En la jaro 2000 sur la Jakoba Vojo al Santiago de Compostela / Hispanujo (aktuala stato de planado)

Deutsche Version
German-lingva versio

Aŭtoro: Rudolf Fischer
Mia retadreso: Rudolf.Fischer ĉe Esperanto.de

Planado de pieda pilgrimado

Mi instigas al Kampanjo: Esperantistoj survoje al Santiago de Compostela en la jaro 2000.
Mi planas, je 2000-07-29/09-02 piede pilgrimi kun mia filo Harald (denaska Esperantisto) de Saint-Jean-Pied-de-Port/Pireneoj/Francujo al Santiago de Compostela/Hispanujo (ĉ. 800 km) kaj eble de tie ankoraŭ al la Kabo de Finisterre (ĝis 2000-09-09, pliaj 100 km).

Mi invitas, ke laŭeble multaj Esperantistoj estu samtempe survoje, por ke oni en la rifuĝejoj, la tranoktejoj de la pilgrimantoj, aŭdu ankaŭ nian lingvon.
Estus ege agrable, renkonti aliajn Esperantistojn kaj iri kun iuj parton de la vojo.
Sed mi ne celas, aliĝi al tuta grupo aŭ organizi tian, ĉar tio tre komplikigas la piediran pilgrimadon.
Se vi havas intereson, skribu al mi pro pliaj detaloj.

Kion oni kunportu? Vidu mian provizoran pakliston.


Jen la plej freŝaj tempoplano kaj itinero:

sabato 2000-07-29 St.-Jean-Pied-de-Port (Francujo)
Tien ni vojaĝos per aviadilo &285;is Biarritz kaj poste per trajno.
Ni tranoktos en la tiea pilgrima tranoktejo.

dimanĉo 2000-07-30 Trans la Pireneojn al Roncesvalles, 26 km

lundo 2000-07-31 Larrasoana, 26,5 km (52,5 km)

mardo 2000-08-01 Pamplona, 15,5 km (68 km)

merkredo 2000-08-02 Puente la Reina, 26 km (94 km)
inkluzive kromvojon por viziti la preĝejon Eunate

ĵaŭdo 2000-08-03 Estella, 22 km (116 km)

vendredo 2000-08-04 Los Arcos, 20,5 km (136,5 km)

sabato 2000-08-05 Logroño, 28,5 km (165 km)

dimanĉo 2000-08-06 Nájera, 30 km (195 km)

lundo 2000-08-07 San Millán de la Cogolla, 20 km
kun vizito de la monaĥejoj Yuso kaj Suso

mardo 2000-08-08 Grañón (malantaŭ Santo Domingo de Calzada), 26 km (241 km)

merkredo 2000-08-09 Villafranca Montes de Oca, 28 km (269 km)

ĵaŭdo 2000-08-10 Olmos de Atapuerca, 21 km (290 km)
Rimarkigo: Tiu ĉi pilgrima tranoktejo estas iom for de la Jakoba Vojo.
Ni iros tien, ĉar ni aŭdis, ke la paroĥestro de San Juan de Ortega ne plu deĵoras kaj ke ekde tiam la tiea rifuĝejo estas en malbonordo.

vendredo 2000-08-11 Burgos, 21 km (311 km)
inkluzive kromvojon al la fama monaĥejo Miraflores

sabato 2000-08-12 Hontanas, 29,5 km (340,5 km)

dimanĉo 2000-08-13 San Nicolás, 19 km (359,5 km)

lundo 2000-08-14 Frómista, 16,5 km (376 km)

mardo 2000-08-15 Carrión de los Condes, 21 km (397 km)

merkredo 2000-08-16 Terradillos de Templarios, 26,5 km (423,5 km)
Ċi-tage ni atingos la duonan distancon al Santiago: 407 km

ĵaŭdo 2000-08-17 Sahagún, 14 km (437,5 km)

vendredo 2000-08-18 El Burgo Ranero, 18 km (455,5 km)

Eventuale ni provos, venki la lastajn tri etapojn en du tagoj por ŝpari unu tagon.
Tiam ni atingos ĉiujn sekvantajn celojn unu tagon pli frue!

sabato 2000-08-19 Mansilla de las Mulas, 21 km (476,5 km)
En Mansilla de las Mulas ni rigardos, ĉu buso veturas al la fama preĝejo San Miguel de Escalada. Ċar tio estas kromvojo de 32 km, por kiuj ne sufiĉas la tempo, ni esceptkaze uzos veturilon. Tamen tio signifas 12 km piede pli ol postulas la normala pilgrima vojo.

dimanĉo 2000-08-20 León, 16 km (492,5 km) (inkl. la kromvojon: 28 km)

lundo 2000-08-21 Villar de Mazarife, 21,5 km (514 km) aŭ Hospital de Órbigo 35,5 km

mardo 2000-08-22 Astorga, 30,5 km aŭ 16,5 km (544,5 km)

merkredo 2000-08-23 Rabanal del Camino, 20 km (564,5 km)

ĵaŭdo 2000-08-24 Molinaseca, 26 km (590,5 km) aŭ Ponferrada 32,5 km
Ċ. 1,5 km antaŭ Ponferrada situas tute nova rifuĝejo.

vendredo 2000-08-25 Villafranca del Bierzo, 31,5 km (622 km) aŭ 25 km

sabato 2000-08-26 O Cebreiro, 31,5 km (653,5 km)
tra Pradela, certe la plej streĉa etapo

dimanĉo 2000-08-27 Triacastela, 21 km (674,5 km)

lundo 2000-08-28 Sarria, 19 km (693,5 km)
tra Calvor, ne tra Samos

mardo 2000-08-29 Portomarín, 23,5 km (717 km)

merkredo 2000-08-30 Palas de Rei, 25,5 km (742,5 km)

ĵaŭdo 2000-08-31 Arzúa, 30,5 km (773 km)

vendredo 2000-09-01 Monte do Gozo, 37 km (810 km)
La plej longa etapo, sed facila vojo.

------------ alternative, se ni ŝparis unu tagon antaŭ León ----------------

merkredo 2000-08-30 Ribadiso, 26,5 km (769 km)
Atentu: Lastatempe funkcias malgranda vendejo ("bar") en distanco de 200 m.

ĵaŭdo 2000-08-31 Santa Irene, 20,5 km (789,5 km)

vendredo 2000-09-01 Monte do Gozo, 20,5 km (810 km)

---------------------------------------------------------------------

sabato 2000-09-02 Santiago de Compostela, 4 km
Distanco ĝis tie: 814 km (inkluzive la indikitajn kromvojojn!)
Leĝera kaj triumfa eniro de la urbo :-)
Ni petas la pilgriman atestilon en la pilgrima oficejo kaj konatiĝas kun la urbo.

dimanĉo 2000-09-03 Santiago de Compostela
Vizito de la pilgrima diservo (je la 12a?) en la katedralo.
Poste ni devos decidi, kiel pasi la lastan semajnon en Hispanujo.

Se la fortoj sufiĉos, ni iros ankoraŭ al la Kabo de Finisterre (itineron vidu sube).
Se la fortoj ne sufiĉos, ni povas ankaŭ viziti la Kabon per buso kaj resti poste ankoraŭ kelkajn turistajn tagojn ĉe la okcidenta marbordo.


Se la fortoj sufiĉos:

dimanĉo 2000-09-03 Negreira, 21 km (835 km)
Jen oni laŭdire malfermis en la jaro 1999 novan pilgriman tranoktejon.

lundo 2000-09-04 Maronas, 19 km (854 km)
Tranokteblo en la vilaĝa lernejo. Sed ĉu ankaŭ ekster la ferioj?

mardo 2000-09-05 Cée, 32 km (886 km)

merkredo 2000-09-06 Kabo de Finisterre, 21 km (907 km)
La distancindiko entenas duoble la distancon de Fisterra, kie ni tranoktos, al la Kabo (3 km).
Entute piede pilgrimitaj: 907 km

ĵaŭdo 2000-09-07 Busa reveturo al Santiago de Compostela, 87 km
Vespere adiaŭo de Santiago :-(

vendredo 2000-09-08 Reflugo al Bilbao.
Vizito de la urbo gastante ĉe Esperanto-amiko :-)

sabato 2000-09-09 Reveturo per longdistanca buso al Biarritz
Tagmeze reflugo al Düsseldorf


Lasta ŝanĝo: 2004-12-28