Titelillustration: Dirk Wieczorek

Aussprache Grammatik Lektion 4 Lektion 5 Übersetzungen zu Lektion 5 Grammatik zu Lektion 5 Lektion 6

Lektion 5 / leciono kvin


<1.0>
Sie sind nun schon sehr weit ins Esperanto eingedrungen und sollten schon ohne Schwierigkeiten
einfache Fragen und Antworten formulieren können.

In dieser Lektion lernen Sie den Rest der wesentlichen Grammatik, nämlich

Damit haben Sie schon alles zusammen, was man für ein Gespräch oder einen Text wissen muss.
Aber um alles zu verstehen und sich elegant ausdrücken zu können, muss Ihr Wortschatz noch wesentlich weiter ausgebaut werden.

Dazu gibt es mehrere Möglichkeiten:

Sie können

Aber im Prinzip haben Sie nach den vorliegenden 5 Lektionen den sprachlichen Einstieg ins Esperanto hinter sich gebracht. Am Ende der Lektion 5 sind Sie nicht mehr komencanto 'Anfänger', sondern
schon
progresinto 'Fortgeschrittener'.

Doch zunächst heißt es, dazu die nun folgenden Übungen der Lektion 5 wie gewohnt sorgfältig und gründlich zu studieren.


<1.1>
Bona kaj malbona (ŝerca dialogo)
(Hugo estu viro, Toni povas esti viro aŭ virino)


<1.2>
Hugo: Saluton, Toni!
Toni: Saluton, Hugo! Kiel vi fartas?
Hugo: Mi sentas min ne tro bona. Mia tuta korpo doloras min, mi povus krii.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.
Hugo: Nome, hieraŭ mi tranĉis pecojn de grandega kuko kaj manĝis ilin.
Toni: Tio estas bona, Hugo.
Hugo: Sed la kuko estis ne plu freŝa.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.

<1.3>
Hugo: Ĉar hieraŭ en la mateno estis forta varmego en la tuta domo.
Toni: Tio estas bona, Hugo.
Hugo: Dum la vintro oni deziras tion, Toni, aŭ eble dum la printempo!
Sed hejti dum la somero kaŭzas domaĝon.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.
Hugo: Sed mi trovis la kaŭzon, pro kio estis tiom varmege.
Toni: Tio estas bona, Hugo.

<1.4> <-ec->
Hugo: Ŝajne unu el niaj hejtiloj malbone funkciis.
Por havi certecon, unu el mia familio tuŝis la hejtilon kun la tro alta temperaturo.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.
Hugo: Tiu familiano estis mia bopatrino.
Toni: Tio estas bona, Hugo.
Hugo: Sed la hejtilo vundis la fingrojn de ŝia mano ...
Toni: Tio estas malbona, Hugo.

<1.5> <-ant-> <fi-> <dis-> <mis-> <Partizipien>
Hugo: Pro la vundoj de la fingroj la bopatrino, krianta dum la tuta tempo,
faris grandajn saltojn, de unu angulo al alia!
Des pli mi ridis. Estis vere ridinda vido.
Toni: Tio estas bona, Hugo.
Hugo: Sed ŝi vokis: "Fiulo" kaj batis min forte,
tiel ke mi falis sur la plankon.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.
Hugo: Jes, pro la bato de la fiulino mi ekhavis vundon en la kapo.
Tial mi diris al ŝi, ke ni pli bone dis-iru, kaj postulis, ke ŝi for-iru el nia domo.
Toni: Tio estas bona, Hugo.
Hugo: Sed tion mia edzino miskomprenis.
Ŝi estis videble kolera kaj, anstataŭ helpi min, tuj for-iris ankaŭ.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.

<1.6> <-aĉ-> <Adverbformen der Partizipien>
Hugo: Jes, unue mi trovis tiun situacion ne agrabla.
Sed tiam mi pensis, ke mi nun tamen povas permesi al mi, fari ĉion, kion ajn mi ŝatas; neniu mallaŭdos min.
Toni: Tio estas bona, Hugo.
Hugo: Do, por tagmanĝi, mi distranĉis tiun grandegan kukaĉon
kaj manĝis la tranĉaĵojn unu post la alia, trinkegante ses botelojn da biero.
Toni: Tio estas bona, Hugo.
Hugo (ekkrias): Stultulo!
Ne, Toni, tio ne estas bona! Tio estas aĉa!
Ĉar nun kaptis min akraj doloroj en la korpo, kruelaj internaj doloroj,
kiuj pikas min kiel cento da pingloj.
(kolere kaj forte kriante) Tio estas malbona, ĉu vi aŭdas?
Toni (timante): Bone, bone, ne, ..., malbone, mi diru.
Kompreneble tio estas malbona, Hugo. Tio estas vere malbona, ho jes, aĉa!
(forkuras el la ĉambro)

Wenn Sie zu zweit oder zu mehr Personen lernen, so spielen Sie diesen Dialog nach.
Zugegeben, er ist etwas einfältig, aber hier geht es ja um das Lernen mit Spaß
und nicht um hochgeistige Literatur.

Haben Sie sich die neuen Wörter schon durch mehrmaliges lautes Wiederholen eingeprägt?
Dann sollten Sie die folgende Übung mühelos bewältigen.


<2.0>
Demandoj pri la antaŭa ĉapitro

Sekvas nun vico de demandoj.
Respondu ilin per kompletaj frazoj.


<2.1>
Kiuj personoj aperas en la dialogo supre?

<2.2>
Kiu salutas kiun?

<2.3>
Kiel fartas Hugo?

<2.4>
Kion respondas Toni ĉiam?

<2.5>
Kion manĝis Hugo?

<2.6>
Kia estis la kuko?

<2.7>
Kiel estis en la domo?

<2.8>
Kiam en ĉiu jaro varmega domo estas bona?

<2.9>
Kia estas subita varmego en la domo dum la somero?

<2.10>
Kion kaŭzas tro altaj gradoj?

<2.11>
En kiu bedaŭrinda stato estis hejtilo de Hugo?

<2.12>
Kiu tuŝis la hejtilon, kiu malbone funkciis?

<2.13>
Kion ekhavis la bopatrino per tio?

<2.14>
Kion ŝi tial subite faris?

<2.15>
Ĉu Hugo helpis al sia bopatrino?

<2.16>
Kio la bopatrino nomis Hugon?

<2.17>
Kiu poste batis kiun?

<2.18>
Kaj kion kaŭzis tiu bato?

<2.19>
Kie Hugo ekhavis vundon pro la falo?

<2.20>
Kion postulis tiam Hugo de la bopatrino?

<2.21>
Ĉu lia edzino komprenis, kion Hugo diris?

<2.22>
Ĉu Hugo ĝojis, ĉar ŝi for-iris?

<2.23>
Kion Hugo pensis tiam?

<2.24>
Ĉu li trinkis tiam nur unu glason da biero?

<2.25>
Kion faris Hugo krom tio?

<2.26>
Kiel Toni reagas al tio?

<2.27>
Kial tio estis stulta?

<2.28>
Kiom da pingloj pikas lin, pensis Hugo?

<2.29>
Ĉu Hugo tial diras "Multan dankon!" al Toni?

<2.30>
Kion faras Toni fine?


<3.0>
Ekzercu vin
Formu demandon kun kial el la sekvantaj vortoj kaj respondu ĝin uzante ĉar.


<3.1>
(Hugo, farti, malbona)

<3.2>
(domo, varmega)

<3.3>
(varmego, kompreneble, malbona)

<3.4>
(unu, hejtilo, varmega)

<3.5>
(bopatrino, vundo, fingro)

<3.6>
(Hugo, ridi)

<3.7>
(Hugo, fali, planko)

<3.8>
(kapo, dolori, li)

<3.9>
(bopatrino, tuj, for-iri)

<3.10>
(ankaŭ, edzino, Hugo, for-iri)

<3.11>
(Hugo, ne, ĝoja)

<3.12>
(trinki, botelo, biero, distranĉi, kukaĉo, manĝi, tranĉaĵo)

<3.13>
(kapti, forta, doloro)

<3.14>
(Hugo, kolera, krii, al Toni)


<4.0> <Großschreibung> <Partizipien> <-at->
Temo: La nomoj de la landoj en la mondo kaj ties loĝantoj

Ili estas formataj en Esperanto laŭ du diversaj reguloj.


<4.1> <-ad-> <-uj-> <Ländernamen>
Unua regulo:
El la nomo de la loĝanto oni formadas la lando-nomon per la sufikso -uj-.

Tial apliku la supran regulon jene:
Germano loĝas en Germanujo,
Franco loĝas en Francujo,
Slovako loĝas en Slovakujo;
ktp. por Svedo, Finno, Norvego, Dano, Brito, Anglo, Skoto, Belgo, Sviso, Hispano, Portugalo, Italo, Greko, Albano, Bulgaro, Rumano, Polo, Ĉeĥo, Hungaro, Aŭstro, Ruso, Ukraino, Estono, Latvo, Litovo, Koreo, Ĉino, Japano


<4.2> <-an-> <Einwohnernamen>
Dua regulo:
El la nomo de lando oni formadas la nomon de ties loĝanto per la sufikso -an-.

El la apliko de la supra regulo sekvas do jeno:
En Nederlando loĝas la Nederlandanoj.
En Irlando loĝas la Irlandanoj.
En Kanado loĝas la Kanadanoj,
en Usono la Usonanoj,
en Brazilo la Brazilanoj,
en Indonezio la Indonezianoj,
en Luksemburgio la Luksemburgianoj.
Sed la anoj de la urbo Luksemburgo estas la Luksemburganoj.


Bedaŭrinde oni por ĉiu nomo devas lerni, kiun regulon oni devas uzi.


<4.3>
Ekzercu:
Ĉu aldoni -an- al la radiko de la landonomo aŭ ne?

Jen sekvas listo kun nomoj de landoj.
Decidu laŭ ties strukturo, ĉu vi devas apliki la supran duan regulon.
Se jes, metu -an- malantaŭ la radikon por ricevi la nomon de la loĝanto.
Se ne, simple prenu la landonomon sen -uj-.

Peruo =>
Belgujo =>
Estonujo =>
Bulgarujo =>
Britujo =>
Bosnio =>
Albanujo =>
Aŭstrujo =>
Latvujo =>
Svisujo =>
Aŭstralio =>
Litovujo =>
Rusujo =>
Ukrainujo =>
Argentino =>
Irano =>
Hungarujo =>
Tanzanio =>
Finnujo =>
Islando =>
Ĉinujo =>
Alĝerio =>
Kameruno =>
Japanujo =>
Ĉilio =>
Portugalujo =>
Koreujo =>
Peruano
Belgo
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}

Se vi resumas:
Ĉu vi havis bonan sukceson?
La ekzerco estis plej ofte facila, ĉu ne?


<5.0>
La nasko de la "interna ideo": De kie Esperanto devenas


<5.1>
Multaj homoj demandas pri la deveno de Esperanto.
La lingvon Esperanto elpensis Ludwig Lazarus Zamenhof en la 19a (dek-naŭa) jar-cento.
Li vivis en Białistok, kiu tiu-tempe estis urbo en la ŝtato Rusujo, hodiaŭ tamen en Polujo.
Tie loĝis homoj el multaj nacioj: Rusoj, Poloj, Litovoj, Germanoj,
inter ili ankaŭ Judoj kiel la familio Zamenhof.
Tiuj ĉi homoj kompreneble havis diversajn naciajn lingvojn kaj ne komprenis unu la alian.
Kiu povis plej ofte uzi sian gepatran lingvon kiel komunikilon, estis en la situacio de superulo,
dum la aliaj des pli sentis sin subuloj.
Tial ne malofte okazis, ke ili koleris inter si kaj iafoje estis malamikoj, kiel Zamenhof rimarkis.


<5.2>
<-it-> <-ont-> <Partizipien>
La juna Zamenhof esperis, ke komuna lingvo povos solvi tiun problemon.
Nome, ju pli bone ĉiu komprenas la aliajn, des pli facile oni povas vivi kune en paco.

Li tamen demandis sin: Kiun lingvon oni prenu kiel estontan komunan?
Por komuniki inter diversaj nacioj, li pensis,
certe taŭgos nur neŭtrala lingvo, kiu estas la gepatra lingvo de neniu.
Tial nur elpensita lingvo povas esti pli-malpli neŭtrala lingvo.

Do, jam kiel junulo, Zamenhof komencis la projekton, konstrui novan lingvon kiel bonegan komunikilon, same facile lerneblan kaj instrueblan.
Laŭ lia plano tiu ligu homojn kun diversaj kulturoj,
tiel ke ili sentu sin anoj de la homaro. Tion li nomis "interna ideo".


<5.3> <-int-> <Partizipien>
Tamen Zamenhof ne studis lingvojn, sed medicinon, do, kiel kuraci homojn.
Tial la studinta Ludwig fine tute ne estis lingvisto, sed kuracisto.
Ĉar li kuracadis ankaŭ tiujn homojn, kiuj ne povis pagi lin, li ne havis multan monon.
Bonŝance lia amata edzino havis bonvolan patron.
Kiam Zamenhof eldonis la unuan Esperanto-libron, lia riĉa bopatro donis la necesan sumon.
La tiel nomata Unua Libro aperis en la jaro 1887 (mil okcent okdek sep).
Ekde la eldono de tiu unua Esperanto-libro la Esperantistoj informis pri sia internacia lingvo.
Tial multaj homoj volonte lernis Esperanton - ĝis hodiaŭ.


<6.0> <Buchstabieren>
Respondu jenajn demandojn pri la supra teksto


<6.1>
Kiu estas la nomo de la viro, kiu elpensis Esperanton?

<6.2>
En kiu jarcento li vivis, kaj kiun profesion li havis?

<6.3>
Ĉu Polo, Ruso, Judo? Kio estis L.L. (elparolu: Lo-Lo) Zamenhof laŭ sia pasporto kaj kio laŭ sia kulturo?

<6.4>
Kiun problemon havis la urbo Białistok, en kiu L.L. Zamenhof loĝis?

<6.5>
Kial homoj el diversaj nacioj estis iafoje malamikoj inter si?

<6.6>
Kio laŭ la plano de Zamenhof estas la solvo por la homaro, kiel facile interkomuniki en la mondo?

<6.7>
Kian lingvon li konstruis?

<6.8>
Kion sentu la homoj, kiuj lernos tiun lingvon?

<6.9>
Kiel Zamenhof nomis tiun celon de Esperanto?

<6.10>
Ĉu li jam estis kuracisto, kiam li komencis?

<6.11>
Ĉu li kiel kuracisto estis bone pagata kaj riĉa?

<6.12>
Kial Zamenhof kiel eldonisto de la unua Esperanto-libro ne pagis la eldonon mem?

<6.13>
De kio vi scias, ke Zamenhof havis edzinon?

<6.14>
Kia estis lia bopatro?

<6.15>
Kion laŭdindan faris la bopatro?

<6.16>
Kiam do la unua Esperanto-libro povis aperi?

<6.17>
Ĉu Esperanto estis poste lernata de nur malmultaj homoj?


<7.0>
Formu kompletajn frazojn el jenaj vortoj


<7.1>
(Ludwig Lazarus Zamenhof, elpensi, Esperanto)

<7.2>
(en la 19a jarcento)

<7.3>
(deveni, familio, anoj, Ruso, pasporto, Judo, kulturoo)

<7.4>
(urbo, homo, multa, nacio)

<7.5>
(pensi, ke, komuna, lingvo, solvi, problemo, internacia, komuniki)

<7.6>
(elpensi, lingvo, pli-malpli, neŭtrala)

<7.7>
(junulo, komenci, konstrui, nova)

<7.8>
(Zamenhof, havi, profesio, kuraci)

<7.9>
(kuraci, ankaŭ, homo, povi, pagi)

<7.10>
(tial, havi, mono, sed, bopatro, riĉa)

<7.11>
(unu, libro, aperi, jaro, 1887)

<7.12>
(ekde, multaj, lerni, Esperanto)


<8.0> <Maßangaben>
Temo: Indiko de mezuro
(Spezielles Satzattribut: Angabe eines Maßes)

Regulo:
Same kiel por gramatika objekto kaj indiko de direkto),
la finaĵo -n estas ankaŭ la marko por indiki mezuron.
Ĝi respondas al demandoj "Kiel (longa, alta, ...)" aŭ "Kiom (kostas, pezas, ...)".

Ekzempla frazo:
La bofrato estas 33 jarojn aĝa.

"33 jarojn" estas indiko de mezuro: Kiel aĝa estas la bofrato? – 33 jarojn!

Informu vin pri detaloj en la gramatiko de tiu ĉi leciono!

Formu nun mem kompletajn frazojn el la sekvantaj vicoj de apartaj vortoj,
uzante nombrovortojn por nombroj.

Ekzemple: (mia, domo, 7,50 m, alta) =>
Mia domo estas sep metrojn kaj kvindek centimetrojn alta.

Post ĉiu frazo formu la demandon pri la indiko de mezuro.
Ekzemple por la supra frazo: Kiel alta estas la domo?
Ankaŭ respondu ripetante la indikon de mezuro: 7,50 m


<8.1>
(maro, povi, esti, 12.000 m, profunda)

<8.2>
(vojo, preskaŭ, 6,50 m, larĝa)

<8.3>
(haro, pezi, malpli, ol, 1, gramo)

<8.4>
(nia filo, studi, urbo, 130, kilometro, for, de, familio)

<8.5>
(tia, maŝino, povi, pezi, 300, kilogramo)

<8.6>
(hieraŭ, avo, iri, 2 m, preter, nepo, sen vidi lin)

<8.7> <-ej->
(mia nevino, iri, 3 km, lernejo)

<8.8>
(ludo, kun, tuta, familio, daŭri, hieraŭ, 3, horo, 30, minuto)

<8.9>
(Bruno, veturi, preskaŭ, 15 km, sia laborejo)

<8.10>
(kuirejo, nia domo, 3,40 m, longa, 3,20 m larĝa, 2,60 m alta)

<8.11>
(laŭ, regulo, poŝto, tiu ĉi, letero, ne, rajti, pezi, pli ol, 20, gramo)

<8.12>
(ĉiu, kvara, dimanĉo, bo-gepatroj, inviti, edzino, mi, komuna, tagmanĝo)

<8.13>
(tiu ĉi, skatolo, dolĉaĵo, kosti, 12,75 €)

<8.14>
(en, Italujo, Birgit, jam, 3, fojo, esti, sed, nur, 1, fojo, viziti, Romo)

<8.15>
(ankaŭ, loke, uzi, telefono, kosti, kelka, mono, tamen, plej ofte, nur, kelkaj, monero)

<8.16> (fiśo, salti, pli ol, 1 m, alte, el, akvo)

<8.17> (amikino de mi, naski, filino, 30, tago, antaŭ, dato, kuracisto, diri)

<8.18> (geknaboj, lerni, po, 5, horoj, dum, 1 tago, lernejo)

<8.19> (ĉambro, kosti, po, 30 €, por, persono, nokto)


Nun estu atenta:
Oni ne markas per -n indikon de mezuro, kiu ne respondas al KielKiom.
Nome, tiam ĝi ne estas atributo, ekzemple starante malantaŭ prepozicio aŭ estante alia parto de la frazo (subjekto, ...).
Sekvas nun kelkaj ekzemplaj frazoj.


<8.20> (profundo, rivero, esti, nur, 125 cm) (Kio ...?)

<8.21> (15 km, estas, longa vojo, laborejo) (Kio ... ?)

<8.22> (alto de Bruno, esti, pli ol, 190 cm) (Kio ... ?)

<8.23> (prezo, skatolo, dolĉaĵo, esti, 12,75 €) (Kio ... ?)

<8.24> (plej, alta, korpa, varmo, sana, homo, 37 gradoj) (Kio ... ?)

<8.25> (fiŝo, fari, salto, de preskaŭ, 1 m) (De kiom da ... ?)

<8.26> (ordinara, letero, ne, rajti, havi, pezo, de, pli, ol, 20 gramoj) (De kiom da ... ?)


<9.0> <Zeitangaben>
Temo: Indiko de tempo (punktodaŭro)

Indiko de tempo respondas al la demandoj Kiam? (tempopunkto) kaj Kiel longe? (tempodaŭro).
Oni indikas tempon per la prepozicioj je, en, dum, ... aŭ per marko -n, ekzemple:

En la antaŭa ekzerco jam aperis la ekzemploj:

- Kiam / Kiel ofte miaj bo-gepatroj invitas mian edzinon kaj min al komuna tagmanĝo?
- En ĉiu kvara dimanĉo / Ĉiun kvaran dimanĉon ...

- Kiel longe daŭris la ludo hieraŭ?
- La ludo daŭris hieraŭ
dum tri horoj kaj tridek minutoj / tri horojn kaj tridek minutojn.

Por scipovi respondi al ĉiaj demandoj pri la tempo, informu vin pri


<9.1> La tempo-unuoj

La temp-unuoj estas:
sekundo, minuto, horo, tago, semajno, monato, jaro

Pli grandaj unuoj estas:
por deko da jaroj: jar-deko,
por cento da jaroj: jar-cento,
por milo da jaroj: jar-milo.


<9.2> La tagoj de la semajno

La nomoj de la tagoj de la semajno estas tre similaj al la Francaj vortoj:
dimanĉo, lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo kaj sabato.


<9.3> La monatoj

La nomoj de la monatoj de la jaro estas tre simplaj por homoj, kiuj konas la Germanajn vortojn:
januaro, februaro, marto, aprilo, majo, junio, julio, aŭgusto, septembro, oktobro, novembro, decembro.


<9.4> <Datum und Tageszeit> <-on->
Indiko de tempopunkto: dato kaj tagotempo

Daton oni indikas kiel en jenaj ekzemplaj frazoj:

La unua (tago) de majo estas ferio en multaj landoj.
Je la unua (tago) de majo / La unuan (tagon) de majo
oni ankaŭ en Hispanujo ne laboras.
La someraj ferioj estas de la dek-kvina de junio ĝis la dudeka de aŭgusto.
La Unua Libro aperis la dudek-sesan de julio mil okcent okdek sep post Kristo.

Tagotempon oni indikas jene:

- Kioma horo estas?
- Estas la sesa (horo) kaj dudek minutoj.

Unu tago daŭras de la nula (horo) ĝis la dudek-kvara (horo).

Nia tagmanĝo ĉiam estas je la dek-dua horo kaj tridek minutoj / ... kaj duona (horo).

Ni ekveturos per nia aŭto je la sepa horo kaj dek kvin minutoj / ... kaj kvarona (horo).
La ŝipo re-estos la okan horon kaj kvardek kvin minutojn / ... kaj tri-kvaronan (horon).


<10.0> <Datum und Tageszeit>
Temo: Anonco de Esperanto-kurso


Ekzerca teksto kun diversaj indikoj de tempo, kompletigu la sekvajn frazojn!


<10.1>
{Vom 3.1. bis 27.3.} okazos Esperanto-kurso en la universitato.
Ĝi estas por freŝaj komencantoj, do sen jamaj scioj de Esperanto.

{Jeden Donnerstag} la instruo havos dek instru-horojn de kvin partoj de tri-kvarona horo en kvin partoj de duoblaj instru-horoj.
Ĉiu parto daŭros do dufoje tri-kvaronan horon.


<10.2>
La unua parto de instruo ekos je {8:15 Uhr = die 8. Stunde und 15 Minuten},
la dua parto je {10:15 Uhr = die 10. Stunde und 15 Minuten}.
Inter la partoj estos paŭzo de {eine halbe Stunde}.

{Nach dem Mittagessen} en la studenta manĝejo
komenciĝos la instruo kun la tria parto je la unua (horo) kaj kvarona (horo).

La kvara parto estos je {3:15 Uhr = die 3. [Stunde] und eine Viertelstunde},
kaj la kvina parto same {2 Stunden} poste, do je {5:15 Uhr = die 5. [Stunde] und eine Viertelstunde}.


<10.3>
Instruos profesoro doktoro Robert Hanzen el Aŭstrujo, tre sperta Esperanto-instruisto.
Se vi la tutan tempon ĉe-estis, la kurs-estro pretas,
ekzameni vin post la kurso, kaj poste komunikos skribe, ĉu vi estis sukcesa.

La kurso kostas entute 120 (cent dudek) eŭrojn,
de kiu sumo oni trionon antaŭpagu {1 Woche} antaŭ la komenco.


<10.4>
Bonvolu anonci vin baldaŭ al la suba adreso!
Ju pli frue vi aliĝas, des pli bone, ĉar estas nur dek kvin lokoj.

Adreso:
Prof. (lies: profesoro) d-ro (lies: doktoro) Robert Hanzen,
ret-adreso: <hanzen@uni-urbo.eo>


<10.5>
Bv. respondi la sekvantajn demandojn pri la supra teksto!

Unua demando: En kiuj monatoj okazos la supre anoncita kurso?

Dua demando: Kie okazos la kurso?

Tria demando: Ĉu la kurso estas por jamaj parolantoj de Esperanto?

Kvara demando: En kiu tago de la semajno okazos la kurso?

Kvina demando: Je kioma horo ekos la unua parto de la instruo?

Sesa demando: Dum kiom da partoj oni lernos ĉiun ĵaŭdon?

Sepa demando: Kaj kiel longe daŭros unu parto?

Oka demando: Kiel longa estos la paŭzo inter du partoj?

Naŭa demando: Kie la kursanoj tagmanĝos?

Deka demando: Ĉu la kursestro estas Aŭstro?

Dek-unua demando: Kiom kostas la kurso? Ĉu 120 cendojn?

Dek-dua demando: Kio estas la kondiĉo, kiom kaj kiam oni antaŭpagu por la kurso?

Dek-tria demando: Kiom da lokoj havas la kurso?

Dek-kvara demando: Ĉu sufiĉas, se oni anoncas sin maljam post longa tempo?

Dek-kvina demando: Kiun eĥon oni ricevos post eventuala ekzameno?


<11.0> Ripeto:
Konstru-radikoj de Esperanto, kiujn vi jam konas

Vi lernis jam tridek tri specialajn vorterojn por konstrui novajn vortojn en Esperanto.
Kiel vi jam scias, "Esperanto en dialogo" nomas ilin "konstru-radikoj",
ĉar ili ne nur estas vorteroj, sed ankaŭ radikoj.
Konstruradikoj povas esti, antaŭsilaboj, sufiksoj.

Antaŭsilaboj estas: bo-, ĉef-, dis-, ek-, fi-, ge-, mal-, mis-, re-
Sufiksoj estas: -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -er-, -estr-, -et-, -id-, -il-, -in-, -ind-, -ism-, -ist-, -obl-, -on-, -uj-, -ul-, -um-

Enmetu nun en la sekvantajn frazojn la ĝustan konstruradikon ĉie (!), kie estas truo, indikata per {?}:


<11.1>
Granda, hejm{?}a seĝo estas seĝ{?}o.

<11.2>
Riĉa homo estas riĉ{?}o.

<11.3>
Por manĝi oni bezonas manĝ{?}on, kaj ĉiuj manĝ{?}oj kune estas la manĝ{?}{?}o.

<11.4>
Malgranda kato estas kat{?}o.

<11.5>
La familio de mia edzo estas mia {?}familio.

<11.6>
Kiam aŭto komencas veturi, tiam ĝi {?}veturas.

<11.7>
Virino, kies profesio estas eduki, estas eduk{?}{?}o.

<11.8>
Via deziro bedaŭr{?}e ne estas plen{?}{?}a.

<11.9>
Kiu ne havas bonan koron, estas {?}bonkor{?}o.

<11.10>
La fratoj kaj la fratinoj de mia edzino estas miaj {?}{?}fratoj.

<11.11> <vir- bei Tieren>
La hundino havis tri vir-hund{?}ojn kaj du hund{?}{?}ojn.

<11.12>
Du{?}o el la aktiv{?}oj estis maldekstr{?}oj.

<11.13>
Esperanto estas ne nur pli rapide lern{?}a, sed ankaŭ pli facile instru{?}a ol aliaj fremdaj lingvoj.

<11.14>
La sonoj de muziko venas el la aŭd{?}o, kaj oni parolas en la parol{?}on.

<11.15>
Botelo taŭgas kiel lakt{?}o.

<11.16>
Homo, kiu vivas en urbo, estas urb{?}o.

<11.17>
Libroj aper{?}as en eldon{?}o.

<11.18>
Se vi je la unua fojo ne sukcesas, peti iun pri helpo en {?}facila afero, simple {?}petu lin.

<11.19>
Dum mono estas pag{?}o, lingvo estas komunik{?}o.

<11.20>
Lakto estas senalkohol{?}o.

<11.21> Tre malmulte estas iom{?}e.

<11.22>
Dua ekzempl{?}o de skrib{?}o estas du{?}{?}o.

<11.23>
Kiu ĉiam emas manĝi, estas manĝ{?}{?}o, kaj kiu ĉiam emas dormi, estas dorm{?}{?}o.

<11.24>
Kiu neniam {?}as labori, estas {?}labor{?}{?}o.

<11.25>
La instru{?}o {?}donas en la lern{?}o tekston al ĉiuj lern{?}{?}oj.

<11.26>
Kiam iu agas aŭ parolas kiel {?}ulo, la ĉeestantoj vokas "Fi! Fi!".

<11.27>
Atentu, ke oni facile {?}komprenas vin, se vi elparolas la Esperantan sonon z kiel c!

<11.28>
Homo, kiu vivas inter kampoj, loĝas en la kamp{?}o kaj do estas kamp{?}{?}o.

<11.29>
Kelkaj fremd{?}oj iras piede preter la multaj vid{?}{?}oj tra la vizit{?}a urbo.

<11.30>
Unu vorto por "punkto de la programo" estas program{?}o.

<11.31>
La {?}o de iu urbo estas la urb{?}o.

<11.32>
Ĉevalo en malbona stato estas ĉeval{?}o.

<11.33>
La alkohol{?}o rompis la ten{?}on de la glaso.

<11.34>
La instruo de la vegetar{?}o rekomendas, manĝi nur vegetare.


<12.0>
Formu frazojn per Kiam – tiam

Ekzemple:
(vol, telefon) (ĉiam, hav, nur, malĝust, moner)
=> Kiam oni volas telefoni, tiam oni ĉiam havas nur malĝustajn monerojn.


<12.1>
(vintr) (varm, dom, bon)

<12.2>
(parenc, vizit) (mi, ĝoj)

<12.3>
(vund, fingr) (malĝoj)

<12.4>
(mi, dorm, lit) (surhav, noktovest)

<12.5>
(oni, demand) (oni, ricev, respond)

<12.6>
(lakt, en, botel, varmet) (beb, pov, trink)

<12.7>
(patr, lud, kun, beb) (ĝi, ridet)

<12.8>
(bopatrin, salt, kriant) (Hugo, rid)

<12.9>
(bopatrin, Hugo, bat) (li, fal, plank)

<12.10>
(Hugo, dir, al, bopatrin, ke, tuj, for-ir, el, dom) (ankaŭ, edzin, for-ir)

<12.11>
(Zamenhof, est, jun) (loĝ, en, urb, viv, an, mult, naci)

<12.12>
(Zamenhof, est, kuracist) (kurac, ankaŭ, hom, kiu, ne, mult, mon)

<12.13>
(Zamenhof, ne pov, pag, unua, Esperant, libr) (bopatr, pag)

<12.14>
En kiuj frazoj taŭgas ankaŭ se?
En kiuj certe ne?
Ĉu vi povas diri, kial (ne)?


<13.0> <indirekte Rede>
Ripeto: Rekta kaj nerekta paroloj

El frazo kun rekta parolo formu frazon kun nerekta parolo.
Atentu la tempon!

Ekzemploj:

Toni diris: "Tio estas malbona." =>
Toni diris, ke tio estas malbona. (im Deutschen: ... sei)

Hugo diras: "Bopatrino, tuj for-iru el nia domo!" =>

Hugo vokas kolere, ke lia bopatrino tuj for-iru el ilia domo. (im Deutschen: "... solle")

Kaj nun estas via vico:


<13.1>
Hieraŭ mi demandis al Esperanto-amiko: "Ĉu vi jam konas mian novan Esperanto-vortaron?" =>
Hieraŭ mi demandis al Esperanto-amiko, ĉu ...

<13.2>
La edzino de Hugo diris: "Tiam ankaŭ mi for-iros el la domo!" =>
La edzino de Hugo diris, ke ...

<13.3>
Hugo pensis: "La bopatrino estas vundita, ĉar śi tuśis la aĉan hejtilon." => ...

<13.4>
Hugo ne timis: "Mi ricevos kruelajn dolorojn, post kiam mi manĝis malfreŝan kukon." => ...

<13.5>
Duonan horon antaŭe mi aŭdis: "La telefono eksonas." => ...

<13.6>
Kiam mi venis hejmen, mi vidis: "Mia patro jam venis kaj sidas en la kuirejo." => ...

<13.7>
Morgaŭ mia edzino certe repetos min: "Bv. meti la manĝilaron sur la tablon!" => ...


Nun al pli alta nivelo! Formu rekte frazojn kun nerekta parolo


<13.8>
Mi petas vin, ke
(ni, duonigi, daŭro, sekvanta, Esperanto-kurso)

<13.9>
La eta knabo kritikis, ke (familio, ne, povi, pagi, poŝtelefono, por, li). => ...

<13.10>
Mia amiko komunikis al mi, ke (li, morgaŭ, veni, en, nia, urbo).

<13.11>
Lia edzino ne povis informi Hugon, ke (kuko, ne, plu, freŝa).

<13.12>
Zamenhof pensis, ke (per, neŭtrala, lingvo, povi, helpi, al, homaro).

<13.13>
La gepatroj mallaŭdis, ke (Bruno, havi, tro, longa, hararo).

<13.14>
Mia bopatro scias, ke (li, baldaŭ, havi, multa mono).

<13.15>
Hugo ŝercis, ke (unu, varmega, hejtilo, ne, kaŭzi, varma, somero).

<13.16>
Hugo kriis fine, ke (Toni, ĉiam, diri, nur, "Tio estas bona" kaj "Tio estas malbona").


<14.0> <-ig-> <-iĝ-> <Gebrauch von -ig- und -iĝ->
La sufiksoj -ig- kaj -iĝ-

La signifo de la konstru-radiko -ig- estas 'machen', 'veranlassen' .
La signifo de la konstru-radiko -iĝ- estas 'werden', 'in einen Zustand übergehen’ .


Ekzemplaj frazoj kun la verboj igi kaj iĝi:
La misa reago de Hugo igis lian bopatrinon, bati lin.
Aplikata ĉiun tagon dum jaroj, Esperanto iĝis vera lingvo.


Facila estas la uzo de -ig- kaj -iĝ- malantaŭ radikoj, kiuj ne estas verboj:
doktoro: doktorigizum Doktor machen doktoriĝiDoktor werden
tago:tagigizum Tag machen tagiĝiTag werden
blanka:blankigiweißmachen blankiĝiweiß werden
bona:bonigigut machen boniĝigut werden
for:forigientfernen foriĝiverschwinden
tro:troigi"allzu machen", übertreiben troiĝiÜberhand nehmen
unu:unuigivereinen unuiĝisich vereinen
al:aligihinzufügen; anschließen aliĝisich anmelden
kun:kunigizusammenfügen kuniĝisich zusammenfinden
ek-:ekigistarten ekesti = estiĝientstehen (nicht: *ekiĝi)


Malfacila estas la uzo de -ig- kaj -iĝ- malantaŭ radikoj, kiuj estas verboj.

Unue oni devas scii, ĉu la verbo povas (ne: devas) havi objekton: tiam la verbo estas transitiva,
aŭ ĉu la verbo ne povas havi objekton: tiam la verbo estas netransitiva.
Bedaŭrinde estas malfacile, lerni por ĉiu nova verbo, ĉu ĝi estas transitiva aŭ netransitiva.


Regulo 1:
Se verbo estas transitiva, tiam ĝia netransitiva formo havas la sufikson -iĝ-:

"Kiam mia patrino naskis min, mi naskiĝis."

Regulo 2:
Se verbo estas netransitiva, tiam ĝia transitiva formo havas la sufikson -ig-:

"Mia onklo mortis, ĉar tro da alkoholo mortigis lin."


Pliaj ekzemploj:
komenci(etw.) beginnen(transitiva)  komenciĝi (selbst) beginnen(netransitiva)
finibeenden(transitiva)   finiĝienden(netransitiva)
nominennen(transitiva)   nomiĝiheißen(netransitiva)
rompikaputt machen(transitiva)   rompiĝikaputt gehen(netransitiva)
solvilösen(transitiva)   solviĝisich lösen(netransitiva)
falifallen(netransitiva)   faligi"fallen machen", zu Fall bringen, fällen(transitiva)
sidisitzen(netransitiva)   sidigisetzen(transitiva)
staristehen(netransitiva)   starigistellen(transitiva)
daŭridauern(netransitiva)   daŭrigiandauern lassen, fortsetzen(transitiva)
kuŝiliegen(netransitiva)   kuŝigilegen(transitiva)


<14.1>
Bv. legi pli pri la sufiksoj -ig- kaj -iĝ-, unue en la vortaro kaj due en la gramatiko.

Trie enmetu la sufiksojn -ig--iĝ- - aŭ neniun konstru-radikon! - en la sekvantajn frazojn.
(Se temas pri verbo, apliku la suprajn regulojn.)


Profesoro povas doktor{?}i studinton, kiu do doktor{?}as.

<14.2>
Komplet{?}u la frazojn, por ke ili komplet{?}u!

<14.3>
{?}i patro premas ne, esti patro tamen tre.

<14.4>
Post la unua ekzemplero la laboro daŭr{?}u, por verki duoblaĵon, do daŭr{?}u ĝin!

<14.5>
La instruisto komenc{?}as la instru-horon; ĝi komenc{?}as je la 9a.

<14.6>
Tiu ĉi afero, kostonta duoblan sumon, devas nun fin{?}i; mi dev{?}os iun, fin{?}i ĝin.

<14.7>
Se vi duobl{?}os la kostojn, vi duon{?}os nian monon.

<14.8>
Bv. skani la kurs-anoncon kaj pend{?}u ĝin al la muro!

<14.9>
Bonvolu sid{?}i vin! / Bonvolu eksid{?}i! / Sid{?}u apud min!

<14.10>
Kiel vi nom{?}as vin? Kiel vi nom{?}as?

<14.11>
Bv. star{?}i la botelon sur la tablon!

<14.12>
Se ne sufiĉe frue multaj personoj al{?}os al la kurso, oni nul{?}os ĝin.

<14.13>
Kiu jam gast{?}is ĉe Esperantistoj, ankaŭ mem volonte gast{?}os aliajn.

<14.14>
Dum geedz{?}o la viro edz{?}as kaj la virino edzin{?}as.


<15.0>
Ŝercbildo:
La amato sub la lito

Diru, kion oni vidas sur la ŝercbildo, kio ĵus okazis kaj kio ĝuste nun okazas!

Sublitulo
"Por vi, estas via edzino!"

Oni vidas:
<15.1>
(lit, ĉe-est, vir, virin, verŝajn, geedz)

<15.2>
(ili, ne, dorm)

<15.3>
(edzin, bel, blondulin, apenaŭ, vestit, mallong, noktovesto)

Ĵus okazis:
<15.4>
(subit, telefon, ekson)

<15.5>
(edzin, tuj, pren, telefon, aŭdil, demand, kiu, telefon)

<15.6>
(Post kiam, aŭskult, respond, dir, "Por vi, estas via edzino")

<15.7>
(edz, kompren, nenio)

Ĝuste okazas:
<15.8>
(jen, ven, mano, kun, part, de, noktovest, de sub, lit, pren, telefon, aŭdil)

<15.9>
(Do, klar, ke, sin kaŝ, amato, tie, kaj, ke, edzin, ties, amatin)

<15.10>
(edz, hav, grandeg, okul, ĉar, sent, fort, ŝok)


<16.0>
Problemoj, eldoni propran verkon de literaturo


<16.1>
Ĉu vi volas, ke libro, verkita de vi, havu sukceson?
Se jes, tiam vi devos solvi tri ĉefajn problemojn.

Verki la libron, estas nur la unua problemo, malfacila afero, klare:
unue vi devas elekti interesan temon.
Se la temo rilatas al iu scienco, vi devas esti sperta en tiu fako ktp.

<16.2>
Post kiam vi verkis la tekstojn, komenciĝas la dua problemo: produkti la libron.
Tre malfacila afero, klare: unue vi serĉas eldonejon.
Vi estas bonŝanca kaj trovas iun, al kiu vi do portas vian verkon.
Sed la eldonisto demandas la kritikiston, kion tiu opinias,
kaj poste konsilas al vi, plian fojon redakti aŭ tute ŝanĝi partojn,
kaj vi povas perdi multan tempon, plibonigante viajn tekstojn, ĝis kiam vi ambaŭ konsentas.
Restas presi la libron por produkti ĝin, sed ne pensu, ke tio estas la fino.

<16.3>
La tria kaj plej granda problemo estas, vendi la libron, kaj kredu: tio estas ege malfacila.
Nome, komerci signifas militi. Ĉiuj aliaj eldonejoj kaj libroj estas la malamiko,
dum vi per ĉia maniero donas al sufiĉe multaj homoj la certecon,
ke nur via libro havas la plej altan valoron por ili.

<16.4>
Tamen komprenu bone:
Via celo fakte estas, ke la homoj aĉetu vian libron, ne, ke ili ankaŭ legu ĝin!
Ankaŭ mi havas tre multajn librojn en miaj ŝrankoj, kiujn mi neniam legis.
Kelkaj estas en Esperanto, kiun mi iam volis eklerni ...


<17.0>
Respondu la sekvantajn demandojn pri la supra teksto:


<17.1>
Kiom da ĉefaj problemoj vi devas solvi, ĝis kiam aperas libro verkita de vi?

<17.2>
Kio estas la unua problemo?

<17.3>
Kia oni devas esti, se la libro havas temon el iu scienco?

<17.4>
Kio estas la dua problemo?

<17.5>
Kion oni devas unue serĉi?

<17.6>
Kiel povas reagi la eldonisto?

<17.7>
Kio estas la tria problemo?

<17.8>
Kiu problemo kaŭzas la plej malfacilan laboron?

<17.9>
Kion signifas komerci per mem verkita libro?

<17.10>
Kion oni diru al homoj, kiujn la libro ŝajne iom interesas?

<17.11>
Kion iuj, aĉetinte la libron, eble tamen ne faros per ĝi?


<18.0>
Ekzerca dialogo kun indikoj de tempopunktoj (dato kaj tagotempo) kaj de daŭro,
kompletigu la sekvantajn frazojn!

Temo: La horaro de ĉiutaga Esperanto-kurso


<18.1>
Kiel longe vi jam lernas Esperanton?

Mi lernas Esperanton {seit 3 Jahren}, do dum sufiĉa tempo.
Unue mi ĉe-estis en intensa por-komencanta kurso, {vom 3.2. bis zum 9.2.}.
Mi memoras, ke mi jam aliĝis {4 Wochen} antaŭe, por esti certa, ke mi ricevos lokon.

Do, tiu kurso daŭris {eine ganze Woche}!
Tiam oni devas esti sufiĉe lernema.

Jes, nur se oni dum la komenca parto lernas {jeden Tag}, tiam oni sufiĉe rapide progresas.

Vi tute pravas. Se oni nur unufoje en la semajno lernas Esperanton,
tiam oni {die Woche danach} jam forgesis ĉion.


<18.2>
Ĉu la kurso daŭris ankaŭ {den ganzen Tag}?

Ne, tio fakte tro streĉus.
Jen la ĝenerala skemo de nia kursa ĉiutago:
Ni komencis ĝin la {8 Uhr} kaj finis ĝin la {12 Uhr}, apenaŭ kun paŭzoj.
{Nach dem Mittagessen} ni estis ĉiam tre lacaj kaj iris hejmen.
Sed hejme mi ripetis kaj re-studis tion, kion ni eklernis.

Do, vi lernis ĉiutage {4 Stunden}, nome, {von 8 bis 12 Uhr}.
Mi vere laŭdas tiun metodon!


<18.3>
Kaj ekde kiam vi bone paroladas kiel nun?

Mi pensas, ke mi {nach 1 Jahr} parolis sufiĉe bone.

Ne diru! Ĉu nur {1 Jahr danach}? Tiam vi vere havas grandan povon por lerni lingvojn.

Eble, mi ne scias.
Estas simple tiel, ke Esperanto estas lernebla kun pli alta rapideco ol aliaj fremdaj lingvoj.

Interese, mi komprenas. –
Kioma horo estas nun?

Estas nun {18:35 Uhr}.

Ĉu jam? Ho, pardonon, tiam mi devas iri. Ĝis la revido!

Ĝis revido!

<19.0>
Kompletigu la sekvantajn frazojn por ripeti la novajn vortojn!


<19.1a>
(La respondanto Hugo estu viro!)

Saluton, Hugo! {Wie} vi fartas?
Saluton, Toni! Mi fartas ne {allzu} bone.
{Warum} ne, amiko mia? Bonvolu diri al mi.
Mi estas tre {traurig}, ĉar mi ne certas pri unu {Sache}.
{Über} kiu afero vi parolas? Diru al mi.
Hieraŭ mi ricevis fortan {Schock}.
{Was} ŝokis vin?
Mi {lag} kun mia edzino en la lito.
Hm, tre {persönliche} afero, kiun vi komunikas al mi. Sed {mach weiter}!
Jen la telefono {ertönte}.
Kaj ĉu vi {deshalb} ricevis ŝokon? Kiu {rief an}?
Estis la edzino de Bruno. Ĉu vi eble {kennst} lin?
Ne, ĉu estas amiko {von dir}?
Ne, Bruno kaj lia edzino {wohnen} en la domo apud nia.
Mi komprenas. Kaj kial lia edzino {hat angerufen}?
Por paroli kun {ihrem} edzo.
Ĉu kun sia edzo? Vi {sicherlich} ridis, ĉu ne?
Mi ne {lachte}, ĉar ŝokis min, ke ŝia edzo kuŝis sub {unserem} lito.
Ne diru!! Kaj {wie} vi eksciis tion?
Per tio, ke mia edzino donis al li la {Apparat}, kio duobligis mian {Schock}.
Ĉu via edzino sciis, ke li kuŝas {unter} via lito?
Jes, kaj tial mi nun estas {unsicher}.
Pri kio vi tiam {noch} estas malcerta?
Ĉu mia edzino estas la amatino de Bruno {oder nicht} ...

<19.2a>
Ĉu vi {kannst} diri al mi, de kie {kommt} Esperanto?
{Natürlich}! Ĝin {hat ausgedacht} unu homo, nome Ludwig Lazarus Zamenhof.
Ĉu {ein einziger} homo elpensis la tutan lingvon?
Ne la {ganze} lingvon, sed la {Anfang}. Lingvo ĉiam estas senfina.
En kiu {Jahrhundert} Zamenhof vivis?
Li vivis en la {neunzehnten} jarcento.
Kaj por kio tiu lingvo {sollte taugen}?
Li pensis, ke Esperanto taŭgu kiel {internationales} komunikilo.
Kial li ne {hat genommen} alian lingvon?
Ĉar la internacia komunikilo estu {neutral}.
Kial {nicht neutrale} lingvo estas malbona?
La homoj, kiuj povas paroladi sian {Muttersprache}, estas tiam superuloj,
kaj la aliaj sentas sin subuloj. Tiam oni ofte estas {Feinde}.
Mi komprenas. Tiam neŭtrala lingvo {mehr} taŭgas.
Ĉu Zamenhof estis lingvisto?
Ne, li estis kuracisto, sed li kaj ankaŭ lia patro kaj lia {Großvater} sciis multe pri lingvoj.

<19.3a>
Saluton, Hugo! Ĉu {alles} en ordo {zu Hause}?
Jes, ĉio en ordo. Mi havas nur {etwas} da doloroj.
Kaj ĉu vi scias, kio {verursacht} la dolorojn?
Jes, mi manĝis grandan {Kuchen}, kaj ĝi ne plu estis {frisch}.
Stultulo! Ĉu via edzino ne diris, ke vi tion ne {machen sollst}?
Ŝi ne povis, ĉar ŝi {nicht mehr} estis en la domo.
Ŝi hieraŭ foriris kaj ne {ist zurückgekommen}.
Ne diru! Ĉu ŝi havis kaŭzon por {wegzugehen}?
Ne. Eble ŝi {fand} mian deziron ne agrabla, ke mia {Schwiegermutter} ne plu loĝu kun ni.
Ekde kiam vi estas kontraŭ via bopatrino?
{Seit} tiam, kiam ŝi batis min tiom {stark}, ke mi falis sur la plankon.
Batoj inter {Verwandten}! Ĉu vi eble {vorher} tro akre kritikis ŝin?
Tute ne, mi nur ege {habe gelacht}.
Tion mi ne komprenas. Kio estis {so sehr} ridinda? {Weshalb} vi ege ridis?
Ĉar mia bopatrino, tuŝinte varmegan {Heizkörper}, faris {schreiend} grandajn saltojn {wegen} siaj dolorantaj {Finger}.
Malbonkorulo! Kaj vi diras, ke {alles} estas en ordo hejme!
Hejme {ja} ĉio estas en ordo, {nur} kun mi ne: Mi sentas iom {(an)} doloroj ...

<19.1b>
(La respondanto Hugo estu viro!)

Saluton, Hugo! Kiel vi {geht es}?
Saluton, Toni! Mi fartas ne tro {gut}.
Kial ne, amiko mia? {Bitte} diri al mi.
Mi tre malĝojas, ĉar mi ne certas {über} unu afero.
Pri kiu {Sache} vi parolas? Diru al mi.
{Gestern} mi ricevis fortan ŝokon.
Kio {hat schockiert} vin?
Mi kuŝis kun mia edzino en la {Bett}.
Hm, tre persona afero, kiun vi {mitteilst} al mi. Sed daŭrigu!
{Da} la telefono eksonis.
Kaj ĉu vi tial {erhieltst} ŝokon? {Wer} telefonis?
Estis la {Ehefrau} de Bruno. Ĉu vi {vielleicht} konas lin ?
Ne, {ist es} amiko de vi?
Ne, Bruno kaj lia edzino loĝas en la domo {neben} nia.
Mi komprenas. Kaj {warum} lia edzino telefonis?
{Um ... zu} paroli kun sia edzo.
Ĉu kun {ihrem} edzo? Vi certe {hast gelacht}, ĉu ne?
Mi ne ridis, ĉar {[es] schockte} min, ke {ihr} edzo kuŝis sub nia lito.
{Sag bloß}! Kaj kiel vi {erfahren = zu wissen beginnen} tion?
{Dadurch}, ke mia edzino donis al li la aparaton, kio {hat verdoppelt} mian ŝokon.
Ĉu via edzino sciis, ke li {lag (Zeitform wie bei indirekter Rede)} sub via lito?
Jes, kaj {deshalb} mi nun estas malcerta.
{Worüber} vi tiam ankoraŭ estas malcerta?
Ĉu mia edzino estas la {Geliebte} de Bruno aŭ ne ...

<19.2b>
Ĉu vi povas diri al mi, {woher} venas Esperanto?
Kompreneble! {Es} elpensis unu homo, {nämlich} Ludwig Lazarus Zamenhof.
Ĉu unu homo {hat ausgedacht} la tutan lingvon?
Ne la tutan lingvon, {aber} la komencon. Lingvo ĉiam estas {ohne Ende}.
En kiu jarcento Zamenhof {hat gelebt}?
Li vivis en la dek-naŭa {Jahrhundert}.
Kaj por kio {diese} lingvo taŭgu?
Li pensis, ke Esperanto taŭgu kiel internacia {Verständigungsmittel}.
Kial li ne prenis {eine andere} lingvon?
Ĉar la internacia komunikilo {sollte sein} neŭtrala.
{Warum} neneŭtrala lingvo estas malbona?
La homoj, kiuj povas {immer sprechen} sian gepatran lingvon, estas tiam {Überlegene},
kaj la aliaj sentas sin {Unterlegene}. {Dann} oni ofte estas malamikoj.
Mi komprenas. Tiam neŭtrala lingvo pli taŭgas.
Ĉu Zamenhof estis {Sprachwissenschaftler}?
Ne, li estis {Arzt}, sed li kaj ankaŭ lia patro kaj lia avo sciis multe {über} lingvoj.

<19.3b>
Saluton, Hugo! Ĉu ĉio {in Ordnung} hejme?
Jes, {alles} en ordo. Mi havas nur iom da {Schmerzen}.
Kaj ĉu vi scias, {was} kaŭzas la dolorojn?
Jes, mi manĝis {einen großen} kukon, kaj ĝi ne plu estis freŝa.
{Dummkopf}! Ĉu via edzino ne diris, ke vi {das} ne faru?
Ŝi ne {konnte}, ĉar ŝi ne plu estis en la domo.
Ŝi hieraŭ {ging weg} kaj ne revenis.
{Sag bloß}! Ĉu ŝi havis kaŭzon {um} for-iri?
Ne. Eble ŝi trovis mian {Wunsch} ne {angenehm}, ke mia bopatrino ne plu loĝu kun ni.
{Seit wann} vi estas kontraŭ via bopatrino?
Ekde tiam, kiam ŝi batis min {so} forte, ke mi falis sur la {Fußboden}.
{Schläge} inter parencoj! Ĉu vi eble antaŭe tro {scharf} kritikis ŝin?
{Überhaupt nicht}, mi nur ege ridis.
{Das} mi ne komprenas. Kio estis tiom {lächerlich}? Kial vi {mächtig} ridis?
Ĉar mia bopatrino, {berührt habend} varmegan hejtilon, faris kriante grandajn {Sprünge} pro siaj {schmerzenden} fingroj.
{Herzloser Mensch}! Kaj vi diras, ke ĉio estas en ordo {zu Hause}!
Hejme ja {alles} estas en ordo, nur {mit mir} ne: Mi sentas iom da {Schmerzen} ...

<20.> Libro kun alta valoro


<20.1> (1. Version)
Hier noch ein letzter humoriger Dialog, den man auch gut als Sketsch aufführen kann.
Es agieren ein Herr (Kunde) und eine Dame (Buchverkäuferin).


Bonan tagon, sinjorino! Mi vidas, ke vi vendas librojn {hier}.
Bonan tagon, sinjoro! Jes, mi havas multajn librojn.
Hm, ili {sehen aus} sufiĉe similaj.
Tio ĉi estas klara, estas ja nur ekzempleroj de la sama libro.
Kial vi ne havas {verschiedene} librojn por elekti?
Vi devas {wissen}, tio estas mia libro, mi mem produktis ĝin.
Ho, interese! Mi tamen serĉas specialan libron, por miaj {Mahlzeiten}.
Ĉu eble pri {Vegetarismus}? En mia libro temas pri vegetarismo.
Ne, la libro, kiun mi {suche}, havas por mi altan valoron.
Mia libro ja havas altan valoron. Estas tiom malfacile, {herausgeben} libron.
Ĉu vere? Oni skribas ĝin, iras al {Verlag}, tiu presas kaj {verkauft}.
Kie estas la problemo?
Ho, vi ne scias. Unue mi devis trovi {irgendeinen} eldoniston.
Kaj tiam komenciĝis la problemoj: {redigieren}, ŝanĝi, ktp. sen fino.
Kaj poste mi devis mem aĉeti ĉiujn {Exemplare} kaj vendi ilin.
En ordo, mi ja vidas, ke vi tre bone sukcesis. Via libro ne estas {dick}, ĉu ne?
Ĉu dika? La enhavo estas grava, mi verkis la libron kun mia koro, pro amo al la {Menschheit}.
{Zehn} centimetrojn aŭ unu centimetron dika ... tio estas por mi tute egala.
Por mi ne, mi preferas libron, kiu estas nur unu {Zentimeter} dika.
Ho, vi volas tre atente legi paĝon post {Seite}, festi {direkten} renkonton kun la literaturo.
Kredu aŭ ne, tiam mia libro estas bonega por vi, kaj ĝuste unu centimetron dika.
Tre bone! Tiam mi {nehme} ĝin. Jen la mono!
Dankon, jen via ekzemplero! Kaj multan {Vergnügen}!
Tion mi certe havos. Ĝi faros miajn manĝojn multe pli {angenehm}.
Ĉu vi kutime {lesen}, dum vi manĝas?
Ne, {es geht um} la tablo en mia salono. Ĝi ne bone staras.
Mi ne komprenas. Kiel rilatas mia libro al via {Tisch}?
Vidu, la tablo havas kvar {Füße}, kaj unu el ili estas unu centimetron tro mallonga.
Mi ne komprenas plu ...
Se la tablo daŭre movas sin pro la tro {kurzen} piedo,
tiam la {Speise} eble falas sur la teron, kaj tion mi ne volas.
Tial mi metas vian libron ...
Vi {tun} mian libron ... !!!
... sub la tro mallongan piedon de la tablo. Via libro estas {stabil, wörtlich: stark} kaj povas porti la pezon de la tablo.
Tiel la libro fakte havas {höchsten} valoron por mi.
La verko, en kiu batas mia {Herz}! Uzata kiel aĉa {Abfall} el paperopecoj!
For vi fiulo de {Kultur}!!! Aŭ mi montros al vi, por kio mia forta libro taŭgas ankaŭ!

({Der Käufer (= gekauft Habende)} de la libro forkuras.)


<20.2> (2. Version)
Bonan tagon, sinjorino! Mi vidas, ke vi {verkaufen} librojn tie ĉi.
Bonan tagon, sinjoro! Jes, mi havas multajn librojn.
Hm, ili aspektas sufiĉe {ähnlich}.
Tio estas klara, estas ja nur ekzempleroj de {desselben} libro.
Kial vi ne havas diversajn librojn por {auswählen}?
Vi devas scii, tio ĉi estas mia libro, mi mem {habe hergestellt} ĝin.
Ho, interese! Mi tamen {suche} specialan libron, por miaj manĝoj.
Ĉu eble pri vegetarismo? En mia libro {geht es um} vegetarismo.
Ne, la libro, kiun mi serĉas, havas por mi altan {Wert}.
Mia libro ja havas altan valoron. Estas tiom {schwierig}, eldoni libron.
Ĉu vere? Oni skribas ĝin, iras al eldonejo, tiu {druckt} kaj vendas.
Kie estas la problemo?
Ho, vi ne scias. Unue mi devis trovi iun {Herausgeber}.
Kaj tiam {begannen} la problemoj: redakti, {ändern}, ktp. sen fino.
Kaj poste mi devis mem {kaufen} ĉiujn ekzemplerojn kaj vendi ilin.
En ordo, mi ja vidas, ke vi tre bone {Erfolg hatten}. Via libro ne estas dika, {nicht wahr}?
Ĉu dika? La enhavo estas grava, mi verkis la libron kun mia {Herz}, pro {Liebe} al la homaro.
Dek centimetrojn aŭ unu centimetron dika ... tio estas por mi tute {gleichgültig}.
Por mi ne, mi {ziehe ... vor} libron, kiu estas nur unu centimetron dika.
Ho, vi volas tre {aufmerksam} legi paĝon post paĝo, festi rektan {Begegnung} kun la literaturo.
Kredu aŭ ne, tiam mia libro estas {ausgezeichnet} por vi, kaj {genau} unu centimetron dika.
Tre bone! Tiam mi prenas ĝin. Jen la {Geld}!
Dankon, {hier ist} via ekzemplero! Kaj multan plezuron!
Tion mi certe havos. Ĝi faros miajn {Mahlzeiten} multe pli agrablaj.
Ĉu vi {gewöhnlich} legas, dum vi manĝas?
Ne, temas pri la tablo en mia {Wohnzimmer}. Ĝi ne bone staras.
Mi ne komprenas. Kiel {hat einen Bezug} mia libro al via tablo?
Vidu, la tablo havas {vier} piedojn, kaj unu el ili estas unu centimetron tro mallonga.
Mi ne komprenas {weiterhin} ...
Se la tablo daŭre {bewegt} sin pro la tro mallonga piedo, tiam la manĝaĵo eble falas {auf den Boden}, kaj tion mi ne volas.
Tial mi {tue} vian libron ...
Vi metas mian libron ... !!!
... sub la tro mallongan piedon de la tablo. Via libro estas forta kaj povas {tragen} la {Gewicht} de la tablo.
Tiel la libro fakte havas plej altan {Wert} por mi.
La verko, en kiu {schlägt} mia koro! {Benutzt} kiel {mieser} rubo el {Papierfetzen}!
For vi {Strolch, wörtlich: (sittlich) übler Mensch} de kulturo!!! Aŭ mi montros al vi, por kio mia forta libro taŭgas ankaŭ!

(La aĉetinto de la libro {läuft weg}.)


Wörterbuch Esp.-Deutsch: a... al.. an.. ar.. b... bo.. c... ĉ... d... di.. do.. e... ek.. er.. f... fi.. fr.. g... ĝ... h... ĥ... i... in.. io.. j... ĵ... k... ki.. kl.. kon.. kr.. ku.. l... li.. m... me.. mo.. n... ni.. o... p... pe.. po.. pr.. r... ri.. s... se.. si.. so.. su.. ŝ... t... ti.. to.. u... v... vi.. vo.. z...
Wörterliste Deutsch-Esp.: Hinweise A.. B.. C.. D.. E.. F.. G.. H.. I.. J.. K.. L.. M.. N.. O.. P.. Q.. R.. S.. T.. U.. V.. W.. X Y Z..
Startseite Grammatik Lektion 4 Lektion 5 Übersetzungen zu Lektion 5 Grammatik zu Lektion 5 Lektion 6