Die allgemeine Grammatik haben Sie in den ersten fünf Lektionen gelernt. Jetzt fehlen noch eine Reihe von wichtigen weiteren Affixen (im Esperanto: Bildungswurzeln) und Funktionswörtern (Präpositionen, Konjunktionen, Tabellwörtern, usw.)
Da heutzutage besonders viele Studenten Esperanto lernen, ist es nicht verwunderlich, dass in dieser Lektion einiges aus dem Studentenalltag vorkommt.
Außerdem brauchen Sie Internet-Fachwörter, um im Netz mit anderen Esperanto-Lernenden und -Sprechenden zu plaudern. Ein Chat heißt z.B. "babilejo" (wörtlich: 'Plauderort').
<1.0>
El mia
vivo
kiel
studento
<1.1>
Saluton!
Permesu,
ke
mi
prezentu
min.
Mia nomo estas Birgit Lange.
Hodiaŭ
mi volas
babili
al vi pri mia vivo kiel studento.
Mia familio - kun unu frato kaj unu fratino - kaj mi loĝas
dise:
Mi
studas
en la
universitato
de la
malproksima
ĉef-urbo,
dum
ili vivas en
fora
vilaĝo.
<1.2>
Miaj gepatroj
pagadas
mian
studon,
tial
mi estas
kvazaŭ
memstara.
Mi havas
sufiĉan
monon
por
viv-teni
min kaj ne
devas
samtempe
labori.
"Labori"
signifas
tie ĉi:
"labori per la manoj",
"permane
labori",
"manlabori".
Mi
pensadas,
ke mi
jes ja
laboras:
Mi estas
studento,
do,
mi laboras
ja
per la
kapo,
aŭ, por esti pli
preciza:
per mia
cerbo.
<1.3>
<-end->
<-ik->
El
la
sciencoj
min
ĉiam
jam plej
interesis
lingviko.
Tial mia
ĉefa
fako
estas
ĝenerala
lingviko,
ĉar mi volas
iĝi
lingvisto.
Krom
lingviko mi studas la
Germanan
kaj la
Francan
lingvojn.
La
duono
de mia
studo
pasis
rapide.
Mi estas nun jam en la
sepa
semestro,
sed
ĝis kiam
mi estos
kandidato
por la
ekzameno,
restas
ankoraŭ
multo
farenda.
Mi
supozas,
ke mi bezonos unu kaj
duonan
jaron
pli.
La
antaŭ-ekzamenon
tamen
mi jam
trapasis
sukcese.
<1.4>
Ordinara
labortago
de mi
pasas
jene:
En la
mateno,
je la sepa horo,
vekas
min mia
laŭta
horloĝo,
frue,
eĉ
tro
frue,
mi
trovas
ĉiam.
Poste mi
lavas
min per
duŝo;
la
malvarma
akvo
viŝas
la
dormon
el miaj okuloj.
Mi
matenmanĝas
nur
malmulte,
kutime
nur
iom
da
pano,
sur kiun mi
ŝmiras
margarinon,
por ke
la pano ne estu tro
seka,
kaj
trinkadas
du
plenajn
tasojn
da
varmega
kafo.
Tiam mi estas jam
sata.
Antaŭ ol
for-lasi
la domon, mi
metas
krajonojn,
kajeron
kaj
mian komputilon en mian
tekon
kaj
ŝlosas
la ĉambron.
<1.5>
Poste mi
prenas
mian
biciklon
el la
koridoro
de la
kelo
kaj
biciklas
al la
universitato.
Se ne
blovas
tro
forta
vento
kaj ne falas
pluvego
aŭ
neĝo,
mi
preferas
iri per biciklo
ol
veturi
en
buso,
ĉar la busoj
haltas
tro
for
de mia
loĝejo,
kaj
aŭton
mi ne havas.
Alveninte
en la universitato mi
unue
salutas studentajn
kamaradojn
kaj
babilas
kun ili
iom.
Sed
baldaŭ
komenciĝas
aro
de
lekcioj.
<1.6>
Pli ol
duono
de mia
studo
estas
ege
interesa,
tiel ke
kelkaj
lekcioj
povas esti eĉ
foja
plezuro.
Aliaj,
tion mi
devas
konfesi,
estas
sufiĉe
malfacilaj,
kvankam
mi en la
lekciejo
tre
atentas.
Dum
la
paŭzo
je
la
tagmezo
mi
kutime
restas
en la
universitato
kaj
tagmanĝas
en la
studenta
manĝejo.
<1.7>
<-op->
Je la
posttagmezo
mi prenas la
liston
kun
ĉio.
kio la saman tagon ankoraŭ estas
farenda.
Unue mi iras al la
universitata
biblioteko
por
kolekti
la
legendajn
librojn kaj
kopii
kelkajn
artikolojn.
Povas okazi
kroma
ekzerco,
ekzemple
kurso de
fremda
lingvo.
Poste
mi restas ankoraŭ kun aliaj studentoj en la universitato.
Ni lernas kutime ne
unuope,
sidante
ofte
duope
aŭ
triope
kune,
diskutante
laŭte,
kaj
cerbumante
pri
iuj
specialaĵoj
el la
lekcioj.
<1.8>
Fine
mi iras
hejmen
por
legi
la
paĝojn
de la
kopiitaj
artikoloj
aŭ
tajpi
iom,
ĝis kiam
vesperiĝas.
Post kiam
mi
vespermanĝis,
mi ne
nepre
havas
liber-tempon.
Mi
devas
ofte ankoraŭ
tralabori
la
novan
materialon,
lerni
kaj
skribi.
Iafoje
mia
labor-tempo
daŭras
eĉ
ĝis
ĉirkaŭ
noktomezo.
Tia
estas mia
ĉiutago.
Mi
trovas
entute:
studi ne estas
ĉiam
nur
agrable
kiel
suĉi
mielon,
sed oni ne
bezonas
kompati
min.
Ĝenerale
mi estas
kontenta
malgraŭ
foja
malbonŝanco.
Mi
simple
esceptas
tiajn
malfacilaĵojn,
ĉar
ĉiu
devas
porti
iun
malamatan
pakon
en la
vivo.
<2.0>
Demandu alian personon per la
subaj
demandoj:
<2.1>
Kio Birgit estas?
Ĉu la loĝloko de ŝia familio estas malproksima de ŝia loĝejo?
La kioma infano estas ŝi laŭ aĝo?
Ĉu ŝiaj gepatroj malpermesas al ŝi manlabori?
<2.2>
Kiun
ĉefan
fakon
Birgit studas?
En la kioma semestro estas ŝi?
Ĉu ŝi jam trapasis la ekzamenon?
Post kiom da jaroj Birgit povos fini sian studon?
<2.3>
Kiu
aparato
vekas
la
studentinon
kutime
en
labortago?
Ĉu la
laŭta
horloĝo
de Birgit
vekas
ŝin en la
frua
mateno,
tagmezo
aŭ
posttagmezo,
kaj
je la kioma horo
precize?
Ĉu ŝi opinias, ke la vekhorloĝo bruas je ĝusta tempo?
Kiom da tasoj de kafo trinkadas Birgit?
En kion ŝi post la matenmanĝo metas krajonojn, kajeron kaj komputilon, ĉu en sakon?
<2.4>
Per kio ŝi
veturas
al la
lekcioj,
se ne
blovas
ventego?
Kion Birgit faras, post kiam ŝi alvenis en la universitato?
Kiaj estas la lekcioj iafoje?
Kie ŝi manĝas dum la tagmeza paŭzo?
Kion faras Birgit posttagmeze en la universitata biblioteko?
<2.5>
Ĉu Birgit poste
daŭrigas
la
laboron
en la universitato?
Kiel ŝi lernas tiam, ĉu sola aŭ ĉu kune kun aliaj studentoj en rondo?
Ĉu Birgit fine de la tago ĉiam havas liberan vesperon?
Ĉu studi estas kiel suĉi mielon, aŭ ĉu Birgit deziras, ke oni kompatu ŝin?
Kion Birgit esceptas en la vivo por esti kontenta?
<3.0> Konstruu demandon el la vortoj en la subaj linioj, kaj alia persono respondu ĝin:
<3.1> (personoj, familio, Birgit)
<3.4> (kial, ne, havi, bezono, manlabori)
<3.5> (kiam, horloĝo, veki, Birgit)
<3.6> (matenmanĝi, multa)
<3.7> (kio, kunpreni, universitato)
<3.8> (per kio, veturi, lekciejo, lingviko)
<3.10> (Birgit, fari, tagmeze)
<4.0>
Demandu nun alian personon pri
ties
vivo:
(Reagu
al la respondo iafoje
ŝerce
per:
"Domaĝe!")
<4.1>
<-ĉj->
Kiom da jaroj vi havas?
Ĉu vi parolante kun via patro diras lian personan nomon aŭ simple "paĉjo" al li?
Ĉu vi jam flue parolas Esperanton?
Ĉu vi ofte eraras parolante Esperanton?
Ĉu vi konas Esperantiston, kiu ekde sia naskiĝo parolas Esperanton?
<4.2>
Je kioma horo
vi
vespere
enlitiĝas?
Dum kiom da horoj vi dormas nokte?
Ĉu vi ŝatas legi en la lito?
Je kioma horo vi matene ellitiĝas?
Ĉu vi ĉiam veturas per biciklo anstataŭ per aŭto al via laborejo?
Kiun ujon vi portas kutime: ĉu tekon sub la brako aŭ sakon sur la dorso?
Ĉu vi pli ofte estas ĝustatempa aŭ malfrua?
<4.3>
<Objektattribut>
Ĉu vi manĝas
viandon
aŭ ĉu vi estas
vegetarano?
Ĉu vi opinias, ke vegetarismo estas nepra por la sano?
Kiu ŝmiraĵo sur via pano gustas al vi pli bone: ĉu margarino aŭ butero?
Ĉu vi trinkadas vian kafon nigraĈu vi trinkadas vian teon dolĉa aŭ sen dolĉaĵoj, do sen sukero, mielo, ktp.?
Ĉu vi preferas verdan teon al nigra teo?
Ĉu vi ŝatas vinon pli ol bieron,
<4.4>
Kion vi
faras
ekster
via
labortempo?
Ĉu vi ŝatas brui kaj festi, aŭ ĉu vi preferas pli mallaŭtan libertempon?
Ĉu al vi plaĉas, surhavi elegantajn vestojn kaj ringojn el oro ĉe fingro kaj ĉe la oreloj?
Ĉu vi somere emas, kun dorso-sako pied-iri tra la bela naturo?
Kiuj aliaj amuzoj interesas vin?
Ĉu vi resumante estas kontenta pri via ĉiutago?
<5.0> Kiel tekstu la malsupraj frazoj komplete?
<5.1>
Hieraŭ
mi
kuŝ…
agrable
en mia
lito
kaj
dorm… ,
kiam
vekis
mi… mia
vekhorloĝo,
mult… tro
fru…,
mi
pensis,
ĉar
ĝust…
tagiĝis.
<5.2> Mi povus ankoraŭ long… dormi plu, sed ankaŭ studento estu ĝustatemp… .
<5.3> Tial mi ellitiĝis, vestis mi… kaj komencis matenmanĝ… .
<5.4> Mia matenmanĝo estis tre malriĉ… :
<5.5> Mi trinkis nur unu taso… da kafo… kaj ŝtopis unu pano-tranĉaĵo… sen buter… en la buŝo… .
<5.6>
Kelkaj…
kajeroj…,
sur
kies
paĝoj
mi
notis
io… ,
kuŝis
sur
divers…
seĝ… ,
aliaj… sur la
tablo
meze
en la ĉambro:
iam
mi devus
nepr…
ordigi
la ĉambron.
<5.7>
Mi
pakis
miaj… libro… ,
kvar
kajero… kaj kelka…
skribilo…
en la
teko…
kaj iris el la ĉambro…
ekster
la domo… al mia
biciklo.
<5.8>
Mi volis
ekveturi,
sed
ve!
Ŝajn… iu
difektis
mia… biciklo… ,
provant…
ŝir…
la
malantaŭ…
rado…
el la
kadro.
<5.9>
Mi
iĝis
interne
tre
malĝoja
kaj diris kun
kolero
mallaŭte:
"Aĉe!
Kiu
fi…o
faris tio… ? Mi est…
vera
malbonŝanc…o."
<5.10> Do, mi iris pied… al la universitato.
<5.11> En ties ĉefa domo estas la lekci…oj, en kiu… mi sekvas mia… lekcio… .
<5.12> Unue mi salutis miaj… kunstudento… sidant… ĉirkaŭ mi… .
<5.13> Post… mi aŭskultis, kio… lekciis la lekciisto, kaj aŭdis, kio… ŝi fine dir… al ni… .
<5.14> Tiu ĉi havis por ni… la informo… , ke ŝi baldaŭ ekzamen… nin, por povi konfirmi nian sukceson.
<5.15> Tio emociis min kiel ŝoko… ! Mi preskaŭ ploris.
<5.16> Tial mi hodiaŭ komencis studad… multeg… hor… , ĝis kiam noktiĝos.
<5.17> Sed premas min la timo, ke malgraŭ tio… mia streĉ… jam pov… est… tro malfru… .
<5.18> Mi certe ne ricev… sufiĉe multajn poentojn!
<5.19> Ho, mi mem est… kulpa! Kial mi ne pli frue eklern… ?
<5.20> Ĉion mi ĉiam far… kun malfru… !
<6.0> Klarigu jenajn vortojn per uzo en kompleta frazo:
<6.1> proksimulo (homo, proksima)
<6.2> urbano (homo, loĝi, urbo)
<6.3> lekciejo (ejo, aŭdi, lekcio)
<6.4> noktomezo (horo, mezo, nokto)
<6.5> geedziĝi (iĝi, edzo, edzino)
<6.6> senŝuulo (homo, sen, ŝuo)
<6.8> paŭzeto (mallonga, tempo, ne, fari)
<6.9> vegetarano (homo, manĝi, viando)
<6.10> tasotenilo (ilo, per, oni, teni, taso)
<6.11> poste-ulo (homo, veni, post, oni)
<6.13> longharulineto (malgranda, virino, kun, longa, haro)
<6.14> pensadi (kutima, intensa, aŭ, ripeta)
<6.15> manĝemulo (homo, kutimi, multege, manĝi)
<6.16> malĝustatempemulo (homo, kutimi, ne, ĝusta, tempo)
<6.17> homaro (ĉiuj, homo, mondo)
<6.18> scivolema (ema, voli, scii)
<6.19> duobligi (igi, duobla, nombro, kvanto)
<6.20> antaŭulo (parenco, rekta, linio, antaŭ, oni)
<7.0>
Temo:
Kion Birgit faras
dum
sia
libertempo
<7.1>
Birgit havas ankaŭ
plurajn
hobiojn.
Unu el ili estas
ofico, kiu
ligas
ŝin kun ŝia
estonta
profesio:
Ŝi
helpas,
per
fakaj
informoj
produkti
kaj
redakti
specialajn
universitatajn
paĝojn
en la
Interreto.
Temas pri
scienca
rubriko
"lingviko"
por
studentoj.
En tiuj
retaj
paĝoj
aperas
artikoloj pri diversaj lingvoj,
ne nur
pri iliaj
gramatikaj
reguloj,
sed ankaŭ
pri
literaturo,
speciale
poezio.
<7.2>
<-ec->
<Apposition>
Birgit estas
ordinara
membro
en
tuta
rondo
de
kolegoj
redaktistoj,
kiuj redaktas aliajn
ret-paĝojn.
Ili havas
propran
oficejon
en la universitato,
kun
kopiiloj
kaj
skaniloj,
krom
pluraj
komputiloj
kompreneble.
Pli
altan
rangon
ol Birgit havas la
ĉef-redaktisto,
kiu estas ankaŭ la
respondeca
ĉefo
por la tuta universitata
ret-paĝaro.
Kiel
estro
de la
redaktistaro
li
prezidas
ties
kunsidojn.
<7.3>
Birgit
oficas
ankaŭ,
elektante
kelkajn
artikolojn
kun
lingvaj
temoj el
gazetoj
kaj
raportante
pri ili en tiu
scienca
rubriko
"lingviko".
Al tiu ŝi
krome
ŝutas
ekzemplerojn
de
poezio,
kiujn ŝi
kolektas
el la Interreto kaj
skanas,
kun
permeso
de la
aŭtoroj,
kompreneble.
Studento, kiu legis
certan
artikolon en
iu
numero
de la rubriko kaj volas
havi
version
sur
papero,
povas
mem
elŝuti
ĝin el la Interreto kaj
presi
ĝin.
Por tiu
projekto
ŝi
ricevadas
pozitivajn
reagojn;
kritiko
aŭ
indiko
de
eraro
maloftas.
Fine ŝi organizis jam plurajn intervjuojn kun aliaj studentoj.
<7.4>
Dum ŝia
cetera
libertempo
okupas
ŝin diversaj
faroj:
Ekzemple
ŝi estas
ofta
aŭskultanto
de
muziko,
aŭ
de sia
poŝtelefono,
aŭ
hejme
de
diskoj
per
diskilo.
Sed ŝi ankaŭ
ŝatas
rigardi
filmojn
sur la
ekrano
de sia komputilo,
eĉ
ĝis
malfrue
en la
nokto.
Plie
ŝin
interesas
teatro
kaj
kino:
Volonte
ŝi
de tempo al tempo
rigardas
teatraĵon
en
teatrejo,
iom pli
ofte
belegan
filmon
en
kinejo.
Precipe
plaĉas
al ŝi
modernaj
Francaj
filmoj.
<7.5>
Fine ŝi ŝatas fari
fotojn,
sed ne
kiel
veran
arton,
ĉar ŝi ne
fotas
kun la
okuloj
de
artisto
nek
havas
ekster-ordinaran
fotilon
kiel
profesia
fotisto.
Nur sporti por ŝi ne estas plezuro; sporton ŝi trovas tute malinteresa.
<8.0>
Mariŝa,
kisu
min
(popolkanto
el
Slovakujo)
Se en via
lernorondo
estas,
kaj
viroj,
kaj
virinoj, tiam kiel
apartaj
ĥoroj
la virinoj
kantu
la
strofojn,
dum la viroj kun laŭta
voĉo
kantu la
rekantaĵon.
Tio plej
amuzas,
ankaŭ
sen
postuli
realajn
kisojn,
sed ne estu
avaraj,
aplaŭdante
unu la aliajn.
<8.1>
1. ./.
Ĉiuj
knaboj
kaj
knabinoj
amas
sin,
nur
neniu
junuleto
amas
min. ./.
<8.2>
(rekantaĵo:)
./. Mariŝa, kisu min,
sen
peto
al patrin',
ŝi juna
same
faris,
pri
kisoj
ne
avaris. ./.
<8.3>
<-nj->
2. ./.
Batas
panjo,
batas panjo, batas min,
ĉar mi amas, ĉar mi kisas, knabo, vin. ./.
<8.4>
3. ./.
Sidas
panjo,
sidas panjo, sur
kortet',
dum
mi estas en
kamero
kun
knabet'. ./.
<8.6>
Ludu
la
kanton
nun kiel
ŝercan
teatraĵon.
(Se vi ne estas en
lernorondo:
Domaĝe!
Tiam vi povas nur legi la
tekston.)
<8.7>
Mariŝa:
Ho, mi
sentas
min
amata
de
neniu.
Mi povus
plori.
Ĉiuj miaj
amikinoj
havas
amikon,
kun kiu ili
interkisas.
Nur mi
konas
neniun,
kiu volas min kiel amikinon.
Sed ... ĉu tie ne venas
beleta
junulo?
Knabo (venas):
Saluton, Mariŝa. Ho, kia
vido!
Kiom
bela vi estas!
Plaĉas
al mi via
vizaĝo.
Tio tre
emocias
min. Mi pensas, ke mi amas vin.
Mi volas esti kun vi, mi volas
resti
kun vi, kaj
kisi
vin, kisi vian
belegan
vizaĝon,
jes,
kisadi,
kisegi
vian
varman
ruĝan
buŝon.
La
aŭskultantoj
kantas:
Mariŝa, kisu lin, / sen
peto
al patrin'.
Ŝi juna
same
faris, / pri kisoj ne
avaris.
<8.8>
Mariŝa: (ne scias, kion fari)
(per
mallaŭta
voĉo
al la
aŭskultantaro):
Kion? Ĉu mi
tuj
kisu tiun knabon? Mi
dubas.
(al la knabo) Saluton, knabo mia. Dankon, ke vi diras, ke mi estas bela.
Sed tio estas tro, mi ne estas bela, eble beleta, jes, eble
iomete
beleta.
Kaj ĉu
tuj
kisi mian buŝon? Tio estus tro
rapida.
Jen
prenu
unue mian manon. Ĉu tio ne
sufiĉas?
Knabo (prenas ŝian manon kaj komencas kisi ĝin):
Ho, mia
kor'!
Kia mano!
(Rigardas la manon pli
proksime,
mallaŭte
al si)
Kia mano!!! Mi povas legi la monolinion. Ŝi ricevos multan monon.
Tio
duobligas
mian
amon!
(Laŭte
al Mariŝa) Ne, la mono - mi volis diri:
la mano ne
sufiĉas
al mi, mi volas vin
tuta,
sed unue mi
nepre
volas kisi vin! Tio certe estos kiel
suĉi
mielon.
La aŭskultantoj ripetas: Mariŝa, kisu lin ...
<8.9>
Panjo
(alvenas,
rimarkas
ilin kaj
ekkrias):
Ha!
Kion mi vidas?
Knabo:
Ve,
ŝi venas tro
frue!
Panjo
(kolere):
Li volas kisi Mariŝan.
Tio ne eblas.
Mi
malpermesas
tion!
(al la knabo)
Prenu viajn manojn
for
de mia filino!
(al la
aŭskultantaro)
Ho, mi konas la junajn virojn. Unue oni interkisas
kaj poste oni havas la problemojn:
Neniun monon, neniun domon, neniun
poŝtelefonon,
sed bebon!
Knabo (kun
timo):
Ĉu
tia
estas
ebla?
Kia
eventuala
bopatrino!
Panjo (al Mariŝa):
Unu aferon mi diras al vi: Vi ne kisos tiun knabon ĉi tie, aŭ mi batos vin, ĉu vi komprenas?
(Ŝi
for-iras
dekstren
kaj restas tie,
kie
ŝi laboras en la
korto)
<8.10>
Mariŝa (al la knabo):
Mi ne komprenas panjon, kial ŝi
mallaŭdas
nin.
Kiam ŝi estis juna, ŝi tute ne estis
avara
pri kisoj kaj
multege
kisadis
la knabojn.
Mi scias tion de mia
paĉjo.
Sed
kion fari?
Se ŝi diras, ke ŝi batos min, ŝi ankaŭ certe faros tion,
sen
kompati
min.
La aŭskultantoj kantas: Mariŝa, kisu lin ...,
dum
la knabo kantas: Mariŝa, kisu min ...
<8.11>
Knabo:
Sed ŝi malpermesis, ke mi kisas vin ĉi tie. Ĉu ni ne povas iri en la domon por interkisi?
Mariŝa (kun
laŭdo
al li):
Bonege!
Tio ĉi estas la
solvo.
Venu kun mi en mian
kameron.
(Mariŝa kaj la knabo iras
maldekstren)
Mariŝa (ridas):
Panjo estas nun en la korto, dum la knabo kaj mi estas en mia kamero kaj interkisas.
(Ŝi kaj la knabo ridas kaj ili
forte
interkisas.)
La aŭskultantoj kantas: Mariŝa, kisu lin ...
(Fino)
<9.0>
Demandu aliajn pri la
temo:
Kion vi faras en via
libertempo?
Se vi ne scias vorton por certa
faro,
rigardu en
vortaron.
En la
Interreto
estas ekzemple la Reta Vortaro.
Ĉu vi mem
eltrovos
ties
ret-adreson?
<9.2> Por kiu arto vi estas sentema?
<9.3> Ĉu vi fotas per ekster-ordinare malgranda fotilo?
<9.4> Kiom da sportejoj estas en via urbo?
<9.5> Ĉu vin interesas la arto, fari fotojn kiel fotisto?
<9.6> Kiom ofte en la jaro vi iras al teatro?
<9.7> Se temas pri kino: Kiaj filmoj plaĉas al vi?
<9.8> Kiam vi uzas poŝdiskilon anstataŭ diskilo?
<9.9> Kiun sporton vi ŝatas dum via libertempo?
<9.10> Kiel ofte vi sportas, ĉu ĉiutage?
<9.11> Ĉu vi emus kunludi en popola teatro?
<9.12> Kiun popolan arton vi konas?
<9.13> Kiom da muzik-diskoj vi havas?
<9.14> Ĉu vi havas ankoraŭ ion sur kasedoj?
<9.15> Ĉu vin logus, ankaŭ mem skribi libron?
<9.16> Kiun muzikiston vi ŝatas aŭskulti?
<9.17> Ĉu vi scipovas ludi iun muzik-instrumenton?
<9.18> Kiel ofte vi al-iras la Interreton?
<9.19> Kiuj paĝoj en la Interreto vin plej interesas?
<9.20> Ĉu vi iam jam skribis artikolon por iu rubriko de gazeto aŭ de la Interreto?
<9.21> Ĉu vi bezonas ankaŭ kopiilon?
<9.22> Kiam vi skribas ankoraŭ permane?
<9.23> Kial vi lernas Esperanton?
<10.0>
Temo: Mallongaj
formuloj
por saluti, deziri, ktp.
<10.1> Kiel oni salutas kiam dum la tago. Legu jenan tekston. Ĉu vi komprenas la tuton?
Estas nun la 10a horo.
Kion vi tiam kutime deziras
renkontante
alian personon?
Estas nun la 14a horo.
Kion vi tiam kutime deziras renkontante alian personon?
Estas nun la 19a horo.
Kion vi tiam kutime deziras renkontante alian personon?
Estas nun la 22a horo.
Kion vi tiam kutime deziras renkontante alian personon?
Estas nun la 8a horo.
Kion vi tiam kutime deziras renkontante alian personon?
Estas nun la 23a horo kaj vi iras dormi.
Kion vi deziras?
Kiu estas la
kompleta
formo
de la
deziro
"Bonan matenon!" /
"Bonan tagon!" /
"Bonan vesperon!" /
"Bonan nokton!" ?
Kiu estas la
detala
formo de la
diro
"Saluton!" / "Dankon!" ?
Kiu estas la detala formo de la
voko
"Gratulon!" /
"Sanon!" /
"For!" /
"Ĝis (la)!" ?
Ĉu vi
konas
pliajn formulojn?
Demandu pri ilia detala formo per
similaj
demandoj kiel
supre!
<11.1>
Birgit
eksidas
antaŭ la
ekrano
de sia komputilo
kaj
klakas
sur kelkajn
klavojn.
Ŝi
ekigas
programon
por
korespondado
per la
reta
poŝto,
tiel nomata
retpoŝto.
Ĉiun tagon ŝi ricevas tiel multajn retajn
poŝtaĵojn,
ke
necesas
filtri
ilin.
Kelkaj homoj
trudas
mesaĝojn
al aliaj,
t.n.
trudmesaĝojn.
Ekzistas
speciala
programo por
apartigi
tiujn el la
amaso
de la
alvenintaj
mesaĝoj
kaj por
konsili,
ilin
forviŝi.
Tiun programon oni
nomas
"filtrilo
de
trudmesaĝoj".
<11.2>
Birgit
tajpas
per la komputila
klavaro
retmesaĝon
al sia
kuzino
Anjo.
La programo mem aldonas la kurantan daton.
<12.0>
<pra->
Vortoj por pli
foraj
parencoj
La plej multaj vortoj por parencoj, kiuj estas du generaciojn aŭ pli for de mi, komenciĝas per la antaŭsilabo pra-.
<12.1>
Same kiel en
la Germana,
pra- ne nur
montras
al la
antaŭaj
generacioj, sed ankaŭ al la
postaj:
Patro de unu el miaj
ge-avoj
estas
pra-avo,
dum filo de unu el miaj
genepoj
estas
pranepo.
Per pra- oni nomas ankaŭ kelkajn forajn parencojn
ekster
la
rekta
linio:
Frato de miaj avoj aŭ avinoj estas
pra-onklo,
filo de
nevo
aŭ
nevino
estas
pranevo
de mi.
<12.2>
Same kiel bo- metu ankaŭ pra-
antaŭ
eventualan
antaŭsilabon ge-:
La gepatroj de miaj geavoj estas miaj
prageavoj.
La gefiloj de miaj genepoj estas miaj
pragenepoj.
<12.3>
Principe
oni povas uzi
pluroblan
pra-,
tiel ke
pra-pra-avo
estas avo de mia avo,
sed kutime oni nomas
antaŭulon,
kiu
vivis
pli ol
ĉirkaŭ
tri
generaciojn
antaŭ mi,
ĝenerale
per la
seks-neŭtra
vorto
pra-ulo.
Tamen parenco, kiu vivos pli ol ĉirkaŭ tri generaciojn post mi, estas
poste-ulo.
<12.4>
<Schema "Mia parencaro" herunterladen>
Ripetu nun la vortojn por parencoj laŭ la
skemo
"Mia parencaro" kaj kompletigu ĝin per pliaj vortoj kun pra-.
Poste
kontrolu
vian
sukceson
en la
parto
kun la
solvoj
por tiu ĉi leciono.
Vi povas nun preni kajeron kaj provi, desegni per krajono la skemon de la parencaro de via familio.
Cetere pra- aperas ne nur en vortoj por parencoj, ĝi servas ankaŭ por nomi aliajn "praajn" aferojn.
Kaj nun ludu la interparolon mem!
Für das Sprachexamen auf dem Niveau B1 müssen Sie 14 Themen aus dem Alltag beherrschen und darüber reden bzw. einen kleinen Aufsatz schreiben können. Da die benötigten Wörter (Berufe, usw.) sehr individuell ausfallen, kann ein Lehrbuch nicht sämtliche Situationen berücksichtigen. Die in den folgenden Lektionen behandelten 15 Themen sind daher als Beispiele anzusehen. Überlegen Sie im Einzelfall, was bei Ihnen anders ist. Suchen Sie sich die von Ihnen benötigten speziellen Vokabeln aus einem Wörterbuch zusammen und verfassen Sie daraus Ihren Prüfungsdialog bzw. Ihren Aufsatz. Beachten Sie, dass Sie in einer Prüfung keine allzu persönlichen Dinge beantworten müssen; Sie können also auch beliebig von der Wahrheit abweichen. Es geht ja darum, Ihre Redegewandtheit zu überprüfen, nicht darum, Sie auszuhorchen.
Preparu vin per jenaj
ŝtupoj:
- Lernu la
necesajn
novajn
vortojn.
- Poste
kompletigu
kaj lernu la
ekzemplan
dialogon.
- Fine skribu
similan
dialogon per viaj personaj
indikoj.
(Wo geschweifte Klammern sind, müssen Sie etwas einfügen.
Schrägstriche geben mögliche Alternativen an.)
Bonan tagon, mi estas Maria Majer, la
ekzamenanto.
Ĉu vi povas
prezenti
vin?
Bonvolu literumi vian familian nomon!
Dankon, mi notis ĝin. Kaj ĉu vi havas familion?
Ĉu vi loĝas kun via familio?
Ĉu vi estas edz{in}o?
Kiun profesion vi havas?
Bone. Ĉu vi volonte laboras?
Kaj kion faras viaj gepatroj?
Ĉu vi de tempo al tempo havas feston en la familio?
Ĉu festoj pro certaj tradicioj estas kroma aldono?
Via raporto estis tre interesa. Koran dankon!
<15.0>
<eks->
<-ing->
La
konstru-radikoj
de Esperanto
Lernu en tiu ĉi ĉapitro la lastajn mankantajn konstru-radikojn de Esperanto.
1 antaŭsilabo: eks-
Ekzempla
frazo:
Mia
eks-edzo
loĝas en la
sama
urbo,
cetere kune kun
eksa
amikino de mi.
Ekzempla frazo:
Se oni bezonas
elektron
por aparato, oni
ŝtopas
ties
ŝtopilon
en malgrandan
ingon
kun du
truoj,
nome, en
ŝtopilingon.
Do, Esperanto havas kvardek du konstru-radikojn.
Ripetu la konstru-radikojn de Esperanto.
Kontrolu
unue,
ĉu vi
memoras
kaj komprenas
ĉiujn:
11 antaŭsilaboj:
bo-,
ĉef-,
dis-,
ek-,
eks-,
fi-,
ge-,
mal-,
mis-,
pra-,
re-
31
sufiksoj:
-aĉ-,
-ad-,
-aĵ-,
-an-,
-ar-,
-ĉj-,
-ebl-,
-ec-,
-eg-,
-ej-,
-em-,
-end-,
-er-,
-estr-,
-et-,
-id-,
-ig-,
-iĝ-,
-il-,
-in-,
-ind-,
-ing-,
-ism-,
-ist-,
-nj-,
-obl-,
-on-,
-op-,
-uj-,
-ul-,
-um-
Vi konas pli da vortoj ol vi scias. Enmetu konstruradikojn en jenajn frazojn kaj ripetu la frazojn en la Germana.
<15.1>
Esperanto-parolantoj
estas Esperant{?}oj, kaj oni diras:
Tie, kie ili estas, estas
Esperant{?}.
<15.2>
Kiam iu
membras
en
Esperanto-grupo,
tiu estas
grup{?}o
kaj nomata "samide{?}o".
<15.3>
La
ŝtup{?}o,
sur kiu mi iras
supren
al mia
loĝ{?}o,
havas
altajn
ŝtupojn
el
fero.
<15.4>
Plenkresk{?}oj
nur {?}facile akceptas, ke iliaj {?}filoj
daŭre
ret{?}as.
<15.5>
Post
al{?}o
oni ricevas
tujan
konfirm{?}on.
<15.6>
Zamenhof
kurac{?}is
multajn homojn.
Komence
li estis
ĝenerala
kurac{?}o,
poste, pli
speciale,
okul{?}o.
<15.7>
- Kia
muso
ne estas
{?}o
de muso?
- Nu, tio estas
{?}e
facila:
komputila
muso.
<15.8>
Tiu ĉi
misa
vorto en mia teksto ne estas
eraro,
mi simple
{?}tajpis
ĝin.
<15.9>
Io legata estas
leg{?}o,
io skribita estas
skrib{?}o,
kaj io
aldonata
aŭ
aldonita
estas
aldon{?}o.
<15.10>
{?}donita
feliĉo
estas
plur{?}a
feliĉo.
<15.11>
La gepatroj de
Ana
nomas ŝin ĉiam nur
A{?}o,
dum Ana diras al ili
"pa{?}o
kaj
pa{?}o".
<15.12>
Kiu ĉiam volas
{?}scii
ĉiujn
nov{?}ojn,
estas tre scivol{?}a.
<15.13>
La
akcidenton
kaŭzis
la
troa
rapid{?}o
de la
difekta
aŭto.
<15.14>
Mi havas 8
{?}ge-avojn
kaj 8
{?}{?}avojn,
sed la
{?}uloj
de mia
{?}familio
ne estas inter miaj
antaŭ{?}oj.
<15.15>
Bonan tagon,
{?}sinjoroj
Majer!
Pardonon,
ke mi ne
tuj
{?}konis vin.
<15.16>
Mi ne dirus, ke tiu libro estas nepre
leg{?}a,
sed ĝi certe estas
leg{?}a.
<15.17>
{?}o
estas
speciala
instruo,
ofte kun
{?}oj,
kiuj
kredas
je ĝi kaj vivas laŭ ĝi, ankaŭ
profesie.
<15.18>
"Kamarado"
signifas
"kamer-kun{?}o"
aŭ "sam-kamer{?}o".
<15.20>
Mi demandis Katarinon,
ĉu
ŝi volas
{?}i
mia
edz{?}o,
sed tiu
{?}ulino
rid{?}ante
nur
mokis
min per la
voko:
"Tion la
dioj
malhelpu!"
<15.21>
Ujeto
kun
truo,
en kiun oni povas meti
ovon,
estas
ov{?}o.
<15.22>
Sufikso
estas
vort{?}o,
sed libro kun listoj de vortoj,
ordigitaj
laŭ la
alfabeto,
estas
vort{?}o.
<15.23>
Por kelkaj
okazoj
ekzistis
nek
kaŭzo
nek
plano,
ili
ŝajne
de si mem
{?}estis.
<15.24>
Diri la
liternomojn
de vorto
laŭvice,
estas
liter{?}i.
<15.25>
Oni
indikas
malbonan
edukon,
kiam oni
manĝ{?}as
per la fingroj kaj ne per la
manĝ{?}aro.
<15.26>
Kie
oni
en-iras,
tie estas la
en-ir{?}o;
kie
oni
el-iras,
la el-ir{?}o.
<15.27>
Anstataŭ
"Pollando"
oni povas diri ankaŭ
"Pol{?}o".
<15.28>
Per komputilo oni povas ankaŭ
kalkuli,
sed kutime
sufiĉas poŝkalkul{?}o.
<15.29>
"Plulegi"
signifas
"daŭr{?}i
la
leg{?}on".
<15.30>
Instru{?}o
de
lern{?}o
estas
samtempe
ankaŭ eduk{?}o.
<15.31>
Por
paŭzi
mi volonte trinkas kafon en
kaf{?}o
aŭ manĝas
picon
en
pic{?}o.
Nun diru unu vorton kun konstruradiko al alia kursano, kaj tiu formu kompletan frazon, en kiu aperu via vorto.
Kia
malbonŝanc!
Nun mi sci, kial vi loĝ en Stult-urbo.
Se vi ne est sinjor Majer kaj se
krom
vi telefon numer est
malĝust,
kial do, ĉe ĉiu
di,
vi entut ir al la telefon?
(fin koler la telefon interparol)
<17.0>
Ekzameno sur
baza
nivelo
(B1),
Temo 2:
Hejmo
kaj
ĉirkaŭo
Lernu la
necesajn
novajn vortojn.
Poste
kompletigu
kaj lernu la
ekzemplan
dialogon,
kaj fine
skribu
similan dialogon per viaj personaj
indikoj.
(Wo geschweifte Klammern sind, müssen Sie etwas einfügen, Schrägstriche geben mögliche Alternativen an.)
Bonan vesperon, mia nomo estas Karlo Koro.
Unue mi ŝatus scii, ĉu vi loĝas ankoraŭ ĉe via familio.
Ĉu vi loĝas en domo aŭ en loĝejo?
Kie en la domo estas ĝi: sub la tegmento, en la kelo, aŭ en kiu etaĝo?
Kiel
hela
aŭ kiel
malhela
estas via loĝejo?
Nome,
helo
estas
grava
eco
de loĝejo.
Bone, kaj kia estas la ĉirkaŭejo?
Ĉu vi vespere ofte renkontiĝas kun amikoj?
Se vi ne povas loĝi
hejme,
estas du
kontraŭaj
ebloj:
Vivi en
luata
loĝejo aŭ en
studenta hejmo:
Kion vi
preferas?
Miaj amikoj el la urbo
raportas
pri
laŭ-diraj
avantaĝoj,
loĝi en
{Studentenheim}.
Tio ne estas tiel
multekosta,
ili
{argumentieren},
kaj ankaŭ
luo
de studenta ĉambro estas pli
simpla
afero
ol luo de
{Wohnung}.
Krome en studenta hejmo oni
laŭ-dire
dividas
multan
komunon
kaj tial
{niemals}
estas
sola
aŭ eĉ
soleca.
Oni povas
kunsidi
kun aliaj studentoj de la sama
{Fach}
kaj
komune
cerbumi
pri
{spezielle}
problemoj,
aŭ
kuiri
kaj manĝi kun la aliaj en la
komuna
{Küche}.
Kvankam
tiuj
argumentoj
povas esti
{wahr},
mi tamen pli
{gern}
loĝas
ekster
bruanta
urbo.
Mi tiam havas pli grandan
{gemietete}
loĝejon kun iom da
lukso:
proprajn
necesejon
kaj
lavejon,
kaj eĉ iafoje
gasto
povas
tranokti
ĉe mi.
En studenta ĉambro tio ne eblas.
Nur
loĝokomunumo
eble
povus esti
alternativo
por mi,
malgraŭ
la
laŭ-dira
malfacilaĵo
pro
malpli
simpla
luo.
Bone, koran dankon pro viaj informoj.
Mi nun bone povas
imagi
vian loĝejon kaj ĝian
ĉirkaŭon.
Ĝis revido, {nomo de la ekzamenito}!
(Melodio:
Auf Wiedersehen! Auf Wiedersehen!)
Esperanta
versio:
© Rudolf Fischer
Nun diru "Ĝis / revido!" ni!
Ne restu longe for!
Sen ĝojo vivos mi sen vi,
doloros mia kor'.
Ni diru "Ĝis / revido" nur!
Al vi konfesas mi:
Sen vi ne estos plu plezur'
ĝis la revid' kun vi!