Mia paklisto por la Jakoba Vojo al Santiago de Compostela/Hispanujo

Deutsche Version
Deutsche Version

Aŭtoro: Rudolf Fischer
Mia retadreso: Rudolf.Fischer ĉe Esperanto.de
Al la ĉefpaĝo de miaj raportoj pri mia pilgrimado en Hispanujo

Kion ni kunportos (kun pez-indikoj)


La plej ofta eraro de piedirantaj pilgrimoj ja estas, ke oni portas tro multe surdorse. Multaj pilgrimintoj raportas, ke ili post kelkaj tagoj sendis multajn superfluajn aĵojn perpoŝte hejmen. Bone planita paklisto estas do tre helpa.

Jen mi provizore kompilis mian pakliston. Oni konsideru, ke mi pilgrimos duope, tiel ke ni bezonos kelkajn aĵojn nur unufoje por ni ambaŭ.

La plej pezaj aĵoj estas la dorsosako kaj la dormsako. Laŭdire oni povas aĉeti en Hispanujo tre malpezajn dorsosakojn (ĉ. 500 g), sed mi legis ankaŭ, ke ili facile disfalas. Fortika dorsosako ankaŭ ne tiom facile difektiĝas, rezistas malbonan veteron kaj ebligas per multaj poŝetoj kaj fakoj, enorde kunhavi ĉion, tiel ke oni facile trovas ĉion urĝe necesan. Same oni povus kunporti tre malpezan dormsakon, kiu dum la somero normalkaze sufiĉas en dormhalo de rifuĝejo. Sed intertempe mi ricevis plurajn avertojn, ke dumnokte povas esti sufiĉe malvarme. Tiam mia normalkaze tro peza dormsako savos min.

Mi ankaŭ aĉetis sufiĉe multekostan surtuton (129 GM) kontraŭ pluvego; eble oni povas akiri tian ankaŭ malpli multekoste. Laŭ la surskribo sur la sako ĝi pezas 350g; fakte laŭ mia elektronika pesilo estas tamen 500g. Do, oni ne ĉiam povas fidi tiajn pezindikojn. La surtuto etendiĝas ĝis sub miaj genuoj, havas brakofendojn (sed ne manikojn) kaj kapuĉon. Kulmino estas surdorsa zipo, kiu ebligas formi grandan ĝibon, kiu kovras ankaŭ la tutan dorsosakon. Per tio ĉio restas seka, ankaŭ dum pluvego. Malavantaĝo: Estas komplike, sekigi la surtuton post uzo kaj refaldi ĝin al tre malgranda amplekso konforma al ĝia saketo. Sekve oni ĉe ĉiu pluveto cerbumos, ĉu valoras la pen', elpaki la surtuton. Se oni havas garantiite pluvprotektitan dorsosakon, malpeza pluvjako eble pli bone servas rilate la necesan manipuladon. Aliaj pilgrimantoj foje havas dorsosakon, el kiu oni povas tiri pluvprotektilon, kiu kovras la tutan dorsosakon, kaj, kun iom da peno, ankaŭ la kuŝmaton, kiu pendas sube malantaŭe. Dum provmarŝado dum rimarkeble multa pluvo tiu protekilo bone funkciis kaj estis facile manipulebla.

Ankaŭ la kuŝmato ne estas senproblemeca. Jes ĝi malmulte pezas, sed laŭ amplekso ĝi ĝenas. Ċu oni entute bezonas ĝin, estas ĉiam malpli certe, ĉar la komforto en la rifuĝejoj kreskas. Krome piedirantoj havas prioritaton ricevi liton. - Post diversaj elprovoj dum marŝado mi fiksos la kuŝmaton nun definitive malantaŭ la dorsosako sube transverse.

Ŝuoj: ne dikaj montoŝuoj, sed fortaj, ŝvitotralasantaj ŝuoj kun aerkusenoj. Dumvoje oni certe eluzos unu paron. Tial ni aĉetis novajn, kiujn ni nun adaptigas al niaj piedoj. Ni provcele portis ilin jam dum 15 km longa marŝado, sen ekhavi problemojn. - Mi ne atendas multan pluvon dum la somermezo, nek kotoplenajn vojojn. Alikaze montoŝuoj estus nerezigneblaj.

Krokodiletoj (= tukpinĉiloj) taŭgas ankaŭ survoje: per ili mi kroĉas sekigendajn paron da ŝtrumpetoj kaj ĉemizon al liberaj dorsosakaj ringoj.


Paklisto

a) ĝeneralaĵoj

dorsosako 1.800 g
dormsako 1.300 g
kuŝmato 300 g
kontraŭpluva surtuto 500 g
2 tolaj saketoj (por aĉetaĵoj) 100 g
Parta pezosumo 4.000 g

b) Vestaĵoj (sen la surkorpe portataj)

1 malpeza pluvjako 200 g
1 dika pulovero 500 g
1 longa pantalono 800 g
2 mantukoj 400 g
3 naztukoj 50 g
2 kalsonoj 100 g
1 longmanika ĉemizo 300 g
1 mallongmanika ĉemizo 150 g
2 paroj de ŝtrumpetoj 100 g
1 paro de fortikaj sandaloj 600 g
Parta pezosumo 3.200 g

c) Tualetaĵoj en tualetujo
(Pezindikoj estas ankoraŭ nur taksataj.)

sapo en plasta sapujo, dentokremo, dentbrosilo 200 g
ungofajlilo, broso, sekurpingloj, 1 kudropinglo 100 g
stoko de sparadrapo, malgranda tondilo, 1 vundvolvaĵo 100 g
tablojdo (ekz. kontraŭ kapdoloro) 50 g
sunprotekta kremo 200 g
2 genubandaĝoj 50 g
1 ujo kun mineralpiloloj 100 g
rezervaj okulvitroj 180 g
1 ujo kun lavkremo (por vestaĵoj) 300 g
1 ujo kun kremo por la piedoj 300 g
1 ingeto kun ŝmiraĵo kontraŭ kuloj 30 g
orelŝtopiloj (kontraŭ nokta ronkkoncerto) 20 g
3m fortika ŝnuro (por pendigi lavitajn vestaĵojn) 50 g
4 krokodiletoj (= tukpinĉiloj) 20 g
Parta pezosumo 1.700 g

d) Rilate manĝadon kaj trinkadon

plasta telero, taso, kulero 200 g
poŝtranĉilo kun korktirilo kaj botelmalfermilo 300 g
2 plastaj boteloj po 3/4 l (sen enhavo) 100 g
1 rulo de tualetpapero 50 g
2 pakaĵetoj de papertuketoj 50 g
Parta pezosumo 700 g
Pezosumo entute ĝis tie ĉi 9.600 g

e) Rilate skribadon kaj legadon

aparta saketo kun rimeno 300 g
gvidlibro 150 g
mapoj (nur kopioj, por poste forĵeti) 50 g
krajono, globskribilo 50 g
skrapgumo, krajonakrigilo 20 g
iom da (leter)papero, kelkaj kovertoj 20 g
1 notlibreto (i.a. kun adresoj) 50 g
kantotekstoj 50 g
1 vortaro Hispana-Germana kaj inverse 110 g
Parta pezosumo 800 g

La aĵojn laŭ sekcio e mi portos en tiu aparta saketo, kiu pendas de rimeno sur mia flanko. La saketo ebligas al mi, facile preni multajn aĵojn, kiujn mi bezonas survoje, sen demeti la dorsosakon. Mi jam elprovis tion: la saketo tute ne ĝenas dum marŝado.

Krome mi havas grandan ĉapelon surkape, kies pezon mi ne kunkalkulis. Same ne tiu de la vestaĵoj, kiujn mi portas surkorpe, i.a. koltuko, plie ĉezona monujo kaj brustsaketo.

Fine aldonendas la pezo de la manĝo- kaj trinkoprovizo (ekz. trinkakvo). Oni certe ne multe volas daŭre transporti: laŭ malnova skolta instrukcio nutraĵoprovizoj estas plej facile transporteblaj en la stomako. :-) Sed en la ĉirkaŭo de pluraj rifuĝejoj ne eblas aĉeti nutraĵojn.

Entute mi atendas ŝarĝon de 11 kg por la dorsosako inkluzive nutraĵprovizon kaj akvon.

Ĉu mi forgesis ion? Tiam mi estus danka por ajna atentigo.
Ho jes: kunportu ankaŭ ŝtonon por la Cruz de Hierro...


Lasta ŝanĝo: 2007-03-04