vespo, veti.

Ripetu la novajn radikojn per la sekvanta ekzerco,
uzante ĉiun vorton el la supra listo precize unu fojon.


<13.1>
El haŭto de bestoj oni produktas {?}.
{?} estas arbo, kiu ne kreskas en Germanujo, sed en sudaj {?} landoj.
Per ŝnuro kaj {?} kaptiĝas {?}.
La {?} estas insekto, kiu en la flugo kvazaŭ {?} en la aero, ĉar oni ne vidas ĝiajn flugilojn.
En landoj de la proksima oriento {?} el {?} estas tipa varo.


<13.2>
{?} estas {?} bestoj, kiuj {?} al la homoj bongustan {?} el floroj.
{?} je la rando de kampo povas konsisti el longa vico de {?}.
Se ili ne povas tajpi la ĉapelitajn literojn, kelkaj uzas la ne-Esperantan literon {?}.
{?} estas la kvina kontinento.
Tranoktejo pli simpla ol hotelo estas {?}.
Por al-iro al fremda kulturo, ties literaturo estas grava {?}.


<13.3>
Unu {?} ne sufiĉas por indiki someron.
La drinkemulo {?}, ke li havas {?} sufiĉe fortan, por povi drinki kvindek glasojn da biero.
Iam {?} estis tre ofta birdo, nun oni devas jam {?} ĝin.
En nia tempo kelka {?} laboras kiel {?}.
Se oni havas tro da {?}, tiam oni iĝas facile tre {?}.


<13.4>
{?} estas insekto kun flavaj kaj brunaj strioj kaj kun pikilo.
Se vi al la kaptitaj {?} redonos la {?}, ili ree formanĝos nian tutan {?} el la {?}.
En antaŭaj tempoj oni vidis strion de nebulo en {?} kaj pensis, ke estas {?}.
Ekstere terure laŭte {?}, kaj {?} difektas la verdaĵojn en la {?}.
Pro la forta {?} ni devos nun {?} la {?}.
Pli bone ol nur kritike {?} novan situacion estas {?} sin al ĝi.


<14.0>
La danĝeraj najbararoj

La sekvanta historio servu por ekzerci la uzon de la prepozicioj en Esperanto.
Tiujn oni uzas ja iom alie ol Germanajn.
Do, en la suba teksto mankas ĉiuj prepozicioj, kaj vi bv. enmeti ilin, kiel kontrolo, ĉu vi jam havas "lingvan senton" en Esperanto.


<14.1>
La Franca familio - Arturo, Ina kaj Suna - vagis {?} granda parto {?} Eŭropo
kaj konatiĝis {?} multaj landoj.
Kredu tion aŭ ne, sed preskaŭ ĉiu popolo havis danĝeran najbarejon - almenaŭ {?} la sensencaĵoj, kiujn kelkaj nesciuloj asertis.

En Germanujo la homoj konsilis:
"Memoru niajn vortojn: Ne iru {?} Pollando! La Poloj senhonte ŝtelos ĉion, kion vi ne povas sekurigi."

Niaj amikoj ne traktis tiun konsilon kun malatento, sed instinkte supozis, ke la Germanoj malpravas.
Do, ili sen ŝanceliĝi tamen iris orienten {?} Polujo.
Kaj vidu: La Poloj ne estis sanktuloj, sed helpemaj kaj gastigemaj.
{?} la adiaŭo ili tamen rimarkigis:
"Atentu niajn najbarojn, la Ĉeĥojn! Ili estas veraj ŝtelistoj."


<14.2>
La Francaj familianoj bone memoris tiun vanan averton, kiam ili venis {?} sia ĉaro {?} Ĉeĥujo.
Kaj vidu: la Ĉeĥoj bonvenigis ilin; ili restis la tutan vintron {?} Ĉeĥujo,
kaj neniu ŝtelis ion {?} ili.

Sed la Ĉeĥoj serioze avertis la patron: "Nepre ne iru {?} Rumanujo!
La Rumanoj estas fiaj frenezuloj kaj forprenas ĉion, kion ili povas kapti,
kaj estas danĝere {?} viaj inoj tie."


<14.3>
Nu, la Francaj geedzoj ne kredis, ke tio estas justa juĝo,
ĉar {?} nun la duopo travivis nenion misan {?} iu lando.
Kaj kiam ili venis {?} Rumanujo, tiam la homoj estis malriĉaj,
sed mal-avaraj gastigantoj, kaj dividis sian manĝaĵon {?} ili.

Sed kiam ili volis plu-iri {?} Bulgarujo,
tiam la Rumanoj ektimis kaj atentigis ilin:
"Ne iru vi {?} nia najbarejo! La Bulgaroj estas veraj rabistoj,
kaj vi povos esti kontentaj, se vi savos vian vivon tie."


<14.4>
Intertempe la Francoj jam konis tiujn onidirojn {?} la danĝeraj najbarecoj.
Ili ne perdis la kuraĝon, sed iris ankaŭ {?} Bulgarujo.
Tie estis ilia malkovro, ke fakte multaj Bulgaroj estis mizeruloj.
Sed iliaj infanoj gaje saltis {?} la ĉaro kaj vigle konsilis, kie la vagantoj trovos ion por manĝi
kaj kie ili povos ripozi, kiam ili sentis lacecon kaj malforton.

Kaj vespere venis la gepatroj por babili kaj manĝi kaj trinki {?} ili.
Tiel niaj kuraĝuloj vivis trankvile {?} tiu lando kaj ne spertis ion malbonan. -


<14.5>
Kaj vi certe kaptis la instruon {?} tiu ĉi rakonto:
La homoj nenie fidas sian najbararon kaj {?} plena konvinko rerakontas negativajn onidirojn.
Eblas la konkludo, ke ili simple nur tial venas {?} maltrafa juĝo {?} la najbaroj, ĉar ili ne konas ilin.
Ĝenerale homoj estas inklinaj, asocii la najbarecon {?} ĉio fremda {?} io negativa, {?} kiu penso rezultas malpaco.

La vaganta familio {?} Francujo iris {?} la avertoj ĉien,
konatiĝante {?} ĉiaj homoj {?} la landoj.
Kaj ĉar la fremduloj mem okulfrape estis simplaj, ordinaraj homoj kiel la enlandanoj
kaj preferis rilatojn {?} pac-amo {?} multaj havaĵoj,
ili ĉie estis bonvenaj, sendepende {?} la aparta kulturo:

Ĉar ni ĉiuj {?} nia diverseco apartenas {?} unu komuna homaro.


<15.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 14: Vivmedio de la lernanto / kursano

En tiu ĉi antaŭlasta dialogo la ĉefa celo ne plu estas, enkonduki multajn specialajn novajn vortojn, sed ekzerci vin, uzi la jam lernitajn.
Tamen kontrolu unue la blue markitajn vortojn, ĉu vi vere memoras ilin,
kaj anstataŭigu la Germanajn vortojn inter kunigaj krampoj per ties Esperanta traduko.
Poste studadu la ekzemplan tekston, kaj fine verku detalan priskribon pri via privata vivomedio.
Imagu por tio, ke vi prezentas ĝin skribe al Esperantisto,
kiu intencas, viziti vian regionon, aŭ buŝe al sam-ideano, kiu gastas ĉe vi.


<15.1>
Ekzamenanto:
Bonan matenon, mi estas Udo Profitemulo, doktoro de ekonomio.

Ekzamenato:
Bonan matenon, d-ro Profitemulo! Hu, mi espereble ne estas en la malĝusta ekzameno.
Mi estas Anjo Urbano kaj intencas, {erreichen} la bazan nivelon B1 en Esperanto
laŭ la regularo por {fremdsprachliche} kapablo en la Eŭropa Unio.

Bone, bone, sinjorino Urbano, tio estas {in Ordnung}.
Mi volis nur komprenigi, ke mi eble profitos de nia hodiaŭa temo "vivmedio",
ĉar laŭ via nomo vi devus {wohnen} en urbo, kaj en urboj ekonomio {spielt} grandan rolon.

Vi fakte bone {haben geraten}. Mi loĝas en la urbo Novkastelo kaj {arbeite} kiel dungito en la urba administrejo.

Novkastelo! Ĉu vi scias, ke alia urbo kun tiu nomo situas ankaŭ en norda Anglujo, iom sude de Skotujo?

Jes, mi scias; Esperanto-amiko de mi estas Skoto kaj loĝas tie.
Plia {gleichnamige} urbo ekzistas en Svisujo kaj pluraj en la sudo de Eŭropo.

Interese. - Nu, por {uns vorzustellen} al ni situacion en Esperantujo dum nia dialogo, traktu min,
kvazaŭ mi estas eksterlanda gasto, al kiu vi {vorstellen} vian urbon,
ĉu bone?

Ho, jes, bone.
Fakte mi jam dufoje havis {ausländische} gastojn,
kaj tial mi devus verŝajne ĉefe al vi {nacherzählen}, kion mi diris al tiuj gastoj.

<15.2>
Des pli bone! Mia {erste} demando estas, kiun grandon havas Novkastelo?

{Wahrscheinlich} vi celas la nombron de loĝantoj.
Nu, Novkastelo estas mezgranda urbo, kun ĉirkaŭ {81.500} homoj,
kiuj havas sian unuan {Wohnort} tie ĉi.

Admirinde preciza indiko, kiel decas por oficisto de administrejo, brave!
Bv. {kurz} skizi priskribon de via regiono! Kiel vivtenas sin la homoj?

Mon-fonto por la regiono estas la industrio, kiel nia urbestro ne ĉesas elstarigi.
Oni fondis multajn firmaojn, sed la koncernaj fabrikoj {liegen} en speciala kvartalo
kun necesa larĝeco ĉe la rando de la urbo.

Kion oni {produziert} en la fabrikoj?

Kelkaj firmaoj produktas varojn el metalo, i.a. rulojn de drato kaj tubojn.
En unu fabriko aŭtomatoj kunmetas {Autos}, en alia oni fabrikas plaston.

Do, {anscheinend} tre favora situacio por la enspezoj de la urbo.

Jes, unuflanke la industrio havigas grandan gajnon al la urbo,
aliflanke Novkastelo volas {bleiben} verda urbo.
Tial ekzistas urba fondaĵo kun la komisio, plibeligi la urbocentron kreante multajn promenejojn meze de verdaĵejoj.
Mi kiel respondeca komisiito kontrolas tutan brigadon de ĝardenistoj.
El la laboro de nia kunlaborantaro fontis parkoj kun arboj aŭ arbustaro en duoncirklo ĉirkaŭ {Bänken}, kun ludejoj por infanoj, diversspecaj lagetoj kun akvobirdoj ktp.
Eĉ la {Fabriken} Novkastelo kaŝas inter mallarĝaj strioj de {Bäumen} aŭ alia verdaĵaro.

Nu, sed espereble almenaŭ la kamentuboj {dürfen} fumi.


<15.3>
Ni trans-iru al alia subtemo. Kiujn instituciojn de la {alltäglichen} vivo havas Novkastelo?

Nia urbo kompreneble havas lernejojn de ĉiuj gradoj, sed ne universitaton.
Por la korpa {Erziehung} ekzistas pluraj sportejoj kaj du sport-haloj;
ankaŭ subĉiela naĝejo, sed mi {ziehe vor} iri al la naĝ-halo.
{Gern} mi estas ankaŭ en la urba biblioteko.
La bibliotekisto tie regule ekspozicias librojn pri aktuala temo.
Teatrejon ni ne havas, sed plurajn kinejojn kaj muzeojn. i.a. iun pri la hejma regiono.

<15.4>
Bone, bone. Kiuj publikaj {Dienste} ekzistas por la urbanoj?

Nu, multajn ja la leĝoj ordonas, ekzemple policon, fajrobrigadon kaj apotekon.
Sed ni havas ankaŭ {mehrere} bankojn kaj precipe grandan hospitalon.
Ia publika servo estas ankaŭ, ke laŭ nova decido de la urba konsilantaro estas barilo ĉirkaŭ {Teil} de la urbocentro por kvietigi ĝin.
Antaŭe oni tie {fast} sufokiĝis pro la gas-fumo de la {Verkehrs}.
Lastatempe kontrolistoj serioze {passen auf}, ke nur veturiloj sub certa larĝo en-iru tiun zonon por pied-irantoj.

Tamen la plej multaj {Stadtbewohner} ne ŝatas pied-iri, mi vetas.

Veto sen risko, mi koncedas.

<15.5>
{Sicherlich} ekzistas ankaŭ substrukturo por ĉiutagaj bezonoj, ĉu ne?

Se vi soifas, tiam iru en unu el la trinkejoj, kiuj troviĝas antaŭ la stacidomo aŭ en la {Zentrum}.
Se vi estas malsata, vi povas manĝi laŭ via deziro:
ĉe budo kun kolbasetoj kaj terpom-fritaĵoj,
en picejo aŭ en gastejo kun ankaŭ vegetara manĝaĵo kiel muslio el greneroj,
aŭ en {mehr oder weniger} nobla restoracio.
Aliaj eble preferas, butikumi en la stratoj kun {Läden} kaj magazenoj
aŭ almenaŭ {kaufen} gazeton ĉe kiosko.
La ĉiovendejoj tamen estas {außerhalb} la centro,
ĉar ili bezonas grandajn parkumejojn, kaj tiom da spaco ne estas en la centro.

Ĉu oni en Novkastelo ankaŭ povas gustumi eksterlandajn {Speisen}?

Jes, ekzistas multaj eksterlandaj restoracioj, ekzemple Italaj, Grekaj, Hindaj, Ĉinaj ktp.
Kelkaj el ili ĉirkaŭas la kvadratan placon en la urbocentro.

Mi jam aŭdas, ke mi iam {unbedingt} venu al Novkastelo.

Ĉu pro la {Restaurants}?

Ne, pro la fabrikoj.
(Ili ridas)
Dankon, s-ino Urbano, kaj ĝis revido en via urbo!
Mi estas scivolema, kion mi travivos tie.

Estos por mi honoro, gvidi vin, d-ro Profitemulo.

<16.0>
La muŝo en la supo


Sidante en nobla restoracio neniu ĝojas, ekvidi muŝon en sia supo.
Kompreneble preskaŭ ĉiu plendas al la servisto,
sed egale, kiom serioza estas tiu plendo, sperta servisto scias spritan respondon.


Sekvas sube dek tri diversaj dialogoj, sed ho ve!
Iu mal-inteligentulo komplete miksis la plendojn de la gasto kaj la koncernajn respondojn de la kelnero.
Via tasko estas nun, korekti la miksaĵon: serĉu por ĉiu plendo a ĝis h de la gasto
la konforman, t.e. la plej spritan reagon de la kelnero el la respondoj A ĝis H,
sed ĉiun nur per unufoja elekto.
Fine komparu la rezulton de via korekto kun la solvoj je la fino de tiu ĉi leciono,
ĉu via korektita versio estas ĝusta. Multan plezuron!


<16.1>
(a) Sinjoro kelnero, jen naĝas muŝo en mia supo.
(A) Tiam venu matene, sinjoro, tiam la muŝoj estas ankoraŭ en la necesejo.


<16.2>
(b) Sinjoro kelnero, kion faras muŝo en mia supo?
(B) Trankviliĝu, sinjoro! Jen araneo sur la rando de via telero:
unu mordo de tiu sperta ĉasisto de muŝoj, kaj ne plu eblas fuĝo!


<16.3>
(c) Sinjoro kelnero, jen estas muŝo en mia supo. Mi tuj-tuj volas supon sen muśo!
(C) Ĉu vere? - Ho jes, sinjoro, tute trafe, estas muŝo. Pardonon pro mia konfuzo! Mi pensis, ke estas kulo.


<16.4>
(ĉ) Sinjoro kelnero, mi protestas, ke mi havas muŝon en la supo.
(Ĉ) Nu, estas muśo, kio do? Ĉu vi eble atendas en tiom malmultekosta supo ezokon?


<16.5>
(d) Sinjoro kelnero, rigardu al mia supo, ĉu tio ne estas muŝo?
(D) Ioma tro-igo, sinjoro, en tiom sala supo muŝo ne kapablas naĝi. Vidu, ĝi jam mortis.


<16.6>
(e) Sinjoro kelnero, ĵus falis muŝo en mian supon.
(E) Sed sinjoro, bv. esti iom pli malavara, tiom malgranda muŝeto ja ne povas multe formanĝi de vi.


<16.7>
(f) Sinjoro kelnero, kion signifas la muŝo en mia supo?
(F) Maltrafa konstato, sinjoro, mi klare vidis, ke ne estis falo, sed flugo.


<16.8>
(g) Sinjoro kelnero, malgraŭ mia malsato mi nepre ne volas havi tagmeze muŝon en mia supo.
(G) Trafo, sinjoro! Jen vi vidas, ke niaj supoj estas tiom bonege varmegaj, ke insektoj ne eltenas tion.


<16.9>
(ĝ) Sinjoro kelnero, mi ne manĝos tiun supon kun mortinta muŝo.
(Ĝ) Ho, muŝo, bonŝance! Pro via laŭta protesto mi jam miskomprenis "muso"!


<16.10>
(h) Sinjoro kelnero, mi mendis supon por mi kaj ne por tiu muŝo, kiu estas en ĝi.
(H) Mi ne scias, sinjoro. Ŝajnas, ke ĝi naĝas sur la dorso. Ĉu eble spirita ekzerco?


<16.11>
(ĥ) He, kelnero, mi ricevis supon kun muśo ene!
(Ĥ) Hm, en ordo, sinjoro, mi forprenos la supon kaj rigardos, ĉu ni havas rezervon kun freŝa ekzemplero.


<16.12>
(i) Nekredeble! Sinjoro kelnero, rigardu, kio jen naĝas en mia supo!
(I) Ho, sinjoro, tio signifas, ke nun estas unu muŝo malpli en la kuirejo.


<16.13>
(j) Hu! Sinjoro kelnero, jen flugis muŝo en mia supon, kaj nun ĝi estas mortinta!
(J) Vi pravas, sinjoro, sed silenton, mi petas! Ali-okaze ĉiuj deziras sian supon kun aldonaĵo!


<17.0>
Ekzercaro: Diskuti kaj argumenti


Esperantistoj ĝojas, ke ili havas facile paroleblan, komunan lingvon, des pli, ĉar ili kutime estas diskutemaj.
Certe vi ŝatus, partopreni en estontaj diskutoj, kaj tial vi devas iom sisteme ekzerci taŭgajn vortojn,
per kiuj oni povas trafe diskuti per argumentoj kaj kontraŭ-argumentoj.

Jen estas kolekto de utilaj vortoj kaj esprimoj:

/ aŭskultu / ĉu ne / Fine / Ho ve, sed / Imagu / jes ja / Konsentite! / ??? Kredu min / Krome konsideru / laŭ mia konstato / Male! / mi devas koncedi / mi opinias / mi taksas / ??? Mi taksas / mi tute samopinias / Neniel! / Nepre atentu / Nome, / Nu jes, kaj kio? / nun vi troigas / Tion diras vi / Tute ne / Unuflanke ... aliflanke / Vi eraras / Vidu /

Uzu po unu el ili por kompletigi la frazojn de la sekva dialogo.
(Kiom da demandosignoj, tiom da vortoj vi devas enmeti.
Krome atentu la majusklojn: Frazo ne povas komenciĝi per minusklo ...)


<17.1>
Udo Kruze: Bonan tagon, sinjorino Bito, mi ĝojas revidi vin. Kiel vi fartas?

Sonjo Bito:
Kia surprizo! Sinjoro Kruze! Kiam ni vidis nin la lastan fojon?
Estis antaŭ tri jaroj dum Esperanto-renkontiĝo en Kolonjo ĉe l' Rejno, ĉu ne?
Mi fartas bone, kaj kiel vi?
Mi memoras, ke vi tiutempe planis la aĉeton de komputilo por korespondi mondvaste.
Ĉu vi faris tion?

<17.2>
Jes, mi faris, kvankam mi estas iom mallerta rilate komputikon.
Mi timis la komplikecon, funkciigi la aparaton, ĉar mi ja ne estas teknikisto.
Post komencaj malfacilaĵoj ĉio funkciis, kaj mi estas nun en pluraj ret-forumoj.
Komence mi ne sciis, kiel tajpi la ĉapelitajn literojn de Esperanto,
sed tiam mi legis pri la h-metodo kaj tial nun uzas ĝin.

Kion vi uzas? Ĉu la h-metodon? Kio estas tio?

Hm, mi opiniis, ke ja vi estas la komputikisto, sed {?}:
Se mi ne povas "ĉapeli" la koncernajn literojn,
mi anstataŭe metas la literon "h" malantaŭ ilin,
esceptante "ŭ", ĉar por tiu mi simple uzadas "u".
Ĉu vi aplikas alian metodon por solvi la problemon?

Jes, kompreneble, mi nur konas la x-metodon,
kaj {??}, ke ĝi pro la ideala reguleco estas pli konforma al Esperanto ol via h-metodo:
{?}, oni aldonas "x" anstataŭ via "h", kaj sen escepto, do ankaŭ "ux" por "ŭ".

<17.3>
{???} ikso ne estas litero de la Esperanta alfabeto.

{????} Ĝuste tio estas avantaĝo,
ĉar programo por aŭtomata transformo povas nun tuj rekoni la specialajn literojn,
kaj eĉ por leganto la iksoj estas okulfrapaj.

{?} Tio estas malavantaĝo, ĉar la miksaĵo de Esperantaj literoj kun multaj iksoj estas apenaŭ legebla kaj kaŭzas al eksteruloj tre strangan impreson.

{?} Kiel oni scias, homoj tre rapide alkutimiĝas al io fremda.

<17.4>
{???}! {??} ankaŭ, ke la x-metodo ne estas oficiala,
dum la h-metodo estas propono de Zamenhof mem.

Bone, tion {???}, kvankam propono ne estas sanktaĵo, eĉ ne devo.
Cetere ambaŭ metodoj {???} estas nur malofte necesaj, do, la problemo ne tiom gravas.

{??}. Per ne unueca skribmaniero ni endanĝerigus la decidon de Boulogne-sur-Mer, ke Esperanto restu netuŝita antaŭ la "fina venko".
Tial la malpermeso de ajnaj ŝanĝoj en Esperanto, kiuj ne estas en nia baza tekstaro "La Fundamento".

{??}, neniu danĝero {???}.
Vi mem diras "skribmaniero", do ne estas afero de lingvo-evoluo.
Kaj ni ĝis nun ne aŭdis , ke la Akademio de Esperanto protestis, ĉu ne?
{??}: la x-metodo estas pli praktika. {?} kunmetaĵon kiel "senchava".
{??}, ke dum apliko de la h-metodo oni devus nun enmeti streketon, do skribi "senc-hava",
por ke komencanto ne misprononcu tiun vorton aŭ cerbumu, kio estas "senĉava".

<17.5>
Ne sentu min malafabla, sed {??} tiun argumenton iom tro abstrakta, tipa por komputikisto.
{?...} mi tamen akceptas tiun argumenton, ĉar mi ne volas esti maltolerema,
{...?} mi intertempe alkutimiĝis al la h-metodo. kaj tial restas ĉe ties plua uzo.

{?}, tion vi {??} rajtas. Mi ne kontraŭstaras la ne-uzon de ikso.
{?} oni ne povas ordoni, per kiu formo iu skribe uzu nian lingvon.
Per fanatika kvazaŭa batalo por tiu aŭ jena alternativo ni nur malhelpus unu la alian, {??}?
Ĝuste ni Esperantistoj ja ĉiam celas trakti ĉiun kun toleremo kaj afableco.

<17.6>
{?}! Nun {???}.
Ĉiu-okaze mi hodiaŭ lernis ion de vi.

Kaj inverse! Mi iom hontas, ke mi ne konis la h-metodon.
Do, sinjoro Kruze, fartu bone, kaj espereble ĝis baldaŭ!

Ĝis revido, sinjorino Bito. Estis plezuro, diskuti kun vi.


<18.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 15: Esperanto-kulturo

Enkonduko
Ofte iuj eksteruloj kritikas Esperanton, ke ĝi laŭ-dire ne havas kulturon.
Tiu onidiro pretervidas la difinon, laŭ kiu neniu lingvo el si mem havas kulturon:
Unuecan kulturon kreas homoj, dum lingvo povas esti indiko de specifa homa kulturo, sed ne identa kun ĝi.
Ĉar "kulturo" estas la kontraŭo de "naturo" (io kreskinta, ne kreita de homoj), ankaŭ la esprimo "natura lingvo" misgvidas:
Ĉiu lingvo ne estas produkto de la naturo, sed de homoj.
T.n. "natura" lingvo estas do pli precize "produkto de evoluo fare de la parolantoj, sen intenco kaj laŭ la principo de hazardo"; la kontraŭo estas "planlingvo", laŭ plano evoluigita lingvo kiel Esperanto.

En la sekva lasta dialogo temos pli detale pri la diversaj aspektoj de la Esperanto-kulturo, t.e. la kulturo, kiun kreis la parolantaro de Esperanto.

Sed kontrolu antaŭe, ĉu via memoro jam enhavas la Esperanto-versiojn de ĉiuj German-lingvaj vortoj en la sekvanta dialogo.


<18.1>
En la scienca fak-literaturo oni trovas {zuweilen} la aserton,
ke la komunumo de la Esperantistoj ne havas unuecan kulturon, ĉar ili ne havas patrujon.
Eĉ ne ekzistas {typische} konstruaĵoj, {Speisen}, mebloj, vestoj, artaĵoj, ktp.,
{mit welchen} oni povas kutime identigi aliajn kulturojn.
Ĉu fakte tial la Esperantistaro ne havas kulturon?
Kio estas via defendo de ĝia ekzisto?

Nu, kulturon difinas iuj unikaj fenomenoj de la materio kaj aliaj de la spirito,
videblaj per interkulturaj diferencoj.
Vi {haben genannt} sole ekzemplojn de materia kulturo,
sed ilin evoluigas homaj grupoj de {bestimmten} regiono.
Fakte, Esperantujo ja ne situas en ia parto de la tero,
sed estas io abstrakta, nome disa socia {Gemeinschaft},
kaj tial estas klare, ke ĝi {kaum} produktis materiajn kultur-objektojn.

<18.2>
Ĉu vi tamen povas nomi iujn materiajn kultur-objektojn?

Do, efektive ne meblaro aŭ io tia, kompreneble.
La {bekannteste} objekto estas certe la {grüne} Esperanto-flago.
Pro ĝi la koloro verdo entute {wurde} la simbolo de Esperanto en certaj kuntekstoj.
Ekzemple nomas la Esperantistoj sin reciproke "verduloj".
Plie pingloj kun Esperanto-insigno, pentritaj kaj fotitaj bildoj pri historiaj {Ereignisse} kaj honorataj personoj,
{vor allem} pri Zamenhof, kaj similaj kvazaŭaj sanktaĵoj.

Ĉu mi aŭdas iom da moko en via parolo?

Mi volis aludi, ke {genau} tiujn ekzemplojn de {materielle} kulturo la Esperantistoj ne ĝenerale juĝas pozitive,
kaj estas intertempe same tradicie, diskuti ilin kritike.
Seriozaj Esperanto-parolantoj volas eviti la impreson,
ke la Esperanto-movado imitas nacion aŭ eĉ religian komunumon.
{Deshalb} multaj Esperantistoj ankaŭ ne ŝatas la troan admiron de sia "majstro" Zamenhof.

Tasko por la ekzamenoto:
{Versuchen Sie} trovi iun diskuton pri la valoro de Esperanto-objektoj en la Interreto.
Prezentu ĝin kiel ekzemplon en via {privaten} ekzameno.


<18.3>
Hm, propra kritiko estas bona eco de socia komunumo.
{Lassen Sie uns bleiben} tamen ĉe la komuno de la Esperantistoj,
forlasante nun la {Beispiele} de materia kulturo kaj transirante al la spirita.
Kio estus via difino de ties bazo?

La unueca bazo de la spirita Esperanto-kulturo estas la sento de la t.n. "interna ideo", esti ano de la homaro.
El tiu rezultas {gemeinsame}, internacia identeco, kiu kunigas la "sam-ideanojn", kun la espero, ke "Esperantujo" {irgendwann} estu la tuta tero.

Zamenhof eĉ provis, {schaffen} apartan ismon surbaze de tiu {gefühlte} identeco,
nome la homaranismon, sed tiun subtenis nur {wenige} Esperanto-parolantoj.
La Esperantistaro estis kontenta, sperti la identecon per sia {gemeinsame} lingvo,
kiun ĝi praktikas sen tro granda formaleco, ekzemple rilate la formojn de alparolo.

Aliflanke Esperanto havas siajn specifajn {Ausdrücke}, precipe kunmetaĵojn.
Vortoj kiel "denaskulo" kaj "verdulo" ne estas laŭ-vorte kompreneblaj ekster Esperantujo.
{Außerdem} ekzistas originalaj parolturnoj kiel "verda ĝis la ostoj" por priskribi {Fanatiker}, do ne nur iuj transprenitaj el la Eŭropaj lingvoj.


<18.4>
Mi konsentas. Krom la komuna lingvo pliaj eroj konsistigas la {geistige} kulturon de Esperanto.
Ni komencu per ekzemploj el la kampo de informado, sed mi ne celas la "fe-rakontojn", kiujn naskas tro sam-ideana fervoro.
Kiujn seriozajn ekzemplojn de tiu kampo vi konas?

Esperantistoj informas unu la alian per {Zeitschriften} kaj informiloj, kiam, kie kaj kiel la movado aktivas.
Al la cetera mondo direktas sin la {Informieren} pri Esperanto,
kaj en la amas-komunikiloj, do gazetaro kaj televido, kaj en la Interreto.
Bona kialo por aktivadoj estas la "festotagoj de Esperanto", t.e.
la 15a de {Dezember}, la naskiĝ-tago de Zamenhof kaj tial la "Tago de la Esperanto-libro";
kaj la 26a de {Juli} memore al la apero de la Unua Libro en 1887.
Precipe en jaro kun jubileo de tiuj festotagoj estas vigla eĥo.

<18.5>
Kio apartenas {außer} festotagoj al la "{Gebräuche}" kiel grava spirita elemento en Esperantujo?

Tre gravas la {Praktizieren} de Esperanto, kaj tio okazas en kunvenoj de diversaj specoj,
de klub-vespero ĝis la Universala Kongreso.
Institucioj estas ankaŭ Esperanto-centroj kun specialaj taskoj kiel ekzemple biblioteko.

{Aufgaben} por la ekzamenoto:
Preparu vin, prezenti minimume unu Esperanto-revuon kaj unu babilejonret-forumon.
Preparu {ferner} por la ekzameno la prezenton de minimume unu Esperanto-aranĝo kaj de unu {Esperanto-Zentrums} aŭ de Pasporta Servo.


<18.6>
Bv. {erzählen} nun pri alia aspekto de la Esperanto-kulturo, nome la sociaj strukturoj.

Mondvaste multaj verduloj estas {Mitglieder} en unuiĝoj kun diversaj specifaj celoj: fakaj, libertempaj, religiaj asocioj ktp.
Neŭtrala estas la monda organizo Universala Esperanto-Asocio (UEA),
sed {wichtig sind} ankaŭ {dessen} landaj asocioj kiel Germana Esperanto-Asocio (GEA), regionaj ligoj kaj lokaj Esperanto-kluboj.
Tre favora estas la ekzisto de {getrennte} suborganizo por Esperantistoj en jun-aĝo,
kiel Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj sur landa nivelo Germana Esperanto-Junularo (GEJ).
Multajn meritojn havas bravaj fondaĵoj, kiuj estas efikaj monfontoj por subteno de diversspecaj sociaj kontaktoj, ekzemple de {Esperanto-Veranstaltungen}, sed ankaŭ de {wissenschaftlichen} aktivadoj.

<18.7>
{Geldquellen} estas gravaj. Ĉu ili ankaŭ sufiĉas por kreskigi la movadon?
Ĉu eblas ekzemple pagadi la aktivulojn por la multa laboro, kies neceso por progresigi Esperanton estas okulfrapa?

Esperanto-{Aktive} nur escept-okaze estas pagataj. La laboro {außerhalb} la estraroj okazas per {offizielle} komisio, plenumi specialajn {Aufgaben} kiel {organisieren} de aranĝoj, multobligi kaj disdoni materialon por varbi kadre de aktualaj agadoj, administri la {Mitglieder}, ktp.
{Einige} komisiitoj, ekzemple la kontrolistoj de la kaso, ofte estas {Fachleute}
kaj tamen kutime oficas {für} - ne: {wegen} - la honoro.
Sen tiu apogo restus por la {Bewegung} nur la fina malsukceso.

Se tiom da homoj aktivas pli-malpli memstare en tiu socia {Struktur} de la movado, ĉu vi {haben Sie ... erfahren} iafoje ankaŭ kverelojn?

Jes, tion mi devas {eingestehen}: la internacia lingvo bone taŭgas ankaŭ por kvereli.

({Beide} reagas per iom pena rideto.)


Tasko por la {künftig zu Prüfenden}:
Rakontu pri minimume unu {Esperanto-Organisation}, kiun vi konas.
Kion la organizo faras? Kiel oni povas aliĝi? ktp.
Prezentu {mindestens} unu Esperanto-fondaĵon, kiun vi trovis en la Interreto.


<18.8>
Kiun kontraŭan argumenton vi havas, se iu asertas, ke Esperanto ne havas historion?

Nu, intertempe Esperanto havas {viel mehr als} cent jarojn,
kaj ekzistas aliaj naciaj lingvoj, kiuj aĝas {weniger}.
Krome Esperanto ne abrupte {ist erschienen} el nenio, sed fontas el multaj aliaj, ĉefe Eŭropaj lingvoj.
Tial la transprenitaj radikoj spegulas la historion de la {Quellen}
kaj tiel same estas kontribuo al la historio de Esperanto.

Tasko por la ekzamenoto:
Informiĝu pri la deveno de Esperanto kaj eble ankaŭ pri la deveno de {weitere} lingvoj, kiuj fontas el aliaj.


<18.9>
Historio kiel {Element} de kulturo ne nur validas por la lingvo Esperanto,
sed ankaŭ por ties lingvo-komunumo.

Ĝuste. Unue amikoj de Zamenhof lernis la lingvon kaj elprovis ĝin.
Poste multaj homoj lernis Esperanton {schriftlich},
{bis} en la jaro mil naŭcent kvin okazis la unua {Weltkongress} en Boulogne-sur-Mer en Francujo.
Kadre de tiu kongreso la ĉeestantaj Esperantistoj venis al la interkonsento, ne {ändern} la kernon de la lingvo (Bulonja Deklaracio).
Oni fiksis tiun kernon laŭ konkreta tekstaro, kiu estis do la fundamento de la lingvo,
kaj tial tiu tekstaro ankaŭ ricevis la nomon "la Fundamento".
La Akademio de Esperanto estas instituto, kiu observas, ĉu la lingvo-evoluo okazas kun obeo al la Fundamento.
Tiu obeo povas esti sole libervola moralo, nome, se iu kun intenco deflankiĝus de la Fundamento, nek ordonoj, nek iuj punoj iel efikus.

Tasko por la ekzamenoto:
Informiĝu pri la Bulonja Deklaracio, pri la Fundamento kaj pri la Akademio de Esperanto.


<18.10>
De tempo al tempo certaj homoj, precipe lingvistoj, pretas koncedi,
ke Esperanto estas jes {funktionierende} lingvo por buŝaletera interkomunikado.
Sed {gleichzeitig} ili avertas kontraŭ ties laŭ-dira "mis-uzo" por literaturo.

Ofte la homoj jam {wundern sich}, ke entute ekzistas literaturo de Esperanto.
Kvankam ĝi certe ne estas la {Haupt-} celo de Esperanto, mi tamen ne vidas kaŭzon, kritiki ties ekziston.
Por pruvi, ke Esperanto estas plene funkcianta lingvo, ĝi devas taŭgi ankaŭ por {schaffen} literaturon.

Tasko por la ekzamenoto: Fosu en la {Literatur} en kaj pri Esperanto.
Tiel {bereiten Sie sich vor}, prezenti en la ekzameno minimume unu aŭtoron kaj unu verkon, kies originalo estas {geschrieben} Esperante.


<18.11>
Ni nun parolis pri tuta aro da kulturaj elementoj de la Esperanto-komunumo por {beweisen}, ke ĝi havas kulturon.
Ĉu tio entute necesis, aŭ ĉu ne ekzistas pli {grundlegendes} argumento, kiu tuj-tuj forviŝas ĉiujn dubojn?

Kompreneble, ni jam menciis tion {vorhin}.
Sekve jen mia resumo:
Jam la kreo kaj la uzo de planlingvo estas kultura agado.
Esperanto mem kiel ĉiu lingvo ne havas kulturon,
sed ĝi estas {Anzeichen} kaj ilo por la "interna ideo" kaj por la idealoj,
kiujn oni prave asocias kun tiu lingvo, nome reciproka kompreno, tolero kaj pac-amo.

<19.0>
Legu, ridu kaj poste ludu tiun ĉi ŝercan scenon, rolante kiel kliento kaj lu-donanto.
Pitono en la neceseja pelvo

(La "lu-donanto" ne vere estas la lu-donanto, li sole ŝajnigas tion.)


<19.1>
Kliento (envenas):
Bonan tagon, sinjor(in)o!
Lu-donanto:
Bonan tagon, sinjor(in)o!
Kliento:
Mi volas lu-preni loĝejon kaj legis, ke vi tiun ĉi lu-donas.
Lu-donanto:
He, mi ne estas ..., hm, mi ne estas surprizita pri la efiko de tiu anonco.
Estas vere komforta loĝejo.
Kliento:
Vi certe estas la lu-donanto, ĉu ne?
Lu-donanto:
Nu jes, iel tiel, peranto ...
Kliento:
Do iu anstataŭulo, egale.
Mi trovas tiun mezgrandan kvartalon alloga, jam tiu kvieto!
Ĉu mi rajtas iom rigardi la ĉambrojn?
Lu-donanto:
Kompreneble, mi ne povas ne malhelpi, hm, povas helpi vin, mi volis diri.

<19.2>
Kliento:
Dankon! - Mi vidas arbojn ekstere ... ĉu eble de ili venas multaj muŝojpikaj insektoj tien ĉi?
Lu-donanto:
Ĉu muŝoj, pik-insektoj? Mi ne scias ...
Ho, momenton! Jes, plendinde multaj muŝoj kaj kuloj, hm, ho jes: ... kaj libeloj, abeloj, vespoj ...
Sed tio ne estas problemo, ili rapide perdiĝas.
Rigardu malsupren en la angulojn! Ĉu vi vidas la fendojn?
En tiuj loĝas venenaj araneoj, kiuj laŭ sia instinkto regule kaptas kaj mortigas ĉiujn insektojn, ĉu kun pikilo aŭ sen.

<19.3>
Kliento (balbutas):
Ĉu v-v-venenaj araneoj?
Lu-donanto:
Sole je via bonfarto! Ĉu vi malŝatas araneojn? Ne gravas!
Reale ili ne longe restas vivaj, ĉar nokte venas la ratoj el siaj kaŝejoj kaj manĝas ilin.
Kliento (laŭte):
Ĉu vi diris "ratoj"??
Lu-donanto:
Nu jes, kaj kio? Ne timu la ratojn.
Ili ne havas ŝancon, ĉar pro ili ni havas longan serpenton, kiu ĉasas ilin.

<19.4>
Kliento (kun teruro):
Kion vi havas?? Ĉu longan serpenton??
Lu-donanto:
Klare, temas pri Hugo, nia hejma pitono.
Tiun ideon ni transprenis de Afrikanoj. Estas perfekta solvo:
Pitono ne estas venena, sed la plej fervora ĉasisto de ratoj.
Kiam vi renkontos Hugon laŭ okazo,
vi vidos, ke ĝi estas vere ĉarma, mi certigas vin.

<19.5>
Kliento (vokas):
Ĉu pitono envenas tie ĉi??
Lu-donanto:
Ne ..., ne regule. Nu jes, povas ekzemple okazi,
ke malfermiĝas la neceseja pelvo en la banejo, kaj Hugo rigardas el ĝi. -
Kio estas kun vi? Ĉu vi malbonfartas?
Kliento (balbutas kun kreskanta timo):
... r-r-rigardas el la pelvo!!
Lu-donanto:
Sed ne timu mordon! Pitonoj ja ne mordas.
Ili nur sufokas siajn viktimojn.

<19.6>
Kliento (forte spirante ripetas):
Nur sufokas, nur sufokas ...
Lu-donanto:
Ja ne homojn! Almenaŭ normal-okaze ne.
Kaj krome tiu ino, kiu sufokiĝis tie ĉi, estis jam tre maljuna.
Kliento (forkuras kun krio):
Hu-u-u-u!

<19.7>
Ŝajna lu-donanto (post la fuĝo de la kliento ridante, al si):

Jen la dezirata efiko! Tiun interesaton mi perfekte ŝokis for.
Kaj kiam nun la vera lu-donanto venos, tio faciligos mian interkonsenton kun li,
ĉar mi estos la unu-nura kandidato, por la luo de tiu ĉi vere luksa loĝejo.


<20.0>
Du dialogoj

Ekzercu vin tradukante!
Ne provu, laŭ-vorte traduki, sed formulu la Germanan tekston rekte, elegante en Esperanto.
Ne forgesu: Traduki estas pli malfacile ol rekte formuli.


<20.1>
Erster Dialog: Ein Unfall

Hallo, Peter! Dich habe ich ja eine Ewigkeit nicht gesehen.

Hallo, Pauline, ja, das ist wahr. Ich war nämlich zwei Wochen im Krankenhaus.

Was? Was ist denn passiert?

Ich hatte einen Autounfall auf der Hauptstraße im Stadtzentrum.

Mach keine Sachen. Wie ist das denn gekommen?

Na, du weißt doch, an der Hauptstraße steht eine Reihe von Bäumen,
und gegen einen von ihnen bin ich gefahren.

Das gibt’s doch nicht.
Du fährst doch nicht einfach grundlos gegen einen Baum.
Da muss doch noch etwas geschehen sein.

Natürlich. Ein Kind kam mit dem Fahrrad aus einer Seitenstraße gefahren
und passte nicht auf.

Ich verstehe. Da wolltest du selbstverständlich nicht das Kind umfahren,
hast das Steuer herumgerissen und statt des Kindes den Baum getroffen.

Genauso war’s.
Ich habe mir dabei meinen linken Arm gebrochen und außerdem eine Platzwunde am Kopf zugezogen.

Oh, das ist kein Spaß.
Die Eltern des Kindes waren dir sicher sehr dankbar, nicht wahr?

Ja, sie haben mich im Krankenhaus mit Blumen besucht,
und als das Kind mich da so liegen sah, hat es sogar geweint.

Sowas geht einem zu Herzen (kor-tuŝi)!
Das passt sicher ab jetzt auf der Straße besser auf.

Nun ja, bei Kindern muss man eben mit allem rechnen.

Na, Hauptsache, du bist wieder auf den Beinen.
Oh, ich sehe, dass ich mich beeilen muss, um noch alles zu bekommen,
was ich einkaufen will.

Ja, mir geht’s genauso. Also, tschüss, Pauline, bis bald wieder!

Ja, Peter, mach’s gut, tschüss!


<20.2>
Zweiter Dialog (telefonisch): Der verhinderte Gastgeber

(Bei Peter Majer klingelt das Telefon. Er nimmt den Hörer ab und meldet sich.)

Peter Majer.

Hallo, Peter, ich bin’s, Pauline.
Weißt du, ob sich unsere Esperanto-Gruppe nächste Woche trifft?

Hm, da muss ich mal überlegen. Hat Rolf nicht gesagt, dass nichts wäre?

Nein, das bezog sich auf übernächste Woche.
Ich habe im Gegenteil unklar in Erinnerung, dass irgendwas Außergewöhnliches stattfinden soll.

Ach ja, jetzt erinnere ich mich: Wir bekommen Besuch aus Afrika.
Ein Esperanto-Freund aus Kamerun reist in Deutschland herum und besucht alle Gruppen.

Richtig, jetzt erinnere ich mich auch. Er will einen Vortrag über sein Land halten.

Den will ich auf jeden Fall hören, das wird bestimmt sehr interessant.

Das meine ich auch. Bei wem kommt er eigentlich unter?

Bei Rolf selbst. Der hat ja ein großes Haus mit einem Gästezimmer.

Wie ist dieser Kontakt überhaupt zustande gekommen?

Ganz einfach. Rolf steht doch mit seiner Netzpostadresse in der Pasporta-Servo-Broschüre.
Da hat ihn der afrikanische Esperanto-Freund einfach übers Netz angeschrieben.

Eigentlich eine gute Idee, dieser Pasporta Servo.
Ich glaube, ich werde mich auch für das Adressenverzeichnis im kommenden Jahr anmelden.

Ich kann das leider nicht, denn ich wohne ja bei meinen Eltern,
und die wären nicht allzu glücklich, wenn ich dauernd Besuch bekäme,
den sie nicht verstünden.

Da gibt’s doch nur eines: Sie müssen einfach auch Esperanto lernen.

Das habe ich ihnen auch schon einige Male gesagt, aber da stoße ich auf taube Ohren.

Mögen sie Esperanto vielleicht nicht?

Nein, sie waren durchaus dafür, dass ich es lernte, aber sie sind einfach zu beschäftigt.

Na gut, man soll niemanden zwingen. -
Dann also bis nächste Woche!

Ja, bis nächste Woche! Auf Wiederhören, Pauline!

Auf Wiederhören, Peter!

Wörterbuch Esp.-Deutsch: a... al.. an.. ar.. b... bo.. c... ĉ... d... di.. do.. e... ek.. er.. f... fi.. fr.. g... ĝ... h... ĥ... i... in.. io.. j... ĵ... k... ki.. kl.. kon.. kr.. ku.. l... li.. m... me.. mo.. n... ni.. o... p... pe.. po.. pr.. r... ri.. s... se.. si.. so.. su.. ŝ... t... ti.. to.. u... v... vi.. vo.. z...
Wörterliste Deutsch-Esp.: Hinweise A.. B.. C.. D.. E.. F.. G.. H.. I.. J.. K.. L.. M.. N.. O.. P.. Q.. R.. S.. T.. U.. V.. W.. X Y Z..
Startseite Grammatik Lektion 9 Lektion 10 Übersetzungen zu Lektion 10 Grammatik zu Lektion 10