Pilgrimado kun Esperanto al Santiago de Compostela/Hispanujo
Aŭtoro: Rudolf FISCHER

Raporto pri pilgrimado al Santiago de Compostela/Hispanujo

Deutsche Version
Dieser Bericht in Deutsch


De la 25a de junio ĝis la 17a de julio 1998a mia edzino Hedwig kaj mi pilgrimis kun pliaj 13 aktivuloj el nia hejma katolika paroĥo Nordwalde sur la Vojo de Jakobo en Hispanujo al Santiago de Compostela. Akompanis nin tri helpaŭtoj, kiuj transportis niajn pakaĵojn kaj grandan tendon. Dum unu semajno kunpilgrimis Augusto Casquero, konata Esperanto-aktivulo el Valencia. Do, krom la Germanan, oni aŭdis tre ofte Esperanton...


Superrigardo:

Ni vojaĝis de nia hejma vilaĝo Nordwalde (ĉe Münster/norda Germanujo) ĝis la kabo de Finisterre, ĉirkaŭ 5.000 km dum 23 tagoj. De la 3a ĝis la 17a tago ni piediris entute pli ol 300 km, kun interrompo de unu tago da aŭtado de Burgos al Leon.

Estas problemo, pilgrimi kun granda grupo, ĉar la oficialaj tranoktejoj por pilgrimantoj, la rifuĝejoj, kutime ne estas grandaj. Kelkaj tute ne akceptas grupojn.
Krome la piedirantoj, kiuj - kontraŭe al ni - portas la tutan pakaĵaron sur sia dorso - havas prioritaton, kompreneble. Tial ni kunportis tendon. Por tranoktadi estis do nia plano: dormi en la pilgrimaj rifuĝejoj nur tiam, kiam ni ne forprenas dormlokojn de aliaj pilgrimantoj; alikaze tendumi apud la rifuĝejo (por povi uzi la instalaĵojn kaj por ricevi la kvitancan stampon); se tio ankaŭ ne eblas, resti sur kampadejo aŭ serĉi ĉambron. Tio bone funkciis. Ni neniam bezonis ĉambron. Kaj la kvitancan stampon oni ricevadas ankaŭ sen tranokti en la rifuĝejo.

Nia grupo:

Ni estis 7 virinoj kaj 8 viroj inter 15 kaj 57 jaroj, la plej multaj havis aĝon inter 20 kaj 25 jaroj. Oficiale gvidis nian grupon nia kaplano Peter, sed li estris vere nur dum niaj diservoj. La etoso estis tre bona, malgraŭ la granda aĝodiferenco. Fakte, ni ankaŭ ne spertis krizan situacion, ĉio iris glate. Neniu (grava) akcidento, neniu (serioza) malsano, neniuj paneoj. Dio estis kun ni! Ni preparis nin dum monatoj antaŭe, interkonatiĝis, komune planis kaj disdonis taskojn. Kiam Augusto aliĝis survoje, li tre bone adaptis sin spontane. Ni tri Esperantistoj interparolis ekskluzive Esperanton, Augusto kaj la aliaj provis interkomunikiĝi per la Angla, Franca kaj Germana.

Kelkaj utilaj informoj:

Kalendaro kaj itinero:

98-06-25 Aŭtado ĝis Chartres/Francujo

Tranoktado en la junulargastejo (antaŭe rezervita). Vizito de la urbo kaj de la mondfama katedralo. Ni rajtis _senpage_ grimpi la ŝtuparon de la turo, ĉar oni rekonis nin kiel pilgrimantojn. :-)

98-06-26 Alveno en St Jean-Pied-de-Port/Francujo (160 m)

Francaj volontuloj de la loka rifuĝejo volis montri al ni lokon por la tendo, sed tiam venis Germana volontulo kaj forpelis nin (pro niaj aŭtoj, ni ankaŭ ne ricevis la pilgrimulan pasporton tie). Ni restis sur la urba kampadejo.

98-06-27 Transiro trans la Pireneojn ĝis Roncesvalles (25 km)

Atentu: La flavaj sagoj montras la vojon rekte al Roncesvalles. (Kiu volas fari la mallongan kromvojon al la monaĥejo de Ibaneto, devas iri jene: Kiam vi atingas la alton de la pasejo (1.480 m), vi vidas antaŭ vi transversan straton, kiu venas de maldekstre de televida turo kaj iras dekstren. Sekvu ĝin ĝis Ibaneta kaj de tie ĝis Roncesvalles.)

Tiu unua parto estas unu el la plej streĉaj. Oni iras pli ol 1.300 m supren, komence tre krute. Bonŝance ni estis komence sub nuboj. Maljam sufiĉe supre ni venis en la sunon. Post la unua triono de la vojo estas bona fonto. Dua estas post la limo al Hispanujo (granda limŝtono), sur la unua pasejo en alto de 1.300 m apud ruino de iama ermitejo (kaj kabano). Ni havis multan tempon dum la tago, tiel ke la marŝo ne estis tro streĉa, neniu plendis. Fine oni iras 500 m krute malsupren, kaj tiam kelkaj genuoj doloris. La monaĥoj de Roncesvalles donis al ni la deziratajn pasportojn de pilgrimantoj. Ni tamen ne povis tranokti en la rifuĝejo, sed sur la proksima kampadejo en Burguete. Ni partoprenis en la pilgrimula meso de la monaĥeja preĝejo: kunvenis preskaŭ 200 pilgrimantoj, inter ili grupo de Brazilanoj, krome Nederlandanoj, Francoj kaj kompreneble multaj Hispanoj. Ni estis la nuraj Germanoj.

98-06-28 Piede al Larrasoaina (26 km)

Tre bela, sed ŝtreca vojo, kiu iras suben kaj supren denove. Unu el ni perdis sian monujon. Li kaj amiko rekuris, dum ni transprenis iliajn dorsosakojn. Post unu horo ili gaje revenis: La monujo estis kuŝanta meze sur la vojo, netuŝita! Stampo en la rifuĝejo de Larrasoaina, poste aŭte al Najera (130 km). Tranoktado sur la kampadejo en la urbocentro.

98-6-29 Piede al Santo Domingo de la Calzada (23 km)

Tra la vitejoj de la fama vinregiono Rioja. Survoje: Rifuĝejo en Azofra, administrata de la Germana Jakoba Klubo de Kolonjo.
Santo Domingo de la Calzada: rifuĝejo proksime al la fama katedralo. Neniu loko por tendumi. Do, al (luksa) kampadejo antaŭ la urbo.

98-06-30: De Belorado al San Juan de Ortega (18 km)

La kampadejo de Santo Domingo de la Calzada tiom plaĉis al ni, ke ni restis tie plian nokton. Sed kompreneble ni tamen marŝis. La aŭtoj transportis nin unue al Belorado (23 km), ĉar antaŭe la Vojo de Jakobo estis sur la polvoplena aŭtostrato. Stampo en la rifuĝejo apud la preĝejo de Belorado (kun granda nesto de cikonioj supre). Poste piede al Villafranca de Montes de Oca kaj supren al la montaro de Oca ĝis San Juan de Ortega. Iom streĉa, sed tre bela vojo kun freŝa akvo sur la alto. En San Juan varma akcepto en la rifuĝejo. Tie ni povus starigi nian tendon. Bedaŭrinde ni reveturis al Santo Domingo. En la abatejo de San Juan de Ortega ni kantis, kiel ni ofte faris dum nia pilgrimado je ĝojo de la Hispanoj. Mi tiam sentadis min plej feliĉa.

98-07-01 Longdistanca aŭtado (200 km)

preter Burgos tra la fama altebenaĵo Meseta ĝis Mansilla de las Mulas, 17 km antaŭ Leon. Ĉar ni en la grandaj urboj ne atendis eblon tendumi, ni restis tuj sur la kampadejo de Mansilla. Poste ni veturis al Leon. Antaŭ la katedralo ni renkontis Auguston laŭ antaŭa interkonsento. Venis ankaŭ du Esperantistoj el Leon - kaj ĵurnalisto, kiu intervjuis nin. La alian tagon la gazeto raportis, ke granda grupo da Germanaj Esperantistoj pilgrimantoj tramarŝis Leon... :-) Komune ni rigardis la urbon, precipe la faman katedralon. Vespere reen en Mansilla, demandinte en la rifuĝejo oni montris al ni gastejon, kie ni manĝis tre bongustan menuon.

98-07-02 Astorga kaj Rabanal del Camino

Komence aŭte al Astorga. (45 km) Rigardado kaj kantado en la katedralo. Poste piede al Rabanal del Camino (20 km). Tie estas du rifuĝejoj. La unuan apud la preĝejo administras Angloj. Oni tuj "salutis" nin per "Do you speak English?" Ne, ni ne rajtas tranokti, estante kun aŭtoj, eĉ ne tendumi en la ĝardeno. Ĉar tiam la instalaĵoj estos tro uzataj... La dua rifuĝejo estas privata kaj situas apud la strato en la mezo de la urbeto. La dommastrino akceptis nin amike, sed: ĉio okupita. Estis grupo de 43 (!) junaj Madridanoj tie, krom unuopaj pilgrimantoj. Ĉu eble surplanke en la garaĝo? Tiam enmiksiĝis ŝia patro: "Ne, en la garaĝo estas tro malpure. Restu do en mia privata muzeo." Estis granda salono kun multaj malnovaj iloj de agrikulturo, sed sufiĉa loko surplanke kaj eĉ kelkaj litoj. Ni estis tre kontentaj.
En la kuirejo de la pilgrimantoj oni flustretas pri ni. Augusto demandas, pri kio temas. Unu havas gazeton el Leon kun granda artikolo kaj bildo pri ni. Nu, jes, ni memoris la intervjuon...

98-07-03 Piede trans la montojn de Leon al Molinaseca

Rabanal situas en la belaj montoj de Leon. Post Rabanal grimpas la strato al pasejo kun alto de 1.500 m.
Ni trapasas la ruinan vilaĝeton Foncebadon. Tamen: kelkajn domojn oni komencas renovigi kiel semajnfinajn restadejojn. La vetero estas malbona: nuboj kaj nebulo, sed ne pluvo. Subite la pasejo: Tie staras la fama "Fera Kruco" (Cruz de Hierro) sur amaso da ŝtonoj, kiujn la pilgrimantoj ĉi tien alportis. La ŝtonoj estas simboloj de zorgoj, kiujn oni pilgrimante postlasas tie. Mia edzino kaj mi kontribuas per du ŝtonetoj el Germanujo: ili estas de privataj reloj, sur kiuj altransportas la industrio atomrubaĵojn al la urbo Ahaus, nur 30 km for de Nordwalde. Iom post la kruco situas malgranda privata rifuĝejo en la cetere forlasita montara vilaĝeto Manjarin. Barbulo sonorigas bonvenige grandan sonorilon, kiam ni aperas el la nebulo. Varmaj saluto kaj kafo. Germano momente loĝas tie por helpi, kaj por trovi la sencon de sia vivo... Ĉiu el ni alportas grandan ŝtonon el najbaraj ruinoj: estas simbola helpo, ĉar apud la nuna rifuĝejo kreskas plia. - La vojo nun iras malsupren en la regionon Bierzo, inter la montoj de Leon kaj la Kantabra Montaro. Tamen ankoraŭ longa marŝado, pasante la rekreskantan montaran vilaĝon Acebo, atingante fine Molinaseca, urbeto antaŭ la urbo Ponferrada. Fakte, ekster la grandaj urboj ni havas pli da ŝancoj, trovi tranoktejon. En Molinaseca estas malgranda rifuĝejo, sed kun tereno por tendoj kaj krome ekstere dekduo da litoj sub la elstaranta tegmento: bonega dormloko por ni, kun freŝa aero.

98-07-04 Tra Ponferrada al Villafranca del Bierzo (28 km)

Matene dum bela vetero al Ponferrada. La deĵoranto en la rifuĝejo estas Germano, kiu post propra pilgrimado ĉi-jare dankeme deĵoras tie ĉi. Imitinda ekzemplo! - Antaŭen en brulanta suno ĝis Cacabelos. Tagmeza paŭzo ĉe la rivero. Poste iom elĉerpige, foje sur strato, ĝis Villafranca del Bierzo. Apud la vojo, rande de la bela urbo, nova moderna rifuĝejo. 200 m post ĝi maldekstre fama malnova preĝejo kun la Pordo de Pardono: tie en mezepoko tiuj pilgrimantoj, kiuj estis tro elĉerpitaj, jam ricevis la pardonon de sia kulpo. Apude: privata rifuĝejo, sed ĉi-jare en hhaoso de ŝanĝkonstruado. Por subteni ilin ni vespere manĝis tie (malmultekoste kaj kontentige), sed ni tranoktis prefere sur la urba tendumejo por pilgrimantoj (meze de la urbo). En jam instalitaj tendoj ni agrable dormis. Duŝoj, necesejoj, vestlavejoj kaj eĉ granda tendo kun tabloj kaj benkoj. Kion oni pli deziras?

98-07-05 Tra Ambasmestas al O Cebreiro (sur la alto de la montaro) (27 km)

Denove forta suno. Kvankam jam inter la montoj, unue 15 km grandparte sur aŭtostrato ĝis Ambasmestas. Hispano alparolas nin: "Nur frenezaj pilgrimantoj marŝas dum la tagmeza suno." Sed oni ne havas tempon por longaj paŭzoj dum tiu etapo. Malantaŭ la vilagho Herrerias komenciĝas la grimpado, parte sur malnova Romia strato, tiom kruta, ke biciklantoj devas rezigni ĝin. Vilaĝo La Faba. Puto donas akvon. Multaj pilgrimantoj jam estas tie. Poste pliaj 4 km supren kaj supren ĝis la alto, sur kiu situas la vilaĝo O Cebreiro, jam apartenanta al la provinco Galicia. La rifuĝejo kompreneble estas plenplena, neniu loko por tendumi, sed: ni rajtas uzi la malnovan rifuĝejon: laŭdire jarmilojn aĝa Kelta domo, cirkloforma kun pajla tegmento. Turistoj rigardadas (parte kun naŭzeto), kiel ni preparas niajn dormsakojn sur la ŝtonkovrita planko... Ni tamen rajtis uzi duŝojn kaj necesejojn de la rifuĝejo. Gaje ni vespermanĝis. Kun ruĝa vino kaj kandela lumo estis belega etoso en tiu historia domo.

98-07-06 Piede al Triacastela (24 km), aŭte tra Samos al Sarria (18 km).

Matene, de la rifuĝejo, ni iris ankoraŭ iom supren evitante la straton, ĝis alto de 1400 m. Poste la vojeto tamen atingas la straton. Longe ankoraŭ sur alto de 1300 m, nur iom post iom la vojo malsupreniras inter belaj montoj ĝis Triacastela. Tie svarmis denove la grupo el Madrid. (Ni tamen preteratentis, ke laŭ nia manlibro estis loko por tendo.) Tial kaj ĉar ni ĉiuokaze ie devis ankoraŭ ŝpari unu tagon, ni aŭtis ĝis la monaĥejo Samos. Ĝi aspektis impona, sed ankaŭ iom malakceptema, tiel ke ni tuj pluveturis al Sarria. Je nia ĝojo tie estis tute nova rifuĝejo, ŝajne apenaŭ konata, ĉar la impeto de pilgrimantoj estis suprize malforta. Kvankam unua rigardado de la dormejoj montris, ke estis sufiĉe da lokoj, Augusto devis ŝtreci ĉiujn siajn diplomatecajn kapablojn por konvinki la volontulinon, argumentante: Nu bone, ili ne akceptas grupojn kun pli ol 8 homoj, sed ĉu ni ne estas kalkuleblaj kiel du grupetoj da 8 homoj? :-) Fine, danke al la ĉarmo de Augusto, ni ricevis ĉiuj litojn en du ĉambroj. Vespere Augusto preparis tre bongustan Paella por ni. Do, ni havis bonan tempon en Sarria.

98-07-07 De Sarria al Portomarin (24 km)

La vesperon antaŭe jam komenciĝis pluvo. Matene kiam ni ekiris, denove pluvis, la unuan (kaj lastan) fojon dum la marŝo. Estis ege malvarme. Sed jam post tri horoj la vetero pliboniĝis. En Portomarin ni devis konstati, ke ni eskapis tiun grupon el Madrid, sed per tiu salto je unu tago atingis alian same grandan grupon, ĉi-foje el Zaragoza. :-( Do, la rifuĝejo plena, la proksima sporthalo plena (kaj kun terura bruo): ni preferis plumarŝi 1,5 km al kampadejo apud bieno, kie ni estis la solaj gastoj. Kelkaj iris naĝi en la granda artefarita lago. Aliaj veturis al Lugo por adiaŭi Auguston. Nia amiko invitis nin ankoraŭ en trinkejon por gustumi specialajn vinon kaj viandaĵon, poste ni devis diri "ĝis revido". :-( Ni tre esperas, ke ni baldaŭ denove persone rerenkontiĝos kun nia kara Hispana amiko.

98-07-08 De Portomarin al Palas de Rey (24 km)

Matene kiam ni forlasis Portomarin, ni ne kredis niajn okulojn: malsupre estis ponto kaj trans la rivero vojo supren, kaj ĉio plenplena kun seninterrompa vico de pilgrimantoj, kiel sur formika vojo. Senprobleme ni dum tre sunplena vetero atingis nian celon, Palas de Rey. La bela, nova rifuĝejo estis kompreneble plena. La provizora tranoktejo (2 ĉambroj kun 40 lokoj surplanke, 2 necesejoj, 2 duŝoj) apud la preĝejo ankaŭ, nome per la grupo el Zaragoza. Ni iris al la pastro de la paroĥo kaj demandis, ĉu li havas lokon por nia tendo. La pastro tute ne indigniĝis: Ĉu sufiĉus por ni la gazono inter la preĝejo kaj la tranoktejo (kun uzeblo de la instalaĵoj)? Nu, kompreneble! Ankaŭ la Hispana grupo, gvidata de pastro, kamaradece akceptis nin (kvankam ili devis nun dividi la 2 necesejojn kaj duŝojn inter pliaj 15 homoj). Feliĉaj, ni prezentis al ili malgrandan teatraĵon, nome ni ludis, esti veraj Germanoj. Peter kiel videbla gvidanto ekstaris antaŭ la loko por nia tendo kaj ritme uzis sian trilfajfilon. En la sama takto ĉiuj aliaj elpakis la tendon el la aŭtoj, starigis ĝin kaj rapidege alportis la dormsakojn ktp. Fine iu anoncis al Peter: Ĉio preta dum 2 minutoj, 48 sekundoj. La Hispanoj spektis tion kun miro kaj amuzo. - Fine ni vizitis la rifuĝejon kaj vespermanĝis en la urbo. La alian matenon ni adiaŭis kaj dankis al la pastro de Palas de Rey kaj donis malgrandan subvencion kiel kutime. Li iom surprizite danke akceptis ĝin.

98-07-09 De Palas de Rey al Ribadiso (25 km)

Denove belega vetero. En Ribadiso, tion ni antaŭe jam sciis, estis multa loko por tendoj (tamen ne por aŭtoj). La rifuĝejo situas sur la kamparo, apud rivero kun klara, sed ege malvarma akvo. La grupo el Zaragoza dormis ekstere sur la herbejo. Pilgrimantoj atentu, ke oni devas kunporti nutraĵojn, ĉar ne ekzistas vendejo ("Bar") en la ĉirkaŭo.

98-07-10 De Ribadiso al Santa Irene (20 km).

Multaj novaj rifuĝejoj estas iamaj lernejoj, ankaŭ tiuj de Santa Irene kaj O Pino (en distanco de 4 km inter si). Ni volis iri de Ribadiso al O Pino, sed niaj ŝoforoj avertis nin telefone, ke tie ne estas loko por tendo. Do, ni restis tial en Santa Irene. Sed la herbejo malantaŭ la rifuĝejo ne apartenis al la tiu, kaj krome ĝi estis tro sulka por la tendo. Tial ni reveturis aŭte al la kampadejo de Arzua. Tie du el ni kantadis Germanan popolkantojn, dum la aliaj naĝis en la kampadeja naĝbaseno kaj poste preparis la vespermanĝon. Cetere: la necesejoj tie estis tiom malgrandaj, ke la plej alta el ni ne sciis lasi siajn gambojn. Li fine devis levi la genuojn por povi fermi la kabaneton. :-)

98-07-11 De Santa Irene al - Santiago! (27 km)

Kia tago! La aŭtoj unue transportis nin reen al Santa Irene, de kie ni iris 4 km pli ol planite al O Pino. Poste la laŭplana marŝado al Monte de Gozo. La itinero iĝis ĉiam pli urbeca: flughaveno, asfalta strato kaj nia celo ne volis veni - dum tre arda suno. Fine: jen, ankoraŭ tute for, amaso de domoj: Santiago! - Ni renkontis familion kun du malgrandaj infanoj (5- kaj 7-jaraj), kiuj fiere marŝis kaj portis eĉ dorsosaketojn. Ili kantis Germanan religian kanton, kiun mi tuj laŭte kunkantis. La infanoj, post iom da ekmiro, ridis. Estis familio el la regiono de Aachen, kiu pilgrimis jam plurajn tagojn. Mi rigardis la infanojn: ili brave marŝis kaj videble mem volis tion, kune kun la gepatroj. Tiuj konfesis, ke la Hispanoj iom kritikeme rigardadis ilin: Ĉu oni rajtas ŝarĝi tiom malgrandajn infanojn per pilgrimado? Nu, mi vidis mem, ke la infanojn ne pelis nur la ambicio de la gepatroj. - Fine, post longa suprenirado, la Monto de Gozo. Sed, kia senreviĝo: la panoramon de Santiago, pro kiu la monto nomiĝas "la Monto de Ĝojo" (kiu kaptis la pilgrimantojn antaŭ la videbla celo), tute kovris juna arbaro de eŭkaliptoj. Kaj la grandega kampadejo (sub brulanta suno) estis fermita! Do, ni devis tuj pluiri al Santiago mem. Post kelkaj kilometroj sur varmega asfalto apud brua strato, fine la ponto al la urbo. Santiago, ni alvenis! Sed ni estis simple tro elĉerpitaj por triumfi. Ankoraŭ tri kilometroj al kampadejo. Poste ni eltrovis, ke por piedirantoj estas malpli longa vojo. (vidu sube) La kampadejo havis tre bonajn instalaĵojn, tiel ke ni post refreŝiga duŝo ekiris al la urbocentro. Tie ni vizitis rekte la pilgrimejan oficejon por ricevi nian dokumenton, la "Compostela". La ĉefpastro en la oficejo kontrolis la stampon en nia pilgrimula pasporto. Li tuj konstatis, ke ni certe ne nur piediris. Li parolegis en la Hispana kaj en la Franca al mi. Mi ne multe komprenis kaj malrapide diris en la Hispana: Ni iris pli ol 300 km piede, ĉu ne sufiĉas? Fine li kontrolis la stampojn ekde O Cebreiro kaj kontentiĝis. Ĉiuj ricevis do la dokumenton, mi vere ŝitis. Kaj tiam venis la familio, kiun ni renkontis survoje. Ili atendis, ke la du infanoj ricevos eble specialan dokumenton por la plej junaj pilgrimantoj ekde la mezepoko, sed tute kontraŭe: la ĉefpastro simple deklaris, ke tiel malgrandaj infanoj ne povas piediri tiom da kilometroj kiom necesaj, kaj ke do jes la gepatroj, sed ne la infanoj ricevu la dokumentojn. Kia mallogikaĵo! La gepatroj komencis disputi France kun li, la infanoj estis plorontaj. Fine la gepatroj donacis la du dokumentojn al siaj infanoj. Mi sekvis tion kun kapskuo. Iom tro rigoraj, tiuj reguloj! :-( Poste ni ĝuis la katedralon kaj la urbon. La vespermanĝo ne estis tiom favora (post 4 boteloj da vino la kelnero rifuzis pli) kiel surkampare, kaj entute, malgraŭ ĉia beleco de la urbo, la bruo de la turistoj ege sopirigis nin al la naturo, kiun ni spertis survoje. (Tion raportas ĉiuj pilgrimantoj.) -

Jen ankoraŭ la priskribo de la vojo al la kampadejo "As Cancelas" (ekzistas pliaj en la urbo kompreneble): Atingante la urbon Santiago, restu sur la Jakoba Vojo. Unue laŭ la Rua de San Lazaro, ĝis kiam venas kruciĝo, kie la Jakoba Vojo iom maldekstren devojiĝas (Rua do Valino). Tio estas la plej rekta vojo al la centro, ankaŭ de la kampadejo. - De tiu kruciĝo la vojo al la kampadejo iras: por aŭtistoj tute antaŭen (ŝildo kun indiko) sur la Avenida do Camino Frances, por piedirantoj tamen ĉe bushaltejo dekstre supren sur ŝtuparo kaj poste antaŭen, tre krute supren sur strato kiu kurbiĝas supre maldekstren kaj iom poste jam atingas la kampadejon. Adreso: Rua 25 de Xullo. - De la kampadejo "As Cancelas" al la katedralo: unue reen ĝis la kruciĝo, transiri la straton kaj plue sur la Rua do Valino, Rua das Fontinas, Fonte dos Concheiros, Rua de San Pedro, al la katedralo (ĉ. 2 ĝis 2,5 km).

Vespere sur la kampadejo ni sidis kiel kutime en la tendo kaj trinketis ruĝan vinon. Ni ne estis aparte laŭtaj, sed nian babiladon oni tamen aŭdis ekstere. Precize noktomeze venis kontrolisto kaj admonis nin, ke ni _tuj_ nun dormu; alikaze ni estos forpelataj. :-( Dumnokte Peter vekiĝis kaj vokis, ankoraŭ dormante: "Sed ni estas katolika gea pilgrimgrupo!" :-) Kelkaj vekiĝis kaj ridis.

98-07-12 (dimanĉo) Santiago de Compostela

Kiel dirite, ni antaŭe ŝparis unu tagon, por havi ĝuste la tutan dimanĉon en Santiago. Antaŭtagmeze estis solena pilgrimula meso (kun la ĉefpastro kaj pliaj sacerdotoj). Je nia ĝojo oni ankaŭ svingegis la ceremonian brulantan ujon, kiu ellasis bonodorajn fumojn. (Tiel en la malantaŭaj tempoj oni provis rekompensi la fiodorojn de la ŝvitantaj pilgrimulaj amasoj.) Posttagmeze ni vizitis aliajn partojn de la malnova centro, ekzemple tre belan parkon, de kies teraso oni havis neforgeseblan panoramon al la katedralo.

98-07-13 Al Kabo de Finisterre kaj al la norda marbordo ĉe Gijon

Komenco de la reveturado hejmen :-(( Unue al la okcidenta marbordo kaj laŭlonge ĝin 125 km ĝis la Kabo de Finisterre. Intertempe tiom malbona vetero, ke oni vidas nenion krom nebulon. Ĉu eble vere la fino de la mondo?

Poste ni pluveturis al la norda marbordo tiom longe kiom eblis por eskapi la malbonan veteron. Tranoktado sur kampadejo proksime al Gijón. Nuboj, sed neniu pluvo plu.

98-07-14 Al Altamira kaj Noja ĉe Santander

La alian tagon, kiam ni veturis laŭlonge la marbordon (belega regiono), la vetero pli kaj pli boniĝis. Ni volis viziti la kavernojn de Altamira, sed tion oni ne povas, kaj la tiea muzeo estis jam fermita (malfermita ĝis 14.30 h). Do, antaŭen al kampadejo en la malgranda urbeto Noja, ĉe la norda marbordo, iom malantaŭ Santander. Brila suno, ĉiuj ĝuis tion, kuŝante sur la sablo aŭ vizitante la rokojn de la ĉirkaŭo. 5 aŭ 6 el ni restis dum la tuta nokto dormante ĉe la maro.

98-07-15 Al la monaĥejo de Loyola

Ni estis antaŭmendintaj tranoktadon en Loyola. Antaŭe ni restis ĝis posttagmeze ankoraŭ ĉe la belega marbordo. Tiam ni post iom da aŭtado atingis la grandan monaĥejon de Loyola. La tranoktado tie estis la plej multekosta de nia vojaĝo. Se oni vojaĝas kun tendo, tiam ekzistas pli malmultekostaj ebloj.

98-07-16/17 Reveturado kun tranoktado en Tours

En la junulargastejo de Tours/Francujo oni ŝtelis la tutan monon de unu el niaj kamaradoj el ŝlosita ĉambro. :-(( La ĉirkaŭado de Paris denove estis terura. Cetere ni bone venis hejmen.

Lastaj ŝanĝoj: 2017-03-02