Planado en 2001 por marborda itinero de la Jakoba Vojo en Hispanujo

Deutsche Version
Deutsche Version
Aŭtoro: Rudolf Fischer
Mia retadreso: Rudolf.Fischer ĉe Esperanto.de

Reen al la superrigardo pri ĉiuj miaj pilgrimadaj raportoj


Mia edzino Hedwig Fischer kaj mi planas, ekde meze de julio ĝis meze de aŭgusto 2001a piediri parton de la marborda itinero de la Jakoba Vojo en Hispanujo, t.n. Camino del Norte. Deirloko estas la Hispana urbo Irún ĉe la Franca limo. Nia celo estas supozeble la fama pilgrimloko Oviedo. Distanco: ĉ. 520 km (550 km kun certa alternativo, vidu sube).

Post zorga informado pri la ebloj, vojaĝi al Irún (trajne aŭ aviadile) dum la plej frekventata feria periodo, ni konstatis:
1) Per trajno ni bezonus de nia hejmregiono (Münster) al Irún minimume 14 horojn kaj ĉiam nia vojaĝado inkluzivus nokton, se ni tiom frue volas atingi Irún, por havi la tempon, serĉi tranokteblon. Prezo: (unu persono, tien kaj reen: ĉ. 340 Eŭro)
2) La por ni plej favora aviadila konekso daŭras 5 1/2 horojn kaj kondukos nin al Bilbao. De tie ni tamen devos ankoraŭ busi al Irún. Prezo: (unu persono, tien kaj reen: ĉ. 415 Eŭro)
Kvankam mi pro ekologiaj kaŭzoj preferus la trajnon, estas tiom pli avantaĝe, uzi la aviadilon, ke ni elektis la duan eblon.
Por la revojaĝo de Oviedo (tra León) al Bilbao ni uzos trajnon (ĉ. 30 Eŭro por unu persono).
Trajnajn koneksojn en Hispanujo, inkluzive prezojn, oni trovas ĉe jena Interreta adreso: http://www.renfe.es


Kion ni kunportos (kun indikoj de pezo)

La plej ofta eraro de piedirantaj pilgrimoj ja estas, ke oni portas tro multe surdorse. Multaj pilgrimintoj raportas, ke ili post kelkaj tagoj sendis multajn superfluajn aĵojn perpoŝte hejmen. Bone planita paklisto estas do tre helpa.

Jen mi provizore kompilis mian pakliston. Oni konsideru, ke mi pilgrimos kun mia edzino, tiel ke ni bezonos kelkajn aĵojn nur unufoje por ni ambaŭ.

La plej pezaj aĵoj estas la tendo kaj la dorsosako. Laŭdire oni povas aĉeti en Hispanujo tre malpezajn dorsosakojn (ĉ. 500 g), sed mi legis ankaŭ, ke ili facile disfalas. Fortika dorsosako ankaŭ ne tiom facile difektiĝas, rezistas malbonan veteron kaj ebligas per multaj poŝetoj kaj fakoj, enorde kunhavi ĉion, tiel ke oni facile trovas ĉion urĝe necesan. Plie helpas taŭga rimenaro, ke la dorsosako bone sidas sur la koksoj. Lastan jaron ni havis neniujn problemojn kun la portado.

Ni aĉetis novajn malpezajn dormsakojn (728 g, ĉ. 100 GM). Ili devus sufiĉi dum normaltemperatura vetero. Norde de la Kantabra montaro jes ankaŭ somere estas malvarmete kaj pluveme, sed niaj dormsakoj ja ne estas el tolo. En siaj saketoj ili estas nekredeble malampleksaj kaj preskaŭ perdiĝas en la grandaj dorsosakoj.

Ĉi-foje ni kunportos tendon. Ĝi pezas nur 2000 g kaj tamen estas loko por 2 personoj (1,50 m x 2,50 m, alto: 1,05 m en la mezo) plus pakaĵoj. Malavantaĝo kompare kun tranoktado en rifuĝejo: Oni ĉiam dormas sur la planko, sur kuŝmato. Ni vidos, ĉu tio estas tro malkomforta. Almenaŭ dum malbona vetero ni serĉos ĉambron anstataŭ kampadejon. Laŭ niaj fragmentaj informoj pri la marborda itinero en la provincoj Vaskujo kaj Kantabrujo ne ekzistas rifuĝejo, maljam en Asturujo.

La kuŝmato ne kaŭzis problemojn lastjare. Mi fiksas ĝin sube transverse sur mia dorsosako.

Ŝuoj: ne dikaj montoŝuoj, sed fortaj, ŝvitotralasantaj ŝuoj kun aerkusenoj. Dumvoje oni certe eluzos unu paron. Tial ni aĉetis novajn, kiujn ni nun adaptigas al niaj piedoj (ĉ. 150 km jam hejme).

Ĉar nia plej ofta tranoktejo estos kampadejo, nia "libertempa" vestaro estos sportkostumo. Eventuale tio ne decas por viziti urbon aŭ restoracion. Por dum la marŝo ni aĉetis zipgambajn pantalonojn: Oni povas dezipi la gambojn, tiel ke ili estas aparte laveblaj; krome oni povas spontane ŝanĝi sian pantalonon al mallonga.

Krokodiletoj (= tukpinĉiloj) taŭgas ankaŭ survoje: per ili mi kroĉas sekigendajn paron da ŝtrumpetoj kaj ĉemizon al liberaj dorsosakaj ringoj.

Anstataŭ malgranda teko antaŭe, mi nun portos pli grandan apude sub unu brako. En ĝi mi senprobleme transportos mapojn kaj gvidlibron, kaj ĝi ne saltos dum irado, kion la malgranda teko antaŭe jes faris ĝenante iom tial.

Laŭdire la vojo ne estas markita per la flavaj sagoj, kiujn ni ŝatis sur la Franca Vojo. Ni do devos aĉeti migromapojn. Problemon kaŭzas la necesa skalo: Mapo kun skalo de 1:50.000 montras nur distancon, por kiu ni bezonos 2 tagojn. Pli malfajna skalo aliflanke eble ne montros la malgrandajn vojetojn, kiujn ni planas iri por eviti la bruajn ŝoseojn.


Provizora paklisto

a) Ĝeneralaĵoj

dorsosako 1.800 g
tendo (nur duono) 1.050 g
dormsako 750 g
kuŝmato 300 g
1 tola saketo (por aĉetaĵoj) 100 g
Parta pezosumo 4.000 g

b) Vestaĵoj (sen la surkorpe portataj)

1 malpeza pluvjako 200 g
1 dika pulovero 500 g
1 sportkostumo 800 g
2 mantukoj 400 g
3 naztukoj 50 g
2 kalsonoj 100 g
1 leĝera ĉemizo 150 g
2 paroj de ŝtrumpetoj 100 g
1 paro de fortikaj sandaloj 600 g
Parta pezosumo 2.900 g

c) Tualetaĵoj en tualetujo
(Pezindikoj estas ankoraŭ nur taksataj.)

sapo en plasta sapujo, dentokremo, dentbrosilo 200 g
ungofajlilo, broso, sekurpingloj, 1 kudropinglo 100 g
stoko de sparadrapo, malgranda tondilo, 1 vundvolvaĵo 100 g
tablojdo (ekz. kontraŭ kapdoloro) 50 g
sunprotekta kremo 200 g
2 genubandaĝoj 50 g
1 ujo kun mineralpiloloj 100 g
rezervaj okulvitroj 180 g
1 peco de sapo (por vestaĵoj) 300 g
1 ujo kun kremo por la piedoj 300 g
1 ingeto kun ŝmiraĵo kontraŭ kuloj 30 g
orelŝtopiloj (kontraŭ nokta ronkkoncerto) 20 g
3m fortika ŝnuro (por pendigi lavitajn vestaĵojn) 50 g
4 krokodiletoj (= tukpinĉiloj) 20 g
Parta pezosumo 1.600 g

d) Rilate manĝadon kaj trinkadon

plasta telero, taso, kulero 200 g
poŝtranĉilo kun korktirilo kaj botelmalfermilo 300 g
2 plastaj boteloj po 3/4 l (sen enhavo) 100 g
1 rulo de tualetpapero 50 g
2 pakaĵetoj de papertuketoj 50 g
Parta pezosumo 700 g
Pezosumo entute ĝis tie ĉi 9.200 g

e) Rilate skribadon kaj legadon

1 malgranda poŝlampo 300 g
aparta saketo kun rimeno 300 g
gvidlibro 150 g
mapoj (nur kopioj, por poste forĵeti) 50 g
krajono, globskribilo 50 g
skrapgumo, krajonakrigilo 20 g
iom da (leter)papero, kelkaj kovertoj 20 g
1 notlibreto (i.a. kun adresoj) 50 g
kantotekstoj 50 g
1 vortaro Hispana-Germana kaj inverse 110 g
Parta pezosumo 1.100 g

La aĵojn laŭ sekcio e mi portos en tiu aparta saketo, kiu pendas de rimeno sur mia flanko. La saketo ebligas al mi, facile preni multajn aĵojn, kiujn mi bezonas survoje, sen demeti la dorsosakon. Mi jam elprovis tion: la saketo tute ne ĝenas dum marŝado.

Krome mi havas grandan ĉapelon surkape, kies pezon mi ne kunkalkulis. Same ne tiu de la vestaĵoj, kiujn mi portas surkorpe, i.a. koltuko, plie ĉezona monujo kaj brustsaketo.

Fine aldonendas la pezo de la manĝo- kaj trinkoprovizoj (ekz. trinkakvo). Tio ne estos multe, ĉar ni preskaŭ ĉiutage trairos pli grandan urbon, kie oni povas aĉeti manĝaĵojn laŭ niaj lastjaraj spertoj en Hispanujo.

Entute mi atendas ŝarĝon de 11 kg por la dorsosako inkluzive nutraĵprovizon kaj akvon.

Ĉu mi forgesis ion? Tiam mi estus danka por ajna atentigo.

Nia antaŭvidata itinero

(Post la taga distanco la nombro indikas la sumon de venkitaj kilometroj.)

Merkredo, 2001-07-18: Alveno en Irún, plumarŝado al Hondarribia, 5 km (5 km),
la plej bela urbeto de la Eŭska marbordo laŭ mia manlibro: Michael Kasper: Nordspanien - Jakobsweg Nebenrouten (Norda Hispanujo - Jakoba Vojo - Flankaj itineroj). Tranokto ev. en la junulargastejo (bedaŭrinde sufiĉe for en la nordo), aŭ sur kampadejo (same for), aŭ private. Ni vidu, kion diros la Turisma Oficejo.

Ĵaŭdo, 2001-07-19: San Sebastián, 28 km (33 km)
Tranokto ev. en la junulargastejo aŭ private. Certe ankaŭ tie ĉi helpos la Turisma Oficejo.
Rigardado de unu el la plej belaj Eŭropaj urboj laŭ mia manlibro.

Vendredo, 2001-07-20: Zarautz, 23,5 km (56,5 km)
Kampadejo. La junulargastejo estas ĉi-jare fermita pro renovigo.
Ofta problemo kiel tie ĉi estas, ke oni ne scias, kie la kampadejo situas precize kaj ke (kiel en Zarautz) ekzistas pli ol unu. Oni volas kompreneble esti laŭeble proksima al la urbo, ĉar oni volas rigardi ĝin, aĉeti nutraĵojn kaj eble verspermanĝi tie. Jam 3 km superfluaj kilometroj, kiujn oni iris pro iu erara decido, estas jam multaj por piedirantoj... En kelkaj regionoj mi tial krome uzos aĉetitajn mapojn, kiuj montras la kampadejojn.

Sabato, 2001-07-21: Deba, 22,5 km (79 km)
Kampadejo.

Dimanĉo, 2001-07-22: Lekeitio, 20 km (99 km)
Per tio ni deflankiĝis en Mutriku de la itinero, kiun priskribas la manlinbro, por resti pli proksimaj al la marbordo. En Ondarroa ni forlasis ankaŭ la Jakoban Vojon. Sekvas tial nun etapoj, dum kiuj niaj mapoj estas la nura gvidilo, ĝis Bilbao-Getxo.
En Lekeitio ŝajne ne estas kampadejo.

Lundo, 2001-07-23: Gernika, 23 km (122 km)
En Gernika ni denove krucas la Jakoban Vojon, sed tuj reforlasas ĝin irante al la nordo.

Mardo, 2001-07-24: Bermeo, 14 km (136 km)
Ekde Gernika mi jam havas superrigardan mapon por turistoj, ĝis Bilbao.
Ne antaŭe klarigeble, kiel tranokti en Bermeo. Kelkajn kilometrojn antaŭe estas jes kampadejo, sed ni volas venki laŭeble multajn kilometrojn direkte al Bilbao, ĉar la sekvanta etapo estas longega.

Merkredo, 2001-07-25: Gorliz, 32 km (168 km)
Survoje ni venas al San Juan de Gaztelugache, kapelo sur roko, kiu etendiĝas en la maron. Granda longa ŝtuparo gvidas al ĝi. Tion ni volas vidi!
Gorliz (kun kampadejo) situas 2 km antaŭ Plentzia. Tie - apenaŭ kredeble - estas finstacio de la metroo de Bilbao. Tial certe multaj homoj estas tie. - Kia tento, peki kontraŭ la etoso de pilgrimado kaj komforte veturi en la urbon!

Ĵaŭdo, 2001-07-26: Bilbao-Getxo, 13 km (181 km)
Alia turista mapo montras belan piediran vojon ĉirkaŭ la golfon ĝis Getxo, antaŭurbo de Bilbao.
Ni tranoktos verŝajne en pensiono en Getxo aŭ la urboparto Las Arenas (Areete). Bedaŭrinde nia Esperanto-amiko, kiun Harald kaj mi renkontis lastjare, partoprenos dum tiu tempo la Universalan Esperanto-Kongreson en Zagrebo. Sed bonŝance li tiutempe donis al ni urbomapojn kaj aliajn informilojn. Dankon, Jesus!
Alternative: al la junulargastejo, pluretaĝa domego (trovebla eĉ en la Interreto). Laŭdire favoraj prezoj por pilgrimantoj. Alia pilgrimulo skribis al mi, ke ĝi situas 10 minutojn for sude de la busstacidomo Termibus de Bilbao. La plej proksima metroa stacio al la busa stacidomo estas San Mames.

Vendredo, 2001-07-27: Castro-Urdiales, 26,5 km (207,5 km)
Matene ni forlasas Eŭskujon kaj uzos unue la faman pendantan ponton trans la golfon. Jen ni rerenkontas la Jakoban Vojon, kiu venas de sude.
En la atingita loko multaj tranoktebloj laŭ nia manlibro.

Sabato, 2001-07-28: Santoña, 27,5 km (235 km)
Laŭ rekomendo de nia manlibro ni ne ĉirkaŭiros la golfon (kvankam tie laŭdire estas bela naturrezervejo), sed boate transiros.

Dimanĉo, 2001-07-29: Isla, 23 km (258 km)
Unue laŭ rekomendo de la manlibro kromvojo laŭlonge de la pitoreska marbordo. Poste ni preterpasos Noja, kie ni tranoktis en 1998.

Lundo, 2001-07-30: Santander, 24 km (282 km)
Ankaŭ al Santander ni transgolfos boate.
En la urbo loĝas pluraj Esperantistoj, sed antaŭvideble ĉiuj estos dum tiu tempo survoje.
La manlibro indikas, ke en Santander esceptkaze estas malgranda privata rifuĝejo, kiu funkcias precipe dum la labortagoj. Tio ja konformas, se ni venas lunde!
En la urbo mi aĉetos mapon pri la posta regiono ĝis Santillana del Mar. Nome, ni volas disigi la longegan etapon, kiun priskribas la manlibro, kaj tiam principe eblus mallongaj deflankiĝoj al la bela marbordo ĉe Covachos. La manlibro ne konsideras kampadejojn, kaj tial kelkaj etapoj manke de aliaj tranoktejoj estas eksterordinare longaj.

Mardo, 2001-07-31: Mogro, 17,5 km (299,5 km)
Ĉar ekzistas abunde multaj kampadejoj, ni povas laŭplaĉe ĝui la marbordon. La itinero ĉiu-okaze zigzagas, por ĉirkaŭiri fjordon, kiu tranĉas en la landon.

Merkredo, 2001-08-01: Santillana del Mar, 19,5 km (319 km)
Nur 2 km for situas la famaj kavernoj de Altamira. Sed ni ne havas tempon viziti ilin, pli bone dirite, la muzeon, ĉar la kavernojn turistoj ne rajtas eniri.

Ĵaŭdo, 2001-08-02: Playa de Oyambre, 31,5 km (350,5 km)
Laŭ fotoj, kiujn mi vidis, tiu strando estas ravega. La manlibro indikas vojon, kiu kondukas for de la Jakoba Vojo tien. Tiu etapo estas tre longa, sed mi ne trovis tranoktejon malantaŭ Santillana del Mar. Rekompense la sekvanta etapo estas ege mallonga, tiel ke dum bela vetero eblos, resti plian duonan tagon ĉe la strando.

Vendredo, 2001-08-03: San Vincente de la Barquera, 8,5 km (359 km)

Jen ni laŭ nia korpa stato decidos alternative, ĉu aŭ eniri la montojn por preterpasi la naturrezervejon Picos de Europa (Pintoj de Eŭropo), aŭ pluiri laŭlonge la marbordon, do la Jakoban Vojon.


La sekvantaj etapoj estas laŭ la unua eblo:

Sabato, 2001-08-04: Panes, 26,5 km (385,5 km)

Dimanĉo, 2001-08-05: Arenas de Cabrales, 23 km (408,5 km)
Kampadejo.
Survoje oni laŭdire trairas aventurecan ravinon.

Lundo, 2001-08-06: Soto de Cangas, 27 km (435,5 km)
Kampadejo.

Mardo, 2001-08-07: Arriondas, 25 km (460,5 km)
Jubilea tago: Ni estas 31 jarojn geedzoj! -
Matene unue al la Hispana nacia sanktejo Covadonga (po 7 kilometrojn tien kaj reen). Poste plumarŝado kaj rigardado de Cangas de Onís, la antikva ĉefurbo de Asturujo.
En Arriondas kampadejo.

Merkredo, 2001-08-08: La Isla, 22 km (482,5 km)
Trans la montojn (elrigardejo) reen al la marbordo kaj al la Jakoba Vojo.


Kaj jen la etapoj laŭ la dua eblo:

Sabato, 2001-08-04: Unquera, 15,5 km (374,5 km)

Dimanĉo, 2001-08-05: Llanes, 23,5 km (398 km)
Privata rifuĝejo. 2000 P.! Ev. malpli kostaj pensionoj?

Lundo, 2001-08-06: Piñeres, 21 km (419 km)
Rifuĝejo.

Mardo, 2001-08-07: San Esteban, 17 km (436 km)
Jubilea tago: Ni estas 31 jarojn geedzoj! -
Rifuĝejo.

Merkredo, 2001-08-08: La Isla, 12,5 km (448,5 km)

La itinero tra la montoj estas do 34 km pli longa. La sekvantaj indikoj pri la suma distanco montras la la sumojn de ambaŭ alternativaj itineroj.


En La Isla rifuĝejo kun precipe bela strando. - La definitive lasta tago ĉe la marbordo!

Ĵaŭdo, 2001-08-09: Sebrayo, 16,5 km (465 / 499 km)
Rifuĝejo.
Kun la branĉo de la Jakoba Vojo, kiu iras tra Oviedo, ni tuj denove forlasas la marbordon kaj iras enlanden direkte al Oviedo.

Vendredo, 2001-08-10: Valdediós, 16 km (481 / 515 km)
Monaĥejo, 1,7 km for de la Jakoba Vojo, akceptas pilgrimantojn. Tion ni volas elprovi. Bonŝance nia manlibro indikas la flankvojon al tiu monaĥejo. La postan tagon ni tuj reatingos la ordinaran Jakoban Vojon.

Sabato, 2001-08-11: Pola de Siero, 17,5 km (498,5 / 532,5 km)

Dimanĉo, 2001-08-12: Alveno en Oviedo, 17,5 km (516 / 550 km)
Rifuĝejo.

Lundo, 2001-08-13: Ripoza tago en Oviedo.

Mardo, 2001-08-14: Reveturo trajne tra León, Sahagún, Palencia, Burgos, Miranda de Ebro al Bilbao
Malantaŭ León mi revidos la trajnan linion al Sahagún; kiu akompanis lastjare Harald kaj min tra la Meseta. Nostalgio! Mi certe memorante rigardegos tra la fenestro.
Tranokto en Bilbao.

Merkredo, 2001-08-15: Reflugo de Bilbao tra Frankfurt al Münster/Osnabrück.

Ĉu ni fakte paŭzos unu tagon en Oviedo aŭ aliloke antaŭe, tion ni decidos survoje. Ĉiu-okaze: La tuta itinero ŝajnas esti realeca!


Lastaj ŝanĝoj je: 2004-12-29