Planado 2003a: Parto de la Norda Itinero:
De Villaviciosa tra Ribadeo al Santiago
(krome: De Santiago al la pilgrimloko Muxía)

Deutsche Version
Germana versio
Aŭtoro: Rudolf Fischer
Mia retadreso: Rudolf.Fischer ĉe esperanto.de

Al superrigardo de pliaj raportoj pri Jakobaj Vojoj en Hispanujo


Mia edzino Hedwig Fischer kaj mi planas, de la 7a de aŭgusto ĝis la 8a de septembro 2003a (preskaŭ 5 semajnojn) pilgrimante piediri du pliajn partojn de la Jakobaj Vojoj en norda Hispanujo, kiujn ni ankoraŭ ne konas, entute iom pli ol 500 km.

Superrigardo pri la planata itinero

Unue ni intencas iri plian branĉon de la Norda Itinero. Malantaŭ Villaviciosa (nordoriente de Oviedo) disiĝas la Norda Itinero al unu branĉo tra Oviedo (t.n. Vojo Origina / Camino primitivo, niaj pilgrimaj vojoj en 2001 - ĝis Oviedo - kaj 2002 - de Oviedo) kaj al dua branĉo, pli nordokcidenten, pli laŭlonge la marbordon, tra Gijón ĝis Ribadeo kaj de tie sudokcidenten tra Mondoñedo, Baamonde kaj Sobrado dos Monxes ĝis la "ĉefa vojo", t.e. la Franca Vojo (Camino Francés), kiun ni atingos ĉi-jare en Arzúa. De tie "kiel ĉiu-jare" al Santiago de Compostela, ĉi-foje antaŭ tiu celo tranoktante en Pedrouzo (= Arca, O Pino).

Poste ankoraŭ ĝis la maro, sed ne (kiel ĉiam) al Finisterre, sed piede al la fama pilgrimejo Muxía ĉe la okcidenta marbordo. La vojo tien estas identa kun tiu al Finisterre, escepte de la lastaj 20 km. La disbranĉa punkto estas tiu gastejo en la vilaĝeto Hospital, en kiu en la jaro 2000 la alproksiĝema filino de la gastejestro tiom detale kaj scivoleme demandadis al nia filo Harald kaj mi. :-) Ŝia frato estis la unua, de kiu mi eksciis pri Muxía. La itinero estas indikita per la kutimaj flavaj sagoj. (Ni vidis lastjare de la buso transirejon de la aŭtovojo proksime al Dumbria, kaj krome jam ekde Santiago la mejloŝtonoj kun la konko indikis alterne la distancojn al Finisterre respektive Muxía.)

Tiel ni elprovos la novajn rifuĝejojn de Negreira kaj Olveiroa. En Muxía laŭdire ne ekzistas rifuĝejo. (Mi volonte ekscios pri la kontraŭo.)


Problemoj:

Tial ni antaŭvidis multan tempon, ankaŭ jam pro la komplikaj tien- kaj reen-vojaĝoj daŭrantaj ambaŭ plurajn tagojn. Pri tio jeno:


Niaj "tien- kaj reen-vojaĝoj"

Kiel ĉiujare ni ekzamenis plurajn eblojn por la "tien-vojaĝo", t.e., kiel atingi la lokon, de kie ni volas ekiri (la urbo Villaviciosa), kaj por la "reen-vojaĝo", t.e. kiel reveturi de nia celo (Santiago de Compostela) hejmen. Kriterioj estis kostoj, tempo kaj komforto. Ĉi-foje la nekredeble malalta prezo por rekta flugo inter Düsseldorf kaj Barcelona estis decida: Al la flugkompanio Air Berlin ni devas pagi nur 59 EUR (por unu vojo, por unu persono), entute do nur 118 EUR por unu persono. (Por kompari: Lastjare ni pagis 340 EUR por unu persono al la flugkompanio IBERIA, kiu cetere malbone surprizis nin per prokrasto de pli ol 3 horoj dum la reflugo.) Pli rekta, trilinia flugo, ekz. Düsseldorf - Madrid, Santiago - Madrid - Düsseldorf kostas (en la ĉefa sezono) minimume 439 EUR, tiel ke la decido por ni estis facila.

Tamen ni devas nun krome vojaĝi de Barcelona al Villaviciosa. Flugo de Barcelona al Oviedo kostus pli ol 400 EUR (por unu vojo kaj unu persono), ne dankon! Sed ekzistas ja rekta trajna linio de Barcelona al Oviedo kaj eĉ al Gijón (fina stacio). (Estas la sama trajno, kiun ni lastjare volis uzi kaj ne povis, ĉar elvendita.) Prezo: 41,50 EUR (nekredeble) Bedaŭrinde la trajno alvenas tiom malfrue en la tago, ke oni verŝajne ne plu havas ŝancon serĉi pageblan tranoktejon. Tial ni devos aŭ antaŭmendi ĉambron aŭ interrompi la trajnvojaĝon per plia tago. Tiel ĉiu direkto, de Germanujo al Hispanujo kaj reen, postulas 2 aŭ 3 tagojn.

Pri Barcelona kaj Gijón mi ankoraŭ ne multe scias. Sed en ambaŭ urboj ekzistas Esperanto-grupoj, kiujn ni (kiel dum la lastaj jaroj en pluraj Hispanaj urboj) volas kontakti. Krome ni planas, elspezi po unu tagon por turistumi en ambaŭ urboj.

La trajnkonekson de Barcelona al Gijón mi denove senprobleme trovis sub "horarios y precios") sur la ret-paĝo http://www.renfe.es/ de la Hispana Fervojo RENFE. (Definitivajn informojn oni tamen nur ricevos post la ŝanĝo de la horaro je 2003-06-30.)

Jen nia plano por la tien- kaj reen-vojaĝoj:

Ĵaŭdo, 2003-08-07: Flugo de Düsseldorf al Barcelona
Kun niaj plenkreskaj infanoj ni volas la vesperon antaŭe ekfesti nian geedziĝan datrevenon, kiu komenciĝos noktomeze. Je 2h24 foriros poste nia trajno de Münster rekte al la flughaveno de Düsseldorf. Nia plej juna filo dum nia foresto loĝos en nia domo.
Nia aviadilo atingos Barcelona-n jam frumatene (je la 9a). En Barcelona gastigos nin la Barcelona Esperanto-Kontaktejo (BEK). - Aĉeti bileton por la trajnveturo 2 tagojn poste. Espereble ĉi-foje ankoraŭ estos sidlokoj.

Vendredo, 2003-08-08: Rigardado de Barcelona

Sabato, 2003-08-09: Trajnado de Barcelona al Gijón
tra Zaragoza, Pamplona, ktp. Ekde Miranda de Ebro ni jam konas la sekvantan itineron ĝis Oviedo: Ni veturis ĝin en la jaro 2001 per du etapoj, revoje de Oviedo al Bilbao. La pejzaĝo estas belega, precipe la transiro de la Kantabria Montaro norde de León.
Ni planas, antaŭmendi tranoktejon en Gijón, eble por 3 sinsekvaj noktoj.

Dimanĉo, 2003-08-10: Rigardado de Gijón.

Lundo, 2003-08-11: Frumatene per buso (laŭeble maljam posttagmeze) de Gijón al Villaviciosa.

(Poste sekvos la pilgrimado, vidu detalojn sube.)
Ni do repilgrimos tiutage al Gijón, kie ni uzos la saman tranoktejon. Tiel ni ŝparas la tempon, serĉi tion en Villaviciosa.
Ni planas, ne denove kiel jam dufoje (nome en 2000 kaj 2002) atingi Santiagon de Compostela precize la 1an de septembro, sed unu tagon pli frue, la 31an de aŭgusto.

Ĵaŭdo, 2003-09-04: Ripoza tago en Muxía.

Vendredo, 2003-09-05: Busa veturo al La Coruña, laŭdire bela urbo, kiun ni ankoraŭ ne konas.

Sabato, 2003-09-06: Ripoza tago en La Coruña.
Malfru-posttagmeze (ĉ. la 18a) ekveturo en nokta trajno al Barcelona. Tiel ni ŝparas tempon kaj forton. La kuŝvagono ne kostas pli ol tranoktejo.

Dimanĉo, 2003-09-07: Alveno je 10h40 en Barcelona.
Tranokto denove en la Barcelona Esperanto-Kontaktejo.

Lundo, 2003-09-08: Jam je 8h50 reflugo al Düsseldorf, se oni ne ŝanĝis la tempon.


Kion ni kunportos

Principe estos la sama paklisto kiel lastjare , inkluzive de la malgranda akvoboligilo. Ni ja iros refoje tra similaj regionoj. Kritikis mian liston kelkaj legantoj ne konsiderantaj, ke ĝi estas destinita nur por la norda itinero laŭlonge la marbordon kaj en la montoj. Sur la tiel nomata Franca Vojo, la Camino Francés, oni dum la somero ne bezonas dikan pluvprotektan jakon kaj apenaŭ la kuŝmaton. Pri aliaj aferoj oni povas ankaŭ havi simple diversajn opiniojn.


Nia laŭplana itinero

La plej multajn informojn mi ricevis danke de mia pilgrimo amiko R.W., Germano loĝanta en Hispanujo kaj pilgriminta jam sur tre multaj diversaj vojoj, kiun mi supre jam menciis. Tamen li ne tre atentis la indikitan pilgrimvojon kaj, ofte perdinte la flavajn sagojn, iris simple la aŭtovojojn. Mi uzas liajn kilometroindikojn. Malantaŭ la indikitaj kilometroj de la aktuala etapo mi indikas ankaŭ la sumon.

Lundo, 2003-08-11: Ekiro de Villaviciosa al Gijón, 32 km (32 km)
Tuj dum la unua tago tre longa etapo. Mia informinto R.W. ne trovis la pilgrimovojon en Villaviciosa; tamen ni konas tiun de nia pilgrimado en 2001 ĝis la disbranciĝo de la vojoj al Oviedo respektive Gijón. Ŝajne oni ne iras tra Venta de las Ranas, tra kiu R.W. iris.
Restado en la (antaŭmendita?) tranoktejo. En Gijón oni laŭdire rajtas tranokti ankaŭ en la urba junular-gastejo. Ĝi situas en Contrueces, 2 km sude de la urbocentro. Adreso: Palacio San Andrés de Cornellana en Camino de los Caleros. 63 lokoj. Prezo: 10 EUR por tranokto inkluzive matenmanĝon. - La situo ne estas tiom komforta, se oni volas vidi la urbocentron. Krome: ĉu ili vere akceptas pilgrumantojn? Unufoje oni jam malakceptis nin en junulargastejo.

Mardo, 2003-08-12: Avilés, 23 km (55 km)
Tranoktado en la rifuĝejo. (20 lokoj). Adreso: Calle La Magdalena, 1. Prizorganto: José Antonio González Alonso, Tel. 985 56 43 53 . Ĉi tie pilgrimanto devis atendi tri horojn, ĝis kiam iu (post trifoja telefonado) fine alportis la ŝlosilon. (Aŭ ĉu estis ĉe la sekvanta adreso?)
Aŭ: Albergue municipal/regional en la Avda. Cerventes, esquina con Ribero, Tel. 985 122 100
*** Dum la planado de la venontaj tagoj atenti, ke la vendredo estas festotago. ***

Merkredo, 2003-08-13: Muros, 20 km (75 km)
Neniu rifuĝejo en tiu ĉi malgranda urbo. Sed la etapo ĝis la proksima pilgrima tranoktejo estus tro longa, kaj tial ni ie ĉi tie duonvoje tranoktos.

Ĵaŭdo, 2003-08-14: Soto de Luiña, 18 km (93 km)
Malantaŭ Cudillero.
Albergue municipal/regional. (20 lokoj) Tel. (administrejo = ayuntamiento) 985 59 00 03
Laŭ R.W. la ŝlosilo haveblas en trinkejo, 100 m for de la rifuĝejo (en iama lernejo).
**** Atentu: morgaŭ estos festotago (ĉi-jare mi ne forgesos tion), kaj dum tiom longa semajnfino la Hispanoj certe festegos. ***

Vendredo, 2003-08-15: Cadavedo, 29 km (122 km)
Jen oni indikas en Interreto etapon de 43 km, kiun ni devos denove duonigi. Survoje laŭ la mapo belaj strandoj ĉe Cadavedo, tial eble ni tranoktos tie. (Sed kie? Ĉu sur kampadejo en kabano?)
Alternative, se ni estos sufiĉe fortaj kaj ne sopiras la plaĝojn: Hostal Canero (ĉe la samnoma urbeto), de R.W. rekomendita. Sed 34 km! Kaj eble pli bone antaŭmendi pro la festotago.

Sabato, 2003-08-16: Almuña, 16 km (138 km)
Antaŭ Luarca. Albergue (16 lokoj). Ŝlosilo en la urbodomo (sabate tutcerte fermita). Tel: 985 640 234.
Aŭ: "Fernán Coronas". El Villar (Luarca). 110 lokoj. Tel: 985 640 676.


Nun sekvas multaj, parte tre mallongaj etapoj, el kiuj ni povus kelkajn kunigi. Sed unue ni havas tempon kaj due ni volas elprovi laŭeble ĉiujn rifuĝejojn kaj trie ni bezonas tempon por serĉi la indikitan pilgriman vojon kaj dokumenti ĝin.

Dimanĉo, 2003-08-17: Piñera, 20 km (158 km)
4 km antaŭ Navia. 20 lokoj. Albergue municipal/regional. Tel: 985 630 094.
Ŝlosilo laŭ R.W. en la kafejo Miramar (bona vespermanĝo). Kafejo kaj rifuĝejo (300 m disaj) ĉe la aŭtostrato. Atentu: Neniu lumo en la rifuĝejo.

Lundo, 2003-08-18: La Caridad, 15 km (173 km)
= El Franco. Albergue municipal/regional (24 lokoj).
Avda. de Asturias s/n. Tel: 985 637 030.

Mardo, 2003-08-19: Tapia de Casariego, 13 km (186 km)
Albergue municipal/regional de Represas (30 lokoj). Tel: 985 628 080.

Merkredo, 2003-08-20: Ribadeo, 17 km (203 km)
Ĉi tie la pilgrima vojo laŭ la indikantaj sagoj eble disbranĉiĝas. Unu branĉo iras jam nun al la sudo (rifuĝejo en Tol, sed ne rekomendinda, ĉar la ŝlosilo estas en Castropol, urbeto 5 km malantaŭe). Ni do restas ĉe la marbordo kaj tranoktos en Ribadeo. Rifuĝejo (12 lokoj). Responsas: Xunta de Galicia.

Ĵaŭdo, 2003-08-21: Foz, 25 km (228 km)
Neniu rifuĝejo. Ni tranoktos en la urbo aŭ en kampadeja kabano.
Irinte ĝis Foz ni deflankiĝis de la oficiala pilgrima vojo. Oni povus ŝpari la vojon ĉirkaŭ la golfon, ĉar oni devas ĉiu-okaze reiri la saman vojon por daŭrigi sur la oficiala vojo. Nome, antaŭ la golfo same situas plaĝoj (ĉe Benqueténcia, kampadejo), kie ni eble ankaŭ povos tranokti. Entute oni ŝparas 10 km. Aliflanke laŭ nia HB-mapo la plaĝoj malantaŭ Foz estas pli belaj ol la proksimaj. Ni vidos, kion ni proprasperte ekscios. (Se la tuta norda marbordo ankoraŭ estos naftokovrita, tiam ĉio estas egala.)
Por la resto de la vojo ekzistas bona priskribo de la etapoj (sed sen priskribo de la vojo) ĉe la retadreso: http://usuarios.lycos.es/casan/caminonorte.htm

Vendredo, 2003-08-22: Lourenzá, 15 km (243 km)
= Vilanova. Rifuĝejo (16 lokoj). Responsas: Xunta de Galicia.

Sabato, 2003-08-23: Mondoñedo, 10 km (253 km)
Malgranda rifuĝejo (urba) kun 10 lokoj ĉe la rando de la urbo en la direkto de Santiago. Malnova bieno kun kamenfajrejo. Ŝlosilon oni ricevas en la urbodomo aŭ en la policejo.

Dimanĉo, 2003-08-24: Abadín, 18 km (271 km)
Provizora tranoktejo en sporthalo (sen sportmatoj sur nuda betono, br! Jen niaj matoj estas malhaveblaj.) Pri la ŝlosilo oni demandu en la trinkejo.
Bone, ke estas dimanĉo, ĉar tiam la ŝlosilo verŝajne estos en la trinkejo mem. Eble oni ankaŭ ne uzos la halon dum dimanĉo (aŭ ni simple kunfestos ;-)).

Lundo, 2003-08-25: Villalba/Vilalva, 22 km (293 km)
Malgranda rifuĝejo en la domo de aŭtovoja gardistejo, ĉ. 2 km antaŭ la urbo. (Tion mi ne kalkulis en la indikita distanco. Do nur 20 km ĝis la rifuĝejo, kio estas egala tamen, se oni devas iri al la urbo por ricevi la ŝlosilon.)

Mardo, 2003-08-26: Baamonde, 17 km, (310)
Sed 19 km ekde la rifuĝejo!
Rifuĝejo kun 52 lokoj. Responsas: Xunta de Galicia. Tel. 982 39 81 73 (Numero eble malaktuala) La rifuĝejo laŭdire estas sufiĉe nova, kun estrino Concepción, kiun unu el la Hispan-lingvaj raportoj tiom ĉarme priskribas. Ankaŭ R.W. transdonas impreson de simpatia persono.

Merkredo, 2003-08-27: Miráz, 17 km (327 km)
Matene la fama loko, kie la posedanto forpelas pilgrimojn per pafilo de sia grundo. R.W. raportas, ke li ne trovis alternativon per sagoj indikitan. Li simple pluiris sur la aŭtovojo. Oni tiam trairas la urbeton Parga, en kiu oni povas aĉeti provizojn kaj tagmanĝi.
*** Atentu: Provizojn aĉeti, ĉar ĉe la sekvanta celo nenio haveblas. ***
En aliaj raportoj oni nenie legas ion pri la rifuĝejo en Miráz (Ŝlosilon oni ricevas en trinkejo.) Fakte ne estas oficiala rifuĝejo, sed la domo de la pastro, kiu tamen prizorgas du vilaĝojn kaj ne povas loĝi en ambaŭ samtempe. Iri tra Miráz signifas kromvojon de ĉ. 10 km por atingi Sobrado dos Monxes, kompare kun la iama vojo, sed alikaze la etapo estas tro longa. Intertempe la "oficila" vojo iras tra Miráz, indikita per flavaj sagoj.

Ĵaŭdo, 2003-08-28: Sobrado dos Monxes, 24 km (361 km)
Survoje en Marcela malgranda magazeno ('tienda').
Ĉi-tage ni transiros la pasejon de la Sierra de Coba da Serpe (806 m), neniu streĉo kompare kun la lastjaraj pasejoj, aŭ ĉu mi subtaksas tion?
Rifuĝejo en la monaĥejo (en casa das audiencias). 66 lokoj. T. 981 78 75 09

Vendredo, 2003-08-29: Arzúa, 26 km (387 km)
Ni atingis la ĉefan vojon (camino Francés). La reston de la vojo al Santiago ni bone konas.
En Arzúa espereble unu el la plej belaj rifuĝejoj de Hispanujo akceptos nin kiel lastjare.

Sabato, 2003-08-30: Pedrouzo, 19,5 km (406,5 km) Same granda kaj bone ekipita rifuĝejo. Bedaŭrinde en 2000 tie tumultis infanaj grupoj, kaj ankaŭ aliaj raportoj plendas pri tio.

Dimanĉo, 2003-08-31: Santiago de Compostela, 20,5 km (427 km)


-----------------------------------------------------------------------------------------

Nun sekvas denove tre longaj kaj streĉaj etapoj al la marbordo.

Lundo, 2003-09-01: Negreira, 21 km (448 km)
Ne komforta etapo (multaj hundoj). Maljam je la fino bela pejzaĝo en Puente Maceira.
Nova rifuĝejo. Mi vidis tiun jam, kiam ĝi estis preskaŭ preta.

Mardo, 2003-09-02: Olveiroa, 34 km (482 km)
Streĉa etapo, kies plej grandan parton mi konas de 2000. Malmulte da ombro, multaj hundoj.
Nova rifuĝejo.

Merkredo, 2003-09-03: Muxiá, 32 km (514 km)
Certe tre streĉa etapo, jam pro la distanco. La unuan parton trans la Montes de Buxantes mi jam "ĝuis" en la jaro 2000 (ne, ili vere estis belaj).
Laŭ miaj scioj neniu rifuĝejo en Muxía, sed adreso, kie oni laŭinforme zorgas por la pilgrimantoj. Ni devas konfirmi tiujn informojn en la pilgrima oficejo en Santiago de Compostela.


Lasta ŝanĝo: 2004-12-29