Titelillustration: Dirk Wieczorek

Aussprache Grammatik Lektion 3 Lektion 4 Übersetzungen zu Lektion 4 Grammatik zu Lektion 4 Lektion 5

Lektion 4 / leciono kvar


In dieser Lektion lernen Sie die noch ausstehenden Laute des Esperanto kennen,
außerdem das Zahlensystem und einen weiteren großen Teil der Wortformen des Esperanto.


<1.0> <eŭ>
Vortoj por la parencoj


Vorübungen:
La elparolo de kontraŭ eu:

Elparolu nun mem:

Eŭropo 'Europa': Eŭ-ro-po (tri silaboj),
neŭtra 'unbestimmt': neŭ-tra (du silaboj),
neŭtrala 'neutral': neŭ-tra-la (tri silaboj)

kontraŭ:

neutila 'unnütz': ne-u-ti-la (kvar silaboj),
neu 'verneine': ne-u (du silaboj)


<1.1> <-ar->
Mia parencaro

Frato de mia patro aŭ de mia patrino estas onklo de mi.
Filo de mia onklo estas kuzo de mi.
Mi havas dek gekuzojn.
Filo de unu el miaj gefratoj estas nevo.
La patro de mia patro aŭ de mia patrino estas avo de mi.
Filo de mia filo aŭ de mia filino estas nepo.


<1.2> <bo-> <-id->
bo- kaj -id-

Ĉiuj vortoj por familiano de mia edzo (aŭ edzino) havas la antaŭ-silabon bo-.
Geedzoj havas do "bofamilion".

Ekzemploj:
La gepatroj de mia edzo (aŭ edzino) estas do mia bopatro kaj mia bopatrino.
La edzo de nia filino estas nia bofilo.

Se vorto por parenco bezonas, kaj la antaŭsilabon bo-, kaj la antaŭsilabon ge-,
tiam bo- estas la unua el ambaŭ, ekzemple:

Mia bopatro kaj mia bopatrino estas kune miaj bo-gepatroj.
La gefratoj de mia edzo/edzino estas miaj bofratoj kaj miaj bofratinoj,
kune ili estas miaj bo-gefratoj.


Se vi estas edzino, vi eble ankaŭ naskas bebojn.
Tiuj post certa tempo same havas infanojn ktp.
Ĉiuj gefiloj, genepoj ktp. estas la idoj de via edzo kaj vi; ili kune estas via "idaro".

Ankaŭ bestoj havas "idojn", ekzemple oni povas diri:
"La hundo bone zorgas pri siaj hundidoj."


<1.3> Vortoj neŭtraj aŭ ne neŭtraj pri la sekso

"Parenco" estas seks-neŭtra vorto, same ido.
La aliaj vortoj por parencoj ne estas seksneŭtraj,
ĉar ekzistas formoj de ili, apartaj por viroj kaj virinoj:

Komprenu ankaŭ la vorton "amiko" seksneŭtra!

Ekzemplo:
"Vi demandas, kiom da amikoj mi havas. Mi havas ok amikojn."
Oni nun ne scias, ĉu estas virajvirinaj amikoj.

Ankaŭ la vorton "li" oni uzas iafoje seksneŭtra:
Se oni ne scias, ĉu iu homo estas viraina, oni diras "li".


<1.4> (Dialogo)

Vidu jen la bildon kun nia filino kaj ŝia kun-ulo.
Ho, kiel belaj ili aspektas, en elegantaj vestoj! Ĉu ili tie festas la geedziĝon?
Ne, tio estas antaŭ vespero por amikoj de teatro.
Sed ili vivas kune, do li estas ŝia "vivo-kunulo", por uzi modernan vorton.
Mi komprenas. Ĉu vi havas plian filinon?
Plian filinon mi ne havas, nek filon.
Kiel granda estas via parencaro entute?
Hm, se mi bone kalkulas, entute estas 26 (dudek ses) homoj, sed kun gekuzoj kaj genevoj.
Kaj ĉu kun la bofamilio?
Ne, sen kalkuli la bofamilion.
Bone, tiam vi povas esti kontenta.
Mi gratulas al vi.

<2.0> <-u>
Formu novajn vortojn por parencoj


<2.1> Fratino de unu el miaj gepatroj estas {?} de mi.

<2.2> La patrino de mia edzino estas mia {?}.

<2.3> Frato de mia edzino estas {?} de mi.

<2.4> La kvin gefiloj de mia fratino estas miaj {?}.

<2.5> La gepatroj de miaj gepatroj estas miaj {?}.

<2.6> La gepatroj de mia edzo estas miaj {?}.

<2.7> La naŭ gefiloj de miaj gefiloj estas miaj {?}.

<2.8> Filo de mia onklo estas {?} de mi.

<2.9> La patro de mia patrino estas {?} de mi.

<2.10> Filo de mia avino estas mia {?}{?} de mi.

<2.11> La gefratoj de mia frato estas: miaj pliaj {?} kaj miaj {?} kaj mi.

<2.12> Filino de mia avino estas mia {?}{?} de mi.

<2.13> Filino de mia onklino estas {?} de mi.

<2.14> La sep genevoj de mia onklo estas:
miaj kvar ge{?} (sen liaj ge{?}), miaj du ge{?} kaj mi.

<2.15> Mia {?} estas la bofilino de miaj gepatroj,
kaj la geedzoj de miaj {?} estas la aliaj bogefiloj de ili.


<3.0>
Via familio

Respondu nun jenajn demandojn pri via familio!
(Ŝercumoku eble:
"Ho, mi bedaŭras, ke jes / ne!" aŭ:
"Ho, mi bedaŭras, ke mi (ne) estas / havas ...!")


<3.1>
Ĉu vi studaslaboras?

<3.2>
Ĉu vi loĝas ĉe via familio,
for: en studenta hejmo, en propra loĝejo?

<3.3> Ĉu viaj ge-avoj vivas ankoraŭ?

<3.4> <plej>
Kiom da gefratoj vi havas?
Se vi havas gefratojn, ĉu vi estas la plej aĝa el viaj fratoj kaj fratinoj?

<3.5> Mi ne scias vorton en Esperanto: Kion oni diras anstataŭ "filo de ge-onkloj"?

<3.6> Ĉu vi estas edzo/edzinofraŭlo/fraŭlino?

<3.7> Kies gefiloj estas viaj gepatroj?

<3.8> Ĉu vi konas bildojn de ĉiuj viaj geavoj?

<3.9> Ĉu vi volas havi multajn genepojn?

<3.10> Kion oni diras anstataŭ "filino de la gefiloj" en Esperanto?

<3.11> Ĉu vi volas diri al mi, kiom da nevinoj vi havas?

<3.12> Ĉu "kuzino" estas la ĝusta vorto por "filo de la onklino"?


<4.0> <Zahlen>
La sistemo de la nombroj en Esperanto


Nombroj estas gravaj, ĉar ili estas tre oftaj en la ĉiutago.
Oni aplikas ilin por nombri, mezuri kaj kalkuli.

La nombrovortoj de Esperanto estas:
nul, unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil.


Daraus ergeben sich durch Kombination die Grundzahlen, z.B.:
dek tri (13), okdek kvin (85), mil naŭcent tridek unu (1931) usw.

Die Ordnungszahlen sind die entsprechenden Adjektive:
nula, unua, dua, …, deka, dek-unua, …

Die Zahladverbien sind die entsprechenden Adverbformen:
unue, due, …, deke, dek-unue, …

Por tre grandaj nombroj ekzistas jenaj substantivoj:
miliono (unu unuo kaj ses nuloj), miliardo (unu unuo kaj naŭ nuloj) kaj biliono (unu unuo kaj dek du nuloj).

Ĉu vi volas lerni pliajn detalojn pri la Esperanta nombrosistemo?
Tiam legu la regulojn pri nombroj ĉe <Zahlen> en la gramatiko.


<4.1>
Kaj nun bonvolu montri, kiel oni nombras en Esperanto:

1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10

Kaj nun legu ankaŭ aliajn formojn de la nombrovortoj:

1a leciono, 2a leciono, 3a leciono, ... kaj tiel plu

1e, 2e, 3e, ... k.t.p.


<4.2>
Legu tiujn nombrojn Esperante:
0
47
24
99
13
81
40
12
67
11


<4.3>
Kaj nun diru jenajn nombrojn Esperante:
100
247
324
999
613
781
940
512
167
111


<4.4>
Kaj nun uzu ankaŭ la nombrovorton "mil" (1.000):

3.247
7.324
2.008
9.011
28.333
1.547
18.175
11.111
654.823


<4.5> <-as> <-obl->
Apliku nun la nombrojn por facilaj kalkuloj:

Kiom estas unu plus sep?
Kiom estas dek unu minus tri?
Kiom estas tri oble naŭ?
Kiom estas mil cent tri minus kvin?
Kiom estas dek oble cent?
Kiom estas minus ses plus ses?

Nun vi scipovas nombri kaj kalkuli kaj estas entute sperta pri la nombrosistemo de Esperanto.
Mi gratulas, vi rajtas mem laŭdi vin!


<4.6> <-er->
Apliko de facila tekniko por kalkuli
(malgranda ŝerco)

Unua persono:
Jen mi havas simplan aferon por vi:
Kiom da mono mi ricevas, se vi donas al mi naŭcent naŭdek naŭ eŭrojn
kaj okdek ok cendojn plus dek du cendojn?

Dua persono:
He, mi ne havas kalkulilon kun mi!
Hm, mi bezonas facilan metodon por kalkuli ...
Ho, jen, tiu tekniko taŭgas:
Se mi havas la tutan sumon en cendo-moneroj, estas multa mono,
sed se mi havas la naŭcent naŭdek eŭrojn en biletoj, estas malmulta mono, ĉu?

Unua persono:
Tiam metu bonvole vian "malmultan monon" en mian manon!

Dua persono:
Ha, vi volis nur moki min. Finu tiun malbonan ŝercon! Mi ne estas stultulo!


<5.0> <-as> <-is> <-os>
Specialaj vorto-partoj en Esperanto:


Multaj Esperanto-vortoj havas parton, kiu mem signifas ion.
Tian parton oni nomas vortero.

Specialaj vorteroj estas la antaŭ-silaboj en la antaŭo de iu vorto kaj la sufiksoj en la malantaŭo.

Vorteroj, kiuj (eble plus -o, -a-i) estas kompletaj vortoj kaj tial povas stari solaj, estas radikoj.

En Esperanto ekzistas speciala grupo de radikoj, kiujn oni kutime uzas por konstrui vorton.
Tial "Esperanto en dialogo" nomas ilin konstru-radikoj.
Ili estas specialaj antaŭ-silabojsufiksoj.

Konstru-radikoj estas ekzemple la antaŭsilaboj mal-, ge-, bo- kaj la sufiksoj kiel -in-, -et-, -id-".

Ekzemplo:
La vorto elparolas havas la vorterojn el, parol kaj -as.
El kaj parol estas radikoj, dum la vortero -as neniam staras sola, do ne estas radiko.


Formoj de verboj ofte havas -as, -is-os je la fino:
Tiuj vorteroj indikas tempoformon, nome


<5.1> <-em->
Bruno kaj lia amiko

Antaŭ nelonge Bruno en sia studentohejmo interparolis kun alia studento,
kies nomo estis Udo. Bruno komunikis al li:

Jam longe mi estis ema, viziti miajn gepatrojn. Morgaŭ mi do vojaĝos for.
Ili certe ĝojos revidi min.

Udo opiniis malsame:

Ĉu vi anoncis vian viziton?
Nome, se vi iros al ili tia, kia vi nun aspektas, ili apenaŭ rekonos vin.

Tiam Bruno estis iom kolera kaj respondis:

Ba, tio estas via vido de la afero!
Ili jes rekonos min, nome, per la koro, ĉar ili amas min;
ankaŭ se mi aspektas alie ol antaŭ unu jaro,
kiam mi for-iris el la familia hejmo por studi tie ĉi.

Udo ridetis:

Mi tre dubas, ke ili solvos tiun problemon, rekoni vin.

Bruno moke kritikis:

Vi kaj via dubemo!
Sed ni vidos, ĉu vi estas prava.

<5.2> <-ind->
Kio okazis hieraŭ en la hejmo de gesinjoroj Majer.


Metu la vorterojn -as, -is-os de la tempoformoj en la tekston tie, kie ili mankas.)


Hieraŭ gesinjoroj Majer est… en la salono.
Sinjorino Majer leg… libron, sinjoro Majer leg… gazeton.
Tiam, post longa tempo, nome post pli ol unu jaro, ven… ilia filo Bruno, kiu vol… viziti ilin.
Tia vizito est… inda je bona aspekto.
Sed Bruno surmetis malbelajn vestojn, do, li aspekt… tute mal-eleganta.


<5.3>
Li est… nur en subĉemizo kaj pantalono, surhav… nek ĉemizon nek ŝuojn,
kaj, kio est… la plej malbona afero, liaj haroj est… tiel longaj,
ke apenaŭ io de lia vizaĝo est… videbla.
Tial la gepatroj ne rekon… la ŝajnan fremdulon, kaj ili demand… :
"Kia ulo ven… jen al nia domo?
Lia antaŭo iom simil… al Bruno,
sed tiu senŝu-ulo tie ja ne pov… esti nia filo!"


<5.4>
Apenaŭ Bruno vol… frapi la pordon de la domo, tiam lia patro jam malferm… ĝin kaj vok… kolere:
"He ho! Kion vi vol… tie ĉi? Ni donas nenion! For! Aŭ mi vok… la policon!"

Tio ŝokis Brunon tiom, ke li ne respond… , sed kur… for, sen diri ion, ne "Ĝis revido!"
Kiam Bruno re-est… en la studentohejmo, li bone memor… , kion lia dubema amiko antaŭe dir… .
Udo fakte prav… .


<6.0>
Ŝerca dialogo: Ega sperto
(Kompletigu la tekston per -as, -is, -os, -i-u)


<6.1>
Unua persono:
"Saluton! Mi longe ne plu vid… vin. Ĉu vi fart… bone?"
Dua persono:
"Saluton! Jes, mi fart… bone, dankon! –
Pardon… , mia amik(in)o, ĉu mi rajt… tuŝi viajn manojn?
Nome, mi hav… la povon, leg… iliajn liniojn, precipe, ĉu vi hav… bonśancon aŭ ne.
Mi ne ŝerc… .

<6.2>
1a persono:
"Hm, se vi ne est… ŝercema ...
Tio tre interes… min. Ĉu vi do fakte pov… leg… , kion signif… la linioj de miaj manoj?"
2a persono:
"Jes, kompreneble! Mi est… ege sperta specialisto. Atente rigard… ĉi tiujn vidindajn liniojn!
Jen est… via vivo-linio. Ha, tre longa kaj akra!
Tio ĉi signif… jenon:
Vi longe viv… ! Sen gravaj akcidentoj."

<6.3>
1a persono (moke):
"Ho, kiom agrabla afero!
Kompreneble mi kun ĝojo aŭd… tion ĉi, sed mi est… iom dubema."
2a persono:
"Est… la vero, kred… min!
Kaj jen via koro-linio, kiu montr… , ĉu vi multe am… .
He, mi vid… grandan amon.
Eble vi ne longe rest… fraŭl(in)o. Vi est… bonŝanculo!"

<6.4>
1a persono:
"Ha, tio fakte est… ĝojinda! Sed ĉu tio est… ankaŭ vera?
Pluparol… ! Ĉu vi pov… vid… pli da detaloj pri tiu amo?"
2a persono:
"Bedaŭrinda afero: Tion mi kun bonega volo ne pov… vid… .
Mi vid… nur, ke iam nova amo est… verŝajna.
Sed jen via mono-linio.
Vid… , ĝi indik… , ke vi baldaŭ ricev… monon ..."

<6.5>
1a persono:
"Vere, tio tuŝ… min! Kiom bonŝanca tio estas por mi!
Fakte, vi bril… per povo, kiu merit… varmajn gratulojn.
(Per akra moko)
Ĉar mi kred… vian egan sperton, mi tiam certe rajt… pet… vin, mia kara,
prunte don… al mi cent eŭrojn.
Mi est… tre danka al vi."

(Kaj nun ludu vi la ŝercon!)


<7.0> <indirekte Rede>
La rekta parolo kaj la nerekta parolo en Esperanto.


<7.1>
La baza regulo:
La tempoformo de la nerekta parolo en Esperanto estas la sama kiel en la rekta parolo.


Im Deutschen steht bei der indirekten Rede der Konjunktiv:
Er sagte: "Der Abend wird bald kommen." => Er sagte, dass der Abend bald kommen werde.
Im Esperanto bleibt einfach dieselbe Zeitform:

Li diris: "La vespero venos baldaŭ." => Li diris, ke la vespero venos baldaŭ.


Stellen Sie sich nun vor, dass Sie jemandem den Dialog aus Abschnitt 6 wiedererzählen.
Sie beginnen als Einleitung mit:
"Gestern traf Monika nach langer Zeit ihre alte Freundin Birgit wieder."
(Monika ist die 1. Person, Birgit die 2. Person.)
Geben Sie nun den restlichen Dialog in indirekter Rede wieder.
Der Anfang folgt jetzt im nächsten Abschnitt.


<7.2> <ek->
"Monika salutis Birgit(on). Tiu diris, ke ŝi povas legi la liniojn de la manoj de Monika.
Monika demandis, ĉu Birgit fakte ... Birgit respondis, ke ...
kaj tiel plu
Nun ekparolu mem!

Ein ausführlicher Vorschlag für den Rest der Nacherzählung in indirekter Rede findet sich bei den Übersetzungen dieses Abschnitts.


<8.0> <-n (Richtung)>
Indiki direkton


Regel für die Ableitung einer Richtungsangabe aus einer Ortsangabe:
Um im Esperanto aus einer Ortsangabe (wo?) eine Richtungsangabe (wohin?) zu machen, wird eine Markierung -n angehängt. (Näheres siehe Grammatik)

La viro iras sur la strato.
Kie iras la viro? Sur la strato. (Indiko de loko)

La viro iras (el la interna domo) sur la straton.
Kien iras la viro? Sur la straton. (Indiko de direkto)

Mi metis la seĝon antaŭ la tablon; nun ĝi staras antaŭ la tablo_.


Ankaŭ vortojn, kiuj indikas lokon per -e, oni markas per -n por indiki direkton:
Se vi volas iri al la centro de la vilaĝo, iru tien unue dekstren kaj tiam laŭ la dua strato maldekstren.
Ne restu tie, venu tien ĉi!
La virino ne estas hejme, ŝi iras hejmen.
La arbo staris dum multaj jaroj sur la tero. sed nun ĝi falis antaŭen sur la teron.


Malantaŭ la prepozicio al oni ne uzas la markon -n, ĉar al indikas ĉiam direkton.
Same ne malantaŭ el kaj de.
Ekzemple: La viro venas el sia_ domo_ al la strato_.


<8.1>
Formulieren Sie mit Hilfe von Vorgaben weitere Beispiele für die Unterscheidung von Ort und Richtung.

Die Vorgaben bestehen aus zwei Teilen, die in Klammern eingerahmt sind. Der Richtungsfall kann in der ersten oder der zweiten Vorgabe gebraucht werden – oder auch gar nicht! Wenn sowohl Richtung als auch Ort möglich sind, wird ein Hinweis gegeben (loko 'Ort', direkto 'Richtung'), ob man Ort oder Richtung ausdrücken soll. Außer den Fragewörtern kie und kien werden Sie auch noch andere benötigen.


Beispiel für eine Vorgabe:
(bebo, kuŝi, en, lito) (patro, meti, bebo, en, lito)

Daraus erzeugte Sätze:

La bebo kuŝas en la lito.
Kie kuŝas ĝi?
En la lito! (loko)
La patro metas la bebon en la liton.
Kien li metas la bebon?
En la liton! (direkto)

Nun die weiteren Vorgaben:

<8.2>
(lakto, ankoraŭ, ne, en, botelo) (patrino, meti, lakto, en, botelo)

<8.3>
(direkto: hundo, salti, en, ĉambro) (loko: hundo, salti, en, ĉambro)

<8.4>
(mi, veni, en, hejmo) (mi, vivi, en, hejmo)

<8.5>
(infano, sidi, en, ĉambro) (infano, iri, el, ĉambro)

<8.6>
(patrino, teni, libro, en, mano) (patrino, meti, libro, sur, tablo)

<8.7>
(filo, rigardi, al, televidil) (direkto: filo, rigardi, en, libro)

Bemerkung:
Nach
rigardi, meti, skribi und einigen anderen Verben liest man auch oft die einfache Ortsangabe anstatt der Richtung. (Einfluss der jeweiligen Muttersprache.)

<8.8>
(junulino, veni, el, domo) (studento, veni, al, studenta hejmo)

<8.9>
(loko: infano, salti, en, lito) (direkto: infano, salti, en, lito)

<8.10>
(botelo, fali, el, mano) (direkto: botelo, fali, sub, lito)

<8.11>
(filo, esti, en, ĉambro) (direkto: tiam, filo, iri, antaŭ, ĉambro)

<8.12>
(patro, iri, al, ĉambro) (patro, sidi, en, ĉambro)

<8.13>
(bildo, esti, sur, muro) (direkto: bildo, fali, apud, lampo)

<8.14>
(direkto: bildo, fali, sur, tablo) (bildo, fali, de sur, tablo)

<8.15>
(kato, veni, de sub, tablo) (direkto: kato, iri, sub, tablo)

<8.16>
(gepatroj, rigardi, en, bebolito) (gepatroj, rigardi, al, fileto)


<9.>
Ripeto de la vortoj por parencoj


Unue vi povas kopii jenajn skemojn de la familianoj: <1an Skemon montri!> <2an Skemon montri!>

La unua skemo estas por la parencoj, kiujn vi povas havi, se vi estas fraŭl(in)o.
La dua skemo estas por la parencoj, kiujn vi povas havi, se vi estas edz(in)o.

Rigardu nun la unuan skemon kun la kestoj:
En la centro estas kesto kun la vorto Mi.
Ĉirkaŭ ĝi estas pliaj kestoj kun vortoj por parenco(j).
Ĉu vi memoras tiujn vortojn?

Skribu nun en ĉiun keston la ĝustan vorton por parenco(j), dum vi diras (ekzemple):

La kestoj super Mi estas por miaj gepatroj.
Do, mi skribas patro en la maldekstran keston kaj patrino en la dekstran keston.

Patro kaj patrino estas miaj gepatroj.
Do, mi skribas gepatroj en la keston super patro kaj patrino.

Dua skemo:
Ankaŭ en la dua skemo estas kesto kun la vorto Mi en la mezo. Do, vi diras:
La persono maldekstre apud Mi estas mia edz(in)o.
Do, mi skribas edz(in)o en la keston apud Mi,
kaj tiel plu, kaj tiel plu ... ĝis kiam vi finis tion.
La kestoj de la dua skemo, kiu estas en la rekta linio sub tiuj de via edz(in)o kaj vi, formas vian idaron.

Poste rigardu la skemon kun la kompleta solvo je la fino de tiu ĉi leciono.
Ĉu vi sukcesis?
Se jes, vi meritas multan laŭdon.


<10.0> Ni kantu!
Bv. kanti jenan kanton kaj ripetu tiel la nombro-vortojn.

La kanto ekas per "10 boteloj",
sed en la postaj strofoj la nombro estas ĉiam je unu malpli pro falo de unu botelo.


Dek boteloj (Infanokanto)

<10.1> <…'> (Auslassungszeichen / Apostroph)
Dek boteloj pendas de la mur',
dek boteloj pendas de la mur'.
Sed se akcidente falos unu nur,
tiam naŭ boteloj pendos de la mur'.


<10.2>
Naŭ boteloj pendas de la mur',
naŭ boteloj pendas de la mur'.
Sed se akcidente falos unu nur,
tiam ok boteloj pendos de la mur'.

Ok boteloj pendas de la mur' ...


Certe vi jam antaŭe scias la daŭrigon de tiu ĉi kanto, ĉu ne?

Finu la kanton per jeno:


<10.3> (La fino de la infanokanto)
Unu botelo pendas de la mur',
unu botelo pendas de la mur'.
Sed se akcidente falos tiu nur,
tiam nul boteloj pendos de la mur'.


<11.0> <-aĵ-> Elparolo: La sonoj < ĵ > kaj < ĥ > <Buchstabieren>
La literoj de Esperanto


Esperanto havas kvin literojn kun "ĉapeloj",
nome ĉ, ĝ, ŝ, plie ĵ kaj ĥ (elparolu: ĉo, ĝo, ŝo, ĵo, ĥo).
La lastaj du estas novaj por vi, sed nun vi konas ĉiujn literojn de Esperanto.

La sono ĥ estas la plej malofta,
tial oni apenaŭ vidas vortojn kun la litero ĥ, eble jes eĥo kaj ĥoro.

Vortoj kun la litero ĵ estas pli oftaj,
ĉar ĵ estas ekzemple en unu sufikso, nome -aĵ-.
Per -aĵ- oni formas vortojn por konkretaj objektoj, ekz.:
alkoholo 'Alkohol' => alkoholaĵo 'alkoholisches Getränk'

aĵo tial signifas 'Ding', 'Sache'.


Kompletigu jenajn frazojn per la uzo de la sufikso -aĵ- aŭ per nenio, plie aldonu mankantajn finaĵojn
Tipp: Lassen Sie sich vorher mit der Maus die deutsche Bedeutung anzeigen.


<11.1>
Ĉu vi deziras ricevi trink{?}manĝi dolĉ{?}?
Pardonu, mi deziras, kaj trink{?}, kaj dolĉ{?}, se eblas.
<11.2>
La patro ne povas legi la skrib{?}.
La skrib{?} estas tro malbona, ne legebla.
<11.3>
Estas la tempo por manĝ{?}.
La manĝ{?} staras sur la tablo.
<11.4>
Ĉu ni amike trinku iun alkohol{?} kune?
Ne, dankon. Alkohol{?} mi malakceptas.
Sed ĉu mi povas ricevi sen-alkohol{?}? Ĉu tio estas ebla?
<11.5>
Kiun fin{?} havas ĉiuj substantivoj en Esperanto?
Ili havas -o je la fin{?}.
<11.6>
En gazet{?} oni legas multajn nov{?}.
<11.7>
La gramatik{?} estas la special{?} de lingvisto.
<11.8>
Mi tranĉis plurajn pec{?} de la pan{?}. Jen estas tranĉ{?} por vi.

<12.0> <-us> La us-formo de la verbo
Se mi estus vi, mi malĝojus.
(plia dialogo kun ŝerca enhavo)


<12.1>
1a persono (virino): Ho, hodiaŭ mi estas ..., mi dirus: feliĉa.
2a persono: Ĉu mi povus ekscii kial?
<12.2>
1a persono: Jes, kompreneble. Ĉu vi eble konas Hugon?
2a persono: Jes, mi konas lin. Kio estas kun li? Mi ŝatus scii pli.
<12.3>
1a persono: Aŭskultu, li estas mia nova kor-amiko,
kaj por montri, ke li estas mia amo, mi hieraŭ mi kuiris unuafoje por li.
2a persono: Gratulon! Kaj kion li poste diris?
<12.4>
1a persono: Li diris danke, ke estis interesa manĝaĵo, kiu estus pli taŭga por reĝo.
Kiom da simpatio! Mi estas vere bonŝanca.
2a persono: Hm, se mi estus vi, tiam mi pro tio eble ne estus tiom feliĉa,
ĉar via amo Hugo, tiu malbonulo, moke ŝercis pri via arto kuiri.
<12.5>
1a persono: Ĉu vere? Ĉu vi do ne estus ĝoja?
2a persono: Bedaŭrinde ne, sed kolera.
Li havas hundon, ĉu ne? Ĉu vi konas ties nomon?
<12.6>
1a persono: Ne, kiu estas ĝia nomo?
2a persono: Hugo nomas ĝin Reĝo ...

(Nun du aliaj personoj ludu ankaŭ tiun ĉi ŝercan dialogon!)


<13.0>
Ripeto de novaj vortoj
Kompletigu jenajn frazojn kaj tiel dialogu kune.
Ek!


<13.1>
{Mein} nomo estas Hugo. {Was} estas via nomo?
Mi {bin} Beate.
Beate, vi diris, ke vi volas {lernen} la vortojn por la {Zahlen} en Esperanto.
Jes, la {ersten} nombrojn mi konas: unu, du, tri, kvar, kaj tiel plu.
Bone, kiuj do estas ankoraŭ novaj por vi?
La nombroj super {zehn}.
Estas nur du vortoj por nombroj super dek, nome {hundert} kaj {tausend}.
Ĉu nur du? Ĉu ne estas {weitere} vortoj por nombroj super mil?
Ho jes, sed ilin oni malofte {benutzt}: miliono, miliardo, biliono.
Dankon, nun mi konas ĉiujn. Ĉu oni skribas biliono per {zwölf} nuloj?
Tio estas {richtig}.
Ho, bone! Tiam mi komprenis la {System} de la nombroj en Esperanto.

<13.2>
Longe ni ne {haben uns unterhalten}!
Ĉu vi entute ankoraŭ scias, kio estas dialogo?
Mi demandas kaj vi {antwortest}.
Eble vi nomas tion dialogo! Mi ne ŝatas tion.
Bone, {dann} vi demandu kaj mi respondu.
En ordo! Facila demando: Kiom estas ses oble {siebzehn}?
Ho, ne, mi ne volas {rechnen}. Diru pli gravan demandon!
Bone, jen: {Warum} la vorto miliono havas la finaĵon -o,
sed la vortoj por la {weniger} grandaj nombroj ne?
Stulta gramatiko! - Ĉar {Million} estas substantivo.
Kaj kial la aliaj {Zahlwörter} ne ankaŭ estas substantivoj?
Estas, ĉar, ĉar, ... Hm, tio {wahrhaftig} estas problemo.
Kaj ĉu vi {nicht mehr} memoras la solvon?
{Leider} ne, mi ne estas specialisto pri tiu afero.
Mi demandas kaj demandas, kaj vi ne {weißt} la respondon.
Tiel oni ne povas komuniki kune.
Jenan demandon mi {habe ... gehört} je la unua fojo.
{Wortformen} estas lingva specialaĵo, mi ne estas {Sprachwissenschaftler}.
Ne estu kolera! Memoru: "Unu stultulo povas demandi {mehr als} dek inteligentuloj povas respondi."
Vi mokas min, sed bedaŭrinde vi estas prava.

<13.3>
Frazoj, kiujn oni ofte {hört}:

Kiel oni agas, {so} la aliaj reagas.

Kies monon mi {bekomme}, ties {Lied} mi kantas.

Ne parolu {lange}, agu!

Kie estas volo, tie estas vojo.

Ne faru ion {gegen} aliaj, kion vi ne volas, ke ili faru kontraŭ vi.


<13.4>
Kiu estas {dieser} viro tie? Ĉu vi {kennst} lin?
Tiun mi {durchaus} konas. Estas sinjoro Majer.
Ĉu vere? Mi ne rekonis lin. Al mi li ŝajnis esti fremda.
{Komm}, ni iru tien!
Ne, bedaŭrinde mi ne havas tempon kaj ŝatus for-iri.
{Ach was}, vi certe havas iom da {Zeit} por trinki {etwas [Menge]} amike kune.
Komprenu, mi {wirklich} ne havas tempon.
Ĉu povas esti, ke vi ne {magst} s-ron Majer?
Ne, mi ne havas ion kontraŭ tiu {Dummkopf}.
Hm, vi tamen ŝajne konas lin bone.
{Beende} tion, entute tio estas mia afero.
Vi {hast recht}, tiam ni restu inter ni. Tio estas la plej simpla {Lösung}.

<13.5>
Kiu estas la viro {rechts} de Bodo Majer?
Estas {Herr} Bolte, la patro de Beate Bolte.
Ne, sinjoro Bolte sidas maldekstre de {ihm}.
{Oh, in Ordnung}, dekstre sidas {mein} amiko Bruno.
Kaj ĉu tiu virino {neben} li estas lia edzino?
{Geht nicht = es ist nicht möglich}, li estas ja {Junggeselle}.
Tiu fraŭlino estas Beate Bolte.
{Hm}, ŝi ne sidas apud sia patro, sed apud via amiko Bruno.
Ĉu li {vielleicht} estas ŝia kor-amiko?
Ne, mi aŭdis, ke ŝi estas la amikino de Bodo Majer.
Kial ŝi tial ne sidas apud li? Ĉu ŝia patro ne {darf} scii tion?
Aŭ ĉu la granda amo ne plu ekzistas?
De kie mi sciu tion? Tio ankaŭ ne {interesas} min,
kaj nun {hör auf = beende}, demandi pri personaj aferoj de aliaj homoj.

<13.6>
Sur la {Bild} mi vidas ĉambron. Tie {sitzt} s-ro Majer.
Li legis {eine Zeitung}, sed nun li {betrachtet} el la interna domo la longajn harojn de sia mal-eleganta filo sur la strato.
{Wie [beschaffen]} estas la haroj?
{Oh}, ili estas tro longaj, oni ne vidas la tutan {Gesicht}.
Kaj kion s-ino Majer havas en la {Hand}?
Libron, ŝi {hält} libron en la mano.
Ĉu ŝi {weiß}, ĉu la junulo estas ilia filo?
{Nein}, ankaŭ ŝi ne scias tion.
Rigardu, sur la tablo {liegt} lampo.
{Sie} ne kuŝas, ĝi staras.
Ho jes! Kaj ĉu tie {hängt} bildo en la {Zimmer}?
Jes, kaj sub {ihm} sidas s-ro Majer.
Se tiu bildo {fällt (= fallen wird)} de la muro, s-ro Majer havos {Pech}.
Bonŝance tio ne {wird passieren}.

<13.7>
Vidu, {da (verweisend)} sidas Bodo, eleganta kiel ĉiam!
Mi ne nur vidas, mi ankaŭ {höre} lin.
Kaj kiuj junulinoj sidas dekstre kaj {links} {daneben}?
Tiuj estas Karin kaj Monika, ili estas {Schwestern}.
Ĉu vi scias, {was} estas la familia nomo de ili?
Jes, {er} estas Bolte.
{Was} vi diris? Mi ne {habe verstanden}.
Ĉu mi tiom malbone {ausspreche}? - Bolte!

{In Ordnung}! Nun mi komprenis, {danke}!


<13.8>
Saluton, Lore! Ĉu vi iras al Esperanto-{Kurs}?
Jes, {er} ŝajne estas bonega.
Certe estas intensa kurso, {nicht wahr}?
Jes, jen estas kun-ulo de mi, kiu ankaŭ iras {dorthin}.
{Insgesamt} ni estas {acht} kurs-anoj.
Kial ne {mehr} da personoj estas en la kurso?
Mi ne {weiß}, ankaŭ mi ne komprenas tion.
Nek mi, Esperanto estas ja {leichte} lingvo.
Kion vi faris {gestern}?
Mi {habe ... gelesen} libron.
Ĉu vi ne havas {Fernsehgerät}?
Jes, {aber} mi ne volas tiom {fernsehen}.
Nek mi. Ankaŭ mi ne {habe ferngesehen} hieraŭ.

<13.9>
{Guten Tag}, s-ino Bolte! Ĉu via bebo trinkas {Milch} el la botelo?
Bonan tagon, s-ino Majer! Jes, {es} trinkas multe.
Kaj kion diras la {mehr} aĝa frateto?
Li demandas, {warum} ni havas monon por bebo, sed ne por {Mobiltelefon}.
Pardonu, ke mi pri tio {schmunzele = lächele}.
Mi komprenas {das}, ankaŭ mi {habe gelächelt}.
La okuloj de via edzo estas {blau}, {nicht wahr}? Via filo vere {ähnelt} lin.
Jes, tion diras {auch} aliaj.
Kaj de vi li havas la {blonden} harojn.
Jes, tio {kann} esti. Mi ne estas {sicher}.
Ĉu vi havas {große} familion?
Jes, mi havas {viele} parencojn.
Ĉu viaj geonkloj havas gefilojn?
Jes, mi havas tri {Vettern und Kusinen}.
Kaj ĉu ankaŭ via fratino havas gefilojn?
Ankaŭ, jes! Mi havas unu {Neffen} kaj du {Nichten}.
{Glückwunsch!} Sed ĉu vi ankoraŭ ne estas avino?
Ĉu de niaj malgranduloj? Vi {scherzen}!

<13.10>
Ĉu vi aŭdis, ke nia amikino Birgit povas legi la {Linien} de la manoj?
Jes, mi scias {das}.
Ŝi diris, ke miaj manoj havas {sehenswerte} liniojn.
Ŝi {sah} en ili ekzemple, ke mi longe {leben werde}.
Kaj certe ankaŭ, ke vi ne {haben wirst} gravajn akcidentojn, sed {viel} monon.
Jes, de {wo} vi scias tion?
Ŝi legis ankaŭ la liniojn de miaj {Hände}.
Kaj ĉu ŝi ne {wirklich} havas grandan sperton?
Jes, {ich} petis ŝin tial, {leihweise} doni al mi monon.
Bona ideo! Kaj ĉu vi {erhieltst} monon de ŝi?
Ne, ŝi eble havas {Erfahrung}, sed malpli da mono {als} mi.

<14.0>
Assoziativ Wortpaare zusammenstellen (Wortschatzübung)

Finden Sie zu jedem der folgenden Wörter ein dazu bedeutungsmäßig passendes, verwandtes (z.B. auch das Gegenteil, manchmal gibt es mehrere Möglichkeiten) und formulieren Sie einen ganzen Satz dazu.
Diese Übung ist nicht nur zur Auflockerung da, sondern dient zur Unterstützung der Speicherung von Wörtern im Gehirn, weil das Gedächtnis überwiegend assoziativ (nach ähnlichen oder verwandten Bedeutungen) arbeitet.

Beachten Sie:
- Das passende Wort muss keineswegs auch irgendwo unter den vorgegebenen Wörter vorkommen.
- {??} steht für mehr als ein Wort.


14.01 demandi - {?}
14.02 viro - {?}
14.03 kiu? - {?}!
14.04 kien - {?}
14.05 sidi - {?}
14.06 dekstra - {?}
14.07 Bone! - {??}!
14.08 kaj - {?}
14.09 intensa - {?}
14.10 multe - {?}
14.11 s-ro Majer - {??}
14.12 antaŭo - {?}
14.13 tio - {?}
14.14 iri - {?}
14.15 vira amiko - {?}
14.16 seĝo - {?}
14.17 blanka - {?}
14.18 diri - {?}
14.19 pantalono - {?}
14.20 de kiu - {?}
14.21 junulo - {?}
14.22 en - {?}
14.23 tro - {?}
14.24 ŝi - {?}
14.25 li/ŝi/ĝi - {?}
14.26 vidi - {?}
14.27 piedo - {?}
14.28 super - {?}
14.29 kial - {?}
14.30 kuŝi - {?}
14.31 gepatroj - {?}
14.32 rideto - {?}
14.33 trinki - {?}
14.34 sen - {?}
14.35 doni - {?}
14.36 sinjoro kaj sinjorino Majer - {??}
14.37 agi - {?}
14.38 sub - {?}
14.39 pli - {?}
14.40 kiel - {?}
14.41 plus - {?}
14.42 ol - {?}
14.43 fraŭlo - {?}
14.44 aĵo - {?}
14.45 kor-amiko - {?}

<15.0>
Ĉu taŭgas -as, -is, -os-us?

Kiujn frazojn oni povas kompletigi per -as (Präsens), -is (Präteritum), -os (Futur)-us (Möglichkeit)?
Se pli ol unu formo estas ebla, nomu ĉiujn.

Memoru nun, kio okazis ĉe la domo de ges-roj Majer, kiam ilia filo Bruno volis viziti ilin.


<15.1>
Antaŭ nelonge Bruno hav… la ideon, viziti siajn gepatrojn.

<15.2>
Sed est… pli bone, se Bruno antaŭe anonc… sian viziton al ili.

<15.3>
Bedaŭrinde li ne far… tion kaj vizit… ilin sen antaŭe informi ilin.

<15.4>
Se la tuta vizaĝo de Bruno est… videbla, la gepatroj certe rekon… lin.

<15.5>
Sen ŝuoj kaj kun mal-elegantaj vestoj li aspekt… - mi dir… - kiel stranga ulo.

<15.6>
Se oni tiel vest… sin, est… kompreneble, ke aliaj homoj vok… "For!"

<15.7>
- Ĉu ankaŭ subĉemizo estas ĉemizo?
- Tio por mi ne estas certa, mi dir… , ke ne.

<15.8>
S-ro Majer diras, ke la antaŭo de la fremdulo iom simil… al sia filo Bruno.

<15.9>
Kiam Bruno vol… frapi la pordon, lia patro jam malferm… ĝin.

<15.10>
Se la patro salut… la fremdulon per en-ordaj vortoj, Bruno hav… ŝancon, ke la patro akceptis lin.

<15.11>
Nome, se Bruno dir… ion al sia patro, tiam tiu eble rekon… lin.
Kion la okuloj ne rekon… , tion rekon… la koro.

<15.12>
Kuri for, sen diri ion, ne pov… solvi problemon.

<15.13>
Se s-ro Majer memor… la tempon, kiam li mem est… juna, li verŝajne ne tiom akre reag… .

<15.14>
Se Bruno antaŭe kred… al la dubema Udo, surmet… en-ordajn vestojn kaj hav… la harojn pli mallongaj, la vizito hejme ne est… problemo.

<15.15>
Li jam sci… , kion Udo dir… , kiam tiu aŭd… , ke li prav… .

<15.16>
Udo ne tiel ege rid… , se Bruno antaŭ la vizito ne mok… lin.

<15.17>
- Ĉu Bruno por postaj vizitoj pret… , surmeti pli elegantajn vestojn?
- Tion oni ne pov… diri, sed la gepatroj ja vid… tion.


<16.0>
Vizito de Esperanto-kongreso


<16.1>
Jam dum du jaroj Karina okupis sin intense pri Esperanto kaj nun bone kaj kun plezuro parolis ĝin.
Sed mankis al ŝi la eblo, apliki la lingvon, en loka Esperanto-grupo aŭ antaŭ alia sperta publiko.
Do, ŝi decidis, viziti kongreson, al kiu venas en ĉiu jaro Esperantistoj el la tuta mondo.
Tial oni nomas tiun kongreson "universala", nome Universala Kongreso, aŭ mallonge: UK (elparolu: u-ko).
Plaĉis al ŝi, uzi la okazon, ke la lasta UK estis en la regiono de ŝia hejma vilaĝo, do sufiĉe proksima.
Tio estis utila, por provi sian unuan viziton de Esperantujo.


<16.2>
Jam sur la vojo tien Karina renkontis en la vagono grupon de aliaj sam-ideanoj.
Kvankam ili venis el alia lando, estis facile, rekoni ilin kiel Esperantistojn laŭ la lingvo.
Ŝi salutis la aliajn kaj prezentis sin.
Fakte ŝi miris, kiel facila estis tiu kontakto, ĉar ne necesis, traduki ion, pro la komuna lingvo.

Dum Karina estis membro nur de la asocio de sia lando,
la aliaj estis ankaŭ anoj de loka klubo en sia hejma lando.
Du el ili ne estis ordinaraj Esperantistoj, sed aktivuloj, kiuj havis plurajn oficojn dum la kongreso.
Kiel ili informis, ambaŭ helpos en la programo de la kongreso.
Tion Karin opiniis laŭdinda.


<16.3>
Dum la kongreso Karina revidis ilin.
Unu el ili prezidis labor-grupon pri la historio de la Esperanta literaturo.
Li rakontis precipe pri la arto, verki poemojn, kaj raportis,
ke por kelka poemo en Esperanto ekzistas ankaŭ muziko, per aliaj vortoj: ĝi estas same kanto.


<16.4>
La funkcio de la alia aktivulo estis, organizi ekskursojn al vidindaj celoj.
Li gvidis ekzemple ekskurson al lago trans proksima monto.
Karina elektis tiun ĉi ekskurson, ĉar ŝi preferis, piede iri kun grupo de novaj amikoj tra la naturo.
Kiu longe pasive sidis en la salonoj de la kongreso, ĝoje movis sin aktive per ia agrabla sporto.

Dum la suno brilis de blua ĉielo, la grupo iris trans la monton al belega lago kun multaj floroj ĉirkaŭ ĝi.
Rivero fluis en la lagon. De apuda stacio iuj iris sur malgrandan ŝipon.
Multaj faris fotojn kaj filmojnlavis manojn kaj vizaĝon, dum aliaj eĉ ĵetis sin en la puran akvon.


<16.5> <ĉef->
Post la kongreso Karina sentis, ke ekster la ordinara programo tiu ekskurso estis por ŝi la ĉefa plezuro.
Esti libera homo inter aliaj, membro de la homaro, danke al Esperanto, tute laŭ la "interna ideo".

Tiel ŝi poste raportis per artikolo en la Esperanto-revuo de sia landa asocio.
Sed ankaŭ ekster Esperantujo, nome en la landaj gazetoj de la regiono, la UK kaŭzis ĝojindan eĥon.


<17.0> Respondu jenajn demandojn pri la antaŭa teksto:


<17.1>
Kial Karin ne aplikis Esperanton en loka Esperanto-Klubo?
Kion Karina tial decidis?
De kie venas homoj al la Universalaj Kongresoj?
Kiu fakto por Karina estis utila por viziti la UKon?


<17.2>
Kiel Karina venis al la loko de la kongreso?
Kiun ŝi sur la vojo renkontis en la vagono?
Kiujn oficojn havis la aktivuloj dum la kongreso?
Pri kio miris Karina?


<17.3>
Ĉu Karina revidis la aktivulojn dum la kongreso?
Pri kio rakontis unu el ili?
Kion li raportis pri poemoj en Esperanto?
Kion faris Karina, dum ŝi sidis en la salonoj de la kongreso?


<17.4>
Kion Karina elektis ekster la programo?
Kiu gvidis la ekskurson?
Ĉu oni iris en vagono al la celo?
Kio kaj kia estis la celo?


<17.5>
Kio estis ĉirkaŭ la lago?
Kion faris la homoj tie?
Kia poste Karina opiniis la ekskurson?
Kiel ŝi raportis pri siaj spertoj?


<18.0> Kion Karina raportis?

Ripetu la tekston "Vizito de Esperanto-kongreso" kaj memoru tiel la novajn vortojn.
Ĉu vi komprenis, kion Karina rakontis?
Se jes, tiam vi certe sukcesos, elekti la ĝustan respondon al jenaj demandoj inter la diversaj ebloj:


<18.1>
Ĉu Karina jam antaŭ la Universala Kongreso okupis sin pri Esperanto?

(a) Jes, sed ŝi nur malbone parolis, kvankam kun plezuro.
(b) Ne, ŝi volis lerni Esperanton dum la kongreso.
(c) Jes, plaĉis al ŝi, apliki Esperanton, kaj ŝi sufiĉe bone parolis.


<18.2>
Kial Karina vizitis la UKon?

(a) Ĉar ŝi volis paroli kun spertaj Esperantistoj.
(b) Ĉar estis la sola kongreso en ŝia regiono.
(c) Ĉar ŝi volis fari ekskurson piede trans proksiman monton.


<18.3>
Ĉu la kontakto al aliaj Esperantistoj estis facila?

(a) Ne, en la kongreso estis tro multaj fremduloj.
(b) Jes, ĉar ĉiuj sam-ideanoj parolis la saman lingvon.
(c) Jes, ĉar ŝi restis en grupo el sia lando kaj povis bonŝance paroli la gepatran lingvon.


<18.4>
Kiel Karina en la vagono rekonis sam-ideanojn?

(a) Ili surhavis nur verdajn vestojn.
(b) Ili diris "jes" inter si por opinii same.
(c) Iu diris "Dankon!" al alia.


<18.5>
Kion faris la aktivuloj, kiujn renkontis Karina en la vagono, por la kongreso?

(a) Unu raportis pri arto, verki gramatikon, la alia organizis vesperon kun muziko.
(b) Iu gvidis ekskurson, alia prezentis Esperanto-kantojn kiel ekzemplojn de poemoj.
(c) Du el ili raportis el la historio de la Esperanto-literaturo, dum la tria organizis ekskursojn.


<18.6>
Kion Karina entute faris dum la kongreso?

(a) Ŝi sidis dum multa tempo en la salonoj kaj aŭskultis, kion aliaj raportis.
(b) Ŝi ne ŝatis la ordinaran programon kaj preferis, salti en la puran akvon de proksima lago.
(c) Ŝi foje iris ekster la domon de la kongreso por verki poemojn.


<18.7>
Karina faris ekskurson. Kio estis ties celo?

(a) Bela lago kun domoj ĉirkaŭ si trans monto
(b) Bela lago kun floroj ĉirkaŭ si sur monto
(c) Bela lago kun pura akvo trans monto


<18.8>
Kiel Karina raportis pri sia vizito de la UK?

(a) Ŝi rakontis ĉion al sia parencaro.
(b) Ŝi parolis pri la kongreso antaŭ la membroj de sia loka Esperanto-klubo.
(c) Ŝi verkis artikolon en la revuo de la landa asocio.


<19.0>
Facilaj dialogoj por ripeti novajn vortojn


<19.1a>
Unue bv. kompletigi jenajn frazojn de dialogo:

Ĉu via {Familie} havas multajn gefilojn?
Kalkulu {selbst}: ĉiu fratino havas unu fraton, kaj {jeder} frato unu fratinon.
Ho, tiam vere estas {viele} personoj.
Ne tre multaj, {insgesamt} estas nur du gefiloj.
Nun mi komprenas: Vi estas ŝercema.
Tio estas ĝusta. Vi kredis, ke vi bezonas sperton por {rechnen}, ĉu ne?

<19.1b>
Due bv. ripeti nun tiun dialogon kaj uzu jenajn vortojn:

… via familio ... hav… mult… {Kinder = Söhne und Töchter}?
Kalkul… mem: {jede} fratino hav… 1 frato… kaj ĉiu frato 1 ... .
Ho, {dann} ... ver… mult… persono… .
Ne {sehr} mult… , entut… nur 2 gefil… .
Nun ... kompren… : Vi ... {zu Scherzen aufgelegt}.
... ĝust… . Vi kred…, ... bezon… spert… {zum = um ... zu} kalkul… , {nicht wahr}?

<19.2a>
Unue bv. kompletigi la frazojn de jena dua dialogo.

Die schwatzhafte und neugierige Helga trifft Birgit auf der Straße.
Birgit ist genervt und beschließt, Helga tüchtig auf den Arm zu nehmen.

Helga: Saluton! {Wohin} vi iras?
Birgit: Mi iras al mia amikino {um ... zu} paroli kun ŝi.
Helga: Kaj {über} kio vi parolos kun ŝi?
Birgit: Pri mia {Liebe} al parenco.
Helga: Ne diru! Kiu estas la {Glückspilz}?
Birgit: Estas {Vetter} de nevo de mia {Schwiegervater}.
Helga: Tio ne estas tre {verwandt}, ĉu ne?
Birgit: Mia {Ehemann} dirus, ke tamen jes, kaj por li mia {Geliebter} estas tute akceptebla.
Helga: Ha, {was} vi diras? Ĉu via edzo konas {ihn}?
Birgit: Jes, {gewiss}. Tiu kuzo de {Neffe} de mia bopatro estas ja li {selbst}.

Helga: He, mi povas mem moki min.
(Birgit ridas moke, Helga for-iras kolere.)


<19.2b>
Due bv. ripeti nun tiun duan dialogon kaj uzu jenan enhavon:
Helga:{begrüßt Birgit und fragt, wohin sie geht}
Birgit: {zu einer Freundin, um mit ihr zu sprechen}
Helga: {worüber?}
Birgit: {Liebe zu einem Verwandten}
Helga: {Sag bloß (im Esperanto: Sag nicht) Wer ... Glückspilz?}
Birgit: {Vetter von einem Neffen meines Schwiegervaters}.
Helga: {… nicht sehr verwandt}
Birgit: {Mein Mann meint, doch, und, Geliebter annehmbar}
Helga: {(Erstaunen)!? Dein Mann kennt ihn?}
Birgit: {Sicher: Vetter Neffe Schwiegervater er selbst}

Helga: {Kann mich selbst verspotten}


<19.3a>
Unue kompletigu la frazojn de jena tria dialogo.

Ĉu vi {hast gehört} tion? Mia patro estas nun la {Ehemann} de la filino de mia edzino.
Mi ne komprenas. Ĉu li estas {also} edzo de sia nepino?
Ne, ja ne estas mia filino, sed nur tiu de mia edzino, de {anderer} patro.
{Zum Glück}! Tiam tio do estas en ordo.
Ne, tio {gar nicht} estas en ordo. Mi estas nun la bopatro de mia patro.
Ĉu vi estas {sein} bopatro? Ho jes, vi estas ja la patro de lia edzino.
Jes, kaj li ŝerce {nennt} min patro ...
Kaj kiel patro de via patro vi estas tial avo de vi {selbst}.
Ne ridu! Kaj {als} filo de mia {Schwiegersohn} mi estas ankaŭ mia nepo.
{Beende} tion, aŭ mi eble {so (überaus) viel} ridos, ke mi {werde fallen} sur la straton.

<19.3b>
Due kompletigu tiun trian dialogon per aliaj vortoj:

Ĉu vi aŭdis {das}? Mia patro estas nun la edzo de mia {Ehefrau}.
{Ich verstehe nicht}. Ĉu li estas do edzo de sia {Enkelin}?
Ne, ja ne estas mia {Tochter}, sed nur tiu de mia {Ehefrau}, de alia patro.
Bonŝance! {Dann} tio do estas en ordo.
Ne, tio tute ne estas {in Ordnung}. Mi estas nun la {Schwiegervater} de mia patro.
Ĉu vi estas lia bopatro? Ho jes, vi estas ja la patro de lia {Ehefrau}.
Jes, kaj li {scherzhaft} nomas min patro ...
Kaj kiel patro de via patro vi estas {deshalb} {Großvater} de vi mem.
Ne ridu! Kaj {als} filo de mia bofilo mi estas ankaŭ mia {Enkel}.
Finu tion, aŭ mi {möglicherweise} tiom {werde lachen}, ke mi falos {auf die Straße (Richtung!)}.

<19.4a>
Unue kompletigu la frazojn de jena kvara dialogo.

Bonan tagon, sinjorino Bolte!
Bonan tagon, sinjorino Kluge!
Diru al mi: Ĉu vi ne {schätzen} mian vivokunulon, ĉu li estas {unsympathisch} al vi?
Mi {bitte [um] Verzeihung}, sinjorino Bolte! Kial vi demandas tion?
Ĉar mia vivokunulo vidis vin {gestern} en la strato.
Li salutis, sed vi ne salutis lin {ebenfalls} kaj for-iris.
Tio {kann nicht sein}, sinjorino Bolte, ĉar:
unue: mi ne konas vian {Lebensgefährten};
due: mi tute ne vidis lin en tiu strato;
kaj trie: mi ne {habe wiedererkannt} lin, kiam li salutis.

<19.4b>
Due diru nun, kial ne povas esti, ke sinjorino Bolte diras la veron:

"Sinjorino Bolte diras, ke ... , sed ŝi diras ankaŭ, ke ..." (nerekta parolo!)


<19.5a>
Unue kompletigu la frazojn de jena kvina dialogo.

Saluton! Estas la unua {Mal}, ke mi vidas vin kun {Hund}.
Saluton! - Jes, {das} estas la hundo de mia amiko.
Kaj {was} estas ĝia nomo?
Reĝo. {Schöner} nomo, ĉu ne?
Fakte! Kaj kiel longajn harojn {er} havas!
Oni {gar nicht} scias, kie estas la antaŭo kaj la malantaŭo.
Vi {machst Witze}. Ĉu vi ne vidas ĝiajn {Augen}? Tie estas la antaŭo.
Ne, la tutan {Gesicht} mi ne vidas. Sed tiu {Ende}, kiu manĝas, estas la antaŭo, ĉu ne?
Vi estas tre inteligenta, jes. Ĉu vi konas plian {taugliche} teknikon?
Jes: tiu fino, kiu "malmanĝas", estas la {Hinterteil}.
Vi {heute} vere estas ŝercema. {Komm}, Reĝo, ni iru, li mokas nin.

<19.5b>
Due ripetu nun tiun kvinan dialogon kaj uzu jenajn vortojn:

Salut… ! ... {das erste Mal}, ke ... vidas ... {mit} hund… .
... ! - Jes, ti… ... {Hund} de ... amiko… .
Kaj ki… {sein Name}?
{König}. Bel… nom… , ĉu ne?
Fakt… ! Kaj {welch lange Haare} ... hav… !
Oni tut… ne sci… , kie ... {Vorderteil} ... {Hinterteil}.
... ŝerc… . Ĉu vi ne vid… {seine} okul… ? {Da} ... antaŭo.
Ne, {ganze} vizaĝ… mi ne vid… . Sed {dieses} fin… , ki… manĝas, ... antaŭ…, ĉu ne?
Vi estas tre inteligent… , jes. Ĉu vi kon… {eine weitere} taŭg… teknik… ?
Jes: ti… fin… , kiu "malmanĝas", ... {Hinterteil}.
Vi hodiaŭ ver… estas {zu Scherzen aufgelegt}. Ven… , Reĝo, {lass uns gehen}, li {verspottet} nin.

<20.0>
Longa dialogo por ripeti la novajn vortojn.
Bv. kompletigi la frazojn.


<20.1>
Saluton, Karina! Mi aŭdis, ke vi {hast besucht} grandan Esperanto-kongreson.
Saluton, Bodo! – Jes, mi {habe versucht}, apliki tion, kion mi lernis, antaŭ {Öffentlichkeit}.
Ho jes, tio {hat gefehlt}! Kial vi nun {hast entschieden} tion?
Tiu ĉi kongreso okazis en nia {Gegend}, kio estis tre {nützlich}.
Kaj ĉu venis ankaŭ homoj el aliaj {Ländern}?
Klare, eĉ el la tuta {Welt}. Tial la kongreso ja havas la nomon {"Allumfassender Kongress"}.

<20.2>
Mi komprenas. Kiel vi iris de via {Dorf} tien?
Mi uzis {Eisenbahnwagen}, en kiu mi jam renkontis {Gruppe} de aliaj Esperantistoj.
Kiel vi {hast erkannt} ilin?
{Nach = gemäß} la lingvo, kompreneble. Mi salutis ilin kaj {habe vorgestellt} min.
{Leichter} kontakto, mi {staune}.
Fakte estas {nützlich}, se oni havas {gemeinsame} lingvon, tiel ke ne necesas {übersetzen}.
Kie ili lernis Esperanton? Ĉu ili {haben erzählt} tion?
Jes, ili havas {örtlichen} Esperanto-{Klub}.
En mia {Dorf} bedaŭrinde ne ekzistas klubo, mi estas nur {Mitglied} en landa {Verband}.

<20.3>
Ĉu inter ili estis {Aktivisten}?
Jes, du el ili {halfen} ĉe la kongreso.
Unu raportis pri la {Geschichte} de la Esperanta {Literatur}.
Mi ne sciis, ke Esperanto-literaturo ekzistas. Ĉu ankaŭ {Gedichte}?
Jes, estas aparta {Kunst}, {verfassen} poemojn kaj eĉ {Lieder}.

Do, tiam Esperanto havas ankaŭ {eigene} kulturon.


<20.4>
Ĉu vi dum la tuta tempo sidis en {Räumen} de la kongreso por {zuhören}, kion aliaj {berichteten}?
Al mi ne {würde gefallen}, nur sidi sen {bewegen} sin.
Mi {stimme zu = "meine gleich"}. Post certa tempo oni {zieht ... vor} {irgendeine Art von} sporton.
Tial mi {habe ausgewählt} {Ausflug}, kiun {hat organisiert} unu el la aktivuloj, kiujn mi renkontis en la {Eisenbahnwagen}.
Estis lia {Funktion} dum la kongreso.
Ĉu oni iris {zu Fuß}? Laŭdinda metodo por resti {gesund}! Al kiu {Ziel}?
Jes, ni iris piede, {über ... hinweg} {Berg} al tre bela {See}.
La {Sonne} {schien}, kaj {um [... herum]} la lago estis tre multaj {Blumen}.
Jen mi havas {Foto}. Aliaj homoj faris {Filme}.
Ĉu iuj ankaŭ {sprangen} en la lagon?
Jes, ĉar la {Wasser} estis tre {sauber}.

<20.5>
Do, la ekskurso estis granda {Erfolg} por vi, ĉu ne?
Vere mia {hauptsächliches} {Vergnügen} {außerhalb} la programo de la kongreso.
Mi sentis min {frei} homo de la {Erde}, en la naturo, inter amikoj, {dank} Esperanto.
Hm, Esperanto {anscheinend} jes estas pli ol nur lingvo.
Fakte ni nomas tion "{innere} ideo" kaj tial nin mem inter ni "{Anhänger der gleichen Idee}".
Ĉu vi poste {hast berichtet} en la {Öffentlichkeit} pri la kongreso?
Jes, mi {habe verfasst} du {Artikel}, nome por la {Zeitschrift} de nia {Landesverbandes} kaj por {örtliche} gazeto.
Dankon, ke vi {so überaus} bone {hast informiert} min.
Mi dankas. Estis por mi {Vergnügen}, raporti al iu, kiun la kongreso tiom interesis.

<21.>
Skribi mem dialogon:
Kiel oni povas apliki Esperanton

Die Freunde Bruno und Udo treffen sich auf der Straße.
Formulieren Sie den folgenden Dialog, zu dem nur Stichwörter angegeben sind, in Esperanto.


(Gruß), Udo! (lange nicht gesehen) (was, machen, wenn, nicht arbeiten?)
(Gruß), Bruno! (viel zu tun, neues Hobby: Esperanto lernen)
Sag bloß! (seltsame Sprache, nicht wahr?) (kann, man, überhaupt, sprechen?)
Durchaus! (wie andere Sprachen) (viel leichter)
Aha (kann kaum glauben) (ich, Probleme, Grammatik)
Ich auch. (Aber: Esperanto, wenige Regeln, immer dieselben Formen)
Gut. (in Kurs? oder aus Buch?)
(Buch) (aber besser, lernen in Kurs) (Sprache: kommunizieren mit anderen)
(ist richtig) (aber wie Esperanto anwenden?) (nicht kennen Leute, Esperanto sprechen)
(finden, Computer) (Netz, Esperantisten, viele Länder)
(auch persönlich treffen?)
Sicher! (Aktiv, Esperantist, organisieren, persönliche Begegnungen)
(aber: weder Zeit noch Geld?)
(einladen, Gast) (zu Hause sprechen)
(weiß nicht) (Probleme, zwischen, Kulturen)
(kann sein) (soll vorbereiten) (vorher schreiben)
(schon gemacht?)
(Ja, jetzt, Freund, fremdes Land)
(klingt gut) (interessiert mich) (Buch nennen, Esperanto lernen)
(klar, hier, leihweise, geben)
Vielen Dank! (dann, bald, wir, ein Gespräch führen, Esperanto)
(ich, sicher) Also, bis bald, Bruno!

Bis bald, Udo!


Skemo de la vortoj por la parencoj (solvo):
<Mia parencaro>


Wörterbuch Esp.-Deutsch: a… al.. an.. ar.. b… bo.. c… ĉ… d… di.. do.. e… ek.. er.. f… fi.. fr.. g… ĝ… h… ĥ… i… in.. io.. j… ĵ… k… ki.. kl.. kon.. kr.. ku.. l… li.. m… me.. mo.. n… ni.. o… p… pe.. po.. pr.. r… ri.. s… se.. si.. so.. su.. ŝ… t… ti.. to.. u… v… vi.. vo.. z…
Wörterliste Deutsch-Esp.: Hinweise A.. B.. C.. D.. E.. F.. G.. H.. I.. J.. K.. L.. M.. N.. O.. P.. Q.. R.. S.. T.. U.. V.. W.. X Y Z..
Startseite Grammatik Lektion 3 Lektion 4 Übersetzungen zu Lektion 4 Grammatik zu Lektion 4 Lektion 5