Planado 2002a: Tra la pasejo de Somport kaj "Camino primitivo"

Germana versio
Deutsche Version
Aŭtoro: Rudolf Fischer
Mia ret-adreso: Rudolf.Fischer ĉe Esperanto.de

Al superrigardo pri aliaj pilgrimadaj raportoj.


Mia edzino Hedwig Fischer kaj mi planas, iri de la 1a de aŭgusto ĝis la 5a de septembro du pliajn partojn de la pilgrimaj vojoj en norda Hispanujo, ĝis nun nekonatajn de ni.

Unue mankas al ni ankoraŭ la alternativa vojo trans la Pirineojn tra la pasejo de Somport al la urbo Puente la Reina (ĉ. 205 km).
Krome restas por ni iri la duan parton de la norda vojo, de Oviedo ĝis Santiago de Compostela, por kio ni lastjare ne havis sufiĉan tempon. Temas pri la t.n. Camino primitivo (la "origina", nome historie plej malnova parto (ĉ. 345 km).

Probleme estas ĉiam, kiel al- kaj re-veturi, se oni ne ŝatas plurtagajn trajnajn aŭ busajn vojaĝojn. Restas nur la aviadilo. Sed deir- kaj cel-lokoj estas ja sufiĉe disaj. La plej ŝpara vojaĝo estas jena:
"Disbranĉa flugo" Düsseldorf-Madrid-Bilbao, Santiago-Barcelona-Düsseldorf. (Prezo: ĉ. 340 EUR por unu persono, inkl. flughavenajn kaj sekurajn kotizojn)
(La prezo estas iom pli malalta, se vi ne restos pli ol 4 resp. 2 semajnojn.)

Tamen, kompreneble ne sufiĉas la flugoj. De Bilbao ni (refoje!) veturos buse al San Sebastian, kie ni restos du noktojn, precipe ĉar ni en 2001 apenaŭ vidis la urbon pro elĉerpiĝo. Tranoktejo seeble la junulargastejo. Pluveturo buse al la urbo Bayonne/Francujo, de tie trajne al la urbo Pau, kie ni tranoktos. (Ni provos, kontakti la lokajn Esperantistojn.) Fine la alian tagon trajne kaj buse ĝis antaŭ la pasejo de Somport.

La tuto certe estas ne malkomplika, sed nur tiel oni evitas plurtagan reveturadon en trajno kaj uzas la pli malmultekostajn flugliniojn de la Hispana flugkompanio Iberia.

Mi elprovis aliajn alternativojn en la lastaj du jaroj. Per Francaj kaj Germanaj flugkompanioj mi pagis preskaŭ la duoblon. Kelkaj pilgrimantoj raportas pri prezo de nur 230 EUR. Sed tio devas esti iu eksterordinara oferto, aŭ por mallongtempaj flugoj, aŭ simple eksmoda prezo (post la atenco de la 11a de septembro la sekuraj kotizoj ja eksplodis ĉie).


Kion ni kunportos

Principe ni havas la saman pakliston kiel lastjare, kun du gravaj esceptoj:
Ni ĉi-foje ne kunportos tendon, ĉar survoje estas preskaŭ neniuj tendejoj.
Anstataŭ la sportkostumon ni kunportos plian ĉemizon kaj plian malpezan zipgamban pantalonon, ankaŭ kiel "pli noblajn" vestaĵojn, por iri vespere al urbo kaj restoracio.


Priskribon de la du vojopartoj oni trovas en jenaj German-lingvaj manlibroj:
- Somportpass - Puente la Reina:
Michael Kasper: Spanien: Jakobsweg
ISBN 3-89392-171-0. 4. eldono 2001.
Serio "OutdoorHandbuch, volumo 23, Eldonejo Conrad Stein. http://outdoor.tng.de
- Oviedo - Santiago de Compostela:
Michael Kasper: "Nordspanien: Jakobsweg - Nebenrouten" bekommen.
ISBN 3-89392-371-3, 2. eldono 2001, serio "OutdoorHandbuch, volumo 71, eldonejo Conrad Stein, http://outdoor.tng.de

La libroj (aŭ similaj) estas nemalhavigeblaj, ĉar ili prezentas amason da necesaj informoj pri la vojo, tranokt-ebloj, kie aĉeti nutraĵojn, trovi akvon, ktp.

De Puente la Reina ni iros unu etapon al la urbo Pamplona. Tio estas sur la ĉefa Jakoba Vojo (t.n. Franca Vojo), sed en kontraŭa direkto al la kutima. (Ni jam antaŭĝojas la vizaĝ-esprimojn de la pilgrimulara amaso, kiu venos renkonte, ĉar la homoj devas opinii, ke ni estas jam sur la revojo de Santiago de Compostela!)

Ankaŭ la urbon Pamplona mi (en la jaro 2000) ne povis trankvile esplori. La kromvojo cetere necesas, ĉar nur de Pamplona ni povos trajne daŭrigi nian vojon al Oviedo.

Nia antaŭvidebla itinero

(malantaŭ la indiko de la etapaj kilometroj en krampoj la suma distanco ĝis tie; "rifuĝejo" nomiĝas la specifaj Hispanaj tranoktejoj ekskluzive por pilgrimantoj)

Di, 2002-08-04: Alveno antaŭ la pasejo de Somport, plumigrado al Canfranc-Estación, 15 km (15 km),
Espereble funkcios la publika trafiko dum dimanĉo. - Tranoktado eventuale en la privata rifuĝejo Pepito Grillo,

Lu, 2002-08-05: Jaca, 25 km (40 km)
Tranoktado en la rifuĝejo.

Ma, 2002-08-06: Santa Cruz de la Serós, 25,5 km (65,5 km)
Dume kromvojo preter la ruinoj de la monaĥejo San Juan de la Peña kun unika panoramo al la Pirineoj (t.n. Pirinea balkono). Restado en privata tranoktejo ie en la urbeto.

Me, 2002-08-07: Arrés, 17,5 km (83 km)
Tago de nia geedziĝa jubileo. Espereble pli agrabla ol lastjare, kiam mi estis malsana.
Jen oni laŭdire malfermis rifuĝejon en 2001. (Dio realigu tion!)

Ĵa, 2002-08-08.2002: Artieda, 19 km (102 km)
rifuĝejo

Ve, 2002-08-09: Undués de Lerda, 23 km (125 km)
rifuĝejo

Sa, 2002-08-10: Monaĥejo de Leire, 16 km (141 km)
La monaĥejo akceptas pilgrimantojn. Ni estas scivolemaj, ĉu valoros la kromvojo de ĉ. 10 km. Survoje la kastelo Javier

Di, 2002-08-11: Izco, 28 km (169 km)
Survoje Foz de Lumbier, giganta fendejo kun netuŝita naturo. - En la urbeto restado en rifuĝejo.

Lu, 2002-08-12: Tiebas, 24,5 km (193,5 km)
pilgrimejo

Ma, 2002-08-13: Puente la Reina, 16,5 km (210 km)
2 rifuĝejoj, 1 konstruata. - Survoje la fama kapelo Eunate, kiun mi jam konas de 2000.

Me, 2002-08-14: Pamplona, 27,5 km (237,5 km)
Tiutage mi refoje iros tiun etapon (nostalgi-plena), sen en kontraŭa direkto. Estos tre amuza sperto, pilgrimi la kutimajn amasojn renkonte.
En Pamplona verŝajne privata tranoktejo por 2 noktoj.

Ĵa, 2002-08-15: Paŭza tago. Esplorado de Pamplona. Aĉeto de biletoj al Oviedo.

Ve, 2002-08-16: Pluveturo trajna al Oviedo
Restado en la rifuĝejo (kiun ni konas de la pasinta jaro).

Sa, 2002-08-17: Escamplero, 17 km (254,5 km)

Di, 2002-08-18: San Juan, 18 km (272,5 km)

Lu, 2002-08-19: Godán, 21,5 km (294 km)

Ma, 2002-08-20: Tineo, 25,5 km (319,5 km)

Me, 2002-08-21: Borres, 18 km (337,5 km)

Ĵa, 2002-08-22: Peñaseita, 15,5 km (353 km)

Ve, 2002-08-23: La Mesa, 20 km (373 km)

Sa, 2002-08-24: Gradas de Saline, 14 km (387 km)

Di, 2002-08-25: Fonsagrada, 30,5 km (417,5 km)

Lu, 2002-08-26: Cádavo-Baleira, 24,5 km (442 km)

Ma, 2002-08-27: Lugo, 34 km (476 km)
Ĉu ni sukcesos iri tiun longegan etapon (kaj la sekvantan)?
En Lugo krome mankas rifuĝejo.

Me, 2002-08-28: Palas de Rei, 36 km (512 km)
De tie ĉi estas ankoraŭ 70 km ĝis Santiago de Compostela, kiujn mi jam dufoje iris (mia edzino unufoje), en 3 etapoj. Por vidi ion novan oni povus elspezi plian tagon (do iri en 4 etapoj), por sperti ankaŭ la du venontajn rifuĝejojn, kiujn ni ĝis nun ne konas. Krome ni eble tiam iros malantaŭ la granda ondo de pilgrimantoj, kiuj volas atingi Santiagon antaŭ la fino de la ferioj, t.e. fine de aŭgusto. Lastjare ni jam ĝuis tiun avantaĝon.

Ĵa, 2002-08-29: Melide, 15,5 km (527,5 km)

Ve, 2002-08-30: Arzúa, 15 km (542,5 km)

Sa, 2002-08-31: Santa Irene, 17 km (559 km)

Di, 2002-09-01: Santiago de Compostela, 22,5 km (581,5 km)


Ĝis la reflugo je ĵaŭdo, 2002-09-05, ni eble (nome dum bona vetero) ankoraŭ iros buse al la Kabo de Finisterre por iom ripozi tie.

Lasta ĝisdatigo: 2004-12-29