Planado por 2005: Ruta de la Plata

Deutsche Version
German-lingva versio
Aŭtoro: Rudolf Fischer
Mia retadreso: Rudolf.Fischer ĉe Esperanto.de

Al superrigardo kun pliaj kontribuoj pri la Jakobaj Vojoj en Hispanujo


Mi planas, pilgrimi printempe de 2005 kun mia pilgrimo amiko Hans sur la Jakoba Vojo Ruta de la Plata en suda Hispanujo. Mia amiko kaj mi estis jam en 1998 kun tuta grupo kiel pilgrimantoj survoje (vidu mian raporton de 1998).

Mi estas nun en la fazo, fiksi detalojn kaj provos kontakti la Esperantajn amikojn en la grandaj urboj kiel Sevilla. - Tio intertempe jam funkciis. La Esperantistaj amikoj respondis, ke ili planos renkontiĝon kun ni, kaj unu el ili antaŭvidas, dimanĉe akompani nin sur la etapo ekde Utrera al Sevilla. - Laŭ li jam en Utrera loĝas Esperantisto.

Unue mi planis la itineron laŭ etapoj. Tio intertempe estas farita. Ni forflugos la 12an de aprilo kaj ekpilgrimos de La Linea de la Concepción je la 15a de aprilo. Entute ni estos 63 tagojn survoje. Detalojn el la Germana versio, kiu estas pli aktuala, mi tradukos, kiam mi trovos la tempon.

Estas ege bedaŭrinde, ke mia edzino ne povos kuniri, ĉar ŝi tiam ne havos liberan tempon. Aliflanke la vetero permesas pilgrimadon tra la sunarda provinco Extremadura preskaŭ nur en printempo.


Lasta ŝanĝo: 2004-12-28